La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

26. La Trompema Rivero

LA sekvan matenon ili puŝis la floson en la akvon kaj ĉiuj surflosiĝis.

La Kvelula viro devis firme teni la ŝtipan boaton dum ili surlokiĝis, kaj la fluo de la rivero estis tiel forta ke ĝi preskaŭ tiregis la floson el liaj manoj.

Tuj kiam ili ĉiuj sidis sur la ŝtipoj li lasis ĝin kaj ĝi forflosis kaj la aventurantoj komencis sian vojaĝon cele la Palpbruman Landon.

La dometo de la Kveluloj estis ne plu videbla preskaŭ antaŭ ol ili finis krii siajn adiaŭojn, kaj la Birdotimigilo diris per kontenta voĉo: “Ni ne bezonos multan tempon por atingi la Palpbruman Landon, ĉimaniere.”

Ili jam flosis plurajn kilometrojn laŭ la fluo kaj ĝuadis sian vojaĝon, sed subite la floso ekmalrapidiĝis, ekhaltis, kaj komencis reveturi laŭ la direkto el kiu ĝi venis.

“Nu, kio okazas?” demandis Doroteo, miroplene; sed ili ĉiuj same perpleksis kiel ŝi kaj unue neniu povis respondi tiun demandon. Tamen baldaŭ ili ekkonsciis la veron: ke la fluo de la rivero sin retroigis kaj la akvo nun fluas kontraŭadirekte – cele la montojn.

Ili komencis rekoni la scenojn kiujn ili jam antaŭe pasis, kaj post nelonge ili revidis la dometon de la Kveluloj. La viro staradis sur la riverbordo kaj kriis al ili:

“Saluton. Mi ĝojas revidi vin. Mi forgesis diri al vi ke la rivero ŝanĝas sian direkton fojfoje. Kelkfoje ĝi fluas unudirekten kaj alifoje alidirekten.”

Ili ne havis sufiĉan tempon por respondi al li, ĉar la floso portiĝis preter la domon kaj longdistance aliflanken de ĝi.

“Ni iras precize kien ni ne volas iri,” diris Doroteo, “kaj mi supozas ke ni ne povas esperi pli ol atingi la teron antaŭ ol pluportiĝi.”

Sed ili ne povis atingi la teron. Al ili mankis remiloj, kaj eĉ stango per kiu ili povus gvidi la floson. La ŝtipoj portantaj ilin flosadis en la mezo de la fluo kaj firme teniĝis en tiu pozicio per la forta fluo.

Do ili sidis kviete kaj atendis kaj, eĉ dum ili demandis al si kion fari, la floso malrapidiĝis, ekhaltis, kaj komencis flosi alidirekten – laŭ la direkto kiun ĝi unue iris. Post nelonge ili repasis la Kvelulan domon kaj la viro plu staradis sur la bordo. Li kriis al ili:

“Saluton! Mi ĝojas revidi vin. Mi anticipas ke mi revidos vin tre ofte, dum vi pasos, krom se eble vi naĝos al la tero.”

Sed ili jam postlasis lin kaj iras denove cele la Palpbruman Landon.

“Vere estas misfortune,” diris Oĵo per senespera voĉo. “La Trompema Rivero konstante ŝanĝiĝas, ŝajne, kaj nun ni devos flosadi tien kaj reen, se ni ne sukcesos iel alteriĝi.”

“Ĉu vi scipovas naĝi?” demandis Doroteo.

“Ne; mi estas Oĵo la Misfortuna.”

“Nek mi. Toto scipovas iomete naĝi, sed tio ne helpos nin alteriĝi.”

“Mi ne scias ĉu aŭ ne mi scipovas naĝi,” komentis Ĉifoneroj; “sed se mi provus mi certe ruinigus miajn belajn ĉifonojn.”

“Mia pajlo pleniĝus per la akvo kaj mi subakviĝus,” diris la Birdotimigilo.

Do ili ne povis elpensi manieron eskapi sian dilemon kaj pro senhelpeco ili nur sidis kviete. Oĵo, kiu estis sur la antaŭo de la floso, transrigardis en la akvon kaj kredis vidi kelkajn grandajn fiŝojn naĝadi. Li trovis nefiksitan finaĵon de la sekigoŝnuro kiu kuntenis la ŝtipojn, kaj preninte oran najlon el sia poŝo li fleksis ĝin tiel formante hokon, kaj ligis ĝin al la finaĵo de la ŝnuro. Surmetinte iom da pano kiun li rompis de sia bulko, li faligis la ŝnuron en la akvon kaj preskaŭ tuj ĝin kaptis granda fiŝo.

Ili sciis ke ĝi estas granda fiŝo, ĉar ĝi tiel forte tiris la ŝnuron ke ĝi antaŭentiris la floson eĉ pli rapide ol ĝin antaŭe portis la fluo de la rivero. La fiŝo multe timis, kaj ĝi forte naĝis. Ĉar la alia finaĵo de la sekigoŝnuro estis ligita ĉirkaŭ la ŝtipojn li ne povis detiri ĝin, kaj ĉar li avide glutis la oran hokon per sia unua mordo li ankaŭ ne povis liberiĝi de tio.

Kiam ili atingis la lokon kie la fluo antaŭe ŝanĝiĝis, la fiŝo plu naĝadis antaŭen pro sia sovaĝa klopodo eskapi. La floso malrapidiĝis, sed ĝi ne ekhaltis, ĉar la fiŝo neebligis tion. Ĝi plu moviĝadis laŭ la sama direkto kiel ĝis tiam.

Kiam la fluo ŝanĝis sian direkton kaj ekrapidis retren ĝi ne sukcesis kunporti la floson. Malrapide, centimetron post centimetro, ili pluflosis, kaj la fiŝo tiris kaj tiris kaj pluirigis ilin.

“Mi esperas ke li ne cedos,” diris Oĵo maltrankvile. “Se la fiŝo povos elteni ĝis la fluo reŝanĝos sin, ĉio estos bona.”

La fiŝo ne cedis, sed brave tiris la floson ĝis fine la akvo en la rivero reŝanĝis sian direkton kaj flosigis ilin laŭ ilia volo. Sed nun la kaptita fiŝon trovis sian forton febliĝanta.

  image-122

Serĉante rifuĝejon, ĝi komencis tiri la floson al la bordo.

Ĉar ili ne volis albordiĝi en tiu loko la knabo tranĉis la ŝnuron per sia poŝtranĉilo kaj liberigis la fiŝon, nur ĝustatempe por ke la floso ne surbordiĝu.

Kiam la sekvan fojon la rivero retrigis sin la Birdotimigilo sukcesis ekpreni branĉon de arbo pendantan super la akvo kaj ili ĉiuj helpis lin firme teni ĝin kaj neebligi ke la floso pli retrenportiĝu. Dum ili atendis tie, Oĵo vidis longan rompitan branĉon kuŝantan sur la bordo, do li saltis sur la bordon kaj prenis ĝin. Kiam li detiris la flankobranĉetojn li kredis ke li povos uzi la branĉon kiel stangon, por gvidi la floson se urĝos.

Ili firme tenis la arbon ĝis ili trovis ke la akvo fluas ĝustadirekten, kaj tiam ili lasis ĝin kaj permesis ke la floso rekomencu veturi. Malgraŭ tiuj paŭzoj ili efektive bone progresadis cele la Palpbruman Landon kaj trovinte metodon konkeri la kontraŭeman fluon iliaj spiritoj multe plimalpeziĝis. Ili ne povis vidi multon de la lando tra kiu ili pasas, pro la altaj bordoj, kaj ili ne renkontis aliajn boatojn aŭ flosaĵojn sur la surfaco de la rivero.

Denove la trompema rivero inversigis sian fluon, sed ĉifoje la Birdotimigilo estis avertita kaj uzis la stangon por puŝi la floson cele grandan rokon kuŝantan en la akvo. Li kredis ke la roko neebligos ilian retroflosadon laŭ la fluo, kaj tiel estis. Ili kroĉis sin al tiu ankraĵo ĝis la akvo rekomencis flui ĝustadirekten, kaj tiam ili permesis ke la flosu pluflosu.

Flosinte ĉirkaŭ kurbiĝon ili vidis antaŭ si altan akvan deklivon kiu etendis sin trans la tutan riveron, kaj cele tion ili estis nerezisteble portataj. Ĉar ne eblis haltigi la flosadon de la floso ili firme kroĉis sin al la ŝtipoj kaj lasis la riveron pluportadi ilin. Rapide la floso grimpis la akvan deklivon kaj glitis laŭ la alia flanko, plonĝigante sian randon profunde en la akvon kaj plene malsekigante ilin per akveroj.

Same kiel antaŭe la floso reĝustigis sin kaj pluflosis, kaj Doroteo kaj Oĵo ridis pro la malsekiĝo; sed Ĉifoneroj estis multe ĉagrenita kaj la Birdotimigilo elprenis sian poŝtukon kaj viŝis la akvon de la ĉifonoj de la Miksĉifona Knabino laŭeble. La suno baldaŭ sekigis ŝin kaj la koloroj de ŝiaj ĉifonoj montriĝis bonaj, ĉar ili ne kunmiksiĝis nek fadis.

Pasinte la muron da akvo la fluo ne ŝanĝiĝis nek plu retrofluis, ĝi plu tiris ilin senhalte antaŭen. La bordoj de la rivero ankaŭ malaltiĝis, tiel ke ili denove povis vidi la pejzaĝon, kaj baldaŭ ili trovis flavajn ranunkolojn kaj leontodojn kreskantajn inter la herboj, pro kio ili sciis ke ili jam atingis la Palpbruman landon.

“Eble ni devus alteriĝi,” Doroteo diris al la Birdotimigilo.

“Baldaŭ,” li respondis. “La kastelo de la Stana Lignohakisto estas en la suda parto de la Palpbruma Lando, do ĝi devas esti ne tre malproksime de ĉi tie.”

Timante ke ili eble tro foren drivus, Doroteo kaj Oĵo nun stariĝis kaj levis la Birdotimigilon en siaj brakoj, laŭeble plej alten, por ke li povu facile vidi la pejzaĝon. Dum kelka tempo li rekonis nenion vidatan, sed fine li kriis:

“Jen ĝi! Jen ĝi!”

“Kio?” demandis Doroteo.

“La stana kastelo de la Stana Lignohakisto. Mi povas vidi ĝiajn turetojn brili en la sunlumo. Ĝi estas tre for, sed estos plej bone ke ni alteriĝu tuj.”

image-123image-124

Ili malsuprenigis lin kaj komencis impeti la floson al la bordo per la stango. Ĝi tre bone obeis, ĉar la fluo estis nun pli pigra, kaj baldaŭ ili atingis la bordon kaj sendanĝere surteriĝis.

La Palpbruma Lando estis vere bela, kaj trans la kampojn ili povis vidi de for la arĝentan brilon de la stana kastelo.

Leĝerakore ili rapidigis sin al ĝi, ĉar ili bone ripozis dum sia longa rajdo sur la rivero.

Post nelonge ili komencis transiri enorman kampon da belegaj flavaj lilioj, kies delikata odoro estis tre ĝuiga.

“Belegaj!” kriis Doroteo, haltante por admiri la perfektecon de tiuj grandiozaj floroj.

“Jes,” diris la Birdotimigilo, penseme, “sed ni devas nepre ne dispremi aŭ vundi iun el la lilioj.”

“Kial ne?” demandis Oĵo.

“La Stana Lignohakisto estas tre bonkora,” estis la respondo, “kaj li malamas vidi ian ajn vundiĝon de vivanto.”

“Ĉu floroj vivas?” demandis Ĉifoneroj.

“Jes, kompreneble. Kaj tiuj floroj apartenas al la Stana Lignohakisto. Do, por ne ofendi lin, ni ne surtretu eĉ unu floron.”

“Foje,” diris Doroteo, “la Stana Lignohakisto paŝis sur skarabon kaj mortigis la uleton. Tio tre malfeliĉigis lin kaj li ploris ĝis liaj artikoj rustiĝis pro la larmoj, tiel ke li ne povis movi ilin.”

“Kion do li faris pri tio?” demandis Oĵo.

“Metis oleon sur ilin ĝis la artikoj denove glate funkciis.”

“Ho!” kriis la knabo, kvazaŭ granda eltrovo ektrafis lian menson. Sed li ne diris kio estas la eltrovo kaj tenis sekreta la ideon.

La marŝo estis longa sed plaĉa, kaj ĝi tute ne ĝenis ilin.

Malfrue en la posttagmezo ili proksimiĝis al la mirinda stana kastelo de la Imperiestro de la Palpbrumoj, kaj Oĵo kaj Ĉifoneroj, kiuj neniam antaŭe vidis ĝin, pleniĝis per mirego.

Stano abundis en la Palpbruma Lando kaj laŭdire la Palpbrumoj estis la plej lertaj stanistoj en la tuta mondo.

Do la Stana Lignohakisto dungis ilin kiam li konstruigis sian grandiozan kastelon, kiu estis plene el stano, de la tero ĝis la plej alta tureto, kaj tiel brile polurita ke ĝi scintilis en la sunradioj pli bele ol arĝento. Ĉirkaŭ la tereno de la kastelo staris stana muro, kun stanaj pordegoj; sed la pordegoj estis plene apertaj ĉar neniuj malamikoj de la Imperiestro ekzistis por ĝeni lin.

Enirinte la vastan terenon niaj veturantoj trovis ke necesas ankoraŭ pli admiradi. Stanaj fontoj sendis klaran akvon alten en la aeron kaj estis multaj bedoj da stanaj floroj, tiel perfekte formitaj kiel estus naturaj floroj. Ankaŭ estis stanaj arboj, kaj tie kaj tie estis ombrumataj laŭboj el stano, kun stanaj benkoj kaj seĝoj sur kiuj oni povas sidi. Ankaŭ, flanke de la vojo kondukanta al la fronta pordo de la kastelo, estis vicoj da stanaj statuoj, tre lerte faritaj. Inter ili Oĵo rekonis statuojn de Doroteo, Toto, la Birdotimigilo, la Sorĉisto, la Vilulo, Joĉjo Kukurbokapo kaj Ozma, ĉiuj starantaj sur bone formitaj stanaj piedestaloj.

Toto bone konis la loĝejon de la Stana Lignohakisto, kaj, certa pri ĝoja bonvenigo, li antaŭenkuris kaj bojis tiel laŭte ĉe la fronta pordo ke la Stana Lignohakisto aŭdis lin kaj mem elvenis por trovi ĉu vere estas lia malnova amiko Toto.

La sekvan momenton la stanulo varmakore ĉirkaŭbrakumis la Birdotimigilon kaj turnis sin por ĉirkaŭpremi Doroteon.

Sed nun lian okulon kaptis la stranga aspekto de la Miksĉifona Knabino, kaj li rigardis ŝin kun kunmiksitaj miro kaj admiro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.