La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3. La Miksĉifona Knabino

  image-018

OĴO ekzamenis tiun kuriozan faraĵon mirante.

La Miksĉifona Knabino estis pli alta ol li, kiam ŝi staris rekte, kaj ŝia korpo estis dika kaj ronda ĉar ĝi estis tiel zorge plenigita per katuno. Margolote unue faris la formon de la knabino el la miksĉifona kovrilo kaj poste ŝi vestis ĝin per miksĉifonaj jupo kaj antaŭvesto en kiu estis poŝoj – uzante por ĉio la saman gajan ŝtofon. Sur la piedojn ŝi kudris paron da r uĝaj ledaj ŝuoj kun pintoj. Ĉiuj fingroj de la manoj de la knabino estis zorge formitaj ka j plenigitaj kaj kudritaj ĉe la randoj, kun oraj plataĵoj ĉe la finoj por servi kiel fingrungoj.

“Ŝi devos labori, kiam ŝi ekvivos,” diris Margolote.

La kapo de la Miksĉifona Knabino estis la plej kurioza parto de ŝi. Dum ŝi atendis ke ŝia edzo finu prepari sian Pulvoron de Vivo la virino trovis multan tempon por kompletigi la kapon laŭ sia bontrovo, kaj ŝi komprenis ke la kapo de bona servistino devas esti konvene konstruita. La haroj estis el brunaj fadenoj kaj pendis sur ŝia kolo laŭ pluraj zorge faritaj plektaĵoj. Ŝiaj okuloj estis du arĝentaj ŝelkobutonoj kiujn Margolote tondis de malnova pantalono de la Magiisto, kaj ili estis alkudritaj per nigraj fadenoj, kiuj estis la pupiloj de la okuloj. Margolote estis malcerta pri la oreloj dum longa tempo, ĉar ili estis gravaj por ke la servistino povu klare aŭdi, sed fine ŝi faris ilin el maldikaj platoj de oro kaj surligis ilin per kudrado tra etaj truoj boritaj en la metalon.

Oro estas la plej kutima metalo en la Lando Oz kaj ĝi estas uzata por multaj celoj ĉar ĝi estas mola kaj manipulebla.

La virino tondis fendeton kiu estu la buŝo de la Miksĉifona Knabino kaj kudris du vicojn de blankaj perloj en ĝin kiel dentojn, uzante strion de skarlata pluŝo kiel langon. Tiun buŝon Oĵo opiniis tre artisma kaj vivsimila, kaj al Margolote plaĉis kiam la knabo laŭdis ĝin. Estis preskaŭ tro multaj ĉifonaj flikaĵoj sur la vizaĝo de la knabino, tiel ke ŝi ne estis verdire bela, ĉar unu vango estis flava kaj la alia ruĝa, ŝia mentono blua, ŝia frunto purpura kaj la centro, kie ŝia nazo estis formita kaj plenigita, brile flava.

“Vi devus esti farinta ŝian tutan vizaĝon palruĝa,” sugestis la knabo.

“Mi supozas ke jes; sed mi ne havis palruĝan ŝtofon,” respondis la virino. “Tamen, mi opinias ke ne multe gravas, ĉar mi volas ke mia Miksĉifona Knabino estu utila, ne ornama. Se mi enuos pro la aspekto de ŝia malpala vizaĝo mi povos blankigi ĝin.”

“Ĉu ŝi havas cerbon?” demandis Oĵo.

“Ne, mi tute forgesis cerbon!” kriis la virino. “Mi ĝojas ke vi memorigis min pri ĝi, ĉar tute ne estas tro malfrue por enmeti ĝin. Ĝis ŝi estos vivigita mi povas fari kion ajn mi deziras rilate al ĉi tiu knabino. Sed mi devas zorgi ne doni al ŝi tro potencan cerbon, ŝi devas havi tian kia estas konvena por ŝia pozicio en la vivo. Alivorte, ŝia cerbo devas esti ne tre bona.”

“Eraro,” diris Onĉjo Nonĉjo.

“Ne; mi certas ke mi pravas pri tio,” respondis la virino.

“Li volas diri,” klarigis Oĵo, “ke krom se via servistino havos bonan cerbon ŝi ne scios ĝuste obei vin, nek fari la taskojn kiujn vi petos de ŝi.”

“Nu, eble tio estas vera,” akordis Margolote; “sed, male, servistino kun troa cerbo nepre fariĝus sendependa kaj aroganta kaj opinius sin tro bona por sia laboro. Mia tasko estas tre delikata, kiel mi diris, kaj mi devas zorge doni al la knabino ĝuste la necesan kvanton da ĝustaspecaj cerbaĵoj. Mi volas ke ŝi sciu ĝuste sufiĉe, sed ne tro.”

Dirinte tion ŝi iris al alia ŝranko kiu estis plena de bretoj.

Ĉiuj ŝrankoj surhavis vicojn de bluaj vitraj boteloj, zorge etiketitaj de la Magiisto por montri kio estas en ili. Unu tuta breto estis signita: “Cerbomebloj,” kaj la boteloj sur tiu breto estis etiketitaj ĉi tiel: “Obeemo,” “Lerteco,” “Sagaco,” “Kuraĝo,” “Eltrovemo,” “Amikemo,” “Lernemo,” “Veremo,” “Poeziemo,” “Sendependeco.”

“Mi konsideru,” diris Margolote; “el tiuj kvalitoj ŝi devas unualoke havi ‘Obeemon,’” kaj ŝi deprenis la botelon sur kiu estis tiu etiketo kaj verŝis el ĝi sur pladon plurajn grajnojn de la enhavo. “‘Amikemo’ estas ankaŭ bona kaj ‘Veremo.’” Ŝi verŝis en la pladon iom el ĉiu el tiuj boteloj.

“Mi kredas ke tio sufiĉos,” ŝi pludiris, “ĉar la aliaj kvalitoj ne estas bezonaj en servistino.”

Onĉjo Nonĉjo, kiu kun Oĵo staris apud ŝi, tuŝis la botelon signitan “Lerteco.”

“Iom,” diris li.

“Iom da ‘Lerteco’? Nu, eble vi pravas, sinjoro,” diris ŝi, kaj ŝi estis tuj prenonta la botelon kiam la Kurbiĝinta Magiisto subite vokis al ŝi ekscitite de la kameno.

“Rapide, Margolote! Venu helpi min.”

Ŝi tuj kuris al la flanko de sia edzo kaj helpis lin levi la kvar kaldronojn de la fajro. Ilia enhavo jam forbolis, lasante sur la fundo de ĉiu kaldrono kelkajn grajnojn de fajna blanka pulvoro. Tre zorge la Magiisto elprenis tiun pulvoron, kunmetis la tuton en oran pladon, en kiu li miksis ĝin per ora kulero. Kiam la miksaĵo estis kompleta estis apenaŭ manpleno, ensume.

  image-020

“Tio,” diris D-ro Pipt, per tono de plezuro kaj triumfo, “estas la mirinda Pulvoro de Vivo, kiun nur mi en la mondo scias fari. Mi bezonis preskaŭ ses jarojn por prepari tiujn valoregajn grajnojn da polvo, sed la amaseto sur tiu plado valoras la prezon de regno kaj multaj reĝoj donus ĉion por posedi ĝin. Kiam ĝi estos frida mi metos ĝin en boteleton; sed intertempe mi devas zorge gardi ĝin, por ke venteto ne forblovu aŭ disigu ĝin.”

Onĉjo Nonĉjo, Margolote kaj la Magiisto ĉiuj staris rigardante la eksterordinaran Pulvoron, sed Oĵon pli interesis ĝuste tiam la cerbo de la Miksĉifona Knabino. Opiniante ke estas kaj maljuste kaj malafable forteni de ŝi oportunajn bonajn kvalitojn, la knabo prenis ĉiun botelon sur la breto kaj verŝis iom de la enhavo en la pladon de Margolote.

Neniu vidis lin fari tion, ĉar ĉiuj rigardadis la Pulvoron de Vivo; sed baldaŭ la virino memoris kion ŝi faradis, kaj revenis al la ŝranko.

“Mi pensu,” ŝi komentis; “mi intencis doni al mia knabino iom da ‘Lerteco,’ kiun la Doktoro uzas anstataŭ ‘Inteligenton’ – ĉar li ankoraŭ ne lernis fabriki tiun kvaliton.”

Preninte la botelon da “Lerteco” ŝi aldonis iom de la pulvoro al la amaso sur la plado. Oĵo iomete maltrankviliĝis pro tio, ĉar li jam metis abundan ‘Lerteco’-pulvoron en la pladon; sed li ne kuraĝis haltigi ŝin do li komfortigis sin per la penso ke oni ne povas havi tro la lerteco.

Margolote nun portis la pladon da cerbo al la benko.

Disŝirinte la kunkudron de la flikaĵo sur la frunto de la knabino, ŝi metis la pulvoron en la kapon kaj poste rekudris la ŝiron por ke la fliko estu tiel zorge farita kaj fortika kiel antaŭe.

“Mia knabino estas tute preta por via Pulvoro de Vivo, mia kara,” ŝi diris al sia edzo. Sed la Magiisto respondis:

“Ĉi tiu pulvoro nepre ne estu uzita antaŭ la morgaŭa mateno, sed mi kredas ke ĝi nun estas sufiĉe frida por enboteliĝi.”

Li elektis malgrandan oran botelon kies supro estis piproskatoleto, por ke oni povu ŝuti la pulvoron sur objektojn tra la malgrandaj truoj. Tre zorge li metis la Pulvoron de Vivo en la oran botelon kaj poste ŝlosis ĝin en tirkeston de sia ŝranko.

“Fine,” diris li, kunfrotante gaje siajn manojn, “mi havas multan libertempon por bona konversacio kun mia malnova amiko Onĉjo Nonĉjo. Do ni komforte sidiĝu kaj distru nin. Kirlinte tiujn kvar kaldronojn dum ses jaroj mi ĝojas havi iom da ripozo.”

“Plejparte vi mem devos paroli,” diris Oĵo, “ĉar oni nomas Onĉjon la Silentulo kaj li uzas malmultajn vortojn.”

“Mi scias; sed pro tio via onklo estas ege agrabla kunulo kaj kunklaĉulo,” deklaris D-ro Pipt. “La plej multaj personoj tro parolas, do estas ripozige trovi homon kiu tro malmulte parolas.”

Oĵo rigardis la Magiiston kun multaj respekto kaj scivolemo.

“Ĉu ne ĉagrenas vin ke vi estas tiom kurbiĝinta?” li demandis.

“Ne; mi tre fieras pri mi,” estis la respondo. “Mi supozas ke mi estas la sola Kurbiĝinta Magiisto en la tuta mondo. Oni akuzas ke kelkaj aliaj estas kurbaj sed mi estas la sola aŭtentika.”(Vortludo en la Angla: “kurba” signifas kaj “kurbiĝinta” kaj “malhonesta.”)

Li vere estis tre kurbiĝinta kaj Oĵo demandis al si kiel li povas fari tiom da agoj per tiel tordita korpo. Kiam li sidiĝis sur kurbigitan seĝon kiu estis farita speciale por li, unu genuo estis sub lia mentono kaj la alia proksime al la kurbaĵo de lia dorso; sed li estis gajema homo kaj lia vizaĝo havis plaĉan kaj agrablan esprimon.

“Oni ne permesas ke mi magiadu, krom por min mem distri,” li informis siajn vizitantojn, dum li flamigis pipon kun kurbiĝinta fusto kaj komencis fumi. “Tro da homoj magiadis en la Lando Oz, do nia bela Princino Ozma ĉesigis tion. Mi kredas ke ŝi plene pravis. Estis pluraj fiaj Sorĉistinoj kiuj kaŭzis multajn ĝenojn; sed nun estas ĉiuj ĉesintaj kaj nur la granda Sorĉistino, Glinda la Bona, rajtas uzi siajn magiajn artojn, kiuj neniam damaĝas. La Sorĉisto de Oz, kiu iam estis ĉarlatano kaj tute ne sciis magii, studas lecionojn de Glinda, kaj oni diras ke li fariĝas sufiĉe bona Sorĉisto; sed li estas nur asistanto de la granda Sorĉistino. Mi rajtas fari servistinon por mia edzino, sciu, aŭ Vitran Katon por kapti niajn musojn – kion ŝi rifuzas fari – sed oni malpermesas ke mi faru magion por aliaj, aŭ profesie uzu ĝin.”

“Sendube magio estas tre interesa studtemo,” diris Oĵo.

“Nepre jes,” asertis la Magiisto. “Dum mia vivo mi faris kelkajn magiajn agojn kiuj egalas la lertecon de Glinda la Bona. Ekzemple, la Pulvoro de Vivo, kaj mia Ŝtoniga Likvaĵo, kiu estas en tiu botelo sur la tiea breto – super la fenestro.”

“Kion faras la Ŝtoniga Likvaĵo?” demandis la knabo.

“Ŝanĝas ĉion kion ĝi tuŝas en solidan marmoron. Mi mem inventis ĝin, kaj mi trovas ĝin tre utila. Foje du el tiuj aĉaj Kolizuloj, kun korpoj kiaj de ursoj kaj kapoj kiaj de tigroj, venis ĉi tien el la arbaro por ataki nin; sed mi ŝutis iom da tiu Likvaĵo sur ilin kaj tuj ili marmoriĝis. Mi nun uzas ilin kiel ornamajn statuojn en mia ĝardeno. Ĉi tiu tablo aspektas al vi ligna, kaj iam ĝi vere estis ligna; sed mi ŝutis kelkajn gutojn de la Ŝtoniga Likvaĵo sur ĝin kaj nun ĝi estas marmora. Ĝi neniam rompiĝos nek triviĝos.”

“Bone!” diris Onĉjo Nonĉjo, skuante sian kapon kaj palpante sian longan grizan barbon.

“Ve; kiom babilema vi fariĝas, Onĉjo,” komentis la Magiisto, al kiu plaĉis la komplimento. Sed ĝuste tiam aŭdiĝis gratado ĉe la malantaŭa pordo kaj akra voĉo kriis: “Enlasu min! Rapidu tuj! Enlasu min!”

Margolote stariĝis kaj iris al la pordo.

  image-021

“Do agu kiel bona kato,” ŝi diris.

“Mi-i-aŭ-ŭ-ŭ! Jen; ĉu tion akceptas via reĝa moŝto?” demandis la voĉo, per malestima tono.

“Jes; jen ĝusta katparolado,” deklaris la virino, kaj ŝi malfermis la pordon.

Tuj kato eniris, paŝis al la centro de la ĉambro kaj ekhaltis vidante la nekonatojn. Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo ambaŭ gapis ĝin per larĝe malfermitaj okuloj, ĉar certe neniu tia kurioza besto iam antaŭe ekzistis – eĉ en la Lando Oz.

  image-022


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.