La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1. Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo

  image-012

“KIE estas la butero, Onĉjo Nonĉjo?” demandis Oĵo.

Onĉjo rigardis tra la fenestro kaj karesis sian longan barbon. Poste li turnis sin al la Manĝtula knabo kaj kapneis.

“Ne ’stas,” diris li.

“Ne estas butero? Domaĝe, Onĉjo. Do kie estas la konfitaĵo?” demandis Oĵo, starante sur tabureto por povi rigardi ĉiujn bretojn de la bretaro.

Sed Onĉjo Nonĉjo denove kapneis.

“Mankas,” li diris.

“Ankaŭ ne estas konfitaĵo? Nek kuko – nek ĵeleo – nek pomoj – nur pano?”

“Nur,” diris Onĉjo, denove karesante sian barbon dum li rigardis tra la fenestro.

La knabeto alportis la tabureton kaj sidiĝis apud sia onklo, maĉante la sekan panon malrapide kaj ŝajne profunde pensante.

“Nenio kreskas en nia ĝardeno escepte de la panarbo,” li murmuris, “kaj restas nur du bulkoj sur tiu arbo; kaj ili ankoraŭ ne estas maturaj. Diru al mi, Onĉjo; kial ni estas tiel malriĉaj?”

La maljuna Manĝtulo turnis sin kaj rigardis Oĵon. Li havis afablajn okulojn, sed jam de tiom longe li nek ridetas nek ridas ke la knabo jam forgesis ke Onĉjo Nonĉjo povas aspekti alia ol solena.

Kaj Onĉjo neniam parolis pli da vortoj ol nepre necesis, do lia neveto, kiu loĝis sola kun li, lernis kompreni multon per unu vorto.

“Kial ni estas tiel malriĉaj, Onĉjo?” ripetis la knabo.

“Ne ’stas,” diris la maljuna Manĝtulo.

“Mi opinias ke jes,” deklaris Oĵo. “Kion ni havas?”

“Domon,” diris Onĉjo Nonĉjo.

“Mi scias, sed ĉiu en la Lando Oz havas loĝejon. Kion alian, Onĉjo?”

“Panon.”

“Mi manĝas la lastan maturan bulkon. Jen; mi jam apartigis vian porcion, Onĉjo. Ĝi estas sur la tablo, kaj vi povos manĝi ĝin kiam vi malsatos. Sed kiam ĝi ne plu estos, kion ni manĝos, Onĉjo?”

La maljunulo movetis sin en sia seĝo sed nur kapneis.

“Kompreneble,” diris Oĵo, kiu devis paroli ĉar lia onklo rifuzis, “neniu mortas pro malsano en la Lando Oz. Estas sufiĉe por ĉiuj, sciu; sed, se ĝi ne estas ĝuste kie oni hazarde estas, oni devas iri al kie ĝi estas.”

La maljuna Manĝtulo denove movetis sin kaj gapis al sia neveto kvazaŭ lin ĉagrenas la argumento.

“Antaŭ la morgaŭa mateno,” la knabo pludiris, “ni devos iri al loko kie estas manĝaĵo, ĉar se ne, ni ege malsatiĝos kaj fariĝos tre malfeliĉaj.”

“Kie?” demandis Onĉjo.

“Kien ni iru? Mi estas certa ke mi ne scias,” respondis Oĵo. “Sed certe vi scias, Onĉjo. Nepre vi veturis dum via vivo, ĉar vi estas tiom aĝa. Mi ne memoras tion, ĉar ekde kiam mi povas komenci memori, ni loĝas jam ĉi tie en ĉi tiu soleca ronda domo, kun malgranda ĝardeno malantaŭe kaj la dika arbaro ĉirkaŭanta nin. El la granda Lando Oz, kara Onĉjo, mi vidis nur tiun monton sude, kie oni diras ke loĝas la Martelkapuloj – kiuj ne permesas ke iu preterpasu – kaj tiun monton norde, kie oni diras ke neniu loĝas.”

“Unu,” deklaris Onĉjo, korektante lin.

“Ho, jes; unu familio loĝas tie, mi aŭdis. Temas pri la Kurbiĝinta Magiisto nomata D-ro Pipt, kaj lia edzino Margolote. Unu jaron vi rakontis al mi pri ili; mi kredas ke vi bezonis plenan jaron, Onĉjo, por diri kiom mi ĵus diris pri la Kurbiĝinta Magiisto kaj lia edzino. Ili loĝas alte sur la monto, kaj la bona Manĝtula Lando, kie la fruktoj kaj floroj kreskas, estas aliflanke. Estas strange ke vi kaj mi loĝas ĉi tie tute solaj, en la mezo de la arbaro, ĉu ne?”

“Prave,” diris Onĉjo.

“Do ni foriru kaj vizitu la Manĝtulan Landon kaj ĝian gajan bonnaturan loĝantaron. Mi volegas vidi ion krom arbaron, Onĉjo Nonĉjo.”

“Eta.”

“Nu, mi ne estas tiom eta kiom iam,” respondis la knabo serioze. “Mi kredas ke mi povas marŝi tiom longe kaj tiom rapide tra la arbaro kiel vi mem, Onĉjo. Kaj nun, kiam nenio manĝebla kreskas en nia malantaŭa ĝardeno, ni devas iri al loko kie estas manĝaĵo.”

Onĉjo Nonĉjo ne respondis dum kelka tempo. Poste li fermis la fenestron kaj turnis sian seĝon tiel ke ĝi frontis la ĉambron, ĉar la suno malsupreniradis malantaŭ la arbosuproj, kaj komencis malvarmiĝi.

Post iom da tempo Oĵo ardigis la fajron kaj la ŝtipoj flamis libere en la larĝa kameno. Ili ambaŭ sidis en la fajrolumo dum longa tempo – la maljuna blankbarba Manĝtulo kaj la knabeto. Ambaŭ pensadis.

image-014

Kiam jam fariĝis tute senlume ekstere, Oĵo diris:

“Manĝu vian panon, Onĉjo, kaj poste ni enlitiĝos.”

Sed Onĉjo Nonĉjo ne manĝis la panon; nek li tuj enlitiĝis. Longe post kiam lia neveto ekdormis en la angulo de la ĉambro la maljunulo sidis apud la fajro, pensante.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.