La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO

  image-009

PRO komplezo de Doroteo Gale el Kansas, poste Princino Doroteo de Oz, humila verkisto en Usono iam nomumiĝis Reĝa Historiisto de Oz, kaj ricevis la privilegion verki la kronikojn de tiu mirinda felando. Sed verkinte ses librojn pri la aventuroj de tiuj interesaj sed kuriozaj personoj kiuj loĝas en la Lando Oz, la Historiisto malfeliĉe sciiĝis ke pro edikto de la Plejsupera Reganto, Ozma de Oz, ŝia lando ekde tiam estos nevidebla por ĉiuj kiuj loĝas ekster ĝiaj limoj kaj ke ĉia plia komunikado kun Oz estos neebligita.

La infanoj kiuj kutimiĝis anticipi la librojn pri Oz kaj kiuj amis la rakontojn pri la gajaj kaj feliĉaj personoj loĝantaj en tiu favorata lando, bedaŭris same kiel ilia Historiisto ke ne plu estos novaj libroj da rakontoj pri Oz.

Ili sendis multajn leterojn demandante ĉu la Historiisto ne konas kelkajn aventurojn kiujn li povas verki, pri eventoj okazintaj antaŭ ol la Lando Oz estis kaŝita for-de la cetera mondo. Sed li konis neniujn. Fine unu el la infanoj demandis kial ni ne povas aŭdi mesaĝojn de Princino Doroteo per sendrata telegrafio, kio ebligus ke ŝi komunikadu al la Historiisto ĉion okazantan en la fora Lando Oz eĉ kvankam li ne povas vidi ŝin aŭ eĉ scii precize kie estas Oz.

Tio ŝajnis bona ideo; do la Historiisto pretigis altan turon en sia malantaŭa ĝardeno, kaj studis sendratan telegrafion ĝis li komprenis ĝin, kaj post tio li komencis voki “Princinon Doroteon de Oz” sendante mesaĝojn en la aeron.

Nu, ne estis verŝajne ke Doroteo serĉus sendratajn mesaĝojn aŭ atentus la vokon; sed la Historiisto ja estis certa pri unu afero: ke la potenca Sorĉistino Glinda de Oz scius kion li faras kaj ke li deziras komuniki kun Doroteo. Ĉar Glinda havas grandan libron en kiu estas kroniko pri ĉiu evento okazanta ĉie en la mondo, tuj kiam ĝi okazas, do kompreneble la libro informus ŝin pri la sendrata mesaĝo.

Kaj tiel Doroteo informiĝis ke la Historiisto volas paroli kun ŝi, kaj ekzistis Vilulo en la Lando Oz kiu scipovis telegrafe sendi sendratan respondon. La rezulto estis ke la Historiisto tiom fervore petis informiĝi pri la plej novaj eventoj en Oz, por ke li skribu ilin por ke la infanoj legu ilin, ke Doroteo petis de Ozma permeson, kaj Ozma grace konsentis.

Tial, post du longaj jaroj da atendado, nova rakonto pri Oz estas prezentata al la infanoj de Usono. Tio ne estus ebla, se iu lertulo ne inventus la “sendratan” kaj egale lerta infano ne sugestus la ideon atingi la misteran Landon Oz per ĝi.

  image-010

L. FRANK BAUM.
“OZCOT”
ĉe HOLLYWOOD
en KALIFORNIO

  image-011


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.