La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

9. Ili Renkontas la Vuzon

  image-039

“ŜAJNE estas efektive tre malmultaj domoj ĉi tie,” komentis Oĵo, kiam ili jam marŝis tute silente dum longa periodo.

“Ne gravas,” diris Ĉifoneroj; “ni ne serĉas domojn, ni serĉas la vojon el flavaj brikoj. Ja estos strange, trovi ion flavan en ĉi tiu morne blua lando.”

“Estas malpli bonaj koloroj ol flavo en ĉi tiu lando,” asertis la Vitra Kato, per spita tono.

“Ho; ĉu vi parolas pri la palruĝaj ŝtoneroj kiujn vi nomas cerbo, kaj viajn ruĝan koron kaj verdajn okulojn?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Ne; mi parolis pri vi, se vi nepre volas scii,” muĝetis la kato.

“Vi ĵaluzas!” ridis Ĉifoneroj. “Vi interŝanĝus viajn lipharojn por bela bunta koloro kia mia, se vi povus.”

“Neniel!” kolere respondis la kato. “Mi havas la plej klaran koloron en la mondo, kaj mi ne dungas kosmetikiston.”

“Tion mi facile vidas,” diris Ĉifoneroj.

“Mi petas, ne kverelu,” petegis Oĵo. “Nia veturo estas grava, kaj kverelado senesperigas min. Por esti brava necesas esti bonhumora, do mi esperas ke vi estos laŭeble plej bonhumoraj.”

Kiam ili jam marŝis iom longdistance subite ili frontis altan barilon kiu neebligis plu iri rekte antaŭen. Ĝi iris rekte trans la vojon kaj ĉirkaŭis malgrandan aron da altaj arboj, dense kunplantitaj. Kiam la grupo de aventurantoj rigardis tra la tabuloj de la barilo ili opiniis ke ĉi tiu arbaro aspektas pli morna kaj malakceptema ol ĉiuj antaŭe viditaj.

Ili baldaŭ trovis ke la pado kiun ili laŭiris nun kurbiĝas kaj ĉirkaŭiras la arbareton, sed kio haltigis Oĵon kaj instigis lin profunde pensi estis averto literumita sur la barilo kiu legiĝis:

“EVITU LA VUZON!”

“Tio signifas,” li diris, “ke estas Vuzo aliflanke de tiu barilo, kaj la Vuzo devas esti danĝera besto ĉar alie oni ne dirus ke oni evitu ĝin.”

“Do ni ne eniru,” respondis Ĉifoneroj. “Tiu pado estas ekster la barilo, kaj Sinjoro Vuzo konservu sian arbareton por si, tio ne ĝenos nin.”

“Sed unu el niaj celoj estas trovi Vuzon,” Oĵo eksplikis.

“La Magiisto volas ke mi akiru tri harojn el la fino de la vosto de Vuzo.”

“Ni plu iru kaj trovu alian Vuzon,” proponis la kato. “Ĉi tiu estas malbela kaj danĝera, alie oni ne enkaĝigus ĝin. Eble ni trovos alian kiu estas malsovaĝa kaj mildkonduta.”

“Eble tute ne ekzistas alia,” respondis Oĵo. “La averto ne diras ‘Evitu Vuzon’; ĝi diras ‘Evitu la Vuzon,’ kio eble signifas ke ekzistas nur unu en la tuta Lando Oz.”

“Tial,” diris Ĉifoneroj, “eble ni eniru kaj trovu lin. Verŝajne se ni ĝentile petos lin permesi ke ni eltiru tri harojn el la fino de lia vosto li ne damaĝos nin.”

“Damaĝus lin, tamen, mi estas certa, kaj tio malagrabligus lin,” diris la kato.

“Ne maltrankvilu, Fuŝulo,” komentis la Miksĉifona Knabino; “ĉar se estos danĝero vi povos grimpi arbon. Oĵo kaj mi ne timas; ĉu, Oĵo?”

“Nu, mi ja timas, iomete,” la knabo konfesis; “sed ĉi tiun danĝeron ni devos renkonti, se ni intencas savi kompatindan Onĉjon Nonĉjon. Kiel ni povos transiri la barilon?”

“Pergrimpe,” respondis Ĉifonulo, kaj tuj ŝi komencis grimpi la vicojn de tabuloj. Oĵo sekvis kaj trovis ke estas pli facile ol li anticipis. Kiam ili atingis la supron de la barilo ili komencis malsuprengrimpi aliflanke kaj baldaŭ ili estis en la arbaro. La Vitra Kato, ĉar ŝi estis malgranda, rampis inter la malsupraj tabuloj kaj renkontis ilin.

Ĉi tie estis tute nenia pado, do ili eniris la arbaron, la knabo gvidis, kaj ili vagis inter la arboj ĝis ili estis preskaŭ en la centro de la arbaro. Ili nun trovis vakan spacon en kiu staris roka kavo.

Ĝis nun ili renkontis neniun vivanton, sed kiam Oĵo vidis la kavon li sciis ke sendube ĝi estas la loĝejo de la Vuzo.

Estas malfacile fronti iun sovaĝan beston sen korfebliĝo, sed ankoraŭ pli timige estas fronti nekonatan beston pri kiu oni neniam vidis eĉ bildon. Do ne mirigas ke la pulso de la Manĝtula knabo batadis rapide dum li kaj liaj kunuloj staris frontante la kavon. La aperturo estis perfekte kvadrata, kaj preskaŭ sufiĉe granda por lasi kapron eniri.

“Mi supozas ke la Vuzo dormas,” diris Ĉifoneroj. “Ĉu mi enĵetu ŝtonon, por veki lin?”

“Ne; mi petas, ne,” respondis Oĵo, kies voĉo tremetis. “Mi ne hastemas.”

Sed li ne bezonis longe atendi, ĉar la Vuzo aŭdis la sonojn de voĉoj kaj venis trotante el sia kavo. Ĉar ĉi tiu estas la sola Vuzo iam vivinta, ĉu en la Lando Oz ĉu ekster ĝi, mi priskribu ĝin por vi.

La besto konsistis tute el kvadratoj kaj plataj surfacoj kaj randoj. Ĝia kapo estis ekzakta kvadrato, kiel konstrublokoj per kiuj infano ludas; tial ĝi ne havis orelojn, ĝi aŭdis sonojn tra du aperturetoj en la supraj anguloj. Ĝia nazo, en la centro de kvadrata surfaco, estis plata, kaj la buŝon formis la aperturo de la malsupra rando de la bloko. La korpo de la Vuzo estis multe pli granda ol ĝia kapo, sed estis simile blokforma – ĝi estis duoble tiom longa kiom larĝa kaj alta.

La vosto estis kvadrata kaj bloka kaj plene rekta, kaj la kvar kruroj estis same konstruitaj, ĉiu estis kvarflanka. La besto estis kovrita de dika glata haŭto kaj tute ne havis harojn krom ĉe la ekstrema fino de ĝia vosto, kie kreskis precize tri rigidaj, kvadratetaj haroj. La besto estis malhelblua kaj lia vizaĝo estis nek timiga nek ferocaspekta, ĝi aspektis bonhumora kaj ridetema.

Vidante la fremdulojn, la Vuzo faldis siajn malantaŭajn krurojn kvazaŭ per ĉarniroj kaj sidiĝis por rigardi siajn vizitantojn.

“Nu, nu,” li kriis; “kia kurioza grupo vi estas! Unue mi supozis ke kelkaj el tiuj mizeraj Manĝtulaj kultivistoj venis por ĝeni min, sed trankviligas min trovi vin anstataŭ ilin. Al mi estas klare ke vi estas rimarkinda grupo – egale rimarkinda viamaniere kiel mi miamaniere – do vi estas bonvenaj en mia regno. Bela loko, ĉu ne? Sed soleca – ege soleca.”

“Kial ili enfermis vin ĉi tie?” demandis Ĉifoneroj, kiu rigardadis la kuriozan kvadratan beston tre scivoleme.

“Ĉar mi manĝas ĉiujn mielabelojn kiujn la Manĝtuloj ĉi tie posedas por ke ili faru mielon.”

“Ĉu vi amas manĝi mielabelojn?” demandis la knabo.

“Multe. Ili estas vere bongustegaj. Sed al la kultivistoj ne plaĉis perdi siajn abelojn do ili provis detrui min. Kompreneble ili ne povis.”

“Kial?”

“Mia haŭto estas tiom dika kaj malglata ke nenio povas trairi ĝin por damaĝi min. Do, trovinte ke ili ne povas detrui min, ili pelis min en ĉi tiun arbaron kaj konstruis barilon ĉirkaŭ min. Malafable, ĉu ne?”

“Sed kion vi manĝas nun?” demandis Oĵo.

“Tute nenion. Mi provis la foliojn de la arboj kaj la muskojn kaj la rampoplantojn, sed ili ŝajne ne konvenas por mi. Do, ĉar ne estas mielabeloj ĉi tie, mi manĝas nenion jam de jaroj.”

“Do certe vi estas ege malsata,” diris la knabo. “Mi havas iom da pano kaj fromaĝo en mia korbo. Ĉu al vi plaĉas tiaj manĝaĵoj?”

“Donu al mi mordeton da ĝi kaj mi provos; poste mi povos pli bone informi vin ĉu ĝi plaĉas al mia apetito,” respondis la Vuzo.

Do la knabo malfermis sian korbon kaj derompis pecon de la panbulko. Li ĵetis ĝin al la Vuzo, kiu lerte kaptis ĝin per sia buŝo kaj tujtuje manĝis ĝin.

“Ĝi estas sufiĉe bona,” deklaris la besto. “Ĉu pli?”

“Provu fromaĝon,” diris Oĵo, kaj alĵetis pecon.

La Vuzo ankaŭ manĝis tion, kaj ŝmacis per siaj longaj maldikaj lipoj.

“Tio estas bonega!” ĝi kriis. “Ĉu pli?”

“Multe pli,” respondis Oĵo. Do li sidiĝis sur stumpo kaj manĝigis al la Vuzo panon kaj fromaĝon dumlonge; ĉar negrave kiom derompis la knabo, la bulko kaj la fromaĝo restis egale grandaj.

“Sufiĉe,” fine diris la Vuzo; “mi estas plenplena. Mi esperas ke la nekutima manĝaĵo ne misdigestiĝos.”

“Mi esperas ke ne,” diris Oĵo. “Mi mem manĝas ĝin.”

“Nu, mi devas esprimi grandan dankon, kaj mi ĝojas pro via veno,” anoncis la besto. “Ĉu ion mi povas fari responde al via komplezo?”

“Jes,” diris Oĵo fervore, “vi kapablas multe komplezi min, se vi volas.”

“Kion?” demandis la Vuzo. “Nomu la komplezon kaj mi donos ĝin.”

“Mi – mi volas tri harojn el la fino de via vosto,” diris Oĵo, iom hezite.

“Tri harojn! Nu, mi havas nur tiom – mi ne havas pli, nek sur mia vosto nek aliloke,” kriis la besto.

“Mi scias; sed mi tre multe volas ilin.”

“Ili estas mia sola ornamaĵo, mia plej bela parto,” diris la Vuzo, maltrankvile. “Se mi transdonos tiujn tri harojn, mi – mi restos simpla blokkapulo.”

“Tamen mi devas havi ilin,” insistis la knabo, firme, kaj li rakontis al la Vuzo pri la akcidento suferita de Onĉjo Nonĉjo kaj Margolete, kaj pri kiel la tri haroj devos esti parto de sorĉo kiu revivigos ilin. La besto atente aŭskultis kaj kiam Oĵo finis sian rakonton ĝi diris, ĝemante:

“Mi ĉiam plenumas miajn promesojn, ĉar mi fieras ke miaj vortoj ne estas parol-fi-eroj. Do vi rajtas havi la tri harojn kiel mian dankon. Mi kredas ke estus tre maldece rifuzi.”

“Dankon! Grandegan dankon,” kriis la knabo, ĝoje. “Ĉu vi permesas ke mi eltiru la harojn jam nun?”

“Kiam ajn vi volas,” respondis la Vuzo.

Do Oĵo proksimiĝis al la stranga besto kaj preninte unu el la haroj li komencis tiri. Li pli forte tiris. Li plenforte tiris; sed la haro estis firme fiksita.

“Kia problemo?” demandis la Vuzo, kiun Oĵo trenis tien kaj tien tra la tuta libera spaco dum sia strebo eltiri la haron.

“Ĝi ne eltireblas,” diris la knabo, anhelante.

“Mi timis ke tiel estos,” deklaris la besto. “Necesos pli forte tiri.”

“Mi helpos,” kriis Ĉifoneroj, venante al la flanko de la knabo. “Vi tiru la haron, kaj mi tiros vin, kaj kune ni certe facile eltiros ĝin.”

“Atendetu,” vokis la Vuzo, kaj poste ĝi iris al arbo kaj ĉirkaŭbrakumis ĝin per siaj antaŭaj piedoj, tiel ke ĝia korpo ne povos esti fortirinta. “Bone, nun. Tiru!”

Oĵo prenis la haron per ambaŭ manoj kaj plenforte tiris, dum Ĉifoneroj prenis la talion de la knabo kaj aldonis sian forton al lia. Sed la haro ne moviĝis. Anstataŭe, ĝi glitis el la manoj de Oĵo kaj li kaj Ĉifoneroj ambaŭ ruliĝis sur la tero kune kaj ne haltis antaŭ ol batiĝi kontraŭ la rokan kavon.

  image-041

“Cedu,” konsilis la Vitra Kato, dum la knabo stariĝis kaj helpis la Miksĉifonan Knabinon stariĝi. “Dekduo da fortuloj ne povus eltiri tiujn harojn. Mi kredas ke ili estas fiksitaj sub la dika haŭto de la Vuzo.”

“Do kion mi faru?” demandis la knabo, senespere. “Se kiam ni reiros mi ne kunprenos tiujn tri harojn al la Kurbiĝinta Magiisto, la aliaj objektoj kiujn mi serĉas tute ne utilos, kaj ni ne povos revivigi Onĉjon Nonĉjon kaj Margoleten.”

“Ili estas nehelpeblaj, mi timas,” diris la Miksĉifona Knabino.

“Ne gravas,” pludiris la kato. “Mi efektive ne komprenas kial maljuna Onĉjo kaj Margolete valoras tiom da penoj.”

Sed Oĵo ne sentis tiel. Li estis tiom senesperigita ke li sidiĝis sur stumpo kaj komencis plori.

La Vuzo rigardis la knabon penseme.

“Kial ne kunportu min?” demandis la besto. “Kiam vi fine atingos la domon de la Magiisto, li certe povos trovi rimedon por eltiri tiujn tri harojn.”

Oĵon multe ĝojigis tiu sugesto.

“Solvite!” li kriis, forviŝante la larmojn kaj stariĝante kun rideto. “Se mi prenos la tri harojn al la Magiisto, ne gravos ke ili restas en via korpo.”

“Tute ne gravos,” akordis la Vuzo.

“Venu, do,” diris la knabo, prenante sian korbon; “ni tuj ekiru. Mi devos trovi plurajn aliajn aĵojn, sciu.”

Sed la Vitra Kato iom ridis kaj demandis laŭ sia malestima maniero:

“Kiel vi intencas elirigi la beston el ĉiu tiu arbaro?”

Tio perpleksigis ilin dum kelka tempo.

“Ni iru al la barilo, kaj eble ni tie trovos rimedon,” proponis Ĉifoneroj. Do ili marŝis tra la arbaro al la barilo, kaj atingis ĝin ĉe punkto precize kontraŭa al tiu kie ili transiris ĝin.

“Kiel vi eniris?” demandis la Vuzo.

“Ni transgrimpis,” respondis Oĵo.

“Mi ne povas,” diris la besto. “Mi tre rapide kuras, ĉar mi povas atingi mielabelon dum ĝi flugas; kaj mi povas tre alten salti, tial oni konstruis tiel altan barilon por enfermi min. Sed mi tute ne povas grimpi, kaj mi estas tro granda por premi min inter la tabulojn de la barilo.”

Oĵo penis elpensi kion fari.

“Ĉu vi povas fosi?” li demandis.

“Ne,” respondis la Vuzo, “ĉar mi ne havas ungojn. La malsuproj de miaj piedoj estas tute plataj. Nek mi povas ronĝi la tabulojn, ĉar mi ne havas dentojn.”

“Do efektive vi ne estas tre terura besto,” komentis Ĉifoneroj.

“Vi neniam aŭdis min muĝi, alie vi ne dirus tion,” deklaris la Vuzo. “Kiam mi muĝas, la sono eĥas kiel tondro tra la valoj kaj arbaroj, kaj infanoj tremas pro timo, kaj virinoj kovras siajn kapojn per siaj antaŭvestoj, kaj grandaj viroj kuras por kaŝi sin. Mi supozas ke nenio en la mondo estas egale terura kiel la muĝo de Vuzo.”

“Do bonvolu ne muĝi,” petetis Oĵo fervore.

“Mi nepre ne muĝos, ĉar mi ne estas kolera. Nur kiam mi estas kolera mi sonigas mian timigan, orelŝiran, animtremigan muĝon. Ankaŭ, kiam mi koleras, miaj okuloj ardas per fajro, negrave ĉu aŭ ne mi muĝas.”

“Vera fajro?” demandis Oĵo.

“Kompreneble, vera fajro. Ĉu vi supozas ke ili ardus per fajrimitaĵo?” demandis la Vuzo, per tono de ofendiĝo.

“Se tiel, mi solvis la enigmon,” kriis Ĉifoneroj, dancante gaje. “Tiuj bartabuloj estas el ligno, kaj se la Vuzo staros proksime al la barilo kaj ardigos siajn okulojn per fajro, ili eble ardigos la barilon kaj bruligos ĝin. Poste li povos formarŝi kun ni, ĉar li estos libera.”

“Ha, mi neniam elpensis tian planon, alie mi jam delonge estus libera,” diris la Vuzo. “Sed mi ne povos ardigi fajron en miaj okuloj krom se mi estos tre kolera.”

“Ĉu vi bonvolos, do, ekkoleri pri io?” demandis Oĵo.

“Mi provos. Vi nur diru ‘Krizel-Kru’ al mi.”

“Ĉu tio kolerigos vin?” demandis la knabo.

“Ege.”

“Kion ĝi signifas?” demandis Ĉifoneroj.

“Mi ne scias, tial ĝi tiom kolerigas min,” respondis la Vuzo.

Li ekstaris proksime al la barilo, kun sia kapo apud unu el la tabuloj, kaj Ĉifoneroj elkriis “Krizel-Kru!” Poste Oĵo diris “Krizel-Kru!” kaj la Vitra Kato diris “Krizel-Kru!” La Vuzo komencis tremi pro kolero kaj malgrandaj fajreroj saltis el liaj okuloj. Vidante tion, ili ĉiuj kriis “Krizel-Kru!” kune, kaj tio instigis la okulojn de la besto ardi per fajro tiel feroce ke la bartabulon trafis la fajreroj kaj ĝi komencis fumi.

Baldaŭ ĝi ekflamis, kaj la Vuzo retrenpaŝis kaj diris triumfe:

“Aha! Tio bone sukcesis. Bonega penso estis via, ke vi ĉiuj kune kriu, ĉar tio plejkolerigis min. Belaj fajreroj, ĉu ne?”

“Vera piroteknikaĵo,” respondis Ĉifoneroj, admire.

image-042

Post kelkaj momentoj la tabulo jam brulis plurajn metrojn, lasante aperturon sufiĉe grandan por ke ili ĉiuj trapasu. Oĵo derompis kelkajn branĉojn de arbo kaj per ili li batis la fajron ĝis estingi ĝin.

“Ni ne volas bruligi la tutan barilon,” diris li, “ĉar la flamoj altirus la atenton de la Manĝtulaj kultivistoj, kiuj poste venus kaj rekaptus la Vuzon. Mi kredas ke ili multe surpriziĝos kiam ili trovos ke li eskapis.”

“Tiel estos,” deklaris la Vuzo, ridante gaje. “Kiam ili trovos ke mi forestas la kultivistoj multe ektimos, ĉar ili anticipos ke mi elmanĝos iliajn mielabelojn, kiel antaŭe.”

“Tio memorigas min,” diris la knabo, “ke vi devas promesi min ke vi ne manĝos mielabelojn dum vi estos kun ni.”

“Eĉ ne unu?”

“Eĉ ne unu. Vi embarasus nin ĉiujn, kaj ni ne risku pli da problemoj ol nepre necesos. Mi manĝigos al vi iom da pano kaj fromaĝo kiom vi volos, kaj tio devos kontentigi vin.”

“Bone; mi promesos,” diris la Vuzo, feliĉe. “Kaj kiam mi promesas ion vi povas dependi de ĝi, ĉar mi estas kvadrata.” (Ĉi tiu kaj la ĉisekvaj alineoj uzas Anglalingvajn vortludojn: “kvadrata” = fidinda, stabila; “kurb(iĝint)a” = nefidinda, malhonesta.)

“Mi ne komprenas kial tio gravas,” komentis la Miksĉifona Knabino, dum ili trovis la padon kaj daŭrigis sian veturon.

“La formo ne kaŭzas honestecon, ĉu?”

“Kompreneble ĝi kaŭzas tion,” respondis la Vuzo, tre decideme. “Neniu povus fidi la Kurbiĝintan Magiiston, ekzemple, ĝuste ĉar li estas kurba; sed kvadrata Vuzo ne povus fari ion kurban eĉ se li volus.”

“Mi estas nek kvadrata nek kurba,” diris Ĉifoneroj, rigardante sian dikan korpon.

“Ne; vi estas ronda, do vi povus agi iel ajn,” asertis la Vuzo. “Ne kulpigu min, Fraŭlino Belegeco, ĉar mi suspekteme rigardas vin. Multaj satenaj rubandoj havas katunajn dorsojn.”

Ĉifoneroj ne komprenis tion, sed ŝi maltrankvile pensis ke ŝi mem havas katunan dorson. Ĝi kompaktiĝas kelkfoje kaj kaŭzas ke ŝi estu malalta kaj dikega, kaj tiam ŝi devas ruli sin en la vojo ĝis ŝia korpo reetendiĝis.

image-043


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.