La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2. La Kurbiĝinta Magiisto

ĜUSTE je la matena krespusko Onĉjo Nonĉjo metis sian manon tenere sur la kapon de Oĵo kaj vekis lin.

“Venu,” li diris.

Oĵo vestis sin. Li surportis bluajn silkajn ŝtrumpojn, bluan kuloton kun oraj bukoj, bluan krispan talion kaj jaketon brile bluan broditan per oro. Liaj ŝuoj estis el blua ledo kaj la piedpintoj suprenturniĝis pinte. Lia ĉapelo havis pintan supron kaj platan randon, kaj ĉirkaŭ la rando estis vico de etaj oraj sonoriloj kiuj sonoris kiam li moviĝis.

Tio estis la indiĝena kostumo de la loĝantoj de la Manĝtula Lando Oz, do la vestoj de Onĉjo Nonĉjo estis tre similaj al tiuj de lia nevo. Anstataŭ ŝuojn, la maljunulo surportis botojn kun falditaj supraĵoj kaj lia blua mantelo havis larĝajn manumojn el ora pasamento.

La knabo rimarkis ke lia onklo ne manĝis la panon, kaj supozis ke la maljunulo ne estis malsata. Tamen Oĵo estis malsata; do li dividis la pecon de pano sur la tablo kaj manĝis sian duonon, englutante ĝin kun freŝa, friska akvo el la rivereto. Onĉjo metis la alian pecon de pano en la poŝon de sia jaketo, kaj post tio li denove diris, dum li elmarŝis tra la pordejo: “Venu.”

Oĵo sentis multan plezuron. Li ege enuis pro sola loĝado en la arbaro kaj volis veturadi kaj vidi homojn. Jam delonge li volis esplori la belan Landon Oz en kiu ili loĝis. Kiam ili estis ekstere, Onĉjo simple riglis la pordon kaj komencis promeni laŭ la pado. Neniu ĝenus ilian dometon, eĉ se iu venus tiom en la densan arbaron dum ili forestis.

Ĉe la piedo de la monto kiu apartigis la Landon de la Manĝtuloj de la Lando de la Gilikuloj, la vojo dividiĝis.

Unu vojo kondukis rekte maldekstren kaj la alia dekstren – rekte supren laŭ la monto. Onĉjo Nonĉjo prenis tiun dekstran vojon kaj Oĵo sekvis sen demandi la kialon. Li sciis ke ĝi kondukos ilin al la domo de la Kurbiĝinta Magiisto, kiun li ankoraŭ neniam vidis sed kiu estis ilia plej proksima najbaro.

La tutan matenon ili pene supreniris la montan vojon kaj je la tagmezo Onĉjo kaj Oĵo sidiĝis sur falintan arbotrunkon kaj manĝis la lastan pecon de la pano kiun la maljuna Manĝulo antaŭe metis en sian poŝon. Post tio ili rekomencis kaj post du horoj ili ekvidis la domon de D-ro Pipt.

Ĝi estis granda domo, ronda kiaj ĉiuj Manĝtulaj domoj, kaj farbita blua, kiu estas la distinganta koloro de la Manĝtula Lando de Oz. Ĉirkaŭis la domon bela ĝardeno, kie abunde kreskis bluaj arboj kaj bluaj floroj kaj unuloke estis bedoj de bluaj brasikoj, bluaj karotoj kaj blua laktuko, ĉiuj estis ege bongustaj. En la ĝardeno de D-ro Pipt kreskis bulketarboj, kukarboj, kremkuketarbustoj, bluaj butertasoj kiuj provizis bonegan bluan buteron, kaj vico de ĉokoladkaramelaj plantoj. Padoj el bluaj ŝtoneroj dividis la legomajn bedojn de la florbedoj kaj pli larĝa vojo kondukis al la antaŭa pordo. La loko estis en libera spaco sur la monto, sed nemalproksime estis la timiga arbaro kiu plene ĉirkaŭis ĝin.

Onĉjo frapis sur la pordon de la domo kaj diketa plaĉvizaĝa virino, vestita tute per bluo, malfermis ĝin kaj salutis la vizitantojn per rideto.

“Ha,” diris Oĵo; “sendube vi estas Damo Margolote, la bona edzino de D-ro Pipt.”

“Jes, kara, kaj ĉiuj fremduloj estas bonvenaj ĉe mia domo.”

“Ĉu ni povas paroli kun la fama Magiisto, Sinjorino?”

“Li estas multe okupata ĝuste nun,” ŝi diris, dubeme skuante sian kapon nee. “Sed envenu kaj mi donu al vi manĝaĵon, ĉar sendube vi longe veturis por atingi nian solecan lokon.”

“Jes,” respondis Oĵo, dum li kaj Onĉjo eniris la domon.

“Mi venas de loko multe pli soleca ol ĉi tiu.”

“Pli soleca loko! Kaj en la Manĝtula Lando?” ŝi kriis.

“Do nepre estas ie en la Blua Arbaro.”

“Tiel estas, bona Damo Margolote.”

“Nu!” ŝi diris, rigardante la viron, “do sendube vi estas Onĉjo Nonĉjo, laŭnome la Silentulo.” Poste ŝi rigardis la knabon. “Kaj sendube vi estas Oĵo la Misfortuna,” ŝi pludiris.

“Jes,” diris Onĉjo.

“Mi tute ne sciis ke oni nomas min la Misfortuna,” diris Oĵo, serioze; “sed certe ĝi estas taŭga nomo por mi.”

“Nu,” komentis la virino, dum ŝi multe okupis sin en la ĉambro kaj pretigis la tablon kaj alportis manĝaĵojn el la ŝranko, “vi estis misfortuna loĝante tute sola en tiu senĝoja arbaro, kiu estas multe pli malbona ol la arbaro ĉi tie; sed eble via sorto ŝanĝiĝos, nun, ĉar vi estas for de tie. Se, dum via veturado, vi sukcesos perdi tiun ‘Mis’ je la komenco de via nomo ‘Misfortuna,’ vi fariĝos Oĵo la Bonfortuna, kaj tio estos multe pli bona.”

“Kiel mi povos perdi tiun ‘Mis,’ Damo Margolote?”

“Mi ne scias, sed vi nepre memoru la aferon kaj eble vi trovos oportunon,” ŝi respondis.

Neniam antaŭe Oĵo manĝis egale bonan manĝon. Estis raguo, fume varmega, telero da bluaj pizoj, bovlo da dolĉa lakto delikate blukolora, kaj blua pudingo en kiu estis bluaj prunoj. Kiam la vizitantoj jam manĝis plensatige la virino diris al ili:

“Ĉu vi volas paroli al D-ro Pipt negococele aŭ pordistre?”

Onĉjo kapneis.

“Ni veturas,” respondis Oĵo, “kaj ni haltis ĉe via domo nur por ripozi kaj refreŝigi nin. Mi ne opinias ke Onĉjo Nonĉjo multe volas renkonti la faman Kurbiĝintan Magiiston; sed mi mem tre deziras vidi tiel gravan personon.”

La virino aspektis pensoplena.

“Mi memoras ke Onĉjo Nonĉjo kaj mia edzo iam estis bonaj amikoj, antaŭ multaj jaroj,” ŝi diris, “do eble ili volonte renkontus unu la alian denove. La Magiisto estas multe okupata, kiel mi diris, sed se vi promesos ne ĝeni lin vi rajtos eniri lian laborejon kaj rigardi dum li preparos mirindan sorĉon.”

“Dankon,” respondis la knabo, al kiu tio multe plaĉis.

“Mi volonte faros tion.”

Ŝi gvidis ilin al granda kupolhava halo ĉe la malantaŭo de la domo, kiu estis la laborejo de la Magiisto. Vico de fenestroj ĉirkaŭis preskaŭ la tutan flankaron de la ronda ĉambro, kaj tio multe lumigis la lokon, kaj estis malantaŭa pordo aldone al tiu kiu kondukis al la antaŭa parto de la domo. Antaŭ la vico de fenestroj estis larĝa benko enkonstruita kaj krome estis kelkaj seĝoj kaj benkoj en la ĉambro. Ĉe unu fino staris granda kameno, en kiu blua ŝtipo bruladis per blua flamo, kaj super la fajro pendis kvar kaldronoj en vico, en ĉiuj vigle bobeladis kaj vaporadis. La Magiisto kirladis ĉiujn kvar kaldronojn samtempe, du per siaj manoj kaj du per siaj piedoj; al la piedo lignaj kuleregoj estis ligitaj, ĉar tiu viro estis tiom kurbiĝinta ke liaj kruroj estis utiligeblaj kiel brakoj.

Onĉjo Nonĉjo antaŭenvenis por saluti sian malnovan amikon, sed ĉar li ne povis premi aŭ liajn manojn aŭ liajn piedojn, kiuj ests okupataj per kirlado, li karesfrapetis la kalvan kapon de la Magiisto kaj demandis: “Kio?”

“Ha, la Silentulo,” komentis D-ro Pipt, sen suprenrigardi, “kaj li volas scii kion mi faras. Nu, kiam ĝi estos finita ĉi tiu kombinaĵo estos la mirinda Pulvoro de Vivo, kion nur mi scias fari. Ŝutite sur ion ajn ĝi vivigas tion, ne grave kio ĝi estas. Mi bezonas plurajn jarojn por fari ĉi tiun magian Pulvoron, sed ĉimomente mi feliĉe povas diri ke ĝi estas preskaŭ finita. Sciu, mi faras ĝin por mia bona edzino Margolote, kiu volas uzi iom da ĝi por propra celo. Sidiĝu kaj komfortigu vin, Onĉjo Nonĉjo, kaj fininte mian taskon mi konversacios kun vi.”

“Sciu,” diris Margolote, kiam ili ĉiuj kune sidis sur la larĝa fenestrobenko, “ke mia edzo malsaĝe fordonis la tutan Pulvoron de Vivo kiun li unue faris, al maljuna Mombi la Sorĉistino, kiu iam loĝis en la Lando de la Gilikuloj, norde de ĉi tie. Mombi donis al D-ro Pipt Pulvoron de Eterna Juneco interŝanĝe por lia Pulvoro de Vivo, sed ŝi fitrompis lin, ĉar la Pulvoro de Juneco estis senefika kaj tute ne magia.”

  image-016

“Eble ankaŭ la Pulvoro de Vivo estis senefika,” diris Oĵo.

“Sed jes; ĝi estas perfekta,” ŝi deklaris. “Ni provis la unuan preparaĵon per nia Vitra Kato, kiu ne nur ekvivis sed ekde tiam plu vivas. Ŝi estas nun ie en la domo.”

“Vitra Kato!” kriis Oĵo, mirsurprizite.

“Jes; ŝi estas tre plaĉa kompanino, sed ŝi admiras sin iom pli ol modesteco aprobas, kaj ŝi firme rifuzas kapti musojn,” klarigis Margolote. “Mia edzo faris palruĝan cerbon por la kato, sed ĝi montriĝis tro altsocia kaj speciala por kato, kaj rezulte ŝi opinias ke estas nedigne kapti musojn. Ŝi ankaŭ havas belan sangeruĝan koron, sed ĝi estas el ŝtono – rubio, mi kredas – do estas iom malmola kaj sensenta. Mi kredas ke kiam la Magiisto faros novan Vitran Katon, li donos al ĝi nek cerbon nek koron, ĉar tiam ĝi ne malakceptos kapti musojn kaj eble montriĝos iom utila por ni.”

“Kion maljuna Mombi la Sorĉistino faris per la Pulvoro de Vivo kiun donis al ŝi via edzo?” demandis la knabo.

“Ŝi vivigis Joĉjon Kukurbokapon, unue,” estis la respondo.

“Mi supozas ke vi aŭdis pri Joĉjo Kukurbokapo. Li nun loĝas proksime al la Smeralda Urbo kaj estas tre amata de la Princino Ozma, kiu regas la tutan landon Oz.”

“Ne, mi ne aŭdis pri li,” komentis Oĵo. “Mi timas ke mi ne scias multon pri la Lando Oz. Komprenu, mi loĝis dum mia tuta vivo kun Onĉjo Nonĉjo, la Silentulo, kaj neniu apudestis por informi min pri io ajn.”

“Parte pro tio vi estas Oĵo la Misfortuna,” diris la virino, per simpatia tono. “Ju pli oni scias, des pli oni estas bonfortuna, ĉar scio estas la plej granda valoro en la vivo.”

“Sed diru al mi, mi petas, kion vi intencas fari per ĉi tiu nova kvanto da Pulvoro de Vivo, kiun faras D-ro Pipt. Li diris ke lia edzino volas ĝin por speciala celo.”

“Tiel estas,” ŝi respondis. “Mi volas ke ĝi vivigu mian Miksĉifonan Knabinon.”

“Ho! Miksĉifona Knabino? Kio estas tio?” Oĵo demandis, ĉar tio ŝajnis eĉ pli stranga kaj nekutima ol Vitra Kato.

“Mi opinias ke mi devos montri al vi mian Miksĉifonan Knabinon,” diris Margolote, ridante pro la mirsurprizo de la knabo, “ĉar estas iomete malfacile ekspliki ŝin. Sed unue mi diru al vi ke jam de multaj jaroj mi volegas servistinon kiu helpos min prizorgi la domon kaj kuiri la manĝojn kaj lavi la telerojn. Neniu servistino volas veni ĉi tien ĉar la loko estas tre soleca kaj fora, do mia lerta edzo, la Kurbiĝinta Magiisto, proponis ke mi faru knabinon el ia ŝtofo kaj li vivigos ŝin ŝutante sur ŝin la Pulvoron de Vivo. Tio ŝajnis al mi bonega propono kaj tuj D-ro Pipt ekkomencis prepari novan kvanton da sia magia pulvoro. Li de tre longa tempo preparas ĝin, do mi havis multan tempon por fari la knabinon. Tamen tiu tasko ne estis tiel facila kiel eble vi supozas. Unue mi ne povis elpensi per kia ŝtofo fari ŝin, sed fine, priserĉante grandan keston mi trovis malnovan miksĉifonan kovrilon, kiun iam faris mia avino kiam ŝi estis juna.”

“Kio estas miksĉifona kovrilo?” demandis Oĵo.

“Litkovrilo farita el ĉifonoj diversspecaj kaj diverskoloraj, ĉiuj zorge kunkudritaj. La ĉifonoj estas ĉiaformaj kaj -dimensiaj, do miksĉifona kovrilo estas tre bela vidaĵo. Kelkfoje oni nomas ĝin ‘frenez-kovrilo,’ ĉar la ĉifonoj kaj koloroj estas tiel miksitaj. Ni neniam uzis la buntan miksĉifonan kovrilon de mia avino, malgraŭ ĝia beleco, ĉar ni la Manĝtuloj ne amas aliajn kolorojn ol bluon, do ĝi restis pakita en la kesto dum ĉirkaŭ cent jaroj. Kiam mi trovis ĝin, mi diris al mi ke ĝi estos tre bona ŝtofo por mia servistino, ĉar kiam ŝi ekvivos ŝi ne estos tiel fiera nek aroganta, kiel la Vitra Kato, ĉar tia aĉa kolormikso malinstigus ŝin provi esti tiom digna kiom la bluaj Manĝtuloj.”

“Ĉu bluo, do, estas la sola respektinda koloro?” demandis Oĵo.

“Jes, laŭ Manĝtulo. Nia tuta lando estas blua, sciu. Sed en aliaj partoj de Oz la homoj preferas aliajn kolorojn. En la Smeralda Urbo, kie loĝas nia Princino Ozma, verdo estas la preferata koloro. Sed ĉiuj Manĝtuloj preferas bluon pli ol ĉiun alian kaj kiam mia domservistino ekvivos ŝi trovos sin konsistanta el tiom da nepopularaj koloroj ke ŝi neniam kuraĝos esti ribelema aŭ neĝentila, kiaj kelkfoje estas servistinoj kiam ili konsistas el la sama materialo kiel siaj mastrinoj.”

Onĉjo Nonĉjo kapjesis aprobe.

“Bona ideo,” li diris; kaj tio estis longa parolo por Onĉjo Nonĉjo ĉar ĝi enhavis du vortojn.

“Do mi distranĉis la kovrilon,” daŭrigis Margolote, “kaj el ĝi mi faris tre bonforman knabinon, kiun mi plenigis per katunaj pecoj. Mi montros al vi kiel bone mi faris ŝin,” kaj ŝi iris al alta ŝranko kaj ĵetmalfermis la pordojn.

Ŝi revenis premtenante en siaj brakoj la Miksĉifonan Knabinon, kiun ŝi sidigis sur la benkon kaj apogis por ke la figuro ne falu.

image-017


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.