La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

20. Jup Kaptita

  image-104

DUM ili pretiĝis foriri, Doroteo demandis: “Ĉu vi povas informi nin pri kie estas obskura puto?”

“Pri tio ni neniam aŭdis,” diris la Totenhoto.

“Ni estas vekaj plejparte en la mallumo, kaj dormas dum la taglumo; sed ni neniam vidis obskuran puton, nek ion similan.”

“Ĉu iu loĝas sur tiuj montoj preter ĉi tie?” demandis la Birdotimigilo.

“Multaj homoj. Sed prefere ne vizitu ilin. Ni neniam iras tien,” estis la respondo.

“Kiaj estas tiuj homoj?” Doroteo demandis.

“Ne scias. Oni ordonis ke ni fortenu nin de la montaj vojoj, do ni obeas. Ĉi tiu sabla dezerto estas sufiĉe bona por ni, kaj oni ne ĝenas nin ĉi tie,” deklaris la Totenhoto.

Do ili foriris de la viro kiu komfortigis sin en sia malluma loĝejo por dormi, kaj eliris en la sunlumon, prenante la padon kiu kondukis al la rokoplenaj lokoj. Ili baldaŭ trovis la grimpadon malfacila, ĉar la rokoj estis malglataj kaj plenaj de akraj pintoj kaj randoj kaj nun tute ne plu estis pado. Rampante tie kaj tie inter la rokegoj ili senhalte pluiris, malrapide ili altiĝis pli kaj pli ĝis fine ili atingis grandan fendon en parto de la monto, kie la roko ŝajne disfendiĝis kaj lasis altajn murojn ĉiuflanke.

“Eble ni iru ĉidirekte,” proponis Doroteo; “estas multe pli facile marŝi ol transgrimpi la montetojn.”

“Kion pri tiu afiŝo?” demandis Oĵo.

“Kiu afiŝo?” ŝi demandis.

La Manĝtula knabo indikis kelkajn vortojn pentritajn sur la muro de roko apud ili, kiun ne rimarkis Doroteo. La vortoj diris:

“ATENTU: JUP!”

La knabino okulumis tiun afiŝon dum momento kaj poste turnis sin al la Birdotimigilo, demandante:

“Kiu estas Jup; aŭ kio estas Jup?”

La pajlulo gapneis. Poste ŝi rigardis Toton kaj la hundo diris “Vuf!”

“Nure eblos sciiĝi se ni antaŭeniros.” diris Ĉifoneroj.

Ĉar tio estas tute vera, ili antaŭeniris. Dum ili antaŭeniris, la rokaj muroj ĉiuflankaj pli kaj pli altiĝis. Baldaŭ ili atingis plian afiŝon, kiu diris:

“AVERTO: JUP KAPITA.”

“Nu, rilate al tio,” komentis Doroteo, “se Jup estas kaptita ne necesas avertiĝi pri li. Negrave kiu estas Jup, mi multe preferas ke li estu kaptita ol kuranta libere.”

“Ankaŭ mi,” konsentis la Birdotimigilo, kapjesigante sian surpentritan kapon.

“Sed,” diris Ĉifoneroj penseme:

Jup-te-hup-te-lup-te-gup!
Kial estas pasto en la sup’?
Nin avertas, sed ni certas,
Ni lertas iri al la Jup.

“Ve! Ĉu vi fartas iom mise, ĝuste nun?” Doroteo demandis al la Miksĉifona Knabino.

“Ne misfarta, freneza,” diris Oĵo. “Kiam ŝi diras tiaĵojn, mi estas certa ke ŝia cerbo iel difektiĝis kaj misfunkcias.”

“Mi ne komprenas kial oni avertas nin pri la Jup se li ne estas danĝera,” komentis la Birdotimigilo perplekse.

“Ne gravas; ni informiĝos plene pri li kiam ni atingos lin,” respondis la knabineto.

La mallarĝa kanjono turniĝis kaj tordiĝis tien kaj tien, kaj la fendo estis tiom mallarĝa ke ili povis tuŝi ambaŭ murojn samtempe kiam ili etendis siajn brakojn. Toto antaŭenkuris, petolante lude, sed subite li sonigis akran timbojon kaj revenis kurante al ili kun la vosto inter la kruroj, kion faras hundoj timoplenaj.

“Ha,” diris la Birdotimigilo, kiu gvidis, “evidente ni estas proksime al Jup.”

Ĝuste tiam, dum li ĉirkaŭiris akutan angulon, la pajlulo ekhaltis tiel subite ke la aliaj ĉiuj fraprenkontis lin.

“Kio estas?” demandis Doroteo, starante sur siaj piedpintoj por rigardi trans lian ŝultron. Sed kiam ŝi vidis kio estas ŝi kriis “Ho!” per miregoplena tono.

En unu el la rokmuroj – tiu maldekstre de ili – granda kaverno estis ĉizita, kaj antaŭ ĝi estis vico de dikaj feraj stangoj, kies suproj kaj malsuproj estis firme fiksitaj en la solida roko. Super tiu kaverno estis granda afiŝo, kiun Doroteo legis tre scivole, laŭte parolante la vortojn por ke ĉiuj sciu kion la vortoj diras:

“SINJORO JUP – LIA KAVO
La Plej Granda Sovaĝa Giganto Kaptita.
Alto, 7 Metroj – (Tamen li ne uzas subteran trajnon.)
Pezo, 750 Kilogramoj – (sed ki’ logas?)
Aĝo, 400 Jaroj ‘kaj eĉ pli’ (kiel diras reklamoj).
Temperamento, Terura kaj Feroca – (Sed ne dum li dormas.)
Apetito, Nesatigebla – (Preferas Viandajn Homojn kaj
Oranĝan Marmeladon.)
FREMDULOJ PROKSIMIĜANTAJ AL ĈI TIU KAVO 
PRENAS SUR SIN LA RISKON!
P.S. – Ne mem provizu al la Giganto Manĝon.”

  image-106

“Tute bone,” diris Oĵo, ĝemante; “ni retroiru.”

“La vojo estas longa,” deklaris Doroteo.

“Tiel estas,” komentis la Birdotimigilo, “kaj necesos tede rampi trans tiujn akrajn rokojn se ni ne povos uzi ĉi tiun padon. Mi opinias ke plej bone estos preterkuri la kavon de la Giganto kiel eble plej rapide. Ŝajne Sinjoro Jup ĝuste nun dormas.”

Sed la Giganto ne dormis. Li subite aperis en la antaŭo de sia kaverno, ekkaptis la ferajn stangojn per siaj grandaj harkovritaj manoj kaj skuis ilin ĝis ili bruis en siaj ingoj.

Jup estis tiom alta ke niaj amikoj devis dorsen klini siajn kapojn por rigardi lian vizaĝon, kaj ili rimarkis ke li estas vestita nur per palruĝa veluro, kun arĝentaj butonoj kaj brodaĵoj. La botoj de la Giganto estis el palruĝa ledo havanta kvastojn kaj lia ĉapelo estis ornamita per enorma palruĝa strutoplumo, tre zorge bukligita.

“Jo-ho!” li diris per profunda basa voĉo; “mi flaras manĝon.”

“Mi kredas ke vi eraras,” respondis la Birdotimigilo.

“Nenia oranĝa marmelado troviĝas ĉi tie.”

“Ha, sed mi manĝas ankaŭ aliaĵojn,” asertis Sinjoro Jup.

“Nu, mi manĝas ilin kiam mi povas akiri ilin. Sed ĉi tiu estas soleca loko, kaj jam de multaj jaroj nenia bona viando pasas mian kavon, do mi malsatas.”

“Ĉu do vi jam de multaj jaroj ne manĝas?” demandis Doroteo.

“Nur ses formikojn kaj unu simion. Mi supozis ke la simio gustos simile al viandaj homoj, sed la gusto estis diferenca. Mi esperas ke vi gustos pli bone, ĉar vi aspektas dikaj kaj molkarnaj.”

“Ho, mi ne estos manĝita,” diris Doroteo.

“Kial ne?”

“Mi restos ekster via atingopovo,” ŝi respondis.

“Senkorulino!” ploris la Giganto, denove skuante la barilojn. “Pripensu de kiom da jaroj mi ne manĝas eĉ unu dikan knabineton! Oni diras ke la kosto de viando plialtiĝas, sed se mi sukcesos kapti vin mi certas ke la viando malaltiĝos. Kaj mi kaptos vin se mi povos.”

Dirante tion la Giganto puŝis siajn dikajn brakojn, kiuj aspektis arbotrunkoj (sed arbotrunkoj ne surhavas palruĝan veluron) inter la ferajn stangojn, kaj la brakoj estis sufiĉe longaj por tuŝi la kontraŭan muron de la roka pasejo. Post tio li etendis ilin laŭeble plej proksimen al niaj veturantoj kaj trovis ke li preskaŭ povas tuŝi la Birdotimigilon – sed nur preskaŭ.

“Iomete pliproksimiĝu, bonvole,” petegis la Giganto.

“Mi estas Birdotimigilo.”

“Birdotimigilo? Uĥ! Laŭ mi eĉ ne pajleron valoras birdotimigilo. Kiu estas tiu brile bunta delikataĵo malantaŭ vi?”

“Mi?” demandis Ĉifoneroj. “Mi estas Miksĉifona Knabino, kaj min plenigas katuno.”

“Ve,” ĝemis la Giganto, ĉagrenite; “tio reduktas mian manĝon de kvar al du – kaj la hundo. Mi ŝparos la hundon por manĝi ĝin kiel deserton.”

Toto graŭlis, kaj zorge restis tre for.

“Retroiru,” diris la Birdotimigilo al la uloj malantaŭ li.

“Ni reiru iom kaj diskutu ĉi tion.”

Do ili turnis sin kaj ĉirkaŭiris la angulon de la pasejo, kie la kavo ne plu estis videbla kaj Sinjoro Jup ne povis aŭdi ilin.

“Mia plano,” komencis la Birdotimigilo, kiam ili haltis, “estas kuregi preter la kavon, rapidege.”

“Sed li kaptus nin,” diris Doroteo.

“Nu, li nur povas kapti po unu, kaj mi iros la unua. Tuj kiam li kaptos min vi aliaj povos preterpasi lin kaj iri ekster lian kaptopovon, kaj li baldaŭ liberigos min ĉar mi ne estas manĝebla.”

Ili decidis provi tiun planon, kaj Doroteo prenis Toton en siajn brakojn, por protekti lin. Ŝi tuj sekvis la Birdotimigilon. Poste sekvis Oĵo, kaj Ĉifoneroj estis la lasta el la kvaro. Iliaj koroj batis iom pli rapide ol kutime kiam ili reproksimiĝis al la kavo de la Giganto, ĉifoje moviĝante antaŭen tre rapide.

La rezulto estis kia antaŭvidis la Birdotimigilo. Sinjoro Jup miregis vidante ilin kvazaŭfluge kuri al li, kaj ĵetante siajn brakojn tra la barilojn li ekkaptis la Birdotimigilon firme. La sekvan momenton li ekrekonis, pro la bruo de la pajlo inter liaj fingroj, ke li kaptis la nemanĝeblan ulon, sed dum tiu momento da hezito, Doroteo kaj Oĵo pasis la Giganton kaj fariĝis neatingeblaj. Kriante pro kolerego la monstro ĵetis la Birdotimigilon je ili per unu mano kaj ekkaptis Ĉifonerojn per la alia.

La kompatinda Birdotimigilo turniĝante flugis tra la aero kaj estis tiel lerte celigita ke li batis la dorson de Oĵo kaj faligis la knabon, kap-trans-pieden, kaj li poste faligis Doroteon kaj ankaŭ ŝin batĵetis al la tero. Toto flugis de la brakoj de la knabineto kaj surteriĝis iom antaŭ ŝi, kaj ĉiuj estis tiel konfuzitaj ke ili bezonis momenton antaŭ ol ili povis resurpiediĝi. Kiam ili faris tion ili turnis sin por rigardi la kavon de la Giganto, kaj tiumomente la feroca Sinjoro Jup ĵetis la Miksĉifonan Knabinon je ili.

Surteren refalis ĉiuj tri, amase, kun Ĉifoneroj plejsupre.

La Giganto muĝis tiel terure ke dum kelka tempo ili timis ke li liberiĝis, sed ne. Do ili sidis sur la vojo kaj rigardis unu la alian iom perpleksmaniere, kaj poste komencis senti ĝojon.

“Ni sukcesis!” kriis la Birdotimigilo, kontente. “Kaj nun ni estas liberaj kaj povos laŭvole foriri.”

“Sinjoro Jup estas tre malĝentila,” deklaris Ĉifoneroj. “Li fie skuis min. Bonfortune miaj kudraĵoj estas tre firmaj kaj fortaj, ĉar tia malmilda trakto povus ŝiri mian tutan dorson.”

“Permesu ke mi pardonpetu nome de la Giganto,” diris la Birdotimigilo, surpieden levante la Miksĉifonan Knabinon kaj senpolvigante ŝian jupon per siaj pajloplenaj manoj.

“Sinjoro Jup estas plene nekonata de mi, sed mi timas, pro lia malĝentila konduto, ke li ne estas ĝentlemano.”

Doroteo kaj Oĵo ridis pro tiu deklaro kaj Toto bojis kvazaŭ komprenante la ŝercon, kaj post tio ĉiuj sentis sin pli bonspiritaj kaj gaje rekomencis la marŝadon.

“Kompreneble,” diris la knabineto, kiam ili jam iom longe tramarŝis la pasejon, “por ni estis bonfortune ke la Giganto estis enkaĝigita; ĉar, se li estus libera, li – li – ”

“Eble, tiuokaze, li ne plu estus malsata,” diris Oĵo sobre.

  image-107


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.