La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

27. La Stana Lignohakisto Obĵetas

LA Stana Lignohakisto estis unu el la plej gravaj personoj en la tuta Oz.

Kvankam Imperiestro de la Palpbrumoj, li estis vasalo de Ozma, kiu regis la tutan landon, kaj la knabino kaj la stanulo estis varmaj personaj amikoj. Li estis iom danda kaj tenis sian stanan korpon brile polurita kaj siajn stanajn artikojn bone oleitaj. Li ankaŭ estis tre ĝentila kaj tiel amema kaj milda ke ĉiu amis lin. La Imperiestro salutis Oĵon kaj Ĉifonerojn elkore kaj gvidis la tutan grupon en sian belan stanan salonon, kie ĉiuj mebloj kaj bildoj estis el stano. La muroj estis panelitaj per stano kaj de la stana plafono pendis stanaj lustroj.

La Stana Lignohakisto volis scii, plejunue, kie Doroteo trovis la Miksĉfonan Knabinon, do kune la vizitantoj rakontis pri kiel Ĉifoneroj fariĝis, ankaŭ pri la akcidento suferita de Margolote kaj Onĉjo Nonĉjo kaj pri kiel Oĵo komencis veturi por akiri la objektojn bezonatajn por la magia sorĉo de la Kurbiĝinta Magiisto. Post tio Doroteo informis pri iliaj aventuroj en la Kvelula Lando kaj pri kiel fine ili sukcesis akiri la akvon el obskura puto.

Dum la knabineto rakontis tiujn aventurojn la Stana Lignohakisto sidis en fotelo aŭskultante intense interesate, dum la aliaj grupe sidis ĉirkaŭ li. Tamen Oĵo tenis sian vidon fiksita al la korpo de la stana Imperiestro, kaj nun li rimarkis ke sub la artiko de la maldekstra genuo guteto da oleo formiĝas. Li rigardis tiun oleguton dum lia koro rapidege batis, kaj palpinte en sia poŝo li elprenis flakoneton el kristalo, kiun li tenis en sia mano.

Baldaŭ la Stana Lignohakisto ŝanĝis sian pozicion, kaj tuj Oĵo, mirigante ĉiujn, surplankiĝis kaj tenis sian kristalan flakoneton sub la genuartiko de la Imperiestro. Ĝuste tiam la oleguto falis, kaj la knabo kaptis ĝin per sia botelo kaj tuj korkfermis ĝin. Post tio, kun la vizaĝo ruĝa kaj embarasitaspekta, li stariĝis kaj frontis la aliajn.

“Sed kion vi faris?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Mi kaptis oleguton kiu falis de via genuartiko,” konfesis Oĵo.

“Oleguton!” kriis la Stana Lignohakisto. “Ve, kiom senzorga estis mia prizorgisto kiam li oleis min hodiaŭmatene! Mi timas ke mi devos riproĉi tiun ulon, ĉar ne konvenas ke mi gutigu oleon kie ajn mi estas.”

“Ne gravas,” diris Doroteo. “Oĵo aspektas feliĉa pro la oleo, ial.”

“Jes,” deklaris la Manĝtula knabo, “mi estas feliĉa. Unu el la objektoj por kiuj la Kurbiĝinta Magiisto sendis min estas oleguto el la korpo de vivanto. Mi unue tute ne sciis ke ekzistas io tia; sed nun ĝi estas sekura en la kristala flakoneto.”

  image-126

“Mi volonte donacas ĝin,” diris la Stana Lignohakisto.

“Ĉu nun vi jam akiris ĉion kion vi serĉis?”

“Ne ĉion,” respondis Oĵo. “Mi devis akiri kvin objektojn, kaj mi jam trovis kvar. Mi havas la tri harojn de la pinto de vosto de Vuzo, sesfolion, ujeton da akvo el obskura puto kaj oleguton el la korpo de vivanto. La lasta objekto estas la plej facila, kaj mi estas certa ke mia kara Onĉjo Nonĉjo –  kaj ankaŭ bona Margolote – baldaŭ reviviĝos.”

La Manĝtula knabo diris tion tre fiere kaj plezure.

“Bone!” kriis la Stana Lignohakisto; “mi gratulas vin. Sed kio estas la kvina kaj lasta bezonaĵo por kompletigi la magian sorĉon?”

La maldekstra flugilo de flava papilio,” diris Oĵo. “En ĉi tiu flava lando, per la helpo de via afabla komplezemo, tio estos tre facile trovita.”

La Stana Lignohakisto rigardis lin miregoplene.

“Nepre vi ŝercas!” li diris.

“Ne,” respondis Oĵo, tre surprizite; “mi plene seriozas.”

“Sed ĉu vi eĉ momente kredas ke mi permesus ke vi, aŭ iu alia, eltiru la maldekstran flugilon de flava papilio?” demandis la Stana Lignohakisto severe.

“Kial ne, sinjoro?”

“Kial ne? Vi demandas al mi kial ne? Estus kruele – mi neniam aŭdis pri pli kruela kaj senkora ago,” asertis la Stana Lignohakisto. “La papilioj estas inter la plej belaj uloj, kaj ili multege sentas doloron. Se oni forŝirus flugilon tio ege torturus ĝin kaj ĝi baldaŭ mortus doloregoplene. Mi neniel permesus tian fiagon!”

Oĵo mirege aŭdis tion. Ankaŭ Doroteo aspektis ĉagrenita, sed en sia koro ŝi sciis ke la Stana Lignohakisto pravas. La Birdotimigilo kapjesis klarkonsente al la parolo de lia amiko, do evidente li akordis kun la decido de la Imperiestro.

Ĉifoneroj rigardis perplekse de unu al la alia.

“Al kiu gravas papilio?” ŝi demandis.

“Ĉu ne al vi?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Eĉ ne fingroklakon, ĉar mi ne posedas koron,” diris la Miksĉifona Knabino. “Sed mi volas helpi Oĵon, kiu estas mia amiko, por ke li savu la onklon kiun li amas, kaj mi mortigus dekon da senutilaj papilioj por ke li povu fari tion.”

La Stana Lignohakisto ĝemis bedaŭroplene.

“Vi havas amemajn instinktojn,” li diris, “kaj se vi havus koron vi estus vera bonulo. Mi ne povas kulpigi vin pro via senkora komento, ĉar vi ne kapablas kompreni la sentojn de la koruloj. Mi, ekzemple, havas tre netan kaj respondeman koron donitan al mi foje de la mirinda Sorĉisto de Oz, do mi neniam – neniam – neniam permesos la torturiĝon de kompatinda flava papilio, negrave kiu farus ĝin.”

“La flava lando de la Palpbrumoj,” diris Oĵo malĝoje, “estas la sola loko en Oz kie troveblas flava papilio.”

“Tio ĝojigas min,” diris la Stana Lignohakisto. “Ĉar mi regas la Palpbruman Landon, mi povas protekti miajn papiliojn.”

“Se mi ne akiros la flugilon – nur unu maldekstran flugilon,” diris Oĵo mizere, “mi ne povos savi Onĉjon Nonĉjon.”

“Do li devos por ĉiam resti marmora statuo,” deklaris la Stana Imperiestro firme.

Oĵo viŝis siajn okulojn, ĉar li ne povis reteni larmojn.

“Jen kion fari,” diris Ĉifoneroj. “Ni kunprenu tutan flavan papilion, vivantan kaj bonfartan, al la Kurbiĝinta Magiisto kaj li detiru la maldekstran flugilon.”

“Ne,” diris la Stana Lignohakisto. “Vi ne rajtas havi iun mian karan papilieton por tia traktado.”

“Do kion en la mondo ni faru?” demandis Doroteo.

Ili ĉiuj silentiĝis kaj pensadis. Neniu parolis dum longa tempo. Post tio la Stana Lignohakisto ekvigligis sin kaj diris:

“Ni ĉiuj reiru al la Smeralda Urbo kaj petu konsilon de Ozma. Ŝi estas saĝa knabineto, nia Reganto, kaj eble ŝi povos trovi kiel helpi Oĵon savi sian Onĉjon Nonĉjon.”

Do la sekvan matenon la grupo ekveturis al la Smeralda Urbo, kiun ili atingis post kutima tempo kaj sen gravaj aventuroj. La veturo estis malfeliĉa por Oĵo, ĉar sen la flugilo de la flava papilio li ne povis trovi metodon savi Onĉjon Nonĉjon – se ne atendi ses jarojn por ke la Kurbiĝinta Magiisto faru novan provizon de la Viviga Pulvoro. La knabo estis tute senespera, kaj dum li marŝis li ĝemis laŭte.

“Ĉu io dolorigas vin?” demandis la Stana Lignohakisto amikatone, ĉar la Imperiestro estis en la grupo.

“Mi estas Oĵo la Misfortuna,” respondis la knabo. “Mi devas agnoski ke mi malsukcesas pri ĉiu entrepreno.”

“Kial vi estas Oĵo la Misfortuna?” la viro demandis.

“Ĉar mi naskiĝis dum vendredo.”

“Vendredo ne estas misfortuniga,” deklaris la Imperiestro.

“Ĝi estas nur unu el sep tagoj. Ĉu vi supozas ke la tuta mondo misfortuniĝas dum sepono de la tuta tempo?”

“Estis la dektria tago de la monato,” diris Oĵo.

“Dek tri! Ha, jen vere bonfortuniga numero,” respondis la Stana Lignohakisto. “Ŝajne mi estas ĉiam bonsorta dum la dektria. Mi supozas ke la plej multaj personoj neniam rimarkas la bonan fortunon kiu trafas ilin pro la numero 13, sed se eĉ plej eta misfortuno trafas ilin tiutage, ili kulpigas la numeron kaj ne la veran kaŭzon.”

“Ankaŭ por mi dek tri estas bonfortuniga numero,” komentis la Birdotimigilo.

“Kaj por mi,” diris Ĉifoneroj. “Mi havas precize dek tri flikaĵojn sur mia kapo.”

“Sed,” plu diris Oĵo, “mi estas maldekstramanema.”

“Multaj el niaj plej gravaj uloj estas tiaj,” asertis la Imperiestro. “Maldekstramanemuloj kutime kapablas facile uzi ambaŭ manojn. Dekstramanemuloj kutime uzas facile nur unu manon.”

“Kaj estas veruko sub mia dekstra brako,” diris Oĵo.

“Vere bonfortuna!” kriis la Stana Lignohakisto. “Se ĝi estus sur la pinto de via nazo ĝi eble misfortunigus, sed sub via brako ĝi estas bonfortune senefika.”

“Pro ĉio ĉi,” diris la Manĝtula knabo, “oni nomis min Oĵo la Misfortuna.”

“Do ni devos rekomenci kaj nomi vin ekde nun Oĵo la Bonfortuna,” deklaris la viro. “Ĉiu kialo dirita de vi estas absurda. Sed mi rimarkis ke se iu konstante timas misfortunon kaj kredas ke ĝi trafos lin, tiu ne kaptas oportunon profiti pro bonfortuno okazanta. Do decidu estu Oĵo la Bonfortuna.”

“Kiel?” demandis la knabo, “ĉar ĉiu klopodo mia savi mian karan onklon fiaskis?”

“Neniam perdu esperon, Oĵo,” konsilis Doroteo. “Neniu povas scii kio sekve okazos.”

Oĵo ne respondis, sed li estis tiel senespera ke eĉ ilia alveno al la Smeralda Urbo ne interesis lin.

La popolo ĝoje salutis la alvenon de la Stana Lignohakisto, la Birdotimigilo kaj Doroteo, kiuj ĉiuj estis tre amataj, kaj kiam ili eniris la reĝan palacon ili ricevis mesaĝon ke Ozma tuj intervjuos ilin.

Doroteo informis la knabinan Reganton pri la sukcesoj dum la serĉo ĝis ili atingis la problemon pri la flava papilio, kiun la Stana Lignohakisto plene rifuzis provizi al la magiaĵo.

“Li plene pravas,” diris Ozma, kiu aspektis tute ne surprizita. “Se Oĵo informus min ke unu serĉaĵo estas la flugilo de flava papilio mi informus lin jam antaŭ la ekserĉo ke li neniam povos akiri ĝin. Tio ŝparigus al vi la problemojn kaj ĝenojn de via longa veturado.”

  image-127

“Tute ne ĝenis min la veturado,” diris Doroteo. “Mi ĝuis ĝin.”

“Sed la rezulto estas,” komentis Oĵo, “ke mi tute ne povos akiri la objektojn por kiuj la Kurbiĝinta Magiisto sendis min; do, krom se mi atendos dum ses jaroj por ke li faru la Vivigopulvoron, Onĉjo Nonĉjo ne estas savebla.”

Ozma ridetis.

“D-ro Pipt ne faros pli da Vivigiga Pulvoro, mi certigas al vi,” diris ŝi. “Mi venigis lin al ĉi tiu palaco, kie li nun estas, kaj liaj kvar kaldronoj estas detruitaj kaj lia libro da receptoj bruligita. Mi ankaŭ alportigis la marmorajn statuojn de via onklo kaj de Margolote, kiuj staras en la apuda ĉambro.”

Ilin ĉiujn tre mirigis tiu anonco.

“Ho, mi vidu Onĉjon Nonĉjon! Mi tuj vidu lin, bonvolu!” kriis Oĵo fervore.

“Atendu momenton,” respondis Ozma, “ĉar mi volas diri ion pli. Nenio okazanta en la Lando Oz estas nerimarkata de nia saĝa Sorĉistino Glinda la Bona. Ŝi plene sciis pri la magiado de D-ro Pipt kaj lia vivigo de la Vitra Kato kaj de la Miksĉifona Knabino, kaj la akcidento trafinta Onĉjon Nonĉjon kaj Margoloten, kaj la serĉon kaj veturadon de Oĵo kun Doroteo. Glinda ankaŭ sciis ke Oĵo malsukcesos trovi ĉion serĉatan, do ŝi alvokis nian Sorĉiston kaj instruis al li kion fari. Io okazos en ĉi tiu palaco, baldaŭ, kaj tiu ‘io’ nepre plaĉos al vi ĉiuj. Kaj nun,” pludiris la knabina Reganto, stariĝante el sia seĝo, “sekvu min en la apudan ĉambron.”

  image-128


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.