La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PERDITA PRINCINO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Ondanta Ebenaĵo ne estis malfacile transirebla, kvankam ĝi estis ĉiam supren- aŭ malsuprendirekta, tiel ke dum kelka tempo ili bone veturis. Eĉ ne paŝtisto estis renkontata nun kaj ju pli antaŭen ili iris, des pli malekscita fariĝis la pejzaĝo. Je la tagmezo ili haltis por “piknike lunĉi”, laŭ la esprimo de Betinjo, kaj post tio ili rekomencis veturi. La bestoj estis ĉiuj rapidaj kaj senlacaj kaj eĉ la Malkuraĝa Leono kaj la Mulo trovis ke ili povas egalpaŝi kun la Vuzo kaj la Segĉevalo.
Je la mezo de la postmateno ili unue ekvidis aron da malaltaj montoj. Ili estis konusformaj, ĉe la malsupro larĝaj kaj ĉe la supro pintaj. El for la montoj aspektis malklaraj kaj iom malgrandaj – pli similaj al montetoj ol al montoj – sed kiam la veturantoj proksimiĝis ili rimarkis tre nekutiman cirkonstancon: la montetoj ĉiuj rapide turniĝadis, kelkaj unudirekten kaj aliaj alidirekten.
“Mi supozas ke tiuj devas esti la Karuselaj Montoj,” diris Doroteo.
“Nepre,” diris la Sorĉisto.
“Karaselaj, ĉu? Oni povus rajdi ilin, verŝajne,” komentis Trot, “sed ili ne aspektas tre karaj.”
Estis pluraj vicoj de tiuj montoj, etendiĝantaj kaj dekstren kaj maldekstren, multajn kilometrojn. Kiom da vicoj estis, neniu povis decidi, sed inter la unua vico de pintoj videblis aliaj pintoj, ĉiuj senpaŭze ĉirkaŭturniĝantaj unu- aŭ alidirekten. Plu veturante, niaj amikoj atente rigardadis tiujn montetojn, ĝis fine, proksimiĝinte, ili trovis profundan sed mallarĝan arbismon ĉirkaŭ la rando de ĉiu monto, kaj la montoj estis tiom proksimaj unu al alia ke la ekstera abismo estis senbreĉa kaj barieris kontraŭ plia antaŭeniro.
Je la bordo de la abismo ĉiuj alteriĝis kaj rigardis funden. Ne eblis scii kie estas la fundo, se efektive ja ekzistis fundo. El kie ili staris aspektis kvazaŭ la montoj estis fiksitaj en unu granda truo en la tero, ĝuste sufiĉe proksimaj por ke ili ne tuŝu unu la alian, kaj ke ĉiun monton subtenis roka kolono sub ĝia bazo kiu etendiĝis longe suben en la nigran malfermaĵon. De la tera flanko aspektis neeble transiri la abismon aŭ, sukcesinte pri tio, firme ekstari sur iu el la turniĝantaj montoj.
“Ne eblas transsalti tiun fendon, ĝi estas tro larĝa,” komentis Buton-Brilo.
“Eble la Leono povus,” sugestis Doroteo.
“Kion, salti de ĉi tie al tiu gireganta monteto?” kriis la Leono indigne. “Tute ne! Eĉ se mi surgrundiĝus tie, kaj povus min teni tie, kiel valorus? Preter ĝi estas alia giranta monto, kaj eble ankoraŭ alia preter tiu. Mi ne kredas ke vivanto povus salti de unu monto al alia, dum ambaŭ giradas kvazaŭ turbo kaj krome malsamdirekten.”
“Mi proponas ke ni reiru,” diris la Ligna Segĉevalo, oscedante per sia elhakita buŝo, dum li rigide rigardis per siaj tuberaj okuloj la Karuselajn Montojn.
“Mi akordas kun vi,” diris la Vuzo, skuante sian kvadratan kapon.
“Prefere ni akceptintu la konsilon de la paŝtisto,” aldonis Hanĉjo la Mulo.
La aliaj en la grupo, kvankam ilin perpleksis la serioza problemo antaŭ ili, ne permesis sin senkuraĝiĝi.
“Se ni sukcesos transiri ĉi tiujn montojn,” diris Buton-Brilo, “verŝajne ni pluiros senĝene.”
“Estas vere,” akordis Doroteo. “Do iel ni kompreneble devos trovi rimedon por preteriri tiujn turbajn montetojn. Sed kiel?”
“Ke la Orko estu kun ni,” ĝemis Trot.
“Sed la Orko ne ĉeestas,” diris la Sorĉisto, “kaj ni devas dependi de ni mem por venki ĉi tiun problemon. Domaĝe mia tute magio estas ŝtelita; per ĝi tute certe mi povus facile preteriri la montojn.”
“Domaĝe,” observis la Vuzo, “neniu el ni havas flugilojn. Kaj ni estas en magia lando sen magio.”
“Kio estas ĉirkaŭ via talio, Doroteo?” demandis la Sorĉisto.
“Tio? Ho, nur la Magia Zono kiun mi iam kaptis de la Reĝo de la Knomoj,” ŝi respondis.
“Magia Zono! Nu, bonege. Mi certas ke Magia Zono portus vin trans la montetojn.”
“Eble ĝi povus, se mi scius utiligi ĝin,” diris la knabineto. “Ozma scias multe de ĝia magio, sed mi neniam lernis ĝin. Mi scias nur ke dum mi portas ĝin nenio povas damaĝi min.”
“Provu, deziru ke ĝi transportu vin, por trovi ĉu ĝi obeos vin,” proponis la Sorĉisto.
“Sed kiel utilus?” demandis Doroteo. “Se mi transirus, tio ne helpus vin aliajn, kaj mi ne povus iri sola inter tiujn gigantojn kaj drakojn, dum vi restus ĉi tie.”
“Ja vere,” akordis la Sorĉisto, malfeliĉe; kaj poste, rigardinte la tutan grupon, li demandis: “Kio estas sur via fingro, Trot?”
“Ringo. La Marknabinoj donis ĝin al mi,” ŝi klarigis, “kaj se iam mi spertos danĝeron kiam mi estos sur akvo mi povos alvoki la Marknabinojn kaj ili venos helpi min. Sed la Marknabinoj ne povas helpi min sur la tero, sciu, ĉar ili naĝas, kaj – kaj – ili ne havas krurojn.”
“Ja vere,” respondis la Sorĉisto, pli malfeliĉe.
Granda, larĝetendiĝinta arbo staris apud la rando de la abismo kaj ĉar la suno varmegis super ili ili ĉiuj grupiĝis en la ombro de la arbo por studi la problemon: kion nun fari.
“Se ni havus longan ŝnuron,” diris Betinjo, “ni povus ligi ĝin al ĉi tiu arbo kaj lasi la alian finaĵon subiri en la abismon kaj ni povus ĉiuj gliti malsupren per ĝi.”
“Nu, kion poste?” demandis la Sorĉisto.
“Poste, se ni sukcesus suprenĵeti la ŝnuron ĉe la alia flanko,” klarigis la knabino, “ni povus ĉiuj grimpi per ĝi kaj esti sur la alia flanko de la abismo.”
“Estas tro multaj ‘se’-oj en tiu sugesto,” komentis la malgranda Sorĉisto. “Kaj necesas memori ke aliflanke estas nur turbantaj montoj, tiel ke ni tute ne povus ligi ŝnuron al ili – eĉ se ni havus ŝnuron.”
“Tiu ŝnurpropono tamen ne estas malbona,” diris la Miksĉifona Knabino, kiu dancadis danĝere proksime al la rando de la abismo.
“Kion vi celas?” demandis Doroteo.
La Miksĉifona Knabino ekhaltis kaj per siaj butonokuloj ĉirkaŭrigardis la grupon.
“Ha, mi scias!” ŝi krietis. “Iu maljungu la Segĉevalon; miaj fingroj estas tro mallertaj.”
“Ĉu?” demandis Buton-Brilo dubeme, turnante sin al la aliaj.
“Nu, Ĉifoneroj havas aktivan cerbon, eĉ kvankam ŝi ja estas plena de kotono,” asertis la Sorĉisto. “Se ŝia cerbo povos helpi nin pri ĉi tiu problemo ni nepre utiligu ĝin.”
Do li komencis maljungi la Segĉevalon, kaj Buton-Brilo kaj Doroteo helpis lin. Kiam ili forprenis la jungaĵon la Miksĉifona Knabino diris ke ili disapartigu ĝin kaj kunbuku la rimenojn, unu finon al la alia. Farinte tion, ili trovis ke ili havas unu tre longan rimenon kiu estas pli fortika ol ia ajn ŝnuro.
“Ĝi facile etendiĝus trans la abismon,” diris la Leono, kiu kun la aliaj bestoj sidis sur siaj koksoj kaj rigardis la agadon. “Sed mi ne scias kiel eblus ligi ĝin al unu el tiuj kapturnaj montoj.”
Ĉifoneroj tute ne planis ion tian per sia loza kapo.
Ŝi ordonis ke ili ligu unu finon de la rimeno al fortika arbobranĉo, kaj ŝi indikis branĉon kiu etendiĝis al la rando mem de la abismo. Buton-Brilo faris tion, grimpante la arbon kaj poste rampante sur la branĉo ĝis li estis preskaŭ super la abismo. Tie li sukcesis ligi la rimenon, kiu etendiĝis ĝis la tero, kaj poste li glitis malsupren kaj lin kaptis la Sorĉisto, kiu timis ke li falos en la abismon.
Ĉifoneroj ĝojis. Ŝi prenis la malsupran finon de la rimeno, ordonis al ili ĉiuj ke ili liberigu la spacon ĉirkaŭ ŝi, retrenpaŝis kiom permesis la rimeno, kaj subite kuris abismen. Trans la randon ŝi svingis sin, firme tenante la rimenon ĝis ĝi etendiĝis plej distancen, lasis la rimenon kaj velis gracie tra la aero ĝis surteriĝi sur la monto tuj antaŭ ili.
Preskaŭ tuj, dum la granda konuso plu turbis, ŝi trovis sin fluganta kontraŭ la sekvan monton malantaŭan, kaj tiu sin nur duone turnis kiam Ĉifoneroj trovis sin fluganta al la sekva monto malantaŭ ĝi. Tiam malaperis ŝia miksĉifona formo kaj la miroplenaj rigardantoj sub la arbo demandis al si kien ŝi iris.
“Ŝi foriris, kaj ŝi ne povas reveni,” diris la Vuzo.
“Ho, ŝi saltegis de unu monto al alia!” krietis la Leono.
“Ĉar ili tiom rapide turniĝas,” la Sorĉisto klarigis.
“Ĉifoneroj trovis nenion per kiu teni sin do kompreneble ŝi ĵetiĝis de unu monteto al alia. Mi kredas ke ni neniam revidos la kompatindan Miksĉifonan Knabinon.”
“Mi revidos ŝin,” deklaris la Vuzo. “Ĉifoneroj estas malnova amiko mia kaj, se vere ekzistas KardoĈapitro Sep manĝantoj kaj Gigantoj preter tiuj turboj, ŝi bezonos protektanton. Do, ĝis!”
Li kaptis la pendantan rimenon firme per sia kvadrata buŝo kaj samkiel Ĉifoneroj li svingis sin trans la abismon. Li lasis la rimenon ĝustamomente kaj falis sur la unuan turbantan monton. Post tio li saltis al la sekva malantaŭa – ne surpieden sed “tute miksite” laŭ la parolesprimo de Trot – kaj poste li flugis al alia monto, kaj malaperis same kiel la Miksĉifona Knabino.
“Tio ŝajne bone sukcesas,” komentis Buton-Brilo.
“Nun mi provos.”
“Atendu,” urĝis la Sorĉisto. “Antaŭ ol alia el ni faros tiun senesperan salton en la preteron, necesos decidi ĉu ni ĉiuj iros, aŭ ĉu kelkaj el ni postrestos.”
“Ĉu vi supozas ke damaĝis ilin multe, batiĝi kontraŭ tiujn montojn?” demandis Trot.
“Mi supozas ke nenio damaĝus Ĉifonerojn aŭ la Vuzon,” diris Doroteo, “kaj nenio povas damaĝi min, ĉar mi surhavas la Magian Zonon. Do, ĉar mi fervoras trovi Ozman, mi intencas ankaŭ min transsvingi.”
“Mi riskos provon,” decidis Buton-Brilo.
“Mi certas ke multege dolorigos, kaj mi timas,” diris la Leono, kiu jam tremadis; “sed mi transiros se Doroteo transiros.”
“Nu, restos Betinjo kaj la Mulo kaj Trot,” diris la Sorĉisto; ĉar kompreneble mi iros, por prizorgi Doroteon. Ĉu vi du knabinoj kredas ke vi povos trovi la vojon hejmen?” li demandis, turninte sin al Trot kaj Betinjo.
“Mi ne timas; nu, ne multe,” diris Trot. “Aspektas riske, mi scias, sed mi certas ke mi povos toleri la sperton se la aliaj povos.”
“Se ne necesus postlasi Hanĉjon,” komencis Betinjo, per hezitema voĉo; sed la Mulo interrompis ŝin dirante:
“Jes iru, se vi volas, kaj mi sekvos vin. Mulo estas egalkuraĝa kiel leono, ĉiam.”
“Pli kuraĝa,” diris la Leono, “ĉar mi estas malkuraĝa, amiko Hanĉjo, kaj vi ne. Sed kompreneble la Segĉevalo – ”
“Ho, nenio povus damaĝi min,” asertis la Segĉevalo trankvile. “Neniam estis dubo pri mia iro. Sed mi ne povos kuntreni la Ruĝan Ĉaregon.”
“Ne, ni devos postlasi la ĉaregon,” diris la Sorĉisto; “kaj ankaŭ ni devas postlasi niajn manĝaĵojn kaj litkovraĵojn, mi kredas. Sed se ni povos defii tiujn Karuselajn Montojn ne multe ĝenos la ofero de kelkaj el niaj komfortoj.”
“Neniu scias kie ni alteriĝos!” rimarkigis la Leono, per voĉo kiu per sia sono indikis ke li baldaŭ ploros.
“Ni eble tute ne alteriĝos,” respondis Hanĉjo; “sed la plej bona metodo trovi kio okazos al ni estas transsvingi nin same kiel Ĉifoneroj kaj la Vuzo.”
“Mi planas iri la plej lasta,” diris la Sorĉisto; “do kiu volas iri la unua?”
“Mi,” decidis Doroteo.
“Ne, unue estas mia vico,” diris Buton-Brilo.
“Rigardu!”
Jam dum li parolis la knabon kaptis la rimenon kaj kurinte svingis sin trans la abismon. Foren li rapidis, ĵetate de monteto al monteto ĝis malapero.
Ili aŭskultis atente, sed la knabo nenian sonon faris ĝist post pluraj momentoj post sia ekiro, kiam ili aŭdis mallaŭtan “Ha-lo-e!” kvazaŭ el tre granda distanco.
Tamen la sono kuraĝigis ilin, kaj Doroteo ekprenis Toton kaj tenis lin firme sub unu brako dum per la alia mano ŝi kaptis la rimenon kaj kuraĝe sekvis Buton-Brilon.
Kiam ŝi frapis la unuan turbantan monton ŝi falis sur ĝin tre softe, sed antaŭ ol havi momenton por pensi ŝi flugis tra la aero kaj kun ioma ŝoko alteriĝis sur la flankon de la sekva monto. Denove ŝi flugis, kaj alteriĝis; kaj denove, kaj ankoraŭ denove, ĝis post kvin sinsekvaj frapoj ŝi falis etendita sur verdan kampon kaj estis tiom kvazaŭstupora kaj senscia pro sia batoplena veturo trans la Karuselajn Montojn ke ŝi kuŝis senmove dum iom da tempo, por reordigi siajn pensojn. Toto eskapis de ŝiaj brakoj ĝuste kiam ŝi falis, kaj li nun sidis apud ŝi anhelante pro ekscitiĝo.
Subite Doroteo konsciis ke iu helpas ŝin surpiediĝi, kaj jen Buton-Brilo unuflanke de ŝi kaj Ĉifoneroj aliflanke, ambaŭ laŭaspekte nedamaĝitaj. Dua rigardo montris al ŝi la Vuzon, kaŭrantan sur sia kvadrata malantaŭo kaj rigardantan ŝin mediteme, dum Toto bojis ĝoje trovante sian mastrinon nedamaĝita post ŝia cikloneca veturo.
“Bone!” diris la Vuzo; “jen plia kaj ankaŭ hundo, ambaŭ tute bonstataj. Sed, Jadi, Doroteo, vi ja flugis! Se vi povus vidi vin, vi vere miregus.”
“Oni diras ke ‘Tempo flugas’,” ridis Buton-Brilo, “sed Tempo neniam pli rapidis ol vi.”
Ĝuste tiam, dum Doroteo turnis sin por rigardi la turbantajn montojn, ŝi ĝustatempe vidis malgrandan Troton flugi de la plej proksima monteto kaj fali sur la molan herbaron ne metron for de ŝia starloko. Trot estis tiom konfuzita ke unue ŝi ne povis stari, sed ŝi estis nedamaĝita kaj baldaŭ Betinjo ekflugis al ili kaj trafus la aliajn se ili ne retrenpaŝus sufiĉatempe por eviti ŝin.
Poste, sinsekve, venis la Leono, Hanĉjo, kaj la Segĉevalo, saltante de monto al monto kaj fine falante sendanĝere sur la herbon. Nun postrestis nur la Sorĉisto kaj ili tiom longe atendis lin ke Doroteo komencis maltrankvili. Sed subite li ekflugis de la plej proksima monto kaj falis renversite apud ilin. Tiam ili vidis ke li vindis du el la litkovriloj ĉirkaŭ sian korpon, por ke la batoj ne damaĝu lin, kaj ligis la litkovrilojn per kelkaj el la ekstraj rimenoj el la jungilaro de la Segĉevalo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.