La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 8: La Mistera Urbo

image-244

Ili sidis sur la herbaro, iliaj kapoj ankoraŭ estis konfuzaj pro la kapturnaj flugoj, kaj rigardis unu la alian silente senkomprenaj. Sed baldaŭ, kiam ili estis certaj ke neniu estis damaĝita, ili pli trankviliĝis kaj la Leono diris ĝemante pro senstreĉiĝo:

“Mi tute ne anticipis ke tiuj Karuselaj Montoj konsistas el kaŭĉuko!”

“Ĉu vere el kaŭĉuko?” demandis Trot.

“Nepre,” respondis la Leono. “Se ne, ni ne resaltus tiom rapide de unu al la alia sen damaĝo.”

“Estas nur konjekto,” deklaris la Sorĉisto, malvindante la litkovrilojn de sia korpo, “ĉar neniu el ni restis sufiĉe longe sur la montoj por trovi el kio ili konsistas. Sed kie ni estas?”

“Ankaŭ tio devas esti konjekto,” diris Ĉifoneroj.

“La paŝtisto diris ke la Kardomanĝantoj loĝas ĉiflanke de la monto kaj gigantoj servas ilin.”

“Ho ne,” diris Doroteo; “la Herkuoj havas gigantajn sklavojn, kaj la Kardomanĝantoj jungas drakojn al siaj ĉaregoj.”

“Kiel ili povus fari tion?” demandis la Vuzo.

“Drakoj havas longajn vostojn, kaj ili ĝenus la radojn de la ĉaregoj.”

“Kaj se la Herkuoj konkeris la gigantojn,” diris Trot, “ili devas esti almenaŭ duoble pli grandaj ol la gigantoj. Eble la Herkuoj ’stas la plej grandaj homoj en la mondo!”

“Eble jes,” konsentis la Sorĉisto, per pensema voĉtono. “Kaj eble la paŝtisto ne sciis kion li diras. Ni pluveturu okcidenten kaj mem trovu kiaj estas la landanoj.”

La tereno aspektis sufiĉe agrabla, kaj estis tute kviete kaj pace kiam ili turnis siajn okulojn de la silente turbantaj montoj. Arboj kaj verdaj arbustoj kreskis, kaj tra la dika herbo estis disaj brilkoloraj floroj. Ĉirkaŭ du kilometrojn for estis malalta monteto kiu kaŝis de ili la tutan transan pejzaĝon, tiel ke ili komprenis ke ili ne povos scii multon pri la lando antaŭ ol transiri la monteton.

Ĉar la Ruĝa Ĉarego estis postlasita, necesis ke ili elpensu alian metodon veturi. La Leono diris al Doroteo ke ŝi rajtas rajdi sur lia dorso, kiel ofte antaŭe, kaj la Vuzo diris ke li facile portos kaj Troton kaj la Miksĉifonan Knabinon. Betinjo ankoraŭ havis sian mulon, Hanĉjo, kaj Buton-Brilo kaj la Sorĉisto povis sidi kune sur la longa, maldika dorso de la Segĉevalo, sed ili zorgis moligi la sidon per kunfalditaj litkovriloj antaŭ ol komenci. Tiel rajdante, la aventurantoj komencis iri cele la monteton, kiun ili atingis post nelonga veturo.

Dum ili supreniris la plej altan parton kaj rigardis preter la monteton ili vidis ke ne tre for estas urbo ĉirkaŭata de muro, kaj de ĝiaj turoj kaj spajroj flirtis multkoloraj standardoj. Efektive ĝi ne estis tre granda urbo, sed ĝiaj muroj estis tre altaj kaj dikaj kaj ŝajnis ke la popolo loĝanta tie sendube timas atakon fare de potenca malamiko, ĉar se ne, ili ne ĉirkaŭigus sian loĝejaron per tiom fortika bariero.

image-245

Neniu vojo kondukis de la montoj al la urbo, kaj tio indikis ke la homoj en ĝi malofte aŭ neniam vizitas la turbantajn montetojn; sed niaj amikoj trovis la herbon mola kaj agrabla por transiro kaj ĉar la urbo estis antaŭ ili, ili ne facile perdus sian direktoscion. Kiam ili proksimiĝis al la muroj, la venteto portis al iliaj oreloj la sonon de muziko – nelaŭtan unue sed ĝi plilaŭtiĝis dum ili antaŭeniris.

“Tio ne aspektas tre terura loko,” komentis Doroteo.

“Nu, ĝi aspektas nedanĝera,” respondis Trot, sidante sur la Vuzo, “sed oni ne povas ĉiam fidi aspektojn.”

“Mian aspekton oni povas fidi,” diris Ĉifoneroj.

“Mi aspektas miksĉifona kaj mi estas miksĉifona, kaj nur blinda strigo povus dubi ke mi estas la Miksĉifona Knabino.” Dirinte tion ŝi saltis transkapiĝe de la Vuzo kaj, alteriĝinte sur siaj piedoj, ŝi komencis vigle ĉirkaŭdancadi.

“Ĉu strigoj iam estas blindaj?” demandis Trot.

“Ĉiam, en la taglumo,” diris Buton-Brilo. “Sed Ĉifoneroj povas vidi per siaj butonaj okuloj kaj tage kaj nokte. Strange, ĉu ne?”

“Estas strange ke butonoj eĉ povas vidi,” respondis Trot, “sed – jadi! kien iris la urbo?”

“Mi mem intencis demandi tion,” diris Doroteo.

“Ĝi foriris!”

La bestoj abrupte haltis, ĉar la urbo efektive malaperis – eĉ la muroj – kaj antaŭ ili kuŝis la vaka, tute ebena pejzaĝo.

“Ve!” krietis la Sorĉisto. “Estas iom malagrable. Estas ĝene preskaŭ atingi iun lokon kaj ektrovi ke ĝi mankas.”

“Kie ĝi povas esti?” demandis Doroteo. “Certe ĝi estis tie antaŭ minuto.”

“Mi plu aŭdas la muzikon,” deklaris Buton-Brilo, kaj kiam ili ĉiuj aŭskultis la muzikaj sonoj estis klare aŭdeblaj.

“Ho! jen la urbo – maldekstre de ni,” vokis Ĉifoneroj, kaj turninte siajn okulojn ili vidis la murojn kaj turojn kaj flirtantajn standardojn tute maldekstre de ili.

“Sendube ni iel perdis la vojon,” sugestis Doroteo.

“Absurde,” diris la Leono. “Mi kaj la aliaj bestoj ĉiuj marŝadis rekte cele la urbon ekde kiam ni unue vidis ĝin.”

“Do kiel – ”

“Ne gravas,” interrompis la Sorĉisto, “ni estas egale proksimaj al ĝi kiel antaŭe. Ial ĝi estas en alia direkto, jen ĉio; do ni rapidu atingi ĝin antaŭ ol ĝi reeskapos de ni.”

Do ili pluiris, rekte urben, kaj la urbo aspektis nur kelkajn kilometrojn for; sed kiam ili veturis nur kelkcent metrojn ĝi subite remalaperis. Denove ili paŭzis, iom senkuraĝigite, sed post momento la butonaj okuloj de Ĉifoneroj retrovis la urbon, sed ĉifoje ĝi estis tuj malantaŭ ili, en la direkto el kiu ili venis.

“Jadi!” kriis Doroteo. “Nepre tiu urbo misas iel. Ĉu vi supozas ke ĝi estas sur radoj, Sorĉisto?”

“Eble ĝi tute ne estas urbo,” li respondis, rigardante ĝin kvazaŭ klopodante kompreni.

“Kio do ĝi povus esti?”

“Nur iluzio.”

“Kio estas tio?” demandis Trot.

“Io, kion vi kredas vidi, sed efektive ne vidas.”

“Mi ne povas kredi tion,” diris Buton-Brilo. “Se ni nur vidus ĝin, eble ni erarus, sed ĉar ni povas vidi ĝin kaj ankaŭ aŭdi ĝin, nepre ĝi ekzistas.”

“Kie?” demandis Ĉifoneroj.

“Proksime al ni, ie,” li insistis.

“Mi supozas ke ni devos retreniri,” diris la Vuzo, ĝemante.

Do ili turnis sin kaj marŝis cele la murohavan urbon ĝis ĝi denove malaperis kaj reaperis dekstre de ili. Ili tamen konstante pliproksimiĝis al ĝi, do ili turnis sin al ĝi kiam ajn ĝi forkuris tien aŭ alien laŭ ĉiu direkto de la kompaso. Baldaŭ la Leono, kiu estis ĉe la komenco de la procesio, abrupte haltis kaj kriis:

“Aj!”

“Kio estas?” demandis Doroteo.

“Aj – aj!” ripetis la Leono, kaj li retrensaltis tiom subite ke Doroteo preskaŭ falis de lia dorso.

Samtempe Hanĉjo la Mulo kriis “Aj!” preskaŭ egale laŭte kiel la Leono, kaj ankaŭ li retrenrapidis plurajn paŝojn.

“La kardoj,” diris Betinjo. “Ili pikas la krurojn.”

Aŭdinte tion ili ĉiuj malsupren rigardis, kaj efektive la tero estis dike kovrita de kardoj, kiuj kovris la ebenaĵon de la punkto kie ili staris ĝis la muroj de la mistera urbo mem. Tute neniu vojo tra ili estis videbla; je tiu punkto la mola herbo finiĝis kaj la kardaro komenciĝis.

“Jen la plej pikemaj kardoj kujn iam mi sentis,” grumblis la Leono. “Miaj kruroj ankoraŭ doloras pro la pikoj, kvankam mi saltis el ili kiom eble plej rapide.”

“Jen nova malfacilaĵo,” komentis la Sorĉisto, malfeliĉatone. “La urbo ne plu ĉirkaŭsaltetas, estas vere; sed kiel ni atingos ĝin, trans tiu aro da pikaĵoj?”

“Ili ne povas dolorigi min,” diris la dikhaŭta Vuzo, antaŭenirante sentime kaj tretante la dornojn.

“Nek min,” diris la Ligna Segĉevalo.

“Sed la Leono kaj la Mulo ne povas toleri la pikaĵojn,” asertis Doroteo, “kaj ni ne povas postlasi ilin.”

“Ĉu do ni ĉiuj devos retreniri?” demandis Trot.

“Kompreneble ne!” respondis Buton-Brilo malestime.

“Kiam ajn estas problemo, troveblas solvo, se oni sufiĉe serĉas.”

“Ke la Birdotimigilo estu ĉi tie,” diris Ĉifoneroj, starante sur sia kapo sur la kvadrata dorso de la Vuzo.

“Lia bonega cerbo rapide montrus al ni rimedon venki ĉi tiun kampon de kardoj.”

“Kial ne taŭgas via cerbo?” demandis la knabo.

“Ĝi ja taŭgas,” ŝi diris, saltante en la kardaron kaj dancante inter ili sen senti iliajn akrajn pintojn. “Mi povus dum duona minuto diri al vi kiel transiri la kardojn, se mi volus.”

“Diru al ni, Ĉifoneroj!” petegis Doroteo.

“Mi ne volas trivi mian cerbon per troa laboro,” respondis la Miksĉifona Knabino.

“Ĉu vi ne amas Ozman? Kaj ĉu vi ne volas trovi ŝin?” demandis Betinjo riproĉe.

“Jes, ja mi volas,” diris Ĉifoneroj, marŝante sur siaj manoj kiel akrobato en cirko.

“Nu, ni ne povos trovi Ozman se ni ne preteriros la kardojn,” deklaris Doroteo.

Ĉifoneroj dancis ĉirkaŭ ilin du-tri-foje, sen respondo. Poste si diris:

“Ne rigardu min, stultuloj, rigardu la litkovraĵojn.”

La vizaĝo de la Sorĉisto tuj feliĉiĝis.

“Certe!” li kriis. “Kial ni ne jam pripensis la litkovraĵojn?”

“Ĉar vi ne havas magian cerbon,” ridis Ĉifoneroj.

“Via speco de cerbo estas la ordinara speco kreskanta en viaj kapoj kvazaŭ herbaĉoj en ĝardeno. Mi bedaŭras vin, la homojn kiuj devas naskiĝi por vivi.”

Sed la Sorĉisto ne aŭskultis ŝin. Li rapide forprenis la litkovraĵojn de la dorso de la Segĉevalo kaj etendis unu el ili sur la kardojn, tuj apud la herbaro. La dika ŝtofo sendanĝerigis la pikaĵojn, do la Sorĉisto marŝis sur tiu unua kovraĵo kaj etendis la duan iom pli proksimete al la fantomurbo.

“Tiuj kovraĵoj,” diris li, “estas por ke la Leono kaj la Mulo povu marŝi. La Segĉevalo kaj la Vuzo povos marŝi sur la kardoj.”

Do la Leono kaj la Mulo marŝis sur la unua litkovrilo kaj haltis sur la dua ĝis la Sorĉisto prenis la jam transmarŝitan kovraĵon kaj etendis ĝin antaŭ ilin; ili antaŭeniris sur tiun kaj atendis dum li prenis la kovraĵon de malantaŭ ili kaj reetendis ĝin antaŭ ilin.

“Estas tre malrapide,” diris la Sorĉisto, “sed post kelka tempo ni sukcesos atingi la urbon.”

“Ankoraŭ estas plena kilometro inter ni kaj la urbo,” anoncis Buton-Brilo.

“Kaj la laboro estas malfacilega por la Sorĉisto,” aldonis Trot.

“Kial la Leono ne rajdu sur la dorso de la Vuzo?” demandis Doroteo. “Ĝi estas granda, plata dorso, kaj la Vuzo ’stas ege forta. Eble la Leono ne defalus.”

image-246

“Provu, se vi deziras,” diris la Vuzo al la Leono.

“Mi povos tuje porti vin al la urbo kaj reveni por Hanĉjo.”

“Mi – mi timas,” diris la Malkuraĝa Leono. Li estis duoble tiom granda kiom la Vuzo.

“Provu,” petegis Doroteo.

“Por fali inter la kardojn?” demandis la Leono riproĉe. Sed kiam la Vuzo proksimiĝis al li la granda besto eksaltis sur ĝian dorson kaj sukcesis ekvilibrigi sin tie, kvankam necesis ke li tenu siajn kvar krurojn tiom proksimaj unu al la alia ke li ja riskis defali. La granda pezo de la giganta Leono ŝajne ne ĝenis la Vuzon, kiu kriis al sia rajdanto: “Tenu firme!” kaj rapide forkuris sur la kardaro cele la urbon.

La aliaj staris sur la kovriloj kaj maltrankvile rigardis la strangan vidaĵon. Kompreneble la Leono ne povis “teni firme” ĉar nenio estis tenebla, do li balancis de-flank’-al-flanke kvazaŭ ĉiumomente falonte. Tamen li sukcesis resti sur la dorso de la Vuzo ĝis ili estis proksimaj al la muroj de la urbo, kaj tie li saltis sur la teron. La sekvan momenton la Vuzo rekuris kiel eble plej rapide.

“Estas mallarĝa strio da tero apud la muro kie ne estas kardoj,” li informis ilin, kiam li reatingis la aventurantojn. “Nu, amiko Hanĉjo, trovu ĉu vi rajdos egale bone kiel la Leono.”

“Portu la aliajn unue,” proponis la Mulo. Do la Segĉevalo kaj la Vuzo dufoje transkuris la kardojn al la muroj de la urbo kaj transportis ĉiujn homojn sendanĝere; Doroteo portis malgrandan Toton en siaj brakoj. La veturantoj poste sidis kiel grupo sur malgranda altaĵo tuj ekster la muro, kaj rigardis la grandajn blokojn de griza ŝtono kaj atendis dum la Vuzo portis Hanĉjon al ili. La Mulo estis tre malgracia kaj liaj kruroj tremis tiom ke pli ol unufoje ili supozis ke li defalos, sed fine li atingis ilin sendanĝere kaj la tuta grupo nun rekompletiĝis. Eĉ pli, ili nun atingis la urbon kiu evitis ilin dum tiom longa tempo kaj tiel strangmaniere.

“Sendube la portalo estas aliflanke,” diris la Sorĉisto. “Ni sekvu la kurban muron ĝis ni atingos aperturon en ĝi.”

“Kiudirekten?” demandis Doroteo.

“Ni devos laŭhazarde elekti,” li respondis. “Eble ni iru maldekstren? Unu direkto estas egale bona kiel la alia.”

Ili vicigis sin por marŝi kaj ĉirkaŭiris maldekstren la muron de la urbo. Ĝi ne estis granda urbo, kiel mi jam diris, sed ĉirkaŭiro, ekster la alta muro, necesigis longan promenon, tion ili trovis. Sed ĉirkaŭ ĝin niaj aventurantoj iris, sen trovi spuron de pordoj aŭ alia malfermaĵo. Kiam ili reatingis la altaĵeton de kiu ili komencis, ili alteriĝis de la bestoj kaj residiĝis sur la herba altaĵeto.

“Tre strange, ĉu ne?” demandis Buton-Brilo.

“Devas ekzisti iaspeca rimedo por ke la homoj enkaj eliru,” deklaris Doroteo. “Ĉu vi s’pozas ke ili havas flugmaŝinojn, Sorĉisto?”

“Ne,” li respondis, “ĉar ili jam flugadus tra la tuta Lando Oz, kaj ni scias ke tion ili ne faras. Flugmaŝinoj estas nekonataj ĉi tie. Mi opinias ke pli verŝajne la homoj uzas ŝtuparetojn por transiri la murojn.”

“Grandega grimpado, trans tiun altan ŝtonan muron,” diris Betinjo.

“Ŝtona, ĉu?” kriis Ĉifoneroj, kiu denove ĉirkaŭdancadis tre vigle, ĉar ŝi neniam lacis kaj neniam povis resti kvieta dum longa tempo.

“Certe ŝtona,” respondis Betinjo malestime. “Ĉu vi ne povas vidi?”

“Jes,” diris Ĉifoneroj, pliproksimiĝante, “mi povas vidi la muron, sed mi ne povas senti ĝin.” Kaj poste, kun etenditaj brakoj, ŝi faris ion tre kuriozan. Ŝi marŝis rekte en la muron kaj malaperis.

“Jadi!” kriis Doroteo miroplene, kaj efektive ĉiuj miregis.

image-247


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.