La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 4: Inter la Palpbrumoj

image-030

La loĝataj partoj de la Lando de la Palpbrumoj estas plenaj de feliĉaj kaj kontentaj homoj kiujn regas stana Imperiestro nomata Noĉjo Hakisto, kiu siavice estas regato de la bela knabina Reganto, Ozma de Oz. Sed ne la tuta Lando de la Palpbrumoj estas plene loĝata. Oriente, la parto plej proksima al la Smeralda Urbo, estas vojoj kaj belaj domoj de kultivistoj, sed kiam oni veturas okcidenten oni unue atingas branĉon de la Rivero Palpbruma, kaj preter ĝi estas kruda lando kie loĝas malmultaj personoj, kaj kelkaj el ili estas tute nekonataj de la resto de la mondo. Trairinte tiun krudan parton de teritorio, kiun neniu vizitas, oni atingas ankoraŭ alian branĉon de la Rivero Palpbruma, kaj transirinte tion oni trovas alian bone loĝatan parton de la Lando de la Palpbrumoj, etendiĝantan okcidenten al tutapud la Mortiga Dezerto kiu ĉirkaŭas la tutan Landon Oz kaj apartigas tiun privilegian felandon de la pli kutima ekstera mondo. La Palpbrumoj loĝantaj en tiu okcidenta parto havas multajn stanminojn, kaj el stano ili fabrikas multan riĉan juvelaron kaj aliajn aĵojn, kiujn oni alte taksas en la Lando Oz ĉar stano estas brila kaj bela, kaj ĝi estas malpli ofta tie ol oro kaj arĝento.

Tamen ne ĉiuj Palpbrumoj estas ministoj, ĉar kelkaj kultivas la kampojn kaj kreskigas grenon por manĝaĵoj, kaj al unu el tiuj ekstremokcidentaj kultivejoj Manĝtulaj unue venis la Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino post sia malsupreniro de la monto de la Jipoj.

“Jadi!” kriis Nellary, la edzino Manĝtula, kiam ŝi vidis la strangan paron proksimiĝi al la domo. “Mi vidis multajn strangajn ulojn en la Lando Oz, sed neniun pli strangan ol ĉi tiu giganta rano, kiu vestas sin kiel homo kaj marŝas sur siaj malantaŭaj kruroj. Venu, Viljonĉjo,” ŝi vokis al sia edzo, kiu manĝadis sian matenmanĝon, “rigardu tiun mirigan fuŝfariton.”

Viljonĉjo la Palpbrumo venis al la pordo kaj elrigardis. Li plu staris en la pordejo kiam la Ranulo proksimiĝis kaj diris per aroganta kvako:

“Diru al mi, bonulo, ĉu vi vidis diamantornamitan oran telerlavujon?”

“Ne; nek kuprokovritan omaron,” respondis Viljonĉjo, egale arogantavoĉe.

La Ranulo rigardis lin malplezure kaj diris:

“Ne estu senrespekta, ulo!”

“Ne,” pludiris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, rapide, “vi nepre estu ĝentila al la granda Ranulo, ĉar li estas la plej saĝa persono en la tuta mondo.”

“Laŭ kiu?” demandis Viljonĉjo.

“Laŭ si mem,” respondis Kuknjo, kaj la Ranulo kapjesis kaj fiere marŝis tien kaj reen, svingante sian orkapan bastonon tre gracie.

“Ĉu la Birdotimigilo agnoskas ke ĉi tiu trokreskinta rano estas la plej saĝa persono en la mondo?” demandis Viljonĉjo.

“Mi ne scias kiu estas la Birdotimigilo,” respondis Kuknjo la Kuketo-Kuiristino.

“Nu, li loĝas en la Smeralda Urbo, kaj laŭfame li havas la plej bonan cerbon en la tuta Oz. Sciu ke la Sorĉisto donis ĝin al li.”

“La mia kreskis en mia kapo,” diris la Ranulo pompe, “do mi kredas ke ĝi estas pli bona ol io farita de Sorĉisto. Tiom saĝa mi estas ke kelkfoje mia saĝo dolorigas mian kapon. Mi scias tiom ke ofte mi devas forgesi iom, ĉar neniu sola ulo, negrave kiom granda, kapablas enhavi tiom da saĝo.”

“Sendube estas tre malagrable esti tute plena de saĝo,” komentis Viljonĉjo mediteme, kaj rigardante la Ranulon dubeme. “Bonfortune mi mem scias nur malmulton.”

“Tamen mi esperas ke vi scias kie estas mia juvelita telerlavujo,” diris la Kuketo-Kuiristino maltrankvile.

“Mi scias eĉ ne tion,” respondis la Palpbrumo.

“Por ni estas sufiĉe malfacile scii kie estas niaj propraj telerlavujoj, ni ne bezonas atenti la telerlavujojn de aliaj personoj.”

Trovinte lin tiom senscia, la Ranulo proponis ke ili plumarŝu kaj serĉu la telerlavujon de Kuknjo aliloke. Ŝajne Viljonĉjon la Palpbrumon ne multe imponis la granda Ranulo, kion tiu persono opiniis egale neklarigebla kiom ĉagrena; sed eble aliaj en ĉi tiu nekonata lando montriĝos pli respektoplenaj.

image-031

“Mi volonte renkontus tiun Sorĉiston de Oz,” komentis Kuknjo, dum ili marŝis laŭlonge de pado.

“Se li povis doni cerbon al Birdotimigilo do eble li povus trovi mian telerlavujon.”

“Puf!” muĝetis la Ranulo malestime; “mi estas pli potenca ol ia Sorĉisto. Dependu de mi. Se via telerlavujo estas ie en la mondo mi nepre trovos ĝin.”

“Se ne, mia koro rompiĝos,” deklaris la Kuketo-Kuiristino lamentovoĉe.

Dum kelka tempo la Ranulo plumarŝadis silente.

Post tio li demandis:

“Kial tiom gravas al vi telerlavujo?”

“Ĝi estas mia plej valora trezoro,” respondis la virino. “Ĝi apartenis al mia patrino kaj al ĉiuj miaj prapatrinoj, ekde la komenco de la tempo. Ĝi estas, mi kredas, la plej malnova aĵo en la tuta Lando de la Jipoj – nu, ĝi estis tia kiam ĝi estis tie – kaj,” ŝi pludiris, mallaŭtigante sian voĉon al respektoplena flustro, “ĝi havas magian povon!”

“Kiel?” demandis la Ranulo, kiun ŝajne surprizis tiu deklaro.

“Nu, unue, kiu ajn posedis tiun telerlavujon estis bona kuiristo. Kiel scias vi kaj ĉiuj Jipoj, neniu rivalas min rilate al la bakado de bonaj kuketoj. Tamen, la matenon post la ŝteliĝo de mia telerlavujo, mi faris aron da kuketoj kaj ili bruliĝis en la forno! Mi faris alian aron kaj ili estis tro malmolaj kaj nemanĝeblaj, tial mi hontis pro ili kaj enterigis ilin. Eĉ la tria kuketaro, kiun mi kunportis en mia korbo, estis malindaj kaj ne pli bonaj ol kuketoj faritaj de virino kiu ne posedas mian diamantornamitan oran telerlavujon. Efektive, mia bona Ranulo, Kuknjo la Kuketo-Kuiristino neniam denove povos kuiri bonajn kuketojn antaŭ ol ŝi rehavos sian magian telerlavujon.”

“Sekve,” diris la Ranulo ĝemante, “mi supozas ke ni nepre devos trovi ĝin.”

image-032


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.