La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4. La Vitra Kato

  image-023

LA kato estis el vitro, tiel klara kaj diafana ke oni povis travidi ĝin tiel facile kiel fenestron. En la supro de ĝia kapo, tamen, estis amaso da delikataj palr uĝaj pilketoj kiuj similis al juveloj, kaj ĝi havis koron el sangeruĝa rubio. La okuloj estis du grandaj smeraldoj, sed krom tiuj koloroj la tuta cetero de la besto estis klara vitro, kaj ĝi havis voston el ŝpinita vitro kiu estis vere bela.

“Nu, D-ro Pipt, ĉu vi intencas interkonigi nin, aŭ ne?” postulis la kato, per tono de ĉagreniĝo.

“Ŝajnas al mi ke vi forgesas esti ĝentila.”

“Pardonu min,” respondis la magiisto. “Jen Onĉjo Nonĉjo, praido de la iamaj reĝoj de la Manĝtuloj, antaŭ ol ĉi tiu lando fariĝis parto de la Lando Oz.”

“Liaj haroj bezonas tondiĝi,” komentis la kato, lavante sian vizaĝon.

“Vere,” respondis Onĉjo, kun nelaŭta rido pro amuziĝo.

“Sed li loĝas sola en la koro de la arbaro jam de multaj jaroj,” la Magiisto eksplikis; “kaj, kvankam tiu estas barbara lando, ne estas barbiroj tie.”

“Kiu estas la nano?” demandis la kato.

“Tiu ne estas nano, li estas knabo,” respondis la Magiisto.

“Antaŭ nun vi neniam vidis knabon. Li estas nun malgranda ĉar li estas juna. Dum postaj jaroj li grandiĝos kaj fariĝos egale alta kiel Onĉjo Nonĉjo.”

“Ho. Ĉu pro magio?” la vitra besto demandis.

“Jes; sed pro la magio de la Naturo, kiu estas pli miriga ol ĉiu arto konata de homoj. Ekzemple, mia magio faris vin, kaj vivigis vin; kaj ĝi ne bone faris tion, ĉar vi estas senutila kaj ĝenas min; sed mi ne povas kreskigi vin. Vi ĉiam restos same granda – kaj same impertinenta senprizorga Vitra Kato, kun palruĝa cerbo kaj malmola rubia koro.”

“Neniu povas bedaŭri pli ol mi ke vi faris min,” asertis la kato, kaŭrante sur la planko kaj malrapide skuante sian ŝpinvitran voston de flanko al flanko. “Via mondo estas tre seninteresa loko. Mi vagis tra viaj ĝardenoj kaj en la arbaro ĝis enuiĝi pro ili, kaj kiam mi eniras la domon la konversacioj de via dika edzino kaj de vi mem ege tedas min.”

“Estas ĉar mi donis al vi cerbon malsimilan al tiuj kiujn ni mem posedas – kaj multe tro bonan por kato,” respondis D-ro Pipt.

“Do ĉu vi bonvolos elpreni ĝin, kaj anstataŭigi ĝin per ŝtoneroj, tiel ke mi ne sentos min inda je multe pli alta vivstato?” demandis la kato, pledante.

“Eble jes. Mi provos, viviginte la Miksĉifonan Knabinon,” li diris.

La kato paŝis al la benko sur kiu kuŝis la Miksĉifona Knabino kaj rigardis ŝin atente.

“Ĉu vi intencas vivigi tiun aĉaĵon?” ŝi demandis.

La Magiisto kapjesis.

“Ĝi estas intencita kiel la servistino de mia edzino,” li diris. “Kiam ŝi vivos ŝi faros niajn laborojn por ni kaj prizorgos la domon. Sed vi ne konstante ordonu ŝin, Fuŝinjo, kiel vi ordonadas nin. Vi devos respektoplene trakti la Miksĉifonan Knabinon.”

“Mi rifuzas. Mi ne povus respekti tian ĉifoneraĵaron negrave kio okazus.”

“Se ne, okazos pli da koleraĵaro ol vi deziros,” kriis Margolote, kolere.

“Kial vi ne faris ŝin belaspekta?” demandis la kato. “Vi faris min bela – vere tre bela – kaj mi amas rigardi miajn palruĝajn cerberojn ruliĝadi dum ĝi funkcias, kaj vidi mian karegan ruĝan koron batadi.” Ŝi iris al longa spegulo, dirante tion, kaj staris antaŭ ĝi, rigardante sin tre fiermaniere. “Sed tiu kompatinda flikaĵo malamos sin, kiam ŝi vivos,” daŭrigis la kato. “Se mi estus vi, mi uzus ŝin kiel purigilon, kaj farus alian, pli belan servistinon.”

“Vi havas perversan guston,” riproĉis Margolote, kiun tre ĉagrenis tiu honesta kritiko. “Mi opinias ke la Miksĉifona Knabino estas bela, konsiderante el kio ŝi estas farita. Eĉ la ĉielarko ne havas tiom da koloroj, kaj vi devas agnoski ke la ĉielarko estas belaĵo.”

La Vitra Kato oscedis kaj etendis sin sur la planko.

“Kiel vi volas,” ŝi diris. “Mi nur kompatas la Miksĉifonan Knabinon.”

Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo dormis tiunokte en la domo de la Magiisto, kaj la knabo volonte restis ĉar li fervore volis vidi la Miksĉifonan Knabinon viviĝi. La Vitra Kato ankaŭ estis miriga besto laŭ malgranda Oĵo, kiu antaŭ tiam neniam vidis aŭ konis ion magian, kvankam li loĝis en la Felando Oz ekde sia naskiĝo. Fore en la arbaro neniam okazis io nekutima. Onĉjo Nonĉjo, kiu povus esti Reĝo de la Manĝtuloj, se lia popolo ne unuiĝus kun ĉiuj aliaj landoj de Oz per agnosko ke Ozma estas ilia sola reganto, retiris sin en tiun forgesitan niĉon en la arbaro kun sia beba nevo kaj ili loĝis tute solaj tie. Se nur la neglektita ĝardeno ne malsukcesus kreskigi manĝaĵojn por ili, ili ĉiam loĝus en la soleca Blua Arbaro; sed nun ili komencis miksiĝi kun aliaj homoj, kaj la unua loko al kiu ili venis montriĝis tiom interesa ke Oĵo apenaŭ povis eĉ dormeti dum la tuta nokto.

Margolote estis bonega kuiristo kaj donis al ili tre bonan matenmanĝon. Dum ili ĉiuj okupis sin manĝante la bonulino diris:

“Ĉi tiu estas la lasta manĝo kiun mi devos kuiri dumlonge, ĉar Dr-o Pipt promesis ke tuj post la matenmanĝo li vivigos mian novan servistinon. Mi lasos ŝin lavi la matenmanĝajn telerojn kaj elbrosi kaj senpolvigi la domon. Kiel senstreĉige estos!”

“Certe ja liberigos vin de multa laboraĉo,” diris la Magiisto. “Flanke, Margolote, mi kredis vidi vin preni iom da cerbaĵo el la ŝranko, dum mi okupis min pri la kaldronoj. Kiajn kvalitojn vi donis al via nova servistino?”

“Nur kiajn bezonas humila servistino,” ŝi respondis. “Mi ne volas ke ŝi sentu sin inda je pli bona vivstato, kiel la Vitra Kato. Tio malkontentigus kaj malfeliĉigus ŝin, ĉar kompreneble ŝi devos ĉiam esti servistino.”

Oĵo iom maltrankviliĝis aŭskultante tion, kaj la knabo komencis timi ke li misagis kiam li aldonis ĉiujn tiujn diversajn kvalitojn de cerbaĵoj al la amaso kiun preparis Margolote por la servisto. Sed estis nun tro malfrue por bedaŭro, ĉar la cerberaĵo estis jam sekure enkudrita en la kapo de la Miksĉifona Knabino. Li eble konfesus kion li faris kaj tiel ebligus ke Margolote kaj ŝia edzo ŝanĝu la cerbaĵon, sed li timis kolerigi ilin. Li kredis ke Onĉjo vidis lin aldoni al la cerbaĵo, kaj Onĉjo ne diris eĉ unu vorton kontraŭan; sed, tamen, Onĉjo neniam diris vorton krom se estis nepre necese.

Tuj kiam la matenmanĝo finiĝis ili ĉiuj eniris la grandan laborejon de la Magiisto, kie la Vitra Kato kuŝis antaŭ la spegulo kaj la Miksĉifona Knabino kuŝis malrigide kaj senvive sur la benko.

“Nu, do,” diris D-ro Pipt, viglatone, “ni faros unu el la plej grandaj magiaĵoj eblaj por homo, eĉ en ĉi tiu eksterordinara Lando Oz. En neniu alia lando ĝi estus eĉ farebla. Mi opinias ke ni havu iom da muziko dum la Miksĉifona Knabino viviĝos. Estas plaĉe pensi ke la unuaj sonoj aŭdotaj de ŝiaj oraj oreloj estos bongustega muziko.”

Dum li parolis li iris al fonografo, kiu estis fiksita per ŝraŭboj al malgranda tablo, kaj streĉis la risorton de la instrumento kaj ĝustigis la grandan oran kornon.

“La muziko kiun kutime aŭdos mia servistino,” komentis Margolote, “estos miaj ordonoj labori. Sed mi opinias ke ne damaĝos se ŝi aŭskultos tiun nevidatan bandon dum ŝi vekiĝos por unuafoje koni la vivon. Miaj ordonoj superfortos la bandon, poste.”

La fonografo nun ludis vigligan marŝmelodion kaj la Magiisto malŝlosis sian ŝrankon kaj elprenis la oran botelon en kiu estis la Pulvoro de Vivo.

Ili ĉiuj klinis sin super la benko sur kiu ripozis la Miksĉifona Knabino. Onĉjo Nonĉjo kaj Margolote staris malantaŭe, proksime al la fenestroj, Oĵo unuflanke kaj la Magiisto antaŭe, kie li havos liberan spacon por ŝuti la pulvoron. Ankaŭ la Vitra Kato proksimiĝis, volante rigardi la gravan scenon.

“Tute pretaj?” demandis D-ro Pipt.

“Tute pretaj,” respondis lia edzino.

Do la Magiisto klinis sin kaj ŝutis el la botelo kelkajn grajnojn de la mirinda Pulvoro, kaj ili falis rekte sur la kapon kaj brakojn de la Miksĉifona Knabino.

  image-025


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.