La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

24. Oĵo Trovas la Obskuran Puton

  image-117

ILI nun sekvis Diksin al la fundo de la granda kavo, preter la Kornula urbo, kie estis pluraj rondaj obskuraj tr uoj kondukantaj en la teron oblikve. Diksi iris al unu el tiuj truoj kaj diris:

“Jen la mino en kiu kuŝas la obskura puto kiun vi serĉas. Sekvu min kaj paŝu atente kaj mi gvidos vin al la loko.”

Li eniris la unua kaj post li iris Oĵo, post li estis Doroteo, kaj malantaŭ ŝi estis la Birdotimigilo. La Miksĉifona Knabino eniris la lasta, ĉar Toto paŝis apud sia mastrineto.

Kelkajn paŝojn preter la buŝo de la aperturo estis plene senlume. “Vi ne mistrafos la vojon, tamen,” diris la Kornulo, “ĉar estas nur unu vojo. La mino apartenas al mi kaj mi konas ĉiun paŝon de la vojo. Jen bela ŝerco, ĉu ne: la mino apartenas min.” Li ridis gaje dum ili sekvis lin silente laŭ la kruta deklivo. La truo estis nur sufiĉe granda por ke ili marŝu rektaj, kvankam la Birdotimigilo, kiu estis nepre la plej alta en la grupo, ofte bezonis klini sian kapon por ne bati la plafonon.

La planko de la tunelo estis malfacile surmarŝebla ĉar ĝi triviĝis glata kiel vitro, kaj baldaŭ Ĉifoneroj, kiu estis iom malantaŭ la aliaj, glitis kaj falis kapantaŭen. Tuj ŝi komencis malsuprengliti, tiom rapide ke kiam ŝi atingis la Birdotimigilon ŝi senekvilibrigis lin kaj faligis lin kontraŭ Doroteon, kiu faligis Oĵon. La knabo falis kontraŭ la Kornulon, tiel ke ĉiuj falis laŭ la glita deklivo tute intermiksite, ne kapablaj vidi kien ili iras pro la senlumeco.

Bonfortune, kiam ili atingis la fundon la Birdotimigilo kaj Ĉifoneroj estis antaŭaj, kaj la aliaj batfrapis kontraŭ ilin, tiel ke neniu vundiĝis. Ili trovis sin en vasta kavo kiun nehele iluminas la etaj grajnoj de radiumo kiuj diskuŝas inter la nefiksitaj rokoj.

“Nun,” diris Diksi, kiam ili ĉiuj restariĝis, “mi montros al vi kie estas la obskura puto. Jen granda loko, sed se ni firme tenos unu la alian ni ne perdiĝos.”

Ili prenis manojn kaj la Kornulo gvidis ilin en senluman angulon, kie li ekhaltis.

“Atentu,” diris li averte. “La puto estas ĉe viaj piedoj.”

“Bone,” respondis Oĵo, kaj surgenuiĝinte li palpis en la puton per sia mano kaj trovis ke ĝi enhavas akvon. “Kie estas la ora flakono, Doroteo?” li demandis, kaj la knabineto transdonis al li la flakonon, kiun ŝi kunportis.

Oĵo resurgenuiĝis kaj zorge palpante en la mallumo li sukcesis plenigi la flakonon per la nevidata akvo kiu estas en la puto. Post tio li refiksis firme la kovrilon de la flakono kaj metis la valoregan akvon en sian poŝon.

“Bone!” li denove diris, ĝojavoĉe; “nun ni povos reiri.”

Ili reiris al la buŝo de la tunelo kaj komencis rampi zorgoplene laŭ la deklivo. Ĉifoje ili devigis Ĉifonerojn resti lasta, timante ke denove ŝi glitos; sed ili ĉiuj sukcesis senakcidente supreniri kaj la Manĝtula knabo tre ĝojis kiam li ekstaris en la Kornula urbo kaj rekonis ke la akvo el la obskura puto, por kiu li kaj liaj amikoj tiom longe veturis, estas sekura en lia jakopoŝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.