La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PERDITA PRINCINO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Miksĉifona Knabino, kiu neniam dormis kaj kiu povis tre bone vidi en la mallumo, vagis inter la rokoj kaj arbustoj dum la tuta nokto, kaj la rezulto estis ke ŝi povis doni bonajn informojn sekvamatene.
“Trans la kresto de la monteto antaŭ ni,” ŝi diris, “estas granda aro da arboj multaspecaj, sur kiuj ĉiaj fruktoj kreskas. Se vi iros tien vi trovos ke bela matenmanĝo atendas vin.”
Tio fervorigis ilin, do tuj kiam la litkovraĵoj estis falditaj kaj ligitaj per rimenoj al la dorso de la Segĉevalo ili ĉiuj prenis siajn lokojn sur la bestoj kaj komencis iri al la granda grupo de arboj pri kiu informis Ĉifoneroj.
Tuj kiam ili transiris la supron de la monteto ili trovis ke ĝi estas vere grandega fruktarbaro, etendiĝanta multajn kilometrojn dekstren kaj maldekstren de ili. Ĉar ilia vojo kondukis rekte tra la arbojn ili kiel eble plej rapide antaŭeniris.
Sur la unuaj arboj kiujn ili renkontis kreskis cidonioj, kiujn ili ne volis manĝi. Sekvis vicoj de citronarboj kaj poste de amaraj pomoj kaj post ili de limetoj kaj limonoj. Sed preter tiuj ili trovis aron da arboj kun grandaj oraj oranĝoj, sukoplenaj kaj dolĉaj, kaj la fruktoj pendis malalte sur la branĉoj, tiel ke ili povis pluki facile.
Ili prenis fruktojn senhezite kaj ĉiuj manĝis oranĝojn dum ili pluveturis. Poste, iom pli for, ili atingis kelkajn arbojn kun belaj ruĝaj pomoj, per kiuj ili festis ankaŭ, kaj la Sorĉisto haltis tie sufiĉe longe por ligi multajn pomojn en unu fino de litkovraĵo.
“Ni ne scias kio okazos al ni kiam ni forlasintos ĉi tiun plaĉegan fruktarbaron,” li diris, “do mi opinias ke estos saĝe kunporti provizon de pomoj. Ni ne povos malsati dum ni havos pomojn, komprenu.”
Ĉifoneroj ne rajdadis la Vuzon ĝuste tiam. Ŝi amis grimpi la arbojn kaj svingi sin per la branĉoj de unu arbo al alia. Kelkajn el la plej bonaj fruktoj kolektis la Miksĉifona Knabino de la plej altaj branĉoj kaj ŝi ĵetis ilin al la aliaj.
Subite Trot demandis: “Kie estas Buton-Brilo?” kaj kiam la aliaj perokule serĉis lin ili trovis ke la knabo malaperis.
“Jadi!” kriis Doroteo. “Verŝajne li denove perdiĝis, kaj tio signifas ke ni devos atendi ĉi tie ĝis ni povos trovi lin.”
“Bona atendejo,” sugestis Betinjo, kiu trovis prunarbon kaj manĝis kelkajn ĝiajn fruktojn.
“Kiel vi povos atendi ĉi tie kaj samtempe trovi Buton-Brilon?” demandis la Miksĉifona Knabino, pendante per siaj piedfingroj de branĉo tuj super la kapoj de la tri mortipovaj knabinoj.
“Eble li revenos ĉi tien,” respondis Doroteo.
“Se li provos tion, li verŝajne misiros,” diris Trot.
“Mi multfoje trovis ke li faras tion. Misiro kaŭzas lian perdiĝon.”
“Tute vere,” diris la Sorĉisto. “Do vi ĉiuj restu ĉi tie dum mi serĉos la knabon.”
“Sed eble ankaŭ vi perdiĝos,” diris Betinjo.
“Mi esperas ke ne, mia kara.”
“Lasu min iri,” diris Ĉifoneroj, faligante sin leĝere al la tero. “Mi ne povas perdiĝi, kaj mi pli verŝajne trovos Buton-Brilon ol iu el vi.”
Sen atendi permeson ŝi forurĝis sin tra la arbojn kaj baldaŭ ne plu estis videbla.
“Doroteo,” diris Toto, kaŭriĝante apud sia malgranda mastrino, “mi perdis mian grumblon.”
“Kiel tio okazis?” ŝi demandis.
“Mi ne scias,” respondis Toto. “Hieraŭ matene la Vuzo preskaŭ tretis sur min kaj mi klopodis grumbi al li kaj trovis ke mi neniom povas grumbli.”
“Ĉu vi povas boji?” demandis Doroteo.
“Jes ja!”
“Do ne gravas la grumblo,” diris ŝi.
“Sed kion mi faros kiam mi reiros hejmen al la Vitra Kato kaj la Ruĝeta Katido?” demandis la hundeto per maltrankvila voĉo.
“Ne ĝenos ilin ke vi ne povas grumbli kontraŭ ilin, mi certas,” diris Doroteo. “Mi sentas vian bedaŭron, kompreneble, Toto, ĉar ĝuste kion ni ne povas fari ni plej volas fari; sed antaŭ ol retreniri eble vi retrovos vian grumblon.”
“Ĉu vi kredas ke kiu ŝtelis Ozman ankaŭ ŝtelis mian grumblon?”
Doroteo ridetis.
“Eble, Toto.”
“Do li estas fiulo!” kriis la hundeto.
“Persono kiu volas ŝteli Ozman estas kiel eble plej fia,” akordis Doroteo, “kaj kiam ni memoras ke nia kara amikino, la bela Regantino de Oz, estas perdita, ni ne ĝenu nin pri ia grumblo.”
Toton ne tute kontentigis tiu komento, ĉar ju pli li pensis pri sia perdita grumblo des pli grava fariĝis la misfortuno. Kiam neniu rigardis li foriris inter la arbojn kaj laŭeble plej klopodis grumbli – eĉ se nur iomete – sed li ne sukcesis. Li povis nur boji, kaj bojo ne povas anstataŭi grumblon, do li malfeliĉe reiris al la aliaj.
Nu, Buton-Brilo tute ne konceptis ke li estas perdita, unue. Li nur vagis de arbo al arbo, serĉante la plej bonajn fruktojn, ĝis li trovis ke li estas sola en la granda fruktarbaro. Sed li ne maltrankvilis pro tio tiumomente kaj vidinte kelkajn abrikotarbojn pli forajn li iris al ili; poste li trovis kelkajn ĉerizarbojn; tuj post ili estis kelkaj mandarinarboj.
“Mi trovis preskaŭ ĉiun specon de fruktoj escepte de persikoj,” li diris al si, “do verŝajne ankaŭ estas persikoj ĉi tie, se mi povos trovi la arbojn.”
Li serĉis tie kaj tie, ne atentante sian vojon, ĝis li trovis ke sur la arboj ĉirkaŭ li kreskas nur nuksoj. Li metis kelkajn juglandojn en siajn poŝojn kaj plu serĉis kaj fine – ĝuste inter la nuksarboj – li trovis unusolan persikarbon. Ĝi estis gracia, bela arbo, sed kvankam ĝi estis densfolia sur ĝi estis neniuj fruktoj, kun escepto de sola, granda, belega persiko, rozvanga kaj vileta kaj plej manĝinda.
Buton-Brilo trovis malfacilon kiam li strebis preni tiun solan persikon, ĉar ĝi pendis multe tro for; sed li viglamove grimpis la arbon kaj rampis sur la branĉo sur kiu ĝi kreskis kaj post pluraj provoj, dum kiuj li riskis fali, li fine sukcesis pluki ĝin. Post tio li reiris al la tero kaj decidis ke la frukto plene meritas la ĝenon. Ĝi estis alloge odora kaj kiam li mordis ĝin li trovis ĝin la plej bongusta ero kiun ĝis tiam li gustumis.
“Vere decus ke mi dividu ĝin kun Trot kaj Doroteo kaj Betinjo,” li diris, “sed eble estas multaj aliaj en alia parto de la arbaro.”
En sia koro li dubis tiun parolon, ĉar ĉi tiu estis tute sola persikarbo, kaj ĉiuj aliaj fruktoj kreskis sur multaj kunaj arboj; sed tiu unusola bongustega mordaĵo malebligis ke li rezistu manĝi la reston de la persiko, kaj baldaŭ restis nur la kerno.
Buton-Brilo pretis forĵeti tiun persikokernon sed li ekrimarkis ke ĝi konsistas el pura oro. Kompreneble tio surprizis lin, sed tiom da aferoj en la Lando Oz estas surprizaj ke li ne multe konsideris la oran persikokernon. Tamen li metis ĝin en sian poŝon, por montri ĝin al la knabinoj, kaj kvin minutojn poste li jam tute forgesis ĝin.
Ĉar nun li konsciis ke li estas tre for de siaj akompanintoj, kaj sciante ke tio maltrankviligos ilin kaj prokrastos ilian veturon, li komencis krii kiel eble plej laŭte. Lia voĉo ne longen iris inter la multaj arboj, kaj kriinte dekdufoje kaj ne aŭdinte respondon li sidiĝis sur la tero kaj diris:
“Nu, denove mi perdiĝis. Estas domaĝe, sed mi ne scias malfari la perdon.”
Dum li apogis sian dorson per arbo li suprenrigardis kaj vidis Blufringon flugi el la ĉielo kaj surbranĉiĝi tuj antaŭ li. La birdo rigardis kaj rigardadis lin. Unue ĝi rigardis per unu brila okulo kaj poste ĝi turnis sian kapon kaj rigardis lin per la alia okulo.
Tiam, iomete flirtinte siajn flugilojn, ĝi diris:
“Ho! Do vi manĝis la sorĉitan persikon, ĉu?”
“Ĉu sorĉitan?”
“Kompreneble,” respondis la Blufringo. “La Ŝufaristo Ugu faris tion.”
“Sed kial? Kaj kiel ĝi sorĉiĝis? Kaj kio okazos al tiu kiu manĝas ĝin?” demandis la knabo.
“Demandu al la Ŝufaristo Ugu; li scias,” diris la birdo, ordigante siajn plumojn per sia beko.
“Kaj kiu estas la Ŝufaristo Ugu?”
“La persono kiu sorĉis la persikon, kaj metis ĝin ĉi tien – en la ekzakta centro de la Granda Fruktarbaro – pro ke neniu trovu ĝin. Ni birdoj ne riskus manĝi ĝin; ni estas tro saĝaj. Sed vi estas Buton-Brilo el la Smeralda Urbo, kaj vi – vi – VI manĝis la sorĉitan persikon! Vi devos klarigi al la Ŝufaristo Ugu kial vi faris tion.”
Kaj antaŭ ol la knabo povis pli demandi, la birdo forflugis kaj lasis lin sola.
Buton-Brilon ne multe ĝenis la trovo ke la persiko kiun li manĝis estis sorĉita. Certe ĝi tre bone gustis kaj lia stomako tute ne doloris. Do denove li komencis pripensi la plej bonan metodon rekuniĝi kun siaj amikoj.
“Negrave kiudirekten mi iros mi verŝajne misiros,” li diris al si, “do prefere mi restu kie mi estas kaj lasu ilin trovi min – se ili povos.”
Blanka Kuniklo venis saltetante tra la fruktarbaro kaj paŭzis iom for por rigardi lin.
“Ne timu,” diris Buton-Brilo; “mi ne damaĝos vin.”
“Ho, mi ne timas pri mi,” respondis la Blanka Kuniklo. “Pri vi mi timas.”
“Jes; mi perdiĝis,” diris la knabo.
“Jes vere vi perdiĝis,” respondis la Kuniklo. “Pro kial vi manĝis la sorĉitan persikon?”
La knabo rigardadis la ekscititan besteton penseme.
“Pro du kaŭzoj,” li klarigis. “La unua estis ke mi amas persikojn, kaj la dua ke mi ne sciis ke ĝi estis sorĉita.”
“Tio ne savos vin de la Ŝufaristo Ugu,” deklaris la Blanka Kuniklo kaj ĝi forrampis antaŭ ol la knabo povis plu demandi.
“Kunikloj kaj birdoj,” li pensis, “estas timemaj kaj ŝajne timas ĉi tiun ŝufariston – kiu ajn li estas. Se ekzistus alia persiko nur duone tiom bona kiel tiu, mi manĝus ĝin malgraŭ dekduo da sorĉoj aŭ cent ŝufaristoj!”
Ĝuste tiam Ĉifoneroj venis dancante kaj vidis lin sidanta ĉe la piedo de la arbo.
“Ho, jen vi!” ŝi diris. “Vi ripetas vian petoladon, ĉu? Ĉu vi ne scias ke estas malĝentile perdiĝi kaj atendigi ĉiujn? Venu, mi rekondukos vin al Doroteo kaj la aliaj.”
Buton-Brilo malrapide levis sin por akompani ŝin.
“La perdo ne estis vere granda,” li diris gaje. “Mi forestis nur duonan tagon, do nenio misa fariĝis.”
Doroteo, tamen, kiam la knabo reunuiĝis kun la grupo, forte riproĉis lin.
“Kiam ni tiom grave agas serĉante Ozman,” diris ŝi, “estas miskondute forvagi kaj prokrastigi nian veturon. Supozu ke ŝi estas kaptito – en kastela karcero! – ĉu vi volas ke nia kara Ozma restu tie pli longe ol necesus kun nia helpo?”
“Se ŝi estas en kastela karcero, kiel vi eligos ŝin?” demandis la knabo.
“Ne ĝenu vin pri tio; ni lasos tion al la Sorĉisto; li nepre trovos rimedon.”
La Sorĉisto diris nenion, ĉar li konsciis ke sen siaj magiiloj li ne kapablos pli ol kiu ajn alia persono.
Sed ne utilus memorigi la akompanantojn pri tiu fakto; ĝi eble senkuraĝigus ilin.
“Grave ĝuste nun,” li komentis, “estas trovi Ozman; kaj, ĉar nia grupo denove estas kuna, mi proponas ke ni pluiru.”
Dum ili proksimiĝis al la rando de la Granda Fruktarbaro la suno malleviĝis kaj ili sciis ke baldaŭ estos mallume. Do ili decidis kampi sub la arboj, ĉar alia larĝa ebenaĵo estis antaŭ ili. La Sorĉisto etendis la litkovraĵojn sur lito el molaj folioj kaj baldaŭ ili ĉiuj, escepte de Ĉifoneroj kaj la Segĉevalo, profunde dormis. Toto premis sin firme al la flanko de sia amiko la Leono, kaj la Vuzo tiom laŭte ronkis ke la Miksĉifona Knabino kovris lian kvadratan kapon per sia antaŭtuko por dampi la bruon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.