La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

15. Enkarcerigita de Ozma

  image-075

LA knabo estis tiom perpleksa pro ĉi tiu katastrofo ke li tute ne rezistis. Li tute bone rekonis sin kulpa, sed surprizis lin ke ankaŭ Ozma scias tion. Li demandis al si kiel ŝi informiĝis tiel baldaŭ ke li plukis la sesfolion. Li transdonis sian korbon al Ĉifoneroj kaj diris:

“Gardu tion ĝis mi liberiĝos el la karcero. Se mi neniam liberiĝos, portu ĝin al la Kurbiĝinta Magiisto ĉar ĝi apartenas al li.”

La Vilulo ĝis nun rigardadis atente la vizaĝon de la knabo, necerta ĉu aŭ ne defendi lin; sed io legebla en la mieno de Oĵo retirigis lin kaj devigis lin rifuzi enmiksiĝi por savi lin. La Vilulo estis multe surprizita kaj malfeliĉigita, sed li sciis ke Ozma neniam eraras do Oĵo nepre ja malobeis Leĝon de Oz.

La Soldato kun la verda barbo nun gvidis ilin ĉiujn tra la enirejo kaj en ĉambreton konstruitan en la muro. Tie sidis gaja vireto, riĉe vestita per verdo kaj havanta ĉirkaŭ sia kolo pezan oran ĉenon al kiu nombro da grandaj oraj ŝlosiloj estis ligitaj. Tiu estis la Pordogardisto kaj kiam ili eniris lian ĉambron li ludas melodion per buŝharmoniko.

“Aŭskultu!” li diris, suprentenante sian manon por silentigi ilin. “Mi ĵus komponis melodion nomatan ‘La Makulita Aligatoro.’ Ĝi estas Fliko, multe supera al Rago (Vortludo en la Angla, netradukebla: Rag-time (rago) = “ĉifonaĵ-tempo”,  Patch-time = “flikaĵ-tempo”), kaj mi komponis ĝin honore al la Miksĉifona Knabino, kiu ĵus alvenis.”

“Kiel vi sciis ke mi alvenis?” demandis Ĉifoneroj, tre interesate.

“Jen mia metio, scii kiu venas, ĉar mi estas la Pordogardisto. Silentu dum mi ludos por vi ‘La Makulita Aligatoro.’”

Ĝi ne estis tre malbona melodio, nek tre bona, sed ĉiuj respektoplene aŭskultis dum li fermis siajn okulojn kaj balancis sian kapon de flank-al-flanko kaj blovis la notojn per la malgranda instrumento. Kiam ĝi estis finita la Soldato kun la Verda Barbo diris:

“Gardisto, mi havas ĉi tie enkarcerigoton.”

“Ĉu ja! Enkarcerigoto?” kriis la vireto, saltante de sia seĝo. “Kiu? Ne la Vilulo?”

“Ne; ĉi knabo.”

“Ha; mi esperas ke lia kulpo estas same malgranda kiel li mem,” diris la Pordogardisto. “Sed kion li do faris, kaj kial li faris ĝin?”

“Ne scias,” respondis la soldato. “Mi scias nur ke li malobeis Leĝon.”

“Sed neniu faras tion!”

“Do sendube li estas senkulpa, kaj baldaŭ liberiĝos. Mi esperas ke vi pravas, Gardisto. Ĝuste nun mi ordoniĝis konduki lin al la karcero. Alportu robon por la enkarcerigoto el via Oficiala Roboŝranko.”

  image-077

La Gardisto malŝlosis ŝrankon kaj elprenis blankan robon, kiun la soldato ĵetis sur Oĵon. Ĝi kovris lin de la kapo ĝis la piedoj, sed ĝi havis du truojn tuj antaŭ liaj okuloj, tiel ke li povis vidi kien li iras. Vestite tiel la knabo havis tre kuriozan aspekton.

Dum la Gardisto malŝlosis barilpordon kiu kondukis de lia ĉambro en la stratojn de la Smeralda Urbo, la Vilulo diris al Ĉifoneroj:

“Estos plejbone ke mi konduku vin rekte al Doroteo, laŭ la konsilo de la Birdotimigilo, kaj la Vitra Kato kaj la Vuzo akompanu nin. Oĵo devos iri al la karcero kun la Soldato kun la Verda Barbo, sed oni afable traktos lin kaj ne necesos maltrankviliĝi pri li.”

“Kion oni faros pri li?” demandis Ĉifoneroj.

“Tion mi ne scias. Ekde mia alveno al la Lando Oz oni neniam arestis aŭ enkarcerigis iun – antaŭ ol Oĵo malobeis Leĝon.”

“Ŝajnas al mi ke tiu knabina Reganto via multe ĝenas nin pro nenio,” komentis Ĉifoneroj, skuante siajn fadenharojn el siaj okuloj per ekskuo de sia flikkapo. “Mi ne scias kion faris Oĵo, sed ne povus esti io tre malbona, ĉar vi kaj mi estis ĉiam kun li.”

La Vilulo ne respondis al tiu parolo kaj baldaŭ la Miksĉifona Knabino tute forgesis pri Oĵo pro sia admiro al la mirinda urbo kiun ŝi eniris.

Ili baldaŭ apartiĝis de la Manĝtula knabo, kiun kondukis la Soldato kun la Verda Barbo laŭ flankstrato cele la karceron. Oĵo sentis sin tre mizera kaj multe hontis, sed li komencis koleriĝi ĉar oni traktas lin tiel fie. Anstataŭ eniri la grandiozan Smeraldan Urbon kiel respektenda veturanto kiu rajtas esti bonvena kaj gastigata, li estas enportata kiel krimulo, mankatenita kaj en robo kiu anoncas al ĉiu renkontato lian profundan malhonoriĝon.

Oĵo laŭ sia naturo estis mildakaraktera kaj amema kaj kvankam li malobeis Leĝon de Oz li per tio celis revivigi sian karan Onĉjon Nonĉjon. Lia kulpo estis senpenseco pli ol malboneco, sed tio ne ŝanĝis la fakton ke li misagis. Unue li sentis bedaŭron kaj malgajon, sed ju pli li pripensis la maljustan traktadon kiun oni faras al li – maljusta nur ĉar li opiniis ĝin tia – des pli lin malplezurigis lia arestiĝo, li riproĉis Ozman ĉar ŝi faris malsaĝajn leĝojn kaj punas homojn kiuj malobeas ilin. Nur sesfolio! Malgranda verda planto kiu kreskas neglektate kaj surtretate de piedoj. Kiel malbonas ĝia plukiĝo? Oĵo komencis kredi ke Ozma nepre estas tre malbona kaj tirana Reganto por tiel bela felando kiel Oz. La Vilulo diris ke la popolo amas ŝin; sed kiel tio povas esti?

La malgranda Manĝtula knabo tiom okupis sin per pensado de ĉio ĉi – kion jam antaŭe pensis multaj kulpaj enkarcerigitoj – ke li apenaŭ rimarkis la grandiozecon de la urbostratoj tra kiuj ili paŝis. Kiam ajn ili renkontis unu el la feliĉaj, ridetantaj loĝantoj, la knabo turnis sian kapon honte, kvankam neniu sciis kiu estas sub la robo.

Post kelka tempo ili atingis domon konstruitan tuj apud la granda urbomuro, sed en kvieta, ne multe loĝata loko.

Ĝi estis bela domo, zorge farbita kaj kun multaj fenestroj.

Antaŭ ĝi estis ĝardeno plena de floroj. La Soldato kun la Verda Barbo kondukis Oĵon laŭ la ŝtonera pado al la fronta pordo, sur kiun li frapis.

Virino malfermis la pordon kaj, vidante Oĵon en lia blanka robo, kriis:

“Ĉu vere? Finfine enkarcerulo. Sed tre malgranda, Soldato.”

“La grandeco ne gravas, Tolidiglo, kara. Fakto estas ke li estas enkarcerulo,” diris la soldato. “Kaj ĉar ĉi tiu estas la karcero kaj vi estas la karceristo, mia devo estas transdoni al vi la enkarcerulon.”

“Vere. Do envenu, kaj mi donos al vi kvitancon pro li.”

Ili eniris la domon kaj trairis koridoron al granda ronda ĉambro, kie la knabino fortiris la robon de Oĵo kaj rigardis lin kun afabla interesiĝo. La knabo, siaparte, ĉirkaŭrigardis miroplene, ĉar neniam li sonĝis pri tiel belega loĝejo kiel tiu en kiu li staras. La tegmento de la domo konsistis el kolorita vitro, kunmetita laŭ belaj desegnaĵoj. La muroj estis panelitaj per oraj paneloj ornamitaj per gemoj grandadimensiaj kaj multekoloraj, kaj sur la kahela planko estis molaj tapiŝoj kies surtretiĝo plezurigis. La mebloj havis kadrojn el oro kaj estis remburitaj per satena brokaĵo kaj konsistis el foteloj, divanoj kaj taburetoj tre multaspecaj.

Ankaŭ estis pluraj tabloj kun spegulosuproj kaj ŝrankoj plenaj de maloftaj kuriozaĵoj. En unu loko bretaro plena de libroj staris apud la muro, kaj aliloke Oĵo vidis ŝrankon en kiu estis ĉiaj ludoj.

“Ĉu mi povos resti ĉi tie iomete antaŭ ol enkarceriĝi?” demandis la knabo, fervorpete.

“Nu, ĉi tiu estas via karcero,” respondis Tolidiglo, “kaj jen, mi estas via karceristo. Deprenu la mankatenojn, Soldato, ĉar neniu povas eskapi de ĉi tiu domo.”

“Mi tre bone scias tion,” respondis la soldato kaj tuj li malŝlosis la mankatenojn kaj liberigis la karcerulon.

La virino tuŝis butonon sur la muro kaj tiel lumigis grandan lustron kiu pendis de la plafono, ĉar ekstere komencis mallumiĝi. Poste ŝi sidigis sin ĉe skribotabo kaj demandis:

“Kiu nomo?”

“Oĵo la Misfortuna,” respondis la Soldato kun la Verda Barbo.

“Misfortuna? Ha, jen la kialo,” diris ŝi. “Kiu krimo?”

“Li malobeis Leĝon de Oz.”

“Bone. Jen via kvitanco, Soldato; kaj nun mi respondecas pri la karcerulo. Tio plezurigas min, ĉar nun la unuan fojon mi havas oficialan taskon,” komentis la karceristo, per tono indikanta plezuron.

“Same pri mi, Tolidiglo,” ridis la soldato. “Sed mia tasko estas finita kaj mi devas raporti al Ozma ke mi plenumis mian devon kiel fidela Polico, lojala Armeo kaj honesta Korpogardistaro – kia espereble mi estas.”

Dirinte tion, li per kaposkuo ĝisis Tolidiglon kaj Oĵon kaj foriris.

“Nun, do,” diris la virino tuje, “mi devas pretigi manĝon por vi, ĉar sendube vi malsatas. Kion vi preferas: panerumitan blankfiŝaĵon, omleton kun ĵeleo aŭ ŝafkotletojn kun saŭco?”

Oĵo pripensis. Poste li diris: “Mi volas la kotletojn, bonvolu.”

“Bone; distru vin dum mia foresto; mi ne bezonos multan tempon,” kaj poste ŝi eliris tra pordo kaj lasis la enkarcerigiton sola.

Oĵo multe miris, ĉar ne nur estis ĉi tiu domo tute malsimila al ĉiu karcero pri kiu iam li aŭdis, sed oni traktas lin pli kiel gaston ol kiel krimulon. Estis multaj fenestroj kaj mankis seruroj. Estis tri pordoj por la ĉambro kaj neniu estis riglita. Li zorgoplene malfermis pordon kaj trovis ke ĝi kondukas en koridoron. Sed li ne intencis provi eskapi. Se lia karceristo akceptas fidi lin ĉi tiel li ne trompos ŝian fidon, kaj, cetere, ŝi preparas por li varmajn manĝaĵojn kaj lia karcero estas tre plaĉa kaj komforta. Do li prenis libron el la libroŝranko kaj sidiĝis en grandan fotelon por rigardi la bildojn.

Tio distris lin ĝis la virino envenis kun granda pleto kaj etendis tukon sur tablon. Sur tio ŝi aranĝis lian manĝon, kiu montriĝis la plej varia kaj bongusta manĝo kiun ĝis tiam manĝis Oĵo dum sia tuta vivo.

Tolidiglo sidis proksime al li dum li manĝis, kudrante delikataĵon kiun ŝi tenas sur la genuoj. Kiam li finis manĝi ŝi forprenis la telerojn kaj poste legis al li rakonton el unu el la libroj.

  image-078

“Ĉu vere ĉi tiu estas karcero?” li demandis, kiam ŝi ĉesis legi.

“Certe jes,” ŝi respondis. “Ĝi estas la sola karcero en la Lando Oz.”

“Kaj ĉu mi estas enkarcerulo?”

“Benu vin! Kompreneble.”

“Do kial la karcero estas tiel bela, kaj kial vi estas tiel afabla al mi?” li demandis serioze.

Ŝajne Tolidiglon surprizis la demando, sed baldaŭ ŝi respondis:

“Ni opinias enkarcerulon misfortuna. Li estas misfortuna dumaniere – ĉar li misagis kaj ĉar li ne estas libera. Tial ni afable traktu lin, pro lia misfortuno, ĉar alie li fariĝus malmilda kaj amara kaj ne pentus pro sia misago. Ozma opinias ke kulpulo kulpis ĉar li ne estis forta kaj brava; tial ŝi enkarcerigas lin por fortigi kaj bravigi lin. Kiam tio plenumiĝos, li ne plu estos karcerulo, sed bona lojala civitano kaj ĉiu ĝojos ke li nun estas sufiĉe forta por rezisti misagadon. Komprenu, amikeco fortigas kaj bravigas; do ni estas afablaj al niaj karceruloj.”

Oĵo pripensis tion tre zorge. “Mi supozis,” diris li, “ke oni ĉiam malafable traktas karcerulojn, por puni ilin.”

“Estus fie!” kriis Tolidiglo. “Ĉu ne estas sufiĉa puno la scio ke oni misagis? Ĉu vi ne volegas, Oĵo, per via tuta koro, ne esti malobeinta kaj defiinta Leĝon de Oz?”

“Mi – mi malamas esti diferenca de aliaj homoj,” li agnoskis.

“Jes; oni amas esti respektata egale kiel la najbaruloj,” diris la virino. “Kiam oni juĝos vin kaj verdiktos ke vi estas kulpa, vi devos iel korekti vian agon. Mi ne scias precize kion Ozma faros pri vi, ĉar neniu el ni iam antaŭe malobeis Leĝon; sed estu certa ke ŝi estos justa kaj kompatema. Ĉi tie en la Smeralda Urbo oni estas tro feliĉaj kaj kontentaj por fari ian misagon; sed eble vi venas de iu malproksima angulo de nia lando, kaj sen amo al Ozma senzorge malobeis iun Leĝon ŝian.”

“Jes,” diris Oĵo, “Dum mia tuta vivo mi loĝis en la koro de soleca arbaro, kie mi vidis neniun krom karan Onĉjon Nonĉjon.”

“Tion mi suspektis,” diris Tolidiglo. “Sed nun ni sufiĉe parolis, do ni ludu ĝis la horo por enlitiĝi.”

  image-079


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.