La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5. Terura Akcidento

image-026

“ĈI tiu pulvoro bezonos kelkajn minutojn por fari sian efikon,” komentis la Magiisto, ŝutante ĝin sur ĉiun parton de la korpo tre zorge.

Sed subite la Miksĉifona Knabino etendis unu brakon, kiu batis la botelon da pulvoro el la mano de la kurbiĝinto kaj ĵetis ĝin trans la ĉambron. Onĉjo Nonĉjo kaj Margolote estis tiom alarmitaj ke ili ambaŭ malantaŭen saltis kaj kunfrapiĝis, kaj la kapo de Onĉjo skuis la breton super ili kaj renversis la botelon en kiu estis la Ŝtoniga Likvaĵo.

La Magiisto tiom sovaĝe kriiske Oĵo forsaltis kaj la Miksĉifona Knabino saltis post li kaj terurite metis ĉirkaŭ lin siajn ŝtofoplenajn brakojn. La Vitra Kato minace blekis kaj kaŝis sin sub la tablo, kaj tial kiam la potenca Ŝtoniga Likvaĵo elverŝiĝis ĝi falis nur sur la edzinon de la Magiisto kaj la onklon de Oĵo. La sorĉo tuj efikis je ili. Ili ekstaris senmove kaj rigide kiel marmoraj statuoj, en precize la samaj pozicioj kiel kiam la Likvaĵo trafis ilin.

Oĵo forpuŝis la Miksĉifonan Knabinon kaj kuris al Onĉjo Nonĉjo, plena de terura timo pri la sola amiko kaj protektanto kiun li konis. Kiam li prenis la manon de Onĉjo ĝi estis frida kaj malmola. Eĉ la longa griza barbo estis solide marmora. La Kurbiĝinta Magiisto ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro pro freneza malespero, petegante sian edzinon pardoni lin, paroli al li, reviviĝi!

La Miksĉifona Knabino rapide perdis sian timon, ŝi nun pliproksimiĝis kaj rigardis de unu al la alia de la homoj tre interesate. Poste ŝi rigardis sin kaj ridis. Rimarkinte la spegulon, ŝi ekstaris antaŭ ĝi kaj ekzamenis sian eksterordinaran aspekton miregante – siajn butonokulojn, perlabidajn dentojn kaj elstaran nazon. Poste, parolante al sia reflekto en la spegulo, ŝi ekdiris:

Ho, jen vere puca dam’!
Hontigus farbojn tia fam’.
Brale-brile, frale-frile!
Saluton vi, Fr-in’ Kia-nam?

Ŝi riverencis, kaj la reflekto riverencis. Poste ŝi denove ridis, longe kaj gaje, kaj la Vitra Kato rampis el sub la tablo kaj diris:

“Ne mirige ke vi ridas pro vi. Vi ja estas aĉaspekta!”

“Aĉaspekta?” ŝi respondis. “Ho, al mi ege plaĉas. Mi estas Originalo, bonvolu scii, kaj tial nekomparebla. El ĉiuj komikaj, absurdaj, maloftaj, kaj amuzaj uloj en la mondo, mi nepre estas la plej stranga. Kiu alia ol kompatinda Margolote sukcesus inventi tiel nekredeblan ulon kia mi? Sed mi ĝojas – mi ĝojegas! – ke mi estas precize kio mi estas, kaj nenio alia.”

“Silentu, bonvolu!” kriis la senespera Magiisto; “silentu por ke mi povu pensi! Se mi ne pensos mi freneziĝos.”

“Do pensu,” diris la Miksĉifona Knabino, sidiĝante en seĝo. “Pensu laŭvole, ne ĝenas min.”

“Ve! min tedas ludi tiun melodion,” kriis la fonografo, parolante tra sia korno per latuneca, grateca voĉo. “Se ne ĝenos vin, Pipto, knaĉjo, mi ĉesos ludi kaj ripozos.”

La Magiisto rigardis malgaje la muzikmaŝinon.

“Kia aĉa fortuno!” li ploregis, malfeliĉe. “La Pulvoro de Vivo sendube falis sur la fonografon.”

Li iris al ĝi kaj trovis ke la ora botelo en kiu antaŭe estis la valorega pulvoro estis faligita sur la fonograftablon kaj ŝutis siajn vivigajn grajnojn sur la maŝinon. La fonografo estis vere viva, kaj komencis danci ĵigon per la kruroj de la tablo al kiu ĝi estis ŝraŭbita, kaj tiu danco tiom ĝenis D-ron Pipt ke li piedbatis la aĵon en angulon kaj puŝis benkon kontraŭ ĝin por kvietigi ĝin.

“Vi estis sufiĉe ĝena antaŭe,” diris la Magiisto, riproĉe; “sed vivanta fonografo sufiĉas por frenezigi ĉiun mense sanan personon en la Lando Oz.”

  image-028

“Ne insultu, mi petas,” respondis la fonografo per kolerema tono. “Vi kaŭzis, knaĉjo; ne kulpigu min.”

“Vi fuŝis ĉion, D-ro Pipt,” aldonis la Vitra Kato, malestime.

“Sed ne min,” diris la Miksĉifona Knabino, eksaltante por turnadi sin gaje ĉirkaŭ la ĉambro.

“Mi kredas,” diris Oĵo, preskaŭ preta plori pro malĝojo pri la malfeliĉa sorto de Onĉjo Nonĉjo, “ke devas esti mia kulpo, iel. Oni nomas min Oĵo la Misfortuna, sciu.”

“Absurde, infanĉjo,” respondis la Miksĉifona Knabino gaje.

“Neniu povas esti misfortuna kiu havas intelekton por direkti siajn proprajn agojn. La misfortunuloj estas tiuj kiuj petegas oportunon pensi, kiel kompatinda D-ro Pipt ĉi tie. Pro kio la ekscitiĝo, s-ro Magifaristo?”

“La Ŝtoniga Likvaĵo akcidente falis sur mian karan edzinon kaj Onĉjon Nonĉjon kaj marmorigis ilin,” li malfeliĉe respondis.

“Nu, kial ne ŝuti iom de tiu pulvoro sur ilin kaj revivigi ilin?” demandis la Miksĉifona Knabino.

La Magiisto eksaltis.

“Nu, min ne trafis tiu ideo!” li ĝoje kriis, kaj li prenis la oran botelon, kun kiu li kuris al Margolote.

Diris la Miksĉifona Knabino:

Sultas, multas, pultas –
Magiuloj vere stultas!
En lia kapo dika
Pensado senefika
Konsilon mian kultas.

Starante sur la benko, ĉar li estis tiom kurbiĝinta ke li ne povis alimaniere atingi la supron de la kapo de sia edzino, D-ro Pipt komencis skui la botelon. Sed eĉ ne grajno da pulvoro eliris. Li detiris la kovrilon, enrigardis, kaj poste forĵetis la botelon kun krio de senespero.

“El, el! Ĝi estas tute elĉerpita,” li kriis. “Malŝparita sur tiu mizera fonografo estas la pulvoro kiu povus savi mian karan edzinon!”

Post tio la Magiisto klinis sian kapon sur siaj kurbiĝintaj brakoj kaj komencis plori.

Oĵo simpatiis lin. Li iris al la malfeliĉulo kaj diris milde:

“Vi povas fari pli da Pulvoro de Vivo, D-ro Pipt.”

“Jes; sed mi bezonos ses jarojn – ses longajn, lacigajn jaroj da kirlado de kvar kaldronoj per ambaŭ piedoj kaj ambaŭ manoj,” estis la doloroplena respondo. “Ses jaroj! dum kompatinda Margolote staros rigardante min kiel marmora statuo.”

“Ĉu nenio alia estas farebla?” demandis la Miksĉifona Knabino.

La Magiisto kapneis. Poste li ŝajne ekmemoris ion, kaj li malklinis sian kapon.

“Unu alia miksaĵo povus nuligi la magian sorĉon de la Ŝtoniga Likvaĵo kaj revivigi mian edzinon kaj Onĉjon Nonĉjon,” diris li. “Eble estos malfacile trovi la aĵojn kiujn mi bezonas por fari tiun magian miksaĵon, sed se eblos trovi ilin mi povos fari dum momento tion kio alie necesigus ses longajn, lacigajn jarojn da kirlado de kaldronoj per ambaŭ manoj kaj ambaŭ piedoj.”

“Bone; do ni trovu la aĵojn,” proponis la Miksĉifona Knabino. “Tio ŝajnas multe pli sencoplena ol tiom da kirlado de la kaldronoj.”

“Bona propono, Ĉifoneroj,” diris la Vitra Kato aprobe.

“Ĝojigas min la trovo ke vi havas bonan cerbon. Mia estas eksterordinare bona. Oni povas vidi ĝin funkcii; ĝi estas palruĝa.”

“Ĉifoneroj?” ripetis la knabino. “Ĉu vi nomis min ‘Ĉifoneroj’? Ĉu jen mia nomo?”

“Mi – mi kredas ke mia kompatinda edzino intencis nomi vin ‘Anĝeline,’” diris la Magiisto.

“Sed al mi plej plaĉas ‘Ĉifoneroj,’ ” ŝi respondis ridante.

“Ĝi pli taŭgas al mi, ĉar mi konsistas el nur ĉifoneroj kaj nenio alia. Dankon pro mia nomo, F-ino Kato. Ĉu vi mem havas nomon?”

“Mi havas stultan nomon kiun iam donis al mi Margolote, sed ĝi estas tute maldigna por gravulo kia mi,” respondis la kato. “Ŝi nomis min ‘Fuŝulo.’”

“Jes,” ĝemis la Magiisto; “vi ja estis fuŝaĵo, ververe. Mi fuŝfaris vin, ĉar pli senutila, aroganta, kaj rompiĝema besto neniam ekzistis.”

“Mi ne estas tiom rompiĝema,” kolere respondis la kato.

“Mi jam vivis multajn jarojn, ĉar D-ro Pipt eksperimentis pri mi per la unua magia Pulvoro de Vivo kiun li faris, kaj ĝis nun mi neniam rompis nek fendis nek splitis parton de mi.”

“Ŝajnas al mi ke vi konstante de-fendas vin,” ridis la Miksĉifona Knabino, kaj la kato iris al la spegulo por rigardi.

“Diru al mi,” petegis Oĵo, parolante al la Kurbiĝinta Magiisto, “kion ni devos trovi por la miksaĵo kiu savos Onĉjon Nonĉjon?”

“Unue,” estis la respondo, “mi devas havi sesfolion. Tio estas trovebla nur en la verda lando ĉirkaŭ la Smeralda Urbo, kaj sesfolioj estas tre maloftaj, eĉ tie.”

“Mi trovos ĝin por vi,” promesis Oĵo.

“Post tio,” daŭrigis la Magiisto, “la maldekstran flugilon de flava papilio. Tiu koloro troveblas nur en la flava lando de la Palpbrumoj, Okcidente de la Smeralda Urbo.”

“Mi trovos ĝin,” deklaris Oĵo. “Ĉu jen ĉio?”

“Ho, ne; mi alportos mian Libron de Receptoj kaj vidos kio sekvos.”

Dirinte tion, la Magiisto malŝlosis tirkeston de sia ŝranko kaj eltiris libreton kovritan per blua ledo. Trarigardante la paĝojn li trovis la deziratan recepton kaj diris: “Mi devos havi 142 mililitrojn da akvo el obskura puto.”

“Kia puto estas tio, sinjoro?” demandis la knabo.

“Puto kien la lumo neniam penetras. La akvo estos alportenda en ora botelo kaj portita al mi sen la ebleco ke lumo atingos ĝin.”

“Mi akiros la akvon el la obskura puto,” diris Oĵo.

“Nu, mi ankaŭ devos havi tri harojn el la pinto de vosto de Vuzo, kaj guton da oleo el la korpo de vivanta homo.”

Oĵo aspektis perpleksa pri tio.

“Bonvolu diri, kio estas Vuzo?” li demandis.

“Ia besto. Mi neniam vidis ĝin, do mi ne povas diri detalojn,” respondis la Magiisto.

“Se mi povos trovi Vuzon, mi akiros la harojn el ĝia vosto,” diris Oĵo. “Sed ĉu efektive estas oleo en la korpo de homo?”

La Magiisto regardis la libron, por certiĝi.

“Tion postulas la recepto,” li respondis, “kaj kompreneble ni devos akiri ĉion postulatan, ĉar nur tiel la sorĉo sukcesos. La libro ne diras ‘sango’; ĝi diras ‘oleo,’ kaj devas esti oleo ie en la korpo de vivanta homo, alie la libro ne postulus ĝin.”

“Bone,” respondis Oĵo, klopodante ne senti senesperon; “mi penos trovi ĝin.”

La Magiisto rigardis la malgrandan Manĝtulan knabon iom dubeme kaj diris:

“Ĉio ĉi signifos longan veturon por vi, eble plurajn longajn veturojn; ĉar vi devos traserĉi plurajn el la diversaj landoj de Oz por akiri la bezonaĵojn.”

“Mi scias tion, sinjoro; sed mi devos fari mian plejeblon por savi Onĉjon Nonĉjon.”

“Kaj ankaŭ mian kompatindan edzinon Margolote. Savante unu vi savos la alian, ĉar ambaŭ kune staras kaj la sama miksaĵo revivigos ambaŭ. Faru vian plejeblon, Oĵo, kaj dum via foresto mi komencos la sesjaran laboron prepari novan amason de la Pulvoro de Vivo. Tiel, se vi misfortune malsukcesos akiri iun el la bezonaĵoj, neniom da tempo estos perdita. Sed se vi sukcesos vi devos reveni ĉi tien laŭeble plej rapide, kaj tiel mi ne devos plu lacige kirladi kvar kaldronojn per ambaŭ piedoj kaj ambaŭ manoj.”

“Mi tuj komencos mian veturon, sinjoro,” diris la knabo.

“Kaj mi akompanos vin,” deklaris la Miksĉifona Knabino.

“Ne, ne!” kriis la Magiisto. “Vi ne rajtas foriri de ĉi tiu domo. Vi estas nur servistino kaj ne estas maldungita.”

Ĉifoneroj, kiu ĝis tiam dancadis tra la ĉambro, haltis kaj rigardis lin.

“Kio estas servistino?” ŝi demandis.

“Knabino kiu servas. Ia – ia sklavino,” li klarigis.

“Bone,” diris la Miksĉifona Knabino, “mi servos vin kaj vian edzinon, helpante Oĵon trovi la bezonaĵojn. Vi bezonas multajn, sciu, kaj ili ne estas facile troveblaj.”

“Estas vere,” ĝemis D-ro Pipt. “Mi bone konscias ke Oĵo entreprenas seriozan taskon.”

Ĉifoneroj ridis, kaj rekomencante sian dancadon ŝi diris:

Jen tasko por knab’ kun cerbo:
Ses-folia plant’ aŭ herbo;
Ole’ el vejnoj de vivanto,
Haroj tri el Vuza vost’ sen banto,
Kaj akvo el obskura puto,
Necesas por la sorĉa tuto.
Flugalon de flavpapilio
Inkludu Oĵ en l’ ambicio.
Kaj se li trovos ĉiun eron,
Dok. Pipto faros sorĉaferon;
Se li ne trovos, ĉiam plu
Restos Onĉjo nur statu’.

La Magiisto rigardis ŝin penseme.

“Sendube kompatinda Margotole erare donis al vi iom de la kvalito de poezio,” li diris. “Kaj, se tio estas vera, mi ne faris sufiĉe bonan kvalitaĵon kiam mi preparis ĝin, aŭ vi ricevis tro aŭ maltro. Tamen, mi opinias ke mi lasos vin akompani Oĵon, ĉar mia kompatinda edzino ne bezonos vian servadon antaŭ ol ŝi reviviĝos. Ankaŭ mi kredas ke eble vi povos helpi la knabon, ĉar via kapo ŝajnas enhavi kelkajn pensojn kiujn mi ne anticipis trovi en ĝi. Sed bone prizorgu vin, ĉar vi estas memorigilo pri mia kara Margolote. Zorgu ne ŝiriĝi, ĉar via enhavo povus elfali. Unu el viaj okuloj aspektas nesufiĉe alkudrita, kaj vi eble bezonos rekudri ĝin pli adekvate. Se vi tro parolos vi trivos vian skarlatan pluŝan langon, kies randoj devus esti kudritaj. Kaj memoru ke vi apartenas al mi kaj vi devos reveni ĉi tien tuj kiam via entrepreno estos plenumita.”

“Mi akompanos Ĉifonerojn kaj Oĵon,” anoncis la Vitra Kato.

“Mi malpermesas,” diris la Magiisto.

“Kial?”

“Vi tre baldaŭ rompiĝus, kaj vi estus tute senutila al la knabo kaj la Miksĉifona Knabino.”

“Bonvolu permesi ke mi kontraŭdiru vin,” respondis la kato, per aroganta tono. “Tri kapoj estas pli bonaj ol du, kaj mia palruĝa cerbo estas bela. Oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Nu, kuniru,” diris la Magiisto, iritite. “Vi ja estas nur ĝeno kaj mi volonte malvidos vin.”

“Do dankon pro nenio,” respondis la kato, rigidmaniere.

D-ro Pipt prenis malgrandan korbon el ŝranko kaj pakis plurajn objektojn en ĝin. Poste li transdonis ĝin al Oĵo.

“Jen kelkaj manĝaĵoj kaj aro da sorĉoj,” li diris. “Mi ne povas doni al vi pli, sed mi estas certa ke vi trovos amikojn dum via veturo kiuj helpos vin dum via serĉado. Prizorgu la Miksĉifonan Knabinon kaj revenigu ŝin sekure, ĉar ŝi verŝajne montriĝos utila al mia edzino. Kaj rilate al la Vitra Kato – kiu ĝuste nomiĝas Fuŝulo – se ŝi ĝenos vin mi nun permesas ke vi disrompu ŝin, ĉar ŝi ne estas respektema kaj ŝi ne obeas min. Mi erare donis al ŝi la palruĝan cerbon, sciu.”

Post tio Oĵo iris al Onĉjo Nonĉjo kaj kisis la marmoran vizaĝon de la maljunulo tre tenere.

“Mi provos savi vin, Onĉjo,” li diris, ĝuste kvazaŭ la marmora statuo povus aŭdi lin; poste li premis la kurbiĝintan manon de la Kurbiĝinta Magiisto, kiu jam okupis sin per pendigado de la kvar kaldronoj en la kameno, kaj preninte sian korbon li eliris la domon.

La Miksĉifona Knabino sekvis lin, kaj sekvis ilin la Vitra Kato.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.