La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AL MIAJ LEGANTOJ

image-011

Kelkaj el miaj junaj legantoj produktas mirindajn imagaĵojn. Tio plaĉas al mi. Imago portis la homaron tra la Malluman Epokon al ĝia aktuala nivelo de civilizacio. Imago instigis Kolumbon trovi Amerikon.

Imago instigis Franklinon trovi elektron. Imago donis al ni la vapormotoron, la telefonon, la parolmaŝinon kaj la aŭtomobilon, ĉar necesis revi pri ili antaŭ ol realigi ilin. Do mi kredas ke revoj-kiujn oni spertas dum la tago kun malfermaj okuloj kaj plene funkcianta cerbaparato-verŝajne kondukos al plibonigo de la mondo. La imagoplena infano fariĝos la imagoplena viro aŭ virino kiu plej verŝajne kreos, inventos, kaj tiel evoluigos civilizacion. Elstara edukisto informas min ke ferakontoj estas valoregaj por evoluigi la imagadon de infanoj. Mi kredas tion.

Inter la leteroj kiujn mi ricevas de infanoj estas multaj kun sugestoj pri “kion priverki en la sekva OzLibro”.

Kelkaj el la proponataj ideoj estas interesegaj, aliaj estas tro ekstravagancaj por konsidero-eĉ en ferakonto. Tamen, ĉiuj plaĉas al mi, kaj mi devas agnoski ke la ĉefideo en “La Perdita Princino de Oz” estas sugestita al mi de dolĉa dekunujara knabineto kiu vizitis min por paroli pri la Lando Oz. Diris ŝi:

“Mi s’pozas ke se Ozma iam perdiĝus, aŭ ŝteliĝus, ĉiu en Oz multe bedaŭrus.”

Jen ĉio, sed tute sufiĉa bazo sur kiun konstrui ĉi tiun rakonton. Se vi plezuriĝos per la rakonto, danku pro tio la lertan sugeston de mia amikineto. Kaj, parenteze, ne hezitu skribi al mi viajn proprajn proponetojn kaj sugestojn, tiajn kiuj rezultas el viaj propraj revoj. Ili nepre interesos min, eĉ se mi ne povos utiligi ilin en rakonto, kaj la simpla fakto ke vi ja revis plezurigos min kaj estos bone por vi. Ĉar, efektive, kara leganto, ĉi tiuj rakontoj pri Oz estas nur viaj kaj miaj, kaj ni estas partneroj. Dum vi plu volos legi ilin mi provos verki ilin, kaj mi emas kredi ke la sekvanta rakontos kelkajn surprizajn aventurojn de la “Stana Lignohakisto de Oz” kaj liaj kamaradoj.

L. FRANK BAUM,
Reĝa Historiisto de Oz
“OZCOT”
ĉe HOLLYWOOD
en KALIFORNIO,
1917.

image-013


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.