La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7. La Petolema Fonografo

image-033

KIAM la knabo malfermis siajn okulojn la sekvan matenon, li zorge ĉirkaŭrigardis la ĉambron.

Tiuj malgrandaj Manĝtulaj domoj malofte havis pli ol unu ĉambron en si. Tiu en kiu Oĵo nun trovis sin havis tri litojn, ĉiuj en vico laŭ unu flanko de ĝi.

La Vitra Kato kuŝis dormante sur unu lito, Oĵo estis en la dua, kaj la tria estis bele ordigita kaj glatigita por la tago. Ĉe la alia flanko de la ĉambro estis ronda tablo sur kiu jam estis la matenmanĝo, fume varmega. Nur unu seĝo estis apud la tablo, kie manĝiloj kuŝis por unu persono. Ŝajne neniu estis en la ĉambro escepte de la knabo kaj Fuŝulo.

Oĵo stariĝis kaj surmetis siajn ŝuojn. Trovinte tualetejon ĉe la kapo de sia lito li lavis siajn vizaĝon kaj manojn kaj brosis sian hararon.

Poste li iris al la tablo kaj diris:

“Ĉu eble ĉi tiu estas mia matenmanĝo?”

“Manĝu ĝin!” ordonis Voĉo apud li, tiom proksima ke Oĵo eksaltis. Sed neniu estis videbla.

Li estis malsata, kaj la matenmanĝo aspektis bona, do li sidiĝis kaj manĝis kiom li volis. Poste, stariĝinte, li prenis sian ĉapelon kaj vekis la Vitran Katon.

“Venu, Fuŝulo,” diris li, “ni devas iri.”

Li rerigardis ĉirkaŭ la ĉambron, kaj parolante al la aero, li diris: “Kiu loĝas ĉi tie estis tre kompleza, kaj mi multe dankas.”

Neniu respondo okazis, do li prenis sian korbon kaj eliris la pordon, kaj la kato sekvis lin. En la mezo de la pado sidis la Miksĉifona Knabino, ludante per ŝtoneroj kiujn ŝi prenis.

“Ho, jen vi!” ŝi kriis gaje. “Mi kredis ke vi neniam elvenos. Jam de longe estas taglumo.”

“Kion vi faris dum la tuta nokto?” demandis la knabo.

“Sidis ĉi tie kaj rigardis la stelojn kaj la lunon,” ŝi respondis. “Ili interesas. Mi neniam antaŭe vidis ilin, sciu.”

“Kompreneble ne,” diris Oĵo.

“Vi freneze miskondutis kaj elĵetigis vin,” komentis Fuŝulo, dum ili rekomencis sian veturon.

“Ne gravas,” diris Ĉifoneroj. “Sen tiu elĵetiĝo mi ne vidus la stelojn kaj la grandan grizan lupon.”

“Kiu vulpo?” demandis Oĵo.

“Kiu venis al la pordo de la domo trifoje dum la nokto.”

“Mi ne komprenas kial tio okazis,” diris la knabo, penseme, “ja estis multaj manĝaĵoj en tiu domo, ĉar mi havis tre bonan matenmanĝon, kaj mi dormis en bela lito.”

“Ĉu vi tamen sentas lacon?” demandis la Miksĉifona Knabino, rimarkante ke la knabo oscedas.

“Nu, jes; mi estas same laca kiel la pasintan nokton, kvankam mi bone dormis.”

“Kaj ĉu vi ankaŭ malsatas?”

“Estas strange,” respondis Oĵo. “Mi bone matenmanĝis, tamen mi deziras nun manĝi iom da miaj biskvitoj kaj fromaĝo.”

Ĉifoneroj dancis tien kaj reen laŭ la pado. Poste ŝi kantis:

“Kirdo – kardo – kordo; La vulpo ĉe la pordo, Nenio por manĝo krom nudosta aranĝo, Kaj faktur’ de butiko en ordo.”

“Kion tio signifas?” demandis Oĵo.

“Ne demandu min,” respondis Ĉifoneroj. “La vortoj nur eniras mian kapon kaj mi diras ilin, sed kompreneble mi scias nenion pri butiko nek pri nudaj ostoj nek – pri preskaŭ io alia.”

“Ne,” diris la kato; “ŝi estas plene, eksterdube, senescepte freneza, kaj ŝia cerbo ne povas esti palruĝa, ĉar ĝi malĝuste funkcias.”

“Forgesu la cerbon!” kriis Ĉifoneroj. “Kiel ĝi gravas? Ĉu vi rimarkis kiom belaj estas miaj ĉifonoj en ĉi tiu sunlumo?”

Ĝuste tiam ili aŭdis sonon kvazaŭ paŝoj laŭiras la padon malantaŭ ili kaj ĉiuj tri turnis sin por vidi kio venas. Mirante ili vidis malgrandan rondan tablon kuri tiom rapide kiom ĝiaj kvar maldikaj kruroj povis porti ĝin, kaj al la supro fonografo kun granda ora korno estis ŝraŭbita.

  image-035

“Atendu!” kriis la fonografo. “Atendu min!”

“Nekredeble; jen la muzikilo sur kiun la Kurbiĝinta Magiisto ŝutis la Pulvoron de Vivo,” diris Oĵo.

“Jes vere,” respondis Fuŝulo, per malgaja voĉtono; kaj poste, kiam la fonografo proksimiĝis al ili, la Vitra Kato aldonis severe: “Nu, kial vi estas ĉi tie?”

“Mi forfuĝis,” diris la muzikilo. “Post via foriro, maljuna D-ro Pipt kaj mi terure kverelis kaj li minacis disbati min se mi ne silentos. Kompreneble mi rifuzis, ĉar parolmaŝino devas paroli kaj fari bruon – kaj kelkfoje muzikon. Do mi kaŝe foriris el la domo dum la Magiisto kirladis siajn kvar kaldronojn kaj mi postkuris vin dum la tuta nokto. Nun, ĉar mi trovis tiom agrablajn kunulojn, mi povos paroli kaj melodiadi laŭvole.”

Oĵon multe ĉagrenis tiu nebonvena aldono al ilia grupo.

Unue li ne sciis kion diri al la noveveninto, sed iom da pensado decidigis lin ne respondi amike.

“Ni veturas por grava tasko,” li deklaris, “kaj pardonu mian honestan diron ke ni ne volas ĝeniĝi pri vi.”

“Vi estas tre malĝentila!” kriis la fonografo.

“Domaĝe, tamen vere,” diris la knabo. “Vi foriru al iu alia loko.”

“Vi tre malkompleze traktas min, mi nepre devas diri,” plendaĉis la fonografo, per tono de insultiĝo. “Ŝajnas ke ĉiu malamas min, tamen oni intencis ke mi distru la homojn.”

“Efektive, ni ne malamas precipe vin,” komentis la Vitra Kato; “ni malamas vian muzikaĉon. Kiam mi loĝis en la sama ĉambro kiel vi min multe ĝenis via grinca korno. Ĝi muĝas kaj grumblas kaj klakas kaj gratas tiel ke ĝi ruinigas la muzikon, kaj via mekanismo laŭtas tiom ke ĝia bruaĉo kovras ĉiun melodion vian.”

“Ne mi kulpas; kulpas miaj diskoj. Mi devas agnoski ke mi ne havas klaran diskon,” respondis la maŝino.

“Ĉu aŭ ne kulpa, vi devos foriri,” diris Oĵo.

“Atendu minuton,” kriis Ĉifoneroj. “Tiu muzikilo interesas min. Mi memoras ke mi aŭdis muzikon kiam mi unue viviĝis, kaj mi deziras reaŭdi ĝin. Kiel vi nomiĝas, povra mistraktata fonografo?”

“Viktoro Kolumbio Edison,” ĝi respondis.

“Nu, mi mallonge nomos vin ‘Viĉjo,’” diris la Miksĉifona Knabino. “Ludu ion.”

“Ĝi frenezigos vin,” avertis la kato.

“Mi jam frenezas, laŭ via deklaro. Streĉu vin kaj sonigu la muzikon, Viĉjo.”

“Mi havas kun mi nur unu diskon,” klarigis la fonografo; “ĝi estas disko kiun almetis la Magiisto tuj antaŭ nia kverelo. Ĝi estas tre klasika komponaĵo.”

“Ĝi estas kio?” demandis Ĉifonulo.

“Ĝi estas klasika muzikaĵo, kaj oni opinias ĝin la plej bona kaj enigma verko iam ajn fabrikita. Oni nepre diru ami ĝin, negrave ĉu aŭ ne mensoge, kaj se vi ne amas ĝin, konvenas ke vi aspektu kvazaŭ vi ja amas ĝin. Ĉu vi komprenas?”

“Tute ne,” diris Ĉifoneroj.

“Do aŭskultu!”

Tuj la maŝino komencis ludi kaj post nemultaj minutoj Oĵo metis siajn manojn al siaj oreloj por elteni la sonojn kaj la kato minace muĝis kaj Ĉifoneroj komencis ridi.

“Ĉesu, Viĉjo,” ŝi diris. “Tio sufiĉas.”

Sed la fonografo plu ludadis la mornan melodion, do Oĵo ekkaptis la krankon, elŝiris ĝin kaj ĵetis ĝin en la vojon.

Tamen tuj kiam la kranko frapis la teron ĝi resaltis al la maŝino kaj komencis streĉi ĝin. Kaj ankoraŭ sonadis la muziko.

“Ni kuru!” kriis Ĉifoneroj, kaj ili ĉiuj ekkuris laŭ la pado kiel eble plej rapide. Sed la fonografo tuj sekvis ilin kaj ĝi povis kuri kaj muziki samtempe. Ĝi vokis, riproĉe:

“Kio estas? Ĉu vi ne amas klasikan muzikon?”

“Ni nepre ne amas ĝin, Viĉjo,” diris Ĉifoneroj, haltante.

“Ni pasikos la klasikon kaj gardos tiom da ĝojo kiom restas. Mi ne havas nervojn, dank’ al Dio, sed via muziko ŝrumpigas mian katunon.”

“Do inversigu mian diskon. Aliflanke estas rago,” diris la maŝino.

“Kio estas rago?”

“La inverso de klasika muziko.”

“Bone,” diris Ĉifoneroj, kaj ŝi inversigis la diskon.

La fonografo nun komencis ludi malglatan miksaĵaĉon de sonoj kiuj troviĝis tiom perpleksigaj ke post momento Ĉifoneroj puŝis sian miksĉifonan antaŭveston en la oran kornon kaj kriis: “Ĉesu – ĉesu! Tio estas la alia ekstremo. Ĝi estas aĉega!”

Kvankam dampite, la fonografo plu ludis.

“Se vi ne ĉesigos tiun muzikon mi frakasos vian diskon,” minacis Oĵo.

La muziko ĉesis je tio, kaj la maŝino turnis sian kornon de unu al la alia kaj diris ege indigne: “Kio estas nun? Ĉu estas eble ke vi ne ŝatas ragmuzikon?”

“Ĉifonuloj devus, ĉar ŝi mem konsistas el f-rag-mentoj,” diris la kato; “sed mi tute simple ne povas toleri ĝin; ĝi bukligas miajn lipharojn.”

“Vere ĝi estas aĉega!” kriis Oĵo, tremante.

“Sufiĉas por frenezigi frenezulinon,” murmuris la Miksĉifona Knabino. “Jen la vero, Viĉjo,” ŝi daŭrigis dum ŝi glatigis sian antaŭveston kaj resurmetis ĝin, “ial vi eraris. Vi ne estas koncerto; vi estas ĝenaĉo.”

“Muziko havas sorĉojn por trankviligi sovaĝan bruston,” asertis la fonografo, malfeliĉe.

“Sekve ni ne estas sovaĝuloj. Mi konsilas ke vi hejmeniru kaj petu pardonon de la Magiisto.”

“Neniam! Li frakasus min.”

“Tion ni mem faros, se vi restos ĉi tie,” Oĵo deklaris.

“Forkuru, Viĉjo, kaj ĝenu iun alian,” konsilis Ĉifoneroj.

“Trovu iun vere fian, kaj restu kun li ĝis li pentos. Tiel vi povos fari ion bonan en la mondo.”

La muzikilo silente forturnis sin kaj trotis laŭ flankpado, cele malproksiman Manĝtulan vilaĝon.

“Ĉu ankaŭ ni devos iri tien?” demandis Fuŝulo maltrankvile.

“Ne,” diris Oĵo; “mi opinias ke ni iru rekte antaŭen, ĉar ĉi tiu pado estas la plej larĝa kaj plej bona. Kiam ni atingos domon ni demandos pri kiel iri al la Smeralda Urbo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.