La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 17: La Renkontiĝo

image-279

Dum la Ranulo kaj lia grupo antaŭeniris el la okcidento, Doroteo kaj ŝia grupo antaŭeniris el la oriento, do tiel okazis ke la sekvan nokton ili ĉiuj kampis ĉe malgranda monteto nur kelkajn kilometrojn for de la vimenaĵa kastelo de la Ŝufaristo Ugu. Sed la du grupoj ne vidis unu la alian tiunokte, ĉar unu kampis unuflanke de la monteto dum la alia kampis aliflanke. Sed la sekvan matenon la Ranulo decidis grimpi la monteton kaj vidi kio estas sur la supro, kaj samtempe Ĉifoneroj, la Miksĉifona Knabino, ankaŭ decidis grimpi la monteton por trovi ĉu eblas vidi la vimenaĵan kastelon de ĝia supro. Do ŝi levis sian kapon super randon ĝuste kiam la kapo de la Ranulo ekaperis super alia rando kaj ambaŭ, surprizate, haltis senmove dum ili zorge rigardis unu la alian.

Ĉifoneroj la unua revigliĝis post sia surpriziĝo kaj saltinte supren ŝi transkapeniĝis kaj surteriĝis sidanta kaj frontanta la grandan Ranulon, kiu malrapide antaŭeniris kaj sidiĝis kontraŭ ŝi.

“Bonvenon, Fremdulo!” kriis la Miksĉifona Knabino, farante laŭtan ridon. “Vi estas nepre la plej komika ulo kiun mi vidis dum ĉiuj miaj veturoj.”

“Ĉu vi supozas ke mi povas esti pli ridiga ol vi?” demandis la Ranulo, rigardante ŝin miroplene.

“Mi ne ridigas min mem, sciu,” respondis Ĉifoneroj. “Kvankam mi volonte farus tion. Kaj eble vi tiom kutimiĝis al via propra absurda formo ke vi ne ridas kiam ajn vi vidas vin spegulata en lageto aŭ spegulo.”

“Ne,” diris la Ranulo serioze, “mi ne ridas. Iam mi fieris pro mia grandeco kaj vantis pro miaj kulturo kaj erudicio, sed ekde mi naĝis en la Vero-Lageto mi kelkfoje opinias ke estas ne juste ke mi estas diferenca de ĉiuj aliaj ranoj.”

“Juste aŭ ne,” diris la Miksĉifona Knabino, “esti diferenca signifas esti distingita. Nu, miakaze, mi estas preciza sama kiel ĉiuj aliaj Miksĉifonaj Knabinoj ĉar mi estas la sola ekzistanta. Sed diru al mi, el kie vi venis?”

“La Lando de la Jipoj,” diris li.

“Ĉi tio estas en la Lando Oz?”

“Kompreneble,” respondis la Ranulo.

“Kaj ĉu vi sciis ke via Regantino, Ozma de Oz, estas ŝtelita?”

“Mi ne konsciis ke mi havas Regantinon, do kompreneble mi ne povis scii ke ŝi estas ŝtelita.”

“Nu, vi havas. Ĉiujn en Oz,” klarigis Ĉifoneroj, “regas Ozma, ĉu aŭ ne ili konscias pri tio. Kaj ŝi estas ŝtelita. Ĉu vi ne koleras? Ĉu vi ne indignas? Via Regantino, kiun vi senscie havis, estas vere ŝtelita!”

“Strange,” komentis la Ranulo penseme. “Ŝtelado estas preskaŭ nekonata en Oz, sed tiu Ozma estas forprenita kaj la telerlavujo de amikino mia ankaŭ estas ŝtelita. Kun ŝi mi jam longe marŝis de la Lando de la Jipoj por rehavigi ĝin.”

image-280

“Mi ne konceptas kunligon inter Reĝa Reganto de Oz kaj telerlavujo!” deklaris Ĉifoneroj.

“Ambaŭ estas ŝtelitaj, ĉu ne?”

“Vere. Sed kial via amikino ne lavas siajn telerojn en alia ujo?” demandis Ĉifoneroj.

“Kial vi ne uzas alian Reĝan Reganton? Mi supozas ke vi preferas la perditan, kaj mia amikino volas sian propran telerlavujon, kiu estas el oro kaj diamantornamita kaj havas magian potencon.”

“Magian, ĉu?” kriis Ĉifoneroj. “Do ja ekzistas ligo inter la du ŝteloj, ĉar ŝajne la tuta magio en la Lando Oz estas samtempe ŝtelita, ĉu en la Smeralda Urbo ĉu en la kastelo de Glinda ĉu en la Lando de la Jipoj. Ŝajnas tre strange kaj mistere, ĉu ne?”

“Iam ŝajnis al ni tiel,” agnoskis la Ranulo, “sed nun ni trovis kiu prenis nian telerlavujon. La Ŝufaristo Ugu.”

“Ugu? Jadi! Ĝuste tiu sama magiisto ŝtelis Ozman, ni kredas. Ni jam jun estas survoje al la kastelo de tiu Ŝufaristo.”

“Ankaŭ ni,” diris la Ranulo.

“Do sekvu min, rapide! kaj mi konigu vin al Doroteo kaj la aliaj knabinoj kaj al la Sorĉisto de Oz kaj la aliaj.”

image-281

Ŝi ekstaris kaj prenis la manikon de lia jako, kaj trenis lin de la montetosupro kaj malsupren laŭ la flanko kontraŭa al tiu per kiu li venis. Kaj ĉe la piedo de la monteto la Ranulo miroplene trovis la tri knabinojn kaj la Sorĉiston kaj Buton-Brilon, maldikan Mulon, kvadratan Vuzon kaj Malkuraĝan Leonon. Malgranda nigra hundo alkuris kaj flaradis la Ranulon, sed ne povis grumbli je li.

“Mi trovis alian rabitan grupon,” kriis Ĉifoneroj dum ŝi reunuiĝis kun ili. “Jen ilia estro kaj ili ĉiuj iras al la kastelo de Ugu por batali la fian Ŝufariston!”

Ili rigardis la Ranulon tre scivoleme kaj interesate kaj, trovinte ke ĉiuj okuloj atentas lin, la noveveninto aranĝis sian kravaton kaj glatigis sian belan veŝton kaj svingis sian orkapan bastonon kiel vera dando. La grandaj vitroj sur liaj okuloj tute ŝanĝis la ranecan aspekton de lia vizaĝo kaj donis al li erudician kaj imponan aspekton. Malgraŭ sia kutimiĝo al strangaj uloj en la Lando Oz, Doroteo miregis vidante la Ranulon. Ankaŭ ĉiuj ŝiaj akompanantoj. Toto volis grumbli je li, sed li ne povis, kaj li ne kuraĝis boji.

La Segĉevalo snufis iom malrespekte, sed la Leono flustris al la ligna rajdbesto: “Toleru ĉi tiun strangulon, mia amiko, kaj memoru ke li ne estas pli eksterordinara ol vi. Efektive, estas pli nature ke rano estas granda ol ke Segĉevalo estas viva.”

Demandite, la Ranulo rakontis al ili la tutan historion de la perdiĝo de la multevalora telerlavujo de Kuknjo kaj iliaj aventuroj dum ili serĉis ĝin. Kiam li rakontis pri la Lavenda Reĝo de la Ursoj kaj la malgranda Palruĝa Urso kiu povas informi pri kion ajn oni volas scii, liaj aŭskultantoj fervoris vidi tiajn interesajn bestojn.

“Estos plej bone,” diris la Sorĉisto, “ke ni unuigu niajn du grupojn kaj kune spertu nian fortunon, ĉar ni ĉiuj havas saman celon kaj kiel unu grupo ni povos pli facile defii tiun ŝufaristan magiiston ol apartaj. Ni agu kune.”

“Mi konsultos miajn amikojn pri tio,” respondis la Ranulo, kaj li transgrimpis la monteton por trovi Kuknjon kaj la ludilursojn. La Miksĉifona Knabino akompanis lin kaj kiam ili atingis la Kuketo-Kuiristinon kaj la Lavendan Urson kaj la Palruĝan Urson estis malfacile scii kiu el la grupo estis plej surprizita.

“Jadi!” kriis Kuknjo, parolante al la Miksĉifona Knabino. “Kiel vi viviĝis?”

Ĉifoneroj fikse rigardis la ursojn.

“Jadi!” ŝi eĥis; “vi estas remburitaj per kotono kiel mi, tamen vi aspektas vivaj. Tio hontigas min, ĉar mi fiere kredis min la sola vivanta kotonplena persono en Oz.”

“Eble vi pravis,” respondis la Lavenda Urso, “ĉar mi estas plena de ekstrakvalitaj buklaj haroj, ankaŭ la Malgranda Palruĝa Urso.”

“Vi multe trankviligis min,” deklaris la Miksĉifona Knabino, parolante nun pli feliĉe. “La Birdotimigilo estas plenigita per pajlo, kaj vi per haroj, do mi restas la Originala kaj Unika Kotonremburita!”

“Mi esperas esti tro ĝentila por kritiki kotonon kompare kun buklaj haroj,” diris la Reĝo, “precipe ĉar vi ŝajnas kontenta pro ĝi.”

La Ranulo parolis pri sia intervjuo kun la grupo el la Smeralda Urbo kaj aldonis ke la Sorĉisto de Oz invitis la ursojn kaj Kuknjon kaj lin mem akompani ilin al la kastelo de la Ŝufaristo Ugu. Tio multe plaĉis al Kuknjo, sed la Reĝo de la Ursoj aspektis malcerta.

Li metis la Malgrandan Palruĝan Urson sur sian genuon kaj turnis la krankon en ĝia flanko kaj demandis:

“Ĉu estos sendanĝere amikiĝi kun tiuj personoj el la Smeralda Urbo?”

Kaj la Palruĝa Urso tuj respondis:

“Jes por vi kaj jes por mi; Sed eble ne por ĉiuj ĉi.”

“Tiu ‘eble’ ne ĝenu nin,” diris la Reĝo; “do ni kuniĝu kun la aliaj kaj proponu al ili nian protekton.”

Eĉ la Lavendan Urson tamen mirigis kiam transgrimpinte la monteton li trovis aliflanke la grupon de kuriozaj bestoj kaj la homojn el la Smeralda Urbo.

Ili elkore bonvenigis la ursojn kaj Kuknjon, kvankam Buton-Brilo estis vere kolereta kiam ili ne permesis ke li ludu per la Malgranda Palruĝa Urso. La tri knabinoj multe admiris la ludilajn ursojn, precipe la palruĝan, kiun ili volegis teni enbrake.

“Komprenu,” klarigis la Lavenda Reĝo, kiam li malpermesis al ili tiun privilegion, “ke li estas multevalora urso, ĉar lia magio estas korekta gvidanto ĉiuokaze, precipe kiam onin trafas problemoj. La Palruĝa Urso informis nin ke la Ŝufaristo Ugu ŝtelis la telerlavujon de la Kuketo-Kuirisitino.”

“Kaj la magio de la Reĝo estas egale mirinda,” aldonis Kuknjo, “ĉar ĝi montris al ni la Magiiston mem.”

“Kia li aspektis?” demandis Doroteo.

“Fia!”

“Li sidis ĉe tablo kaj ekzamenis gigantan Libron kiu havis tri orajn bukojn,” komentis la Reĝo.

“Ho, sendube tio estis la Granda Arkivo-Libro de Glinda!” kriis Doroteo. “Se jes, tio pruvas ke la Ŝufaristo Ugu ŝtelis Ozman, kaj ankaŭ la tutan magion de la Smeralda Urbo.”

“Kaj mian telerlavujon,” diris Kuknjo. Kaj la Sorĉisto aldonis:

“Tio ankaŭ pruvas ke li observas niajn aventurojn per la Arkivo-Libro, kaj sekve li scias ke ni serĉas lin kaj ke ni intencas trovi lin kaj savi Ozman negrave kiel li minacos nin.”

“Se ni povos,” aldonis la Vuzo, sed ĉiu sulkigis la frunton al li.

La deklaro de la Sorĉisto estis tiom vera ke la vizaĝoj ĉirkaŭ li estis tre seriozaspektaj ĝis la Miksĉifona Knabino ekridegis.

“Ĉu ne estus belega ŝerco se li kaptus ankaŭ nin?” ŝi diris.

“Nur freneza Miksĉifona Knabino opinius tion ŝerco,” grumblis Buton-Brilo. Kaj post tio la Lavenda Reĝo de la Ursoj demandis:

image-282     image-283

“Ĉu vi deziras vidi tiun magian ŝufariston?”

“Ĉu li ne konscius tion?” Doroteo demandis.

“Mi kredas ke ne.”

La Reĝo skuis sian metalan sceptron kaj antaŭ ili ekaperis ĉambro en la vimenaĵa kastelo de Ugu. Sur la muro de la ĉambro pendis la Magia Bildo de Ozma, kaj sidanta antaŭ ĝi estis la Magiisto. Ili povis vidi la Bildon tiel facile kiel li, ĉar ĝi frontis ilin, kaj en la Bildo estis la montetoflanko kie ili nun sidas, kaj ĉiuj iliaj formoj estis reproduktataj miniature. Kaj, iom nekredeble, en la sceno de la Bildo estis la sceno kiun ili nun rigardas, tiel ke ili sciis ke la Magiisto ĉimomente mem rigardas ilin per la Bildo, kaj ke li ankaŭ vidas sin kaj la ĉambron en kiu li estas vidiĝi al la homoj sur la flanko de la monteto. Sekve li tute bone sciis ke ili rigardas lin rigardi ilin.

Por pruvi tion, Ugu saltis de sia seĝo kaj turnis sin al ili, kun sulkigita frunto; sed nun li ne povis vidi la veturantojn kiuj serĉas lin, kvankam ili ankoraŭ povis vidi lin. Liaj agoj estis efektive tiel klaraj ke aspektis kvazaŭ li estas vere antaŭ ili.

“Estas nur fantomo,” diris la Reĝo de la Ursoj. “Ĝi tute ne estas reala, sed ĝi montras al ni Ugun precize kia li aspektas kaj diras al ni precize kion li faras.”

“Sed mi tute ne trovas spuron de mia perdita grumblo,” diris Tot, kvazaŭ al si.

Tiumomente la vidaĵo fadis kaj ili povis vidi nur la herbon kaj la arbojn kaj la arbustojn ĉirkaŭ ili.

image-284


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.