La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

6. La Veturo

OĴO antaŭ tiam neniam veturis do li sciis nur ke la pado laŭ la montoflanko kondukas al la Manĝtula Lando, kie multegaj personoj loĝas.

Ĉifoneroj estis tute nova do oni supozus ke ŝi sciis nenion pri la Lando Oz, kaj la Vitra Kato agnoskis ke ŝi neniam vagis tre for de la domo de la Magiisto. Komence estis nur unu pado antaŭ ili, do ili ne povis maltrafi la direkton, kaj dum kelka tempo ili marŝis tra la densa arbaro silente pensante, al ĉiu imponis la graveco de la aventuro kiun ili entreprenas.

Subite la Miksĉifona Knabino ridis. Estis amuze vidi ŝin ridi, ĉar ŝiaj vangoj faltiĝis, ŝia nazo suprentiriĝis, ŝiaj arĝentbutonaj okuloj scintilis kaj ŝia buŝo komike kurbiĝis ĉe la anguloj.

“Ĉu io plaĉis al vi?” demandis Oĵo kiu sentis sin solena kaj senĝoja pro pensado pri la malfeliĉa sorto de sia onklo.

“Jes,” ŝi respondis. “Via mondo plaĉas al mi, ĉar ĝi estas kurioza mondo, kaj la vivo en ĝi estas eĉ pli kurioza. Jen mi, farita el malnova litkovrilo kaj intencita kiel sklavino por Margolete, estigita libera kiel la aero de akcidento kiun neniu el vi povus antaŭvidi. Mi ĝuas la vivon kaj vidi la mondon, dum la virino kiu faris min staras senhelpe kiel ligna bloko. Se tio ne estas sufiĉe amuza por ridigi, mi ne scias kio do estus.”

“Vi ankoraŭ ne vidis multon de la mondo, mia kara senkulpa Ĉifoneroj,” komentis la Kato. “La mondo ne konsistas nur el la arboj kiuj ĉiuflanke ĉirkaŭas nin.”

“Sed ili estas parto de ĝi, kaj ili estas vere belaj arboj,” respondis Ĉifoneroj, balancante sian kapon ĝis ŝiaj brunaj lanfadenaj bukloj flirtis en la venteto. “Mi vidas ke inter ili kreskas belaj filikoj kaj sovaĝaj floroj, kaj molaj verdaj muskoj. Se la cetero de via mondo estas nur duone tiom bela mi ĝojos ke mi vivas.”

“Mi ja ne scias kiel aspektas la cetero de la mondo,” diris la kato, “sed mi intencas informiĝi.”

“Mi neniam estis ekster la arbaro,” Oĵo aldonis; “sed laŭ miaj okuloj la arboj estas mornaj kaj malĝojaj kaj la sovaĝaj floroj aspektas solecaj. Devas esti pli bele kie ne estas arboj kaj kie estas spaco en kiu multaj personoj povas kunesti.”

“Mi dubas ĉu iu el la homoj kiujn ni renkontos estos egale belega kiel mi,” diris la Miksĉifona Knabino. “Ĉiuj homoj kiujn ĝis nun mi vidis havas palajn senkolorajn haŭtojn kaj vestojn bluajn kia la pejzaĝo en kiu ili loĝas, dum mi konsistas el multaj belegaj koloroj – vizaĝo kaj korpo kaj vestoj. Tial mi brilas kaj kontentas, Oĵo, dum vi bluas kaj malfeliĉas.”

“Mi opinias ke mi eraris kiam mi donis al vi tiom da specoj de cerberoj,” komentis la knabo. “Eble, kiel diris la Magiisto, vi havas tro kaj ili ne taŭgas al vi.”

“Kiel vi rilatis al mia cerbo?” demandis Ĉifoneroj.

“Multe,” respondis Oĵo. “Maljuna Margolote intencis doni al vi nur malmultajn cerberojn – nur sufiĉe por funkciigi vin – sed dum ŝi ne rigardis mi enmetis multajn pli, el la plej bonaj specoj kiujn mi povis trovi en la ŝranko de la Magiisto.”

“Dankon,” diris la knabino, dancante laŭ la pado antaŭ Oĵo kaj poste redancante al lia flanko. “Se nur iom da cerberoj bonas, multaj cerberoj nepre pli bonas.”

“Sed ili bezonas ĝuste ekvilibriĝi,” diris la knabo, “kaj mi ne havis sufiĉan tempon por zorgi. Laŭ via konduto, mi devas konkludi ke la dozo estis mismiksita.”

“Ĉifoneroj ne havas sufiĉan cerbon por damaĝi sin, do ne maltrankvilu,” komentis la kato, kiu trotadis laŭ tre delikata kaj gracia maniero. “La sola cerbo konsiderinda estas mia, kiu estas palruĝa. Oni povas vidi ĝin funkcii.”

Marŝinte dumlonge ili atingis rojeton kiu fluas trans la padon, kaj tie Oĵo sidiĝis por ripozi kaj manĝi ion el sia korbo. Li trovis ke la Magiisto donis al li parton de panbulko kaj iom da fromaĝo. Li derompis pecon de pano kaj lin surprizis trovi ke la bulko restis egale granda kiel antaŭ tiu derompo. Same estis rilate la fromaĝon: negrave kiom li derompis, restis precize sama kvanto.

“Ha,” diris li, kapjesante saĝe; “jen magio. D-ro Pipt sorĉis la panon kaj la fromaĝon, tiel ke ili sufiĉos por mi dum mia tuta veturo, negrave kom mi manĝos.”

“Kial vi metas tiujn objektojn en vian buŝon?” demandis Ĉifoneroj, rigardante lin mirigite. “Ĉu vi bezonas pli da plenigaĵo? Kial vi ne uzas katunon, kian per kiu mi pleniĝis.”

“Mi ne bezonas tian,” diris Oĵo.

“Sed buŝo estas por paroli, ĉu ne?”

“Ankaŭ por manĝi,” respondis la knabo. “Se mi ne metus manĝaĵojn en mian buŝon, kaj manĝus ilin, mi malsatus tre danĝere.”

“Ho, mi ne sciis tion,” ŝi diris. “Donu iom al mi.”

Oĵo transdonis al ŝi iom da pano kaj ŝi metis ĝin en sian buŝon.

“Kion nun?” ŝi demandis, apenaŭ kapabla paroli.

“Maĉu kaj glutu ĝin,” diris la knabo.

Ĉifoneroj provis. Ŝiaj perlaj dentoj ne povis maĉi la panon kaj neniu aperturo ekzistis en ŝia buŝo. Ĉar ŝi ne povis gluti ŝi elĵetis la panon kaj ridis.

  image-030

“Mi devos malsati tre danĝere, ĉar mi ne povas manĝi,” ŝi diris.

“Nek mi,” anoncis la kato; “sed mi ne malsaĝe provas. Ĉu vi ne povas kompreni ke vi kaj mi estas superuloj kaj ne faritaj laŭ la skemo de tiuj povraj homoj?”

“Kial mi komprenus tion, aŭ ion alian?” demandis la knabino. “Ne ĝenu mian kapon per enigmoj, mi petegas vin. Nur lasu min trovi min laŭ mia propra maniero.”

Dirinte tion ŝi komencis distri sin per saltado trans la vojon kaj reen.

“Atentu ne fali en la akvon,” avertis Oĵo.

“Ne gravos.”

“Tamen atentu. Se vi malsekiĝos vi saturiĝos kaj ne povos marŝi. Ankaŭ viaj koloroj eble difuziĝos,” li diris.

“Sed miaj koloroj jam fuzos kiam la sunbrilo trafos ilin, ĉu ne?” ŝi demandis.

“‘Difuzo’ havas alian sencon. Se ili malsekiĝos, la ruĝoj kaj verdoj kaj flavoj kaj purpuroj de viaj ĉifonoj eble kunmiksiĝos kaj fariĝos nur malklaraĵo – tute nenia specifa koloro, sciu.”

“Sekve,” diris la Miksĉifona Knabino, “mi atente zorgos, ĉar se mi ruinigus miajn grandiozajn kolorojn mi ĉesus esti bela.”

“Pu!” rikanis la Vitra Kato, “tiuj koloroj ne estas belaj sed hidaj, kaj malbongustaj. Bonvolu atenti ke mia korpo tute ne havas koloron. Mi estas travidebla, escepte de mia belega ruĝa koro kaj mia bela palruĝa cerbo – oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Huŝ – huŝ – huŝ!” kriis Ĉifoneroj, ĉirkaŭdancante kaj ridante. “Kaj viaj aĉaj verdaj okuloj, Fraŭlino Fuŝulo! Vi ne povas vidi viajn okulojn, sed ni povas, kaj mi rimarkas ke vi tre fieras pri la malmulta koloro kiun vi havas. Huŝ, Fraŭlino Fuŝulo, huŝ – huŝ – huŝ! Se vi estus ĉiakolora kaj bunta, kia mi, vi estus netolereble aroganta.” Ŝi trans kaj retrosaltis la katon, kaj la alarmita Fuŝulo rampis al arbo por eskapi de ŝi.

Tio ridigis Ĉifonerojn eĉ pli ol antaŭe, kaj ŝi diris:

Hupt-e-dud-le duon!
La kato perdis ŝuon.
Kun nuda pied, nenia ced’ –
Ŝi perdos sian ĝuon!

“Ve, Oĵo,” diris la kato; “tiu besto estas ja iomete freneza, ĉu ne?”

“Povas esti,” li respondis, kun perpleksa mieno.

“Se ŝi plu insultados mi elgratos ŝiajn ŝelkobutonajn okulojn,” deklaris la kato.

“Bonvolu ne kvereli,” petegis la knabo, stariĝante por rekomenci la veturon. “Ni estu bonaj kamaradoj kaj laŭeble feliĉaj kaj gajaj, ĉar ni verŝajne renkontos multajn ĉagrenojn survoje.”

Estis preskaŭ krepuske kiam ili atingis la randon de la arbaro kaj vidis etendita antaŭ si plaĉegaspektan pejzaĝon.

Bluaj kampoj etendiĝis multajn kilometrojn super la valo, kiun ornamis ĉie belaj blukupolaj domoj, el kiuj neniu, tamen, estis vere proksima al la loko kie ili staras. Ĝuste ĉe la loko kie la pado eliris la arbaron staris dometo kovrita per folioj de la arboj, kaj antaŭ ĝi staris Manĝtula viro kiu en sia mano havis hakilon. Li ŝajnis tre surprizata kiam Oĵo kaj Ĉifoneroj kaj la Vitra Kato venis el la arbaro, sed dum la Miksĉifona Knabino pliproksimiĝis li sidiĝis sur benkon kaj tiom forte ridis ke li ne povis paroli dum longa tempo.

La viro estis lignohakisto kaj loĝis tutsola en la dometo.

Li havis densan bluan barbon kaj gajajn bluajn okulojn kaj liaj bluaj vestoj estis malnovaj kaj trivitaj.

“Nekredeble!” kriis la lignohakisto, kiam li fine povis ĉesi ridi. “Kiu kredus ke tia stranga arlekeno loĝas en la Lando Oz? El kie vi venis, Frenez-kovrilo?”

“Ĉu vi celas paroli al mi?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Jes, kompreneble,” li respondis.

“Vi eraras pri mia deveno. Mi ne estas frenez-kovrila; mi estas miksĉifona.”

“Ne estas diferenco,” li respondis, komencante denove ridi.

“Kiam mia maljuna avino kunkudras tiajn ĉifonojn ŝi nomas ĝin frenez-kovrilo; sed mi neniam supozis ke tia senorda miksaĵo povas viviĝi.”

“Tion kaŭzis la Magia Pulvoro,” klarigis Oĵo.

“Ho, do vi venis de la Kurbiĝinta Magiisto sur la monto. Kial mi ne divenis tion – Nu, nekredeble! jen vitra kato. Sed la Magiisto embarasiĝos pro tio; estas kontraŭleĝe kiam iu magias escepte de Glinda la Bona kaj la reĝa Sorĉisto de Oz. Se vi homoj – aŭ aĵoj – aŭ okulvitroj – aŭ frenezkovriloj –  aŭ kio ajn vi estas, proksimiĝos al la Smeralda Urbo, oni arestos vin.”

“Tamen ni iros tien,” deklaris Ĉifoneroj, sidiĝante sur la benkon kaj svingante siajn katunplenajn krurojn.

Se iu el ni ja ripozos,
Oni vere nin arestos,
Tiam restos nur la solvo
Ke la reston ni supozos.

“Mi komprenas,” diris la lignohakisto, kapjesante, “vi estas egale freneza kiel la litkovrilo el kiu vi estas farita.”

“Ŝi ja vere estas freneza,” komentis la Vitra Kato. “Sed ne estas mirinde, ĉar nur memoru el kiom da diversaj eroj ŝi fariĝis. Rilate al mi, mi konsistas el pura vitro – escepte de mia juvela koro kaj mia bela palruĝa cerbo. Ĉu vi rimarkis mian cerbon, fremdulo? Oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Mi vidas,” respondis la lignohakisto; “sed mi ne opinias ke ĝi multe valoras. Vitra kato estas senutilaĵo, sed Miksĉifona Knabino estas vere utila. Ŝi ridigas min, kaj rido estas la plej bona parto de la vivo. Iam estis lignohakisto, amiko mia, kiu konsistis nur el stano, kaj mi ĉiam ridis kiam mi ekvidis lin.”

“Stana lignohakisto?” diris Oĵo. “Estas strange.”

“Mia amiko ne estis ĉiam el stano,” diris la viro, “sed li senzorge uzis sian hakilon kaj plurfoje hakis sin tre severe. Kiam ajn li perdis membron li anstataŭigis ĝin per stana; do post kelka tempo li konsistis plene el stano.”

“Kaj ĉu tiam li povis haki lignon?” demandis la knabo.

“Li ja povis se li ne rustigus siajn artikojn. Sed unu tagon li renkontis Doroteon en la arbaro kaj akompanis ŝin al la Smeralda Urbo, kie li multe sukcesis. Li nun estas unu el la favoratoj de Princino Ozma, kaj ŝi faris lin la Imperiestro de la Palpbrumoj – la Lando kie ĉio estas flava.”

“Kiu estas Doroteo?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Knabineto kiu iam loĝis en Kansas, sed nun ŝi estas Princino de Oz. Ŝi estas la plej intima amiko de Ozma, laŭdire, kaj loĝas kun ŝi en la reĝa palaco.”

“Ĉu Doroteo konsistas el stano?” demandis Oĵo.

“Ĉu ŝi estas miksĉifona, kia mi?” demandis Ĉifoneroj.

“Ne,” diris la viro; “Doroteo estas karna, same kiel mi. Mi scias pri nur unu stana persono, kaj tiu estas Noĉjo Hakisto, la Stana Lignohakisto; kaj ĉiam ekzistos nur unusola Miksĉifona Knabino, ĉar ĉiu magiisto kiu vidos vin rifuzos fari similan.”

“Mi supozas ke ni vidos la Stanan Lignohakiston, ĉar ni iras al la Lando de la Palpbrumoj,” diris la knabo.

“Kiucele?” demandis la lignohakisto.

“Por akiri la maldekstran flugilon de flava papilio.”

“Longa veturo,” deklaris la viro, “kaj vi trairos solecajn partojn de Oz kaj transiros riverojn kaj trairos obskurajn arbarojn antaŭ ol atingi tien.”

“Tute bone, laŭ mi,” diris Ĉifoneroj. “Mi havos oportunon vidi la landon.”

  image-031

“Vi estas freneza, knabino. Pli bone estos ke vi rampu en ĉifonujon kaj kaŝu vin tie; aŭ donu vin kiel ludilon al iu knabineto. Kiuj veturas, tiuj emas renkonti embarasojn; tial mi restas hejme.”

La lignohakisto invitis ilin ĉiujn trapasi la nokton en lia dometo, sed ili fervoris pluen iri do ili lasis lin kaj plu sekvis la padon, kiu nun estis pli larĝa kaj pli facile videbla.

Ili anticipis atingi alian domon antaŭ la noktiĝo, sed la krepusko estis nelongedaŭra kaj Oĵo baldaŭ komencis timi ke ili eraris pro sia foriro de la lignohakisto.

“Mi apenaŭ povas vidi la padon,” li diris fine. “Ĉu vi povas vidi ĝin, Ĉifoneroj?”

“Ne,” respondis la Miksĉifona Knabino, kiu firme tenis la brakon de la knabo por ke li gvidu ŝin.

“Mi povas vidi,” deklaris la Vitra Kato. “Miaj okuloj vidas pli bone ol viaj, kaj mia palruĝa cerbo – ”

“Forgesu pri via palruĝa cerbo, mi petas,” diris Oĵo haste; “nur antaŭenkuru kaj trovu la vojon. Atendu minuton dum mi ligos ŝnuron al vi, ĉar poste vi povos gvidi nin.”

Li prenis ŝnuron el sia poŝo kaj ligis ĝin ĉirkaŭ la kolon de la kato, kaj post tio la besto gvidis ilin laŭ la pado. Ili jam marŝis tiel dum eble horo kiam scintilanta blua lumo ekaperis antaŭ ili.

“Bone! Jen fine domo,” kriis Oĵo. “Kiam ni atingos ĝin la bonuloj sendube donos al ni tranokton.” Sed negrave kiom ili marŝis la lumo ŝajnis neniom pliproksimiĝi, do post kelka tempo la kato ekhaltis, dirante:

“Mi kredas ke la lumo ankaŭ veturas, kaj ni neniam povos atingi ĝin. Sed jen domo apud la vojo, do kial ni plumarŝu?”

“Kie estas la domo, Fuŝulo?”

“Ĝuste ĉi tie, apud ni, Ĉifoneroj.”

Oĵo nun povis vidi malgrandan domon apud la vojo. Ĝi estis senluma kaj silenta, sed la knabo estis laca kaj volis ripozi, do li iris al la pordo kaj frapis sur la pordon.

“Kiu estas?” kriis voĉo el interne.

“Mi estas Oĵo la Misfortuna, kaj kun mi estas Fraŭlino Ĉifoneroj Miksĉifona kaj la Vitra Kato,” li respondis.

“Kion vi volas?” demandis la Voĉo.

“Lokon dormi,” diris Oĵo.

“Do envenu; sed neniom bruu, kaj vi devos tuj enlitiĝi,” respondis la Voĉo.

Oĵo malriglis la pordon kaj eniris. Estis ege senlume en la dometo kaj li tute ne povis vidi. Sed la kato kriis: “Ho, neniu estas ĉi tie!”

“Devas esti,” diris la knabo. “Iu parolis al mi.”

“Mi povas vidi ĉion en la ĉambro,” respondis la kato, “kaj neniu ĉeestas escepte de ni mem. Sed jen tri litoj, zorge ordigitaj, do ni dormu.”

“Kio estas dormo?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Dormo estas kion oni faras post enlitiĝo,” diris Oĵo.

“Sed kial vi enlitiĝas?” pludiris la Miksĉifona Knabino.

“Nu, nu! Vi multe tro bruas,” kriis la Voĉo kiun ili jam antaŭe aŭdis. “Silentu, fremduloj, kaj enlitiĝu.”

La kato, kiu povis vidi en la mallumo, atente ĉirkaŭrigardis por trovi la posedanton de la Voĉo, sed povis trovi neniun, kvankam la Voĉo ŝajnis proksima. Ŝi arkigis sian dorson iomete kaj ŝajnis tima. Poste ŝi flustris al Oĵo:

“Venu!” kaj gvidis lin al lito.

Per siaj manoj la knabo palpis la liton kaj trovis ke ĝi estas granda kaj mola, kun plumplenaj kapkusenoj kaj multaj kovriloj. Do li deprenis siajn ŝuojn kaj ĉapelon kaj rampis en la liton. Poste la kato gvidis Ĉifonerojn al alia lito kaj la Miksĉifona Knabino volis scii kion fari per ĝi.

“Kuŝiĝu kaj silentu,” flustris la kato, averte.

“Ĉu mi rajtos kanti?” demandis Ĉifoneroj.

“Ne.”

“Ĉu mi rajtos fajfadi?” demandis Ĉifoneroj.

“Ne.”

“Ĉu mi rajtos dancadi ĝis la mateno, se mi volos?” demandis Ĉifoneroj.

“Vi devos esti kvieta,” diris la kato, per nelaŭta voĉo.

“Mi ne volas,” respondis la Miksĉifona Knabino, parolante laŭkutime laŭte. “Kial vi rajtas ordoni al mi? Se mi volas paroli, aŭ krii, aŭ flustri – ”

Antaŭ ol ŝi povis plu paroli nevidata mano firme ekprenis ŝin kaj ĵetis ŝin tra la pordon, kiu fermiĝis malantaŭ ŝi kun akra bruo. Ŝi trovis sin saltetanta kaj ruliĝanta en la strato kaj kiam ŝi restariĝis kaj penis denove malfermi la pordon ŝi trovis ĝin ŝlosita.

“Kio okazis al Ĉifoneroj?” demandis Oĵo.

“Ne gravas. Ni dormu, por ke nenio okazu al ni,” respondis la Vitra Kato.

Do Oĵo komfortigis sin sub la kovriloj de sia lito, kaj endormiĝis, kaj li estis tiom laca ke li tute ne vekiĝis antaŭ ol fariĝis plena taglumo.

  image-032


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.