La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6: Oni Serĉas

image-235

La sekvan matenon, tuj je la sunleviĝo, Glinda reflugis al sia kastelo, haltante survoje por doni ordonojn al La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kiuj tiutempe loĝis en la kolegio de Profesoro M. P. Ŝancel-Insekto, P. E., kaj laŭorde englutis liajn Patentitajn Edukajn Pilolojn. Aŭdinte pri la perdiĝo de Ozma ili tuj komencis iri al la Lando de la Kveluloj por serĉi ŝin.

Tuj kiam Glinda foriris de la Smeralda Urbo, Tiktoko kaj la Vilulo kaj Joĉjo Kukurbokapo, kiuj partoprenis en la konferenco, komencis sian veturon en la Landon de la Gilikuloj, kaj unu horon poste Oĵo kaj Oĉjo Nunkie kun D-ro Pipt veturis cele al la Lando de la Manĝtuloj. Kiam ĉiuj tiuj serĉistoj jam foriris, Doroteo kaj la Sorĉisto kompletigis siajn proprajn preparojn.

La Sorĉisto jungis la Segĉevalon al la Ruĝa Ĉarego, kiu tre komforte sidigis kvar personojn. Li volis ke Doroteo, Betinjo, Trot kaj la Miksĉifona Knabino veturu en la ĉarego, sed Ĉifoneroj venis al ili rajdante la Vuzon, kaj la Vuzo diris ke li deziras partopreni en la serĉgrupo. Nu tiu Vuzo estis tre kurioza besto, li havis kvadratan kapon, kvadratan korpon, kvadratajn krurojn kaj kvadratan voston. Lia haŭto estis tre dika kaj malmola, similante ledon, kaj kvankam lia moviĝado estis iom mallerta la besto povis kuri neanticipite rapide. Liaj kvadrataj okuloj estis mildaj kaj molesprimaj kaj li ne estis rimarkinde malsaĝa. La Vuzo kaj la Miksĉifona Knabino estis bonaj amikoj de la Sorĉisto konsentis ke la Vuzo akompanu ilin.

Alia granda besto nun aperis kaj petis akompani. Tiu estis efektive la fama Malkuraĝa Leono, unu el la plej interesaj uloj en la tuta Oz. Neniu leono vaganta en la ĵangaloj aŭ ebenaĵoj povus kompariĝi rilate al grandeco aŭ inteligento kun tiu Malkuraĝa Leono, kiu – kiel ĉiuj bestoj loĝantaj en Oz – kapablis paroli, kaj kiu parolis pli sagace kaj saĝe ol multaj el la homoj. Li diris ke li estas malkuraĝa ĉar li ĉiam tremas kiam li frontas danĝeron, sed li multefoje frontis danĝeron kaj neniam rifuzis batali kiam necesis. Tiu leono estis tre favorata de Ozma kaj ĉiam gardis ŝian tronon dum ŝtataj ceremonioj. Li ankaŭ estis malnova akompananto kaj amiko de la Princino Doroteo, do la knabino ĝojis pro lia partopreno en la grupo.

image-236

“Mi tiom nervozas pro nia kara Ozma,” diris la Malkuraĝa Leono per sia profunda, muĝa voĉo, “ke mi estus tre malfeliĉa se mi restus ĉi tie dum vi klopodas trovi ŝin. Sed ne endanĝerigu min, mi petegas al vi, ĉar danĝero timigas min senlime.”

“Ni ne eniros danĝeron se ni povos iel eviti ĝin,” promesis Doroteo; “sed ni faros ĉion ajn eblan por trovi Ozman, kun aŭ sen danĝero.”

La aldoniĝo de la Vuzo kaj la Malkuraĝa Leono al la grupo inspiris Betinjon Bobin kaj ŝi kuris al la marmoraj staloj malantaŭ la palaco kaj elkondukis sian mulon, nomitan Hanĉjo. Eble neniu mulo iam vidita de vi estis egale maldika kaj osteca kaj plene ordinaraspekta kiel tiu Hanĉjo, sed Betinjo kore amis lin ĉar li estis fidela kaj fidinda kaj tute ne tiom stulta kiom laŭdire estas la plej multaj muloj. Betinjo portis selon por Hanĉjo kaj deklaris ke ŝi rajdos sur lia dorso, kaj tiun planon aprobis la Sorĉisto ĉar tio lasis nur kvar grupanojn veturontojn sur la benkoj de la Ruĝa Ĉarego – Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot kaj li mem.

Maljuna velisto, kiu havis unu lignan kruron, venis por adiaŭi ilin kaj proponis ke ili metu provizojn de manĝaĵoj kaj litkovriloj en la Ruĝan Ĉaregon, ĉar ili estis necertaj pri kiom da tempo ili forestos. Tiu velisto nomiĝis Kap’tano Vilĉjo. Li estis iama amiko kaj kamarado de Trot kaj renkontis multajn aventurojn dum li akompanis la knabineton. Mi kredas ke li bedaŭris ne akompani ŝin dum ĉi tiu veturo, sed Glinda la Sorĉistino petis Kap’tanon Vilĉjon resti en la Smeralda Urbo kaj estri la reĝan palacon dum ĉiuj forestos, kaj la unukrura velisto konsentis fari tion.

Ili ŝarĝis la malantaŭon de la Ruĝa Ĉarego per ĉio kion, laŭ ilia supozo, ili bezonos, kaj post tio ili procesiis marŝante el la palaco tra la Smeraldan Urbon al la grandaj pordoj de la muro kiu ĉirkaŭis tiun belan ĉefurbon de la Lando Oz. Gregoj da civitanoj apudis la stratojn por rigardi ilian trairon kaj hurai ilin kaj bonan sukceson deziri por ili, ĉar ĉiuj lamentis la perdiĝon de Ozma kaj fervoregis ke ŝi retroviĝu.

Unua estis la Malkuraĝa Leono; sekvis la Miksĉifona Knabino rajdanta la Vuzon; poste Betinjo Bobin sur sia mulo Hanĉjo; kaj fine la Segĉevalo tiranta la Ruĝan Ĉaregon, en kiu sidis la Sorĉisto kaj Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot. Neniu bezonis estri la Segĉevalon, do ne estis rimenoj ligitaj al lia jungaĵo; necesis nur diri al li kiudirekten iri, ĉu rapide aŭ nerapide, kaj li perfekte komprenis.

Ĉirkaŭ tiu tempo vila malgranda nigra hundo kiu dormadis en la ĉambro de Doroteo en la palaco vekiĝis kaj trovis sin solsenta. Ĉio ŝajnis tre kvieta tra la granda konstruaĵo kaj al Toto – tiel nomiĝis la hundo – mankis la sono de la kutima babilado de la tri knabinoj. Li neniam multe atentis la eventojn ĉirkaŭantajn lin kaj, kvankam li kapablis paroli, li malofte diris ion; do la hundeto ne sciis pri la perdiĝo de Ozma nek ke ĉiu foriris serĉi ŝin. Sed li ŝatis esti kun homoj, precipe kun sia propra mastrino, Doroteo, kaj oscedinte kaj etendinte sin kaj trovinte la pordon de la ĉambro parte malferma li trotis en la koridoron kaj malsupreniris la oficialaspektan ŝtuparon al la halo de la palaco, kie li renkontis Ĵelean Konfitaĵ.

image-237

“Kie estas Doroteo?” demandis Toto.

“Ŝi iris al la Lando de la Palpbrumoj,” respondis la servistino.

“Kiam?”

“Antaŭ nelonge,” respondis Ĵelea.

Toto turnis sin kaj trotis en la palacan ĝardenon kaj laŭ la longa kaleŝvojo ĝis li atingis la stratojn de la Smeralda Urbo. Tie li paŭzis por aŭskulti, kaj aŭdante la sonon de huraado, li kuris rapide ĝis vidiĝis al li la Ruĝa Ĉarego kaj la Vuzo kaj la Leono kaj la Mulo kaj ĉiuj aliaj. Estante saĝa hundeto, li decidis ne montri sin al Doroteo ĝuste tiam, timante ke ŝi resendus lin hejmen; sed li neniam lasis malaperi de lia rigardo la grupon de veturantoj, kiuj ĉiuj tiom fervoris antaŭeniri ke neniam eniris la kapon retrenrigardi.

Kiam ili atingis la portalon de la urba muro la Gardisto de la Portalo elvenis por larĝe malfermi la oran portalon kaj lasi ilin trairi.

“Ĉu iu fremdulo eniris aŭ eliris la urbon antaŭhieraŭ-nokte, kiam Ozma ŝteliĝis?” demandis Doroteo.

“Ja ne, Princino,” respondis la Gardisto de la Portalo.

“Kompreneble ke ne,” diris la Sorĉisto. “Ulon sufiĉe lertan por ŝteli ĉiujn perditaĵojn tute ne ĝenus mura bariero ĉi tia. Mi kredas ke la ŝtelisto nepre flugis tra la aero, ĉar alie li ne povus ŝteli de la reĝa palaco de Ozma kaj ankaŭ de la tre fora kastelo de Glinda dum unusola nokto. Krome, ĉar ne ekzistas flugŝipoj en Oz kaj flugŝipoj el la ekstera mondo neniel povus eniri ĉi tiun landon, mi kredas ke la ŝtelisto disflugis per magiaj artoj kiujn komprenas nek Glinda nek mi.”

Pluen ili iris, kaj antaŭ ol la portalo fermiĝis malantaŭ ili Toto sukcesis ankaŭ trapuŝi sin. La tereno ĉirkaŭ la Smeralda Urbo estis dense loĝata kaj dum kelka tempo niaj amikoj veturis sur bone pavimitaj vojoj kiuj serpentumis tra fekunda grundo sur kiu dise estis belaj domoj, ĉiuj konstruitaj laŭ la kurioza Oza stilo. Sed post nur kelkaj horoj ili ne plu estis ĉe la kultivataj kampoj kaj eniris la Landon de la Palpbrumoj, kiu okupas kvaronon de la tuta teritorio de la Lando Oz sed ne estas egale bone konata kiel multaj aliaj partoj de la felando de Ozma.

Longe antaŭ la noktiĝo la veturantoj transiris la Riveron Palpbruman proksime al la Turo de la Birdotimigilo (nun vaka) kaj eniris la Ondantan Ebenaĵon kie loĝas malmultaj personoj. De ĉiu renkontato ili petis informon pri Ozma, sed neniu en tiu distrikto vidis ŝin aŭ eĉ sciis ke ŝi estas ŝtelita. Kaj je la noktiĝo ili jam preterpasis ĉiujn domojn de kultivistoj kaj devis halti kaj peti ŝirmon ĉe la kabaneto de sola ŝafpaŝtisto. Kiam ili ekhaltis, Toto ne estis longe malantaŭ ili. La hundeto ankaŭ haltis, kaj nerimarkate ĉirkaŭirinte la grupon li kaŝis sin malantaŭ la kabaneto.

La paŝtisto estis afabla maljunulo kaj tre ĝentile traktis la veturantojn. Li dormis eksterdome, tiun nokton, pruntinte sian kabaneton al la tri knabinoj, kiuj litumis sur la planko uzante la litkovrilojn kiujn ili kunportis en la Ruĝa Ĉarego. La Sorĉisto kaj Buton-Brilo ankaŭ dormis eksterdome, kaj ankaŭ la Malkuraĝa Leono kaj Hanĉjo la Mulo. Sed Ĉifoneroj kaj la Segĉevalo tute ne dormis kaj la Vuzo povis resti veka dum plena monato, kiam li deziris, do tiuj tri sidis kiel grupeto aparta kaj konversaciis dum la tuta nokto.

En la mallumo la Malkuraĝa Leono sentis vilan uleton komfortiĝi apud li, kaj li diris dormeme:

“El kie vi venis, Toto?”

“Elhejme,” diris la hundo. “Kiam vi ruliĝos, ruliĝu alidirekten por ne dispremi min.”

“Ĉu Doroteo scias ke vi estas ĉi tie?” demandis la Leono.

“Mi kredas ke ne,” konfesis Toto, kaj li pludiris, iom timeme: “Ĉu vi opinias, amiko Leono, ke ni estas nun sufiĉadistance de la Smeralda Urbo por ke mi risku montri min? Aŭ ĉu Doroteo resendos min ĉar oni ne invitis min?”

“Nur Doroteo povas respondi tiun demandon,” diris la Leono. “Rilate min, Toto, mi opinias la aferon tute ne mia afero, do vi devos agi laŭ via propra menso.”

Nun la grandega besto reendormiĝis kaj Toto premis sin pli forte al lia varma, densfela korpo kaj ankaŭ dormis. Li estis saĝa hundeto, siamaniere, kaj ne intencis maltrankvili kiam estas io pli inda farebla.

En la mateno la Sorĉisto faris fajron, kaj super ĝi la knabinoj kuiris tre bonan matenmanĝon.

Subite Doroteo trovis Toton trankvile sidanta antaŭ la fajro kaj la knabineto krietis:

“Jadi, Toto! El kie vi venis?”

“El la loko kie vi kruelege lasis min,” respondis la hundo riproĉatone.

“Mi plene forgesis vin,” konfesis Doroteo, “kaj se mi ne forgesus, mi verŝajne lasus vin kun Ĵelea Konfitaĵ, ĉar ĉi tiu ne estas plezurvojaĝo sed tre seriozacela. Sed, ĉar vi nun estas ĉi tie, Toto, mi supozas ke vi devos resti kun ni, escepte se vi preferos reiri hejmen. Ni eble renkontos danĝeron antaŭ la fino, Toto.”

“Ne gravas,” diris Toto, skuante sian voston. “Mi malsatas, Doroteo.”

“Matenmanĝo baldaŭ ’stos preta kaj vi ricevos vian porcion,” promesis lia mastrineto, kiu efektive ĝojis ke ŝia hundo estas kun ŝi. Ŝi kaj Toto jam kunveturadis, kaj ŝi sciis ke li estas bona kaj fidela kamarado.

Kiam la manĝaĵo estis kuirita kaj disdonata la knabinoj invitis la maljunan paŝtiston ankaŭ partopreni en la matena manĝo. Li volonte konsentis kaj dum ili manĝis li diris al ili:

“Vi nun baldaŭ trairos tre danĝeran regionon, escepte se vi turnos vin norden aŭ suden por eskapi de ĝiaj danĝeroj.”

“Tiuokaze,” diris la Malkuraĝa Leono, “ni nepre turnu nin, ĉar mi timegas fronti iajn ajn danĝerojn.”

image-238

“Kial danĝeras la regiono antaŭ ni?” demandis Doroteo.

“Preter ĉi tiu Ondanta Ebenaĵo,” klarigis la paŝtisto, “estas la Karuselaj Montoj, tre proksimaj unu al la alia kaj ilin ĉirkaŭas profundaj abismoj, tiel ke neniu povas preteriri ilin. Preter la Karuselaj Montoj laŭdire loĝas la Kardomanĝantoj kaj la Herkuoj.”

“Kiaj ili estas?” demandis Doroteo.

“Neniu scias, ĉar neniam oni preteriris la Karuselajn Montojn,” estis la respondo; “sed laŭdire la Kardomanĝantoj jungas drakojn al siaj ĉaroj kaj la Herkuojn servas gigantoj kiujn ili konkeris kaj sklavigis.”

“Kiu diras tion?” demandis Betinjo.

“Estas populara famo,” deklaris la paŝtisto. “Ĉiu kredas ĝin.”

“Mi ne komprenas kiel ili povus scii,” komentis malgranda Trot, “se neniu iris tien.”

“Eble la birdoj transflugantaj tiun regionon raportis,” sugestis Betinjo.

“Se vi eskapus tiujn danĝerojn,” pludiris la paŝtisto, “vi eble renkontus aliajn, ankoraŭ pli severajn, antaŭ ol atingi la sekvan branĉon de la Palpbruma Rivero. Estas vere ke preter tiu rivero estas bonega regiono, kie loĝas bonaj homoj, kaj se vi atingus ĝin estus nenia plia problemo. Sed inter ĉi tie kaj la okcidenta branĉo de la Palpbruma Rivero kuŝas ĉiaj danĝeroj, ĉar tiu estas la nekonata teritorio kie loĝas teruraj, senleĝaj homoj.”

“Eble jes, eble ne,” diris la Sorĉisto. “Ni scios kiam ni atingos ĝin.”

“Nu,” persistis la paŝtisto, “en felando kiel la nia ĉiu netrovita regiono verŝajne enhavas fiulojn. Se ili ne estus fiaj ili trovus sin mem, kaj veninte inter nin ili akceptus ke Ozma regu ilin kaj ili fariĝus bonaj kaj afablaj, kiaj ĉiuj Ozuloj kiujn ni konas.”

“Tiu argumento,” deklaris la malgranda Sorĉisto, “konvinkas min ke nia devo estas rekte iri al tiuj nekonataj regionoj, negrave kiom danĝeraj ili estas; ĉar nepre iu kruela kaj fia persono ŝtelis nian Ozman, kaj ni scias ke estus stulte serĉi la kulpulon inter bonuloj. Ozma eble ne estas kaŝita en la sekretaj partoj de la Lando de la Palpbrumoj, estas vere, sed nia devo estas iri al ĉiu loko, negrave kiom danĝera, kie nia amata Regantino eble estas kaŝita.”

“Vi pravas pri tio,” diris Buton-Brilo aprobe.

“Danĝeroj ne damaĝas nin; nur veraj eventoj povas damaĝi, kaj danĝero estas io kiu eble okazos kaj eble ne, kaj kelkfoje estas tute neatentinda. Mi voĉdonas ke ni pluiru kaj risku la danĝerojn.”

Ili ĉiuj samopiniis, do ili pakis, adiaŭis la amikeman paŝtiston, kaj pluiris.

image-239


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.