La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

14. Oĵo Malobeas Leĝon

image-069

“KIA kurioza viro,” komentis la Manĝtula knabo, post kiam la grupo rekomencis sian veturon.

“Kaj vere kompleza kaj ĝentila,” aldonis Ĉifoneroj, kapjesante. “Mi opinias lin la plej bela viro kiun iam mi vidis post mia viviĝo.”

“Ago bela, homo bela,” citis la Vilulo; “sed ni agnosku ke neniu vivanta birdotimigilo estas pli bela. La ĉefa merito de mia amiko estas ke li estas granda pensisto, kaj en Oz oni opinias ke estas saĝe obei liajn konsilojn.”

“Mi ne rimarkis cerbon en lia kapo,” observis la Vitra Kato.

“Oni ne povas vidi ĝin funkcii, sed ĝi ja enestas,” deklaris la Vilulo. “Mi mem ne multe fidis lian cerbon, kiam unue mi venis al Oz, ĉar ĉarlatana Sorĉisto donis ĝin al li; sed mi baldaŭ konvinkiĝis ke la Birdotimigilo vere estas saĝa; kaj, krom se lia cerbo saĝigas lin, tia saĝeco estas neklarigebla.”

“Ĉu la Sorĉisto de Oz estas ĉarlatano?” demandis Oĵo.

“Ne nun, sed jes antaŭe, sed li reformis sin kaj nun asistas Glindan la Bonan, kiu estas la Reĝa Sorĉistino de Oz kaj la sola persono permesata uzi magion aŭ sorĉadon. Glinda instruis al nia maljuna Sorĉisto multajn lertaĵojn, tiel ke li ne plu estas ĉarlatano.”

Ili plumarŝis silente dum kelka tempo kaj poste Oĵo diris:

“Se Ozma malpermesos ke la Kurbiĝinta Magiisto revivigu Onĉjon Nonĉjon, kion mi faru?”

La Vilulo kapneis.

“Tiuokaze vi nenion povos fari,” li diris. “Sed ne jam perdu esperon. Ni iros al Princino Doroteo kaj informos al ŝi pri viaj problemoj, kaj poste ni lasos ŝin paroli al Ozma. Doroteo havas la plej amoplenan koreton en la mondo, kaj ŝi mem spertis tiom da problemoj ke ŝi nepre simpatios kun vi.”

“Ĉu Doroteo estas la knabineto kiu venis ĉi tien el Kansas?” demandis la knabo.

“Jes. En Kansas ŝi estis Doroteo Gale. Mi antaŭe konis ŝin tie, kaj ŝi venigis min al la Lando Oz. Sed nun Ozma faris ŝin Princino, kaj Onklino Em kaj Onklo Henriko de Doroteo ankaŭ estas ĉi tie.” Nun la Vilulo faris longan ĝemon, kaj poste li pludiris: “Jen stranga lando, la Lando Oz, sed mi amas ĝin malgraŭ tio.”

“Kio pri ĝi estas stranga?” demandis Ĉifoneroj.

“Nu, ekzemple, vi,” diris li.

“Ĉu en via propra lando vi ne vidis knabinojn egale belajn?” ŝi demandis.

“Neniujn egale belege buntajn,” li agnoskis. “En Usono knabino plenigita per katuno ne estus vivanta, nek iu inspiriĝus fari knabinon el miksĉifona litokovrilo.”

“Kia stranga lando nepre estas Usono!” ŝi kriis tre surprizite. “La Birdotimigilo, kiu laŭ vi estas saĝa, diris al mi ke mi estas la plej bela ulo kiun iam li vidis.”

“Mi scias; kaj eble tiel estas – laŭ la vidpunkto de birdotimigilo,” respondis la Vilulo; sed kial li ridetis dirante tion ne povis diveni Ĉifoneroj.

Proksimiĝante al la Smeralda Urbo la veturantoj pleniĝis per admiro pri la belega pejzaĝo kiun ili vidas. Tre belaj domoj staris ambaŭflanke de la vojo kaj ĉiu havis antaŭ si verdan gazonon kiel ankaŭ belan florĝardenon.

“Post unu horo,” diris la Vilulo, “ni ekvidos la murojn de la Reĝa Urbo.”

Li antaŭmarŝadis, kun Ĉifoneroj, kaj malantaŭ ili marŝis la Vuzo kaj la Vitra Kato. Oĵo postrestis iom, ĉar malgraŭ la avertoj ricevitaj la okuloj de la knabo rigardadis la foliplantojn kiuj borderis la vojon el flavaj brikoj kaj li fervore volis trovi ĉu vere ekzistas tia planto kia sesfolio.

Subite li ekhaltis kaj klinis sin por ekzameni la teron pli atente. Jes; jen fine planto kun ses larĝe etendiĝantaj folioj.

Li zorge kalkulis ilin, por certiĝi. Post momento lia koro saltis pro ĝojo, ĉar jen unu el la valoraĵoj por kiuj li venis –  objekto kiu helpos revivigi karan Onĉjon Nonĉjon.

Li rigardetis antaŭen kaj vidis ke neniu el liaj kunuloj rerigardas. Nek estis iuj aliaj personoj apude, ĉar ili estis meze inter du domoj. La tento estis nerezisteble forta.

  image-071

“Mi eble serĉus dum multaj semajnoj sen trovi alian sesfolion,” li diris al si, kaj rapide plukinte la tigon de la planto li metis la valoran sesfolion en sian korbon kaj kovris ĝin per la aliaj kunportataĵoj. Poste, penante aspekti kvazaŭ nenio okazis, li antaŭenkuris kaj reestis kun siaj kamaradoj.

La Smeralda Urbo, kiu estas la plej grandioza kaj ankaŭ la plej bela urbo en kiu ajn felando, estas ĉirkaŭata de alta dika muro el verda marmoro, glatige polurita kaj inkrustita per brilantaj smeraldoj. Estas kvar enirejoj, unu frontanta la Manĝtulan Landon, unu frontanta la Landon de la Palpbrumoj, unu frontanta la Landon de la Kveluloj kaj unu frontanta la Landon de la Gilikuloj. La Smeralda Urbo situas precize en la centro de tiuj kvar gravaj landoj de Oz. La enirejoj havis barilojn el pura oro, kaj ambaŭflanke de ĉiu enirejo estis altaj turoj, de kiuj flirtis gajaj standardoj. Aliaj turoj troviĝis laŭlonge de la muroj, kiuj estis sufiĉe larĝaj por ke oni marŝu kvarope sur ili.

  image-072

Tiu ĉirkaŭanta muro, tute verda kaj ora kaj brilanta pro valoraj gemoj, estis vere mirinda vidaĵo por niaj veturantoj, kiuj unue rigardis ĝin de la supro de monteto; sed preter la muro estis la vasta urbo kiun ĝi ĉirkaŭas, kaj centoj da juvelitaj spajroj, kupoloj kaj minaretoj, de kiuj pendis flagoj kaj standardoj, vidiĝis alte super la turoj de la enirejoj. En la centro de la urbo niaj amikoj povis vidi la suprojn de multaj grandiozaj arboj, kelkaj preskaŭ egale altaj kiel la spajroj de la konstruaĵoj, kaj la Vilulo informis ilin ke tiuj arboj estas en la reĝaj ĝardenoj de Princino Ozma.

Ili staris longatempe sur la supro de la monteto, plenigante siajn okulojn per la grandiozeco de la Smeralda Urbo.

“He-e-e!” kriis Ĉifoneroj, kunpremante siajn manojn ekstaze, “tio estos sufiĉa loĝejo por mi, tute certe. Ne plu la Manĝtula Lando por ĉi tiuj flikaĵoj – kaj ne plu la Kurbiĝinta Magiisto!”

“Sed, vi apartenas al D-ro Pipt,” respondis Oĵo, rigardante ŝin miroplene. “Oni faris vin kiel servistinon, Ĉifoneroj, do vi estas persona posedaĵo kaj ne via propra mastrino.”

“Fu al D-ro Pipt! Se li volas min, li venu ĉi tien por preni min. Mi ne propravole reiros al lia ejo; tio estas certa. Nur unu ejo en la Lando Oz estas taŭga loĝejo, kaj ĝi estas la Smeralda Urbo. Ĝi estas bela! Ĝi estas preskaŭ egale bela kiel mi, Oĵo.”

“En ĉi tiu lando,” komentis la Vilulo, “oni loĝas tie, kie ordonas nia Reganto. Ne konvenus ke ĉiuj loĝu en la Smeralda Urbo, sciu, ĉar kelkaj devas plugi la teron kaj kreskigi grenojn kaj fruktojn kaj legomojn, dum aliaj hakas lignon en la arbaroj, aŭ fiŝkaptas en la riveroj, aŭ paŝtas la ŝafojn kaj la brutojn.”

“Povruloj!” diris Ĉifoneroj.

“Mi emas opinii ke ili estas pli feliĉaj ol la urboloĝantoj,” respondis la Vilulo. “Ekzistas ia libereco kaj sendependeco en kamparloĝado kiun eĉ ne la Smeralda Urbo povas provizi. Mi scias ke multaj urbanoj volonte reirus al la kamparo. La Birdotimigilo loĝas en la kamparo, kaj ankaŭ la Stana Lignohakisto kaj Joĉjo Kukurbokapo; sed tiu trio estus bonvenaj loĝantoj en la palaco de Ozma se ili volus. Tro da impono tedas, sciu. Sed, se ni atingu la Smeraldan Urbon antaŭ la sunsubiro, ni rapidu, ĉar ĝi ankoraŭ estas tre for.”

La alloga aspekto de la urbo reenergiigis ilin ĉiujn kaj ili rapidis antaŭen per pli leĝeraj paŝoj ol antaŭe. Estis multaj interesaĵoj apud la vojo, ĉar la domoj nun situis pli dense kaj ili renkontis tre multajn personojn venantajn aŭ irantajn de unu aŭ alia loko. Ĉiuj aspektis feliĉvizaĝaj agrablaj homoj, kiuj kompleze kapskuetis al la fremduloj dum ili preterpasis, kaj interŝanĝis salutojn.

Fine ili atingis la grandan enirejon, ĝuste kiam la suno estis subiranta kaj aldonanta sian ruĝan brilon al la scintilado de la smeraldoj sur la verdaj muroj kaj spajroj. El ie interne de la urbo bando estis aŭdebla ludante dolĉan muzikon; leĝera nelaŭta zumo, kiel de multaj voĉoj, atingis iliajn orelojn; el la proksimaj kortoj venis la basa muĝado de bovinoj atendantaj sian melkiĝon.

Ili jam preskaŭ atingis la enirejon kiam la oraj bariloj flankenglitis kaj alta soldato elpaŝis kaj frontis ilin. Oĵo kredis neniam antaŭe esti vidinta tiel altan viron. La soldato surportis belan verdan kaj oran uniformon, kun alta ĉapelo en kiu estis flirtanta plumo, kaj li havis zonon dense inkrustitan per juveloj. Sed plej kurioza estis lia longa verda barbo, kiu etendiĝis ĝis longe sub lia talio kaj eble aspektigis lin pli alta ol li vere estis.

“Haltu!” diris la Soldato kun la Verda Barbo, ne per severa voĉo sed, anstataŭe, per amika tono.

Ili haltis jam antaŭ ol li parolis kaj staris rigardante lin.

“Bonan vesperon, Kolonelo,” diris la Vilulo. “Kio okazis post mia foriro? Ĉu io grava?”

“Vilĉinjo naskigis dek tri novajn kokidojn,” respondis la Soldato kun la Verda Barbo, “kaj ili estas la plej amigaj molharaj flavaj buletoj kiujn iam iu vidis. La Flava Kokino fieregas pro tiuj infanoj, mi certigas al vi.”

“Ŝi plene pravas,” konsentis la Vilulo. “Mi pensu: jam ĉirkaŭ sep mil kokidojn ŝi naskigis, ĉu ne, Generalo?”

“Almenaŭ tiom,” estis la respondo. “Nepre vizitu Vilĉinjon kaj gratulu ŝin.”

“Plezurigos min fari tion,” diris la Vilulo. “Sed atentu ke mi kunvenigis kelkajn fremdulojn. Mi kondukos ilin por viziti Doroteon.”

“Momenton, mi petas,” diris la soldato, barante ilin dum ili komencis eniri la pordon. “Mi deĵoras kaj mi devas plenumi ordonojn. Ĉiu iu en via grupo nomiĝas Oĵo la Misfortuna?”

“Nu, estas mi!” kriis Oĵo, mirante pro aŭdo de sia nomo sur la lipoj de nekonato.

La Soldato kun la Verda Barbo kapjesis. “Tion mi antaŭsupozis,” diris li, “kaj bedaŭrigas min anonci ke mia doloroplena devo estas aresti vin.”

“Aresti min!” kriis la knabo. “Pro kio?”

“Mi ne legis la akuzon,” respondis la soldato. Li tiris folion el sia brustopoŝo kaj rigardis ĝin. “Ho, jes; mi devas aresti vin ĉar vi propravole malobeis Leĝon de Oz.”

“Malobeis leĝon!” diris Ĉifoneroj. “Absurdaĵo, Soldato; vi ŝercas.”

“Ĉifoje ne,” respondis la soldato, ĝemante. “Mia kara infano – kio vi estas, diversvendaĵo aŭ divenu-kio-mi-estas? –  en mi vi vidas la Korpogardiston de nia gracoplena Reganto, Princino Ozma, kiel ankaŭ la Reĝan Armeon de Oz kaj la Policon de la Smeralda Urbo.”

“Kaj vi estas nur unusola viro!” kriis la Miksĉifona Knabino.

“Nur unu, kaj tio plene sufiĉas. En miaj oficialaj postenoj mi jam de tre multaj jaroj havas nenian taskon –  tiom longe ke mi komencis timi ke mi estas tute senutila – ĝis hodiaŭ. Antaŭ unu horo mi vokiĝis al ŝia Moŝto Ozma de Oz, kiu informis min ke mi devas aresti knabon nomatan Oĵo la Misfortuna, kiu veturas de la Manĝtula Lando al la Smeralda Urbo kaj baldaŭ atingos ĉi tien. Tiu ordono tiom surprizis min ke mi preskaŭ svenis, ĉar temas pri la unua persono meritanta areston dum mia tuta memoro. Oni prave nomas vin Oĵo la Misfortuna, povra knabo, ĉar vi malobeis Leĝon de Oz.”

image-073

“Sed vi eraras,” diris Ĉifoneroj. “Ozma eraras – vi ĉiuj eraras – ĉar Oĵo malobeis neniun Leĝon.”

“Do li baldaŭ reliberiĝos,” respondis la Soldato kun la Verda Barbo. “Ĉiu akuzita pri krimo estas juste juĝata de nia Reganto kaj havas ĉian oportunon pr uvi sian senkulpecon. Sed ĝuste nun la ordonoj de Ozma estas obeendaj.”

image-074

Dirinte tion li prenis el sia poŝo paron da mankatenoj el oro kaj inkrustitaj per rubioj kaj diamantoj, kaj ilin li ligis sur la pojnojn de Oĵo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.