La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

21. Sult Saltulo la Ĉampiono

  image-108

NECESIS ke ili havu multe da kuraĝo por grimpi tiom da rokoj, ĉar elirinte la kanjonon ili renkontis pli da rokaj montetoj grimpendaj. Toto povis salti de unu roko al alia tute facile, sed la aliaj devis rampi kaj grimpi tre atente, tiel ke post plena tago da tia laboro Doroteo kaj Oĵo trovis sin tre lacaj.

Dum ili rigardis supren al la granda amaso da falintaj rokoj kovrantaj la krutan deklivon, Doroteo ĝemetis kaj diris:

“La grimpo ’stos aĉe malfacila, Birdotimigilo. Se nur ni povus trovi la obskuran puton sen tiom da malfacilo.”

“Supozu,” diris Oĵo, “ke vi restos ĉi tie kaj mi grimpos, ĉar ni ja serĉas la obskuran puton nur por mi. Poste, se mi nenion trovos, mi revenos al vi.”

“Ne,” respondis la knabineto, firme kapskuante nee, “ni ĉiuj kuniros, ĉar tiel ni povos helpi unu la alian. Se vi irus sola, vi povus renkonti akcidenton, Oĵo.”

Do ili komencis grimpi kaj efektive trovis ke estas malfacile, dum parto de la vojo. Sed baldaŭ, rampinte trans la grandajn rokegojn, ili trovis padon ĉe siaj piedoj kiu malrekte iradis inter la amasoj da rokoj kaj estis tute plata kaj facile surtretata. Ĉar la pado iom post iom supreniris la monton, kvankam nerekte, ili decidis laŭiri ĝin.

“Nepre ĉi tiu estas la vojo al la Lando de la Saltuloj,” diris la Birdotimigilo.

“Kiuj estas la Saltuloj?” demandis Doroteo.

“Uloj pri kiuj rakontis al mi Joĉjo Kukurbokapo,” li respondis.

“Mi ne aŭdis lin,” respondis la knabino.

“Ne; vi dormis,” klarigis la Birdotimigilo. “Sed li diris al Ĉifoneroj kaj mi ke la Saltuloj kaj la Kornuloj loĝas sur ĉi tiu monto.”

“Li diris ke en la monto,” deklaris Ĉifoneroj; “sed kompreneble li celis diri ke sur ĝi.”

“Ĉu li ne diris kiaj estas la Saltuloj kaj Kornuloj?” demandis Doroteo.

“Ne; li diris nur ke ili estas du apartaj nacioj, kaj ke la Kornuloj estas la plej gravaj.”

“Nu, se ni ’ros al ilia lando ni plene sciiĝos pri ili,” diris la knabino. “Sed mi neniam aŭdis Ozman mencii tiujn ulojn, do ili ne povas esti tre gravaj.”

“Ĉu ĉi tiu monto estas en la Lando Oz?” demandis Ĉifoneroj.

“Kompreneble,” respondis Doroteo. “Ĝi estas en la Suda Lando de la Kveluloj. Kiam oni atingas la randon de Oz, ĉiudirekte, nenio plia estas videbla. Iam oni povis vidi sablan dezerton tute ĉirkaŭ Oz; sed nun estas mals’mile, kaj neniuj aliaj uloj povas vidi nin, same kiel ni ne povas vidi ilin.”

“Se la monto estas regata de Ozma, kial ŝi ne scias pri la Saltuloj kaj la Kornuloj?” Oĵo demandis.

“Nu, ĝi estas felando,” klarigis Doroteo, “kaj multaj kuriozaj uloj loĝas en lokoj tiel forkaŝitaj ke la loĝantoj de la Smeralda Urbo neniam eĉ aŭdis pri ili. En la mezo de la lando estas mals’mile, sed kiam oni proksimiĝas al la randoj oni neeviteble renkontas kuriozajn anguletojn kiuj surprizas. Mi scias, ĉar mi jam multe veturis en Oz, kaj ankaŭ la Birdotimigilo.”

“Jes,” agnoskis la pajlulo, “mi jam fariĝis tre sperta veturanto dum mia vivo, kaj al mi plaĉas esplori nekonatajn lokojn. Mi trovas ke mi lernas multe pli per veturado ol per restado en la hejmo.”

Dum tiu konversacio ili marŝadis laŭ la kruta pado kaj nun trovis sin tute vere sur la monto. Ili povis vidi nenion ĉirkaŭ si, ĉar la rokoj apud ilia pado estis pli altaj ol iliaj kapoj. Nek ili povis vidi longe antaŭen, ĉar la pado estis tre malrekta. Sed subite ili ekhaltis, ĉar la pado finiĝis kaj ne estis loko por antaŭeniro. Antaŭ ili granda roko kuŝis laŭ la flanko de la monto, kaj tio tute blokis la vojon.

“Tamen ne estus pado se ĝi ne kondukus ien,” diris la Birdotimigilo, sulkigante sian frunton per profunda pensado.

“Sed ni ja estas ie, ĉu ne?” demandis la Miksĉfona Knabino, ridante pro la perplekseco de la aliaj.

Pad’ blokita, voj blokita,
Kaj jen senkulpa mi dokita,
Ja ne almoze; sed kurioze,
Pordo mankas eĉ hokita.

“Ĉesu, Ĉifoneroj,” diris Oĵo. “Vi nervozigas min.”

“Nu,” diris Doroteo, “volonte mi iomete ripozos, ĉar la pado ’stas aĉe kruta.”

Parolante ŝi apogis sin per la rando de la granda roko kiu blokas ilin. Surprize al ŝi ĝi malrapide svingiĝis malantaŭen kaj montris malantaŭ si nigran truon kiu aspektis la buŝo de tunelo.

“Nu, jen kien kondukas la pado!” ŝi kriis.

“Tiel estas,” respondis la Birdotimigilo. “Sed, ĉu ni volas iri kien iras la pado?”

“Ĝi estas subtera; tute interne de la monto,” diris Oĵo, rigardante en la senluman truon. “Eble estas puto tie; kaj, se jes, nepre ĝi estas obskura.”

“Nu, vi plene pravas!” kriis Doroteo fervore. “Ni eniru, Birdotimigilo; ĉar se aliaj eniris, ankaŭ ni povos egale bone eniri.”

Toto enrigardis kaj bojis, sed li ne kuraĝis eniri antaŭ ol la Birdotimigilo kuraĝe eniris la unua. Ĉifoneroj tuj sekvis la pajlulon, kaj poste Oĵo kaj Doroteo timide paŝis en la tunelon. Tuj kiam ili ĉiuj preterpasis la grandan rokon, ĝi malrapide turniĝis kaj replenigis la aperturon; sed nun ili ne plu estis en mallumo, ĉar milda roza lumo ebligis ke ili ĉirkaŭvidu tute klare.

Temis nur pri koridoro, sufiĉe larĝa por ke oni marŝu duope – kun Toto inter ili – kaj ĝi havis altan arkan tegmenton. Ili ne povis vidi el kie venas la lumo kiu iluminas la lokon tiel plaĉe, ĉar lampoj nenie estis videblaj.

La koridoro kondukis rekte dum kelka distanco kaj poste turniĝis dekstren kaj denove akre maldekstren, kaj post tio ĝi reiris rekte. Sed ne estis deflankaj koridoroj, do ili ne povis erari pri la direkto.

Post iom da marŝado, Toto, kiu antaŭeniris, komencis laŭte bojadi. Ili kuris ĉirkaŭ kurbiĝon por vidi kio okazas kaj trovis viron sidanta sur la planko de la koridoro kaj apoganta sian dorson per la muro. Li verŝajne dormis antaŭ ol la bojado de Toto vekis lin, ĉar nun li frotas siajn okulojn kaj laŭeble plej mire rigardas la hundon.

Io pri tiu viro malkontentigis Toton, kaj kiam li malrapide surpiediĝis ili vidis kio estas. Li havis nur unu kruron, tuj en la mezo de sia ronda dika korpo; sed ĝi estis fortika kruro kaj havis larĝan platan piedon ĉe sia malsupro, sur kiu la viro videble tre bone staris. Li neniam havis pli ol tiun unusolan kruron, kiu aspektis iom kvazaŭ piedestalo, kaj kiam Toto alkuris kaj provis kapti la maleolon de la viro li saltetis unue unudirekte kaj poste alidirekte tre aktive, aspektante tiom timoplena ke Ĉifoneroj laŭte ridis.

Kutime Toto estis tre bonkonduta hundo, sed ĉifoje li koleris kaj provis mordi la kruron de la viro plurfoje. Tio multe timigis la kompatindulon, kaj saltetante for de Toto li subite senekvilibriĝis kaj falis pied-super-kapen sur la plankon. Sed kiam sidiĝinte li piedbatis Toton surnaze, Doroteo antaŭkuris kaj kaptis la kolumon de Toto, retenante lin.

“Ĉu vi cedas?” ŝi demandis al la viro.

“Kiu? Ĉu mi?” demandis la Saltulo.

“Jes; vi,” diris la knabineto.

“Ĉu mi estas kaptita?” li demandis.

“Kompreneble. Mia hundo kaptis vin,” ŝi diris.

“Nu,” respondis la viro, “se mi estas kaptita mi devas cedi, ĉar tiel konvenas. Mi volas fari ĉion konvene, ĉar tio multe helpas eviti problemojn.”

“Jes, vere,” diris Doroteo. “Bonvolu diri al ni kiu vi estas.”

“Mi estas Sult Saltulo – Sult Saltulo, la Ĉampiono.”

“Ĉampiono pri kio?” ŝi demandis surprizite.

“Ĉampiona baraktisto. Mi estas tre forta viro, kaj tiu feroca besto kiun vi tiom afable retenas estas la sola vivanto kiu iam venkis min.”

“Kaj vi estas Saltulo?” ŝi pludiris.

“Jes. Mia popolo loĝas en granda urbo ne tre for de ĉi tie. Ĉu vi deziras viziti ĝin?”

“Mi ne estas certa,” ŝi diris hezitante. “Ĉu vi havas obskurajn putojn en via urbo?”

“Mi kredas ke ne. Ni havas putojn, sciu, sed ili estas bone iluminataj, kaj sen disputo bone iluminata puto ne povas esti obskura. Sed eble ekzistas tre obskura puto en la Kornula Lando, kiu estas nigra makulo sur la faco de la tero.”

“Kie estas la Kornula Lando?” Oĵo demandis.

“Aliflanke de la monto. Estas barilo inter la Saltula Lando kaj la Kornula Lando, kaj pordo en la barilo; sed oni ne povas trairi nuntempe, ĉar ni militas kontraŭ la Kornuloj.”

“Domaĝe,” diris la Birdotimigilo. “Pro kio?”

“Nu, unu el ili tre insulte komentis pri mia popolo. Li diris ke al ni mankas subteno ĉar ni havas nur po unu kruron. Mi ne komprenas kiel kruroj iel rilatas al subtenado. La Kornuloj havas po du krurojn, same kiel vi. Ŝajnas al mi ke tio estas troa kruro.”

“Ne,” deklaris Doroteo, “la kvanto estas tute ĝusta.”

“Vi ne bezonas ilin,” oponis la Saltulo obstine. “Vi havas po nur unu kapon, kaj unu korpon, kaj unu nazon kaj unu buŝon. Du kruroj estas tute nenecesaj, kaj ili malbeligas la aspekton.”

“Sed kiel vi povas marŝi per nur unu kruro?” demandis Oĵo.

“Marŝi! Kiu volas marŝi?” kriis la viro. “Marŝado estas tre mallerta maniero veturi. Mi saltas, kaj ankaŭ mia tuta popolo. Estas multe pli gracie kaj agrable ol permarŝe.”

“Mi ne konsentas kun vi,” diris la Birdotimigilo. “Sed diru al mi, ĉu eblas trairi en la Kornulan Landon sen trairi la urbon de la Saltuloj?”

“Jes; ekzistas alia pado de la roka ebenaĵo, ekster la monto, kaj tiu kondukas rekte al la enirejo de la Kornula Lando. Sed la vojo estas longa, do estas preferinde veni kun mi. Eble ili permesos ke vi trairu la pordon; sed ni anticipas konkeri ilin ĉiposttagmeze, se ni havos liberan tempon, kaj post tio vi povis trairi laŭvole.”

Ili opiniis ke estas plej bone akcepti la konsilon de la Saltulo, kaj ili petis ke li gvidu ilin. Tion li faris per aro da saltoj, kaj li tiel rapide movis sin tiumaniere ke la dukruruloj devis kuri por akompani lin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.