La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 14: La Malfeliĉa Pramisto

image-265

Forlasinte la arbareton kie ili dormis, la Ranulo kaj la Kuketo-Kuiristino turnis sin orienten por serĉi alian domon kaj post nelonga promenado atingis domon kie oni akceptis ilin tre ĝentile. La infanoj rigardadis la grandan, pompan Ranulon iom forte, sed la virino de la familio, kiam Kuknjo petis manĝaĵon, tuj portis al ili manĝaĵojn kaj diris ke ili estas tre bonvenaj.

“Nemultaj bezonuloj trairas ĉi tiun regionon,” ŝi komentis, “ĉar ĉiuj Palpbrumoj estas riĉaj kaj amas resti ĉehejme. Sed eble vi ne estas Palpbrumo,” ŝi pludiris.

“Ne,” diris Kuknjo, “mi estas Jipo, kaj mia hejmo estas sur alta monto sudoriente de via lando.”

“Kaj la Ranulo – ĉu ankaŭ li estas Jipo?”

“Mi ne scias kio li estas, sed li estas tre rimarkinda kaj multe edukita ulo,” respondis la Kuketo-Kuiristino. “Li loĝas de multaj jaroj inter la Jipoj, kiuj trovas lin tiom saĝa kaj inteligenta ke ili ĉiam konsultas lin kiam ili bezonas konsilon.”

“Kial vi forlasis vian hejmon, kaj kien vi iras?” diris la Palpbruma virino.

Kuknjo parolis al ŝi pri la diamantornamita ora telerlavujo kaj ke ĝi estas mistere ŝtelita el ŝia domo, kaj poste ŝi trovis ke ŝi ne plu povas kuiri bonajn kuketojn. Do ŝi decidis serĉi ĝis retrovi sian telerlavujon, ĉar Kuketo-Kuiristino kiu ne povas kuiri bonajn kuketojn ne multe valoras. La Ranulo, kiu volas vidi pli de la mondo, akompanas ŝin por helpi ŝian serĉon. Aŭskultinte la rakonton la virino demandis:

“Do vi tute ne scias, ankoraŭ, kiu ŝtelis vian telerlavujon?”

“Mi scias nur ke nepre ŝtelis iu fifeino, aŭ magiisto, aŭ iu alia potenculo, ĉar neniu alia povus grimpi la krutan monton al la Lando de la Jipoj. Kaj kiu alia povus forporti mian belan, magian telerlavujon sen vidiĝi?”

La virino pripensis tion dum Kukjno kaj la Ranulo manĝis. Kiam ili finis ŝi diris:

“Kien vi nun iros?”

“Ni ankoraŭ ne decidis,” respondis la Kuketo-Kuiristino.

“Nia plano,” klarigis la Ranulo, laŭ sia pompa maniero, “estas veturi de loko al loko ĝis ni scios kie estas la ŝtelisto, kaj poste devigi lin redoni la telerlavujon al ĝia laŭrajta posedanto.”

“La plano estas bona,” akordis la virino, “sed vi eble bezonos multan tempon por sukcesi, ĉar via metodo estas iom hazarda kaj neplanita. Sed mi konsilas ke vi veturu orienten.”

“Kial?” demandis la Ranulo.

“Ĉar se vi irus okcidenten vi baldaŭ atingus la dezerton, kaj ankaŭ ĉar en ĉi tiu parto de la Lando de la Palpbrumoj neniu ŝtelas, do vi malŝparus vian tempon ĉi tie. Sed oriente, trans la rivero, loĝas multaj strangaj popoloj kies honestecon mi ne povas garantii. Se vi veturos sufiĉe orienten kaj duafoje transiros la riveron, vi atingos la Smeraldan Urbon, kie estas multaj magio kaj sorĉado. La Smeraldan Urbon regas kara knabineto nomata Ozma, kiu ankaŭ regas la Imperiestron de la Palpbrumoj kaj la tutan Landon Oz. Do, ĉar Ozma estas feino, eble ŝi povos informi vin pri precize kiu prenis vian valoran telerlavujon. Se, kompreneble, vi ne trovos ĝin antaŭ ol vi renkontos ŝin.”

image-266

“Al mi tio ŝajnas bonega konsilo,” diris la Ranulo, kaj Kuknjo akordis kun li.

“Plej sencoplene estus,” pludiris la virino, “reiri al via hejmo kaj uzi alian telerlavujon, kaj lernu baki kuketojn same kiel aliaj personoj bakas kuketojn, sen magio. Sed se vi ne povos esti feliĉaj sen la perdita magia telerlavujo, vi verŝajne informiĝos pli detale pri ĝi en la Smeralda Urbo ol en ĉiu alia loko en Oz.”

Ili dankis la bonulinon kaj forlasinte ŝian domon turnis sin orienten kaj tiudirekte marŝis de tiam.

Kiam proksimiĝis la vespero ili atingis la okcidentan branĉon de la Palpbruma Rivero kaj tie, sur la riverbordo, trovis pramiston kiu loĝis tute sola en malgranda flava domo.

Tiu pramisto estis Palpbrumo kun tre malgranda kapo kaj tre granda korpo. Li sidis en sia pordejo kiam la marŝantoj proksimiĝis al li kaj li eĉ ne turnis sian kapon por rigardi ilin.

“Bonan vesperon,” diris la Ranulo.

La pramisto tute ne respondis.

“Ni deziras iom da vespermanĝo kaj la privilegion dormi en via domo ĝis la mateno,” daŭrigis la Ranulo. “Je la tagiĝo ni volos iom da matenmanĝo kaj poste ke vi remu nin trans la riveron.”

La pramisto nek moviĝis nek parolis. Li sidis en sia pordejo kaj rigardis rekte antaŭen.

“Mi kredas ke li estas surda kaj muta,” Kuknjo flustris al sia akompananto. Ŝi staris tuj antaŭ la pramisto kaj metinte sian buŝon proksime al lia orelo ŝi kriis kiel eble plej laŭte:

“Bonan vesperon!”

La pramisto sulkigis la frunton.

“Kial vi krias al mi, virino?” li demandis.

“Ĉu vi aŭdas kion mi diras?” ŝi demandis per sia ordinara voĉtono.

“Kompreneble,” respondis la viro.

“Do kial vi ne respondis al la Ranulo?”

“Ĉar,” diris la pramisto, “mi ne komprenas la ranan lingvon.”

“Li parolas la samajn vortojn kiel mi kaj sammaniere,” deklaris Kuknjo.

“Eble,” respondis la pramisto; “sed al mi lia voĉo sonis kiel rana kvako. Mi scias ke en la Lando Oz bestoj povas paroli nian lingvon, kaj same birdoj kaj insektoj kaj fiŝoj; sed en miaj oreloj ili sonas nur kiel muĝoj kaj pepoj kaj kvakoj.”

“Kial?” demandis la Kuketo-Kuiristino surprizite.

“Iam, antaŭ multaj jaroj, mi detranĉis la voston de vulpo ĉar li mokis min; kaj mi ŝtelis kelkajn birdovojn de nesto por fari omleton, kaj mi ankaŭ tiris fiŝon el la rivero kaj lasis ĝin kuŝi sur la bordo kie ĝi baraktis spiri pro manko de akvo ĝis ĝi mortis. Mi ne scias kial mi faris tiujn fiagojn, sed tiel mi agis. Do la Imperiestro de la Palpbrumoj – kiu estas la Stana Lignohakisto kaj havas tre teneran stanan koron – punis min per malpermeso ke mi komunikadu kun bestoj, birdoj kaj fiŝoj. Mi ne povas kompreni ilin kiam ili parolas al mi, kvankam mi scias ke aliaj komprenas, kaj la animaloj ne povas kompreni kiam mi parolas al ili. Kiam ajn mi renkontas unu el ili mi memoras mian iaman kruelecon, kaj tio multe malfeliĉigas min.”

“Vere,” diris Kuknjo, “mi kompatas vin, kvankam la Stana Lignohakisto prave punis vin.”

image-267

“Pri kio li murmuraĉas?” demandis la Ranulo.

“Li parolas al mi, sed vi ne komprenas lin,” ŝi respondis. Kaj ŝi rakontis al li pri la puniĝo de la pramisto kaj poste klarigis al la pramisto ke ili volas resti kun li dum la nokto kaj manĝi.

Li donis al ili fruktojn kaj panon, la sola speco de manĝaĵo kiun li havis, kaj li permesis ke Kuknjo dormu en ĉambro en la dometo. Sed la Ranulon li rifuzis permesi eniri la domon, dirante ke la apudesto de la rano forte malfeliĉigas lin. Eĉ ne unu fojon li akceptis rigardi rekte la Ranulon, nek eĉ liadirekten, timante ke li ploros se li faros tion; do la granda rano dormis sur la riverbordo, kie li povis aŭdi ranetojn kvakadi en la rivero tra la tuta nokto. Sed tio ne sendormigis lin; ĝi nur lulis lin en dormon, ĉar li komprenis kiom pli supera al ili li estas.

Ĝuste kiam la suno leviĝis dum la nova tago la pramisto remis la du veturantojn trans la riveron – sidante dors’-al-Ranule dum la tuta transiro – kaj poste Kuknjo dankis lin kaj adiaŭis lin kaj la pramisto reremis hejmen.

Ĉiflanke de la rivero tute ne estis padoj, do estis evidente ke ili jam atingis parton de la lando malmulte vizitatan de veturantoj. Marĉo estis sude, sablomontetoj norde kaj vepro kondukanta al arbaro oriente. Do estis efektive plej facile iri orienten kaj tiun direkton ili decidis marŝi.

Nu, la Ranulo, kvankam li portis verdajn artledajn ŝuojn kun rubiaj butonoj, havis tre grandajn kaj platajn piedojn, kaj kiam li tretadis tra la vepro lia pezego subpremis la vepron kaj faris vojeton per kiu Kuknjo povis sekvi lin. Tial ili baldaŭ atingis la arbaron, kie la altaj arboj estis tre maldensaj sed tiom foliplenaj ke ili ombris ĉiun suban spacon per siaj branĉoj.

“Ĉi tie ne estas arbustoj,” diris Kuknjo, tre plaĉita, “do ni nun povos pli rapide kaj pli komforte marŝi.”

image-268


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.