La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

19. Problemoj pro la Totenhotoj

image-093

UNU tago da veturado de la Smeralda Urbo portis la bandeton da aventurantoj al la hejmo de Joĉjo Kukurbokapo, kiu estis domo formita el la ŝelo de giganta kukurbo. Joĉjo mem faris ĝin kaj tre fieris pro ĝi. Estis pordo kaj pluraj fenestroj, kaj tra la supron etendiĝis kamentubo kiu kondukis de forneto en la domo. La pordon oni atingis per tri ŝtupoj kaj estis bona planko sur kiu estis aranĝitaj mebloj tre komfortaj.

Estas certe ke Joĉjo Kukurbokapo povus havi multe pli elegantan domon por sia loĝado se li volus, ĉar Ozma amis la stultulon, kiu estis ŝia plej frua akompananto; sed Joĉjo preferis sian kukurban domon, ĉar ĝi bone taŭgis al li, kaj rilate al tio efektive li ne estis vere stulta.

La korpo de ĉi tiu rimarkinda persono konsistis el ligno, branĉoj de arboj diversdimensiaj estis uzitaj tiu-cele. La lignan framon kovris ruĝa ĉemizo – sur ĝi estis blankaj makuloj – blua pantalono, flava veŝto, ĵako el verdo-kaj-oro kaj fortikaj ledaj ŝuoj. La kolo estis akrigita stango sur kiun metiĝis la kukurba kapo, kaj la okuloj, oreloj, nazo kaj buŝo estis ĉizitaj sur la haŭto de la kukurbo, tre simile al ludoĉizaĵo de infano.

La domo de tiu interesa ulo staris en la centro de vasta kukurbokampo, kie la rampoplantoj krekis amase kaj naskis kukurbojn ekstrordinardimensiajn krom la malpligrandajn.

  image-095

Kelkaj el la kukurboj nun maturiĝantaj sur la plantoj estis preskaŭ grandaj kiel la domo de Joĉjo, kaj li diris al Doroteo ke li intencas aldoni plian kukurbon al sia domego.

La veturantoj estis elkore bonvenigitaj al ĉi tiu kurioza loĝejo kaj invitaj pasigi la nokton tie, kion ili jam planis.

La Miksĉifonan Knabinon multe interesis Joĉjo kaj ŝi ekzamenis lin admire.

“Vi estas tre belaspekta,” ŝi diris; “sed ne tiel vere bela kiel la Birdotimigilo.”

Joĉjo turnis sin, aŭdinte tion, por ekzameni la Birdotimigilon zorge, kaj lia malnova amiko ruze palpebrumis al li per unu pentrita okulo.

  image-096

“Ne eblas kompreni alies gustojn,” komentis la Kukurbokapo ĝemante. “Maljuna korvo foje diris al mi ke mi estas tre fascina, sed kompreneble eble la birdo eraris. Mi rimarkas ke la korvoj kutime evitas la Birdotimigilon, kiu siamaniere estas tre honesta ulo, sed pajloplenigita. Mi ne estas pajloplenigita, kiel vi povas vidi; mia korpo estas el bona solida hikorio.”

“Mi adoras plenigaĵojn,” diris la Miksĉifona Knabino.

“Nu, tiurilate, mia kapo estas plena de kukurbosemoj,” deklaris Joĉjo. Mi uzas ilin kiel cerbon, kaj kiam ili estas freŝaj mi estas intelektulo. Ĝuste nun, mi bedaŭras diri, miaj semoj iomete klakas, do mi baldaŭ devos akiri novan kapon.”

“Ho; ĉu vi ŝanĝas vian kapon?” demandis Oĵo.

“Certe. Kukurboj ne estas permanentaj, domaĝe, kaj post kelka tempo ili putras. Tial mi kreskigas tiel grandan kampon da kukurboj – por elekti novan kapon kiam ajn necesas.”

“Kiu ĉizas la vizaĝojn sur ili?” demandis la knabo.

“Mi mem. Mi deprenas mian malnovan kapon, metas ĝin sur tablon antaŭ mi, kaj uzas la vizaĝon kiel modelon. Kelkfoje mi ĉizas pli bonajn vizaĝojn ol alifoje – pli esprimoplenajn kaj gajajn, sciu – sed mi opinias ke ili ĝenerale bone aspektas.”

Antaŭ ol ŝi komencis la veturon Doroteo pakis dorsosakon en kiu estis bezonaĵoj, kaj tiun dorsosakon la Birdotimigilo portis ligita al sia dorso. La knabineto surportis simplan robon kaj sunkufon, ĉar ŝi sciis ke ili plej taŭgas por veturado. Oĵo ankaŭ kunportis sian korbon, en kiun Ozma plimetis botelon da “Kompletmanĝaj Piloloj” kaj fruktojn.

Sed Joĉjo Kukurbokapo kreskigis multon en sia ĝardeno krom kukurbojn, do li kuiris por ili bonan legomsupon kaj donis al Doroteo, Oĵo kaj Toto, la solaj uloj kiuj bezonis manĝi, kukurbopasteĉon kaj iom da verda fromaĝo. Kiel litojn ili devis uzi la dolĉajn sekigitajn herbojn kiujn Joĉjo ŝutis laŭlonge de unu flanko de la ĉambro, sed tio tre bone kontentigis Doroteon kaj Oĵon. Toto, kompreneble, dormis apud sia mastrineto.

La Birdotimigilo, Ĉifoneroj kaj la Kukurbokapo estis senlacaj kaj ne bezonis dormon, do ili sidis kunparolante dum la tuta nokto; sed ili restis ekster la domo, sub la brilantaj steloj, kaj parolis mallaŭtavoĉe por ne ĝeni la dormantojn. Dum la konversacio la Birdotimigilo klarigis pri ilia serĉo je obskura puto, kaj petis konsilon de Joĉjo pri kie trovi ĝin.

La Kukurbokapo konsideris la temon tre zorge.

“Tio estos malfacila tasko,” diris li, “kaj se mi estus vi mi prenus iun ajn ordinaran puton kaj ĉirkaŭfermus ĝin por mallumigi ĝin.”

“Mi timas ke tio ne taŭgus,” respondis la Birdotimigilo.

“La puto devas esti nature obskura, kaj la akvo devas esti neniam vidinta la taglumon, ĉar alie la magia sorĉo eble tute ne sukcesus.”

“Kiom da akvo vi bezonas?” demandis Joĉjo.

“Cent kvardek du mililitrojn.”

“Kiom estas mililitro?”

“Nu – mililitro estas mililitro, kompreneble,” respondis la Birdotimigilo, kiu ne volis agnoski sian senscion.

“Mi scias!” kriis Ĉiofoneroj. “ ‘Johano kaj Milio prenis folion – ’”

“Ne, ne; tio estas malĝusta,” interrompis la Birdotimigilo.

“Estas du specoj de milioj, mi kredas; unu estas knabino, kaj la alia estas – ”

“Manĝaĵo,” diris Joĉjo.

“Ne; mezuro.”

“Kia mezuro?”

“Nu, mi demandos al Doroteo.”

Do la sekvan matenon ili demandis al Doroteo, kaj ŝi diris:

“Mi ne scias precize kiom estas mililitro, sed mi kunportas oran botelon kiu povas enteni duonan litron. Tio estas pli ol cent kvindek mililitroj, mi certas, kaj la Kurbiĝinta Magiisto povos mem mezuri ĝin laŭvole. Sed kio plej problemas por ni, Joĉjo, estas trovi la puton.”

Joĉjo ĉirkaŭrigardis la pejzaĝon, ĉar li staris en la pordejo de la domo.

“Ĉi tie la lando estas plata, do vi ne trovos obskurajn putojn ĉi tie,” diris li. “Vi devos iri inter la montojn, kie estas rokoj kaj kavernoj.”

“Kaj kie estas tio?” demandis Oĵo.

“En la Kvelula Lando, kiu kuŝas sude de ĉi tie,” responis la Birdotimigilo. “Mi jam de la komenco scias ke ni devos iri al la montoj.”

“Ankaŭ mi,” diris Doroteo.

“Sed – ve! – la Kvelula Lando estas plena de danĝeroj,” deklaris Joĉjo. “Mi mem neniam estis tie, sed – ”

“Mi jes,” diris la Birdotimigilo. “Mi frontis la terurajn Martelkapulojn, kiuj ne havas brakojn kaj batas kiel kaproj; kaj mi frontis la Batalantajn Arbojn, kiuj klinas sin por bati kaj vipi, kaj spertis multajn aliajn aventurojn tie.”

“Ĝi estas sovaĝa lando,” komentis Doroteo, sobre, “kaj se ni iros tien ni certe spertos proprajn problemojn. Sed mi supozas ke ni devos iri tien, se ni volas tiun akvon el la obskura puto.”

Do ili adiaŭis la Kukurbokapon kaj rekomencis sian veturadon, direktante sin nun rekte al la Suda Lando, kie montoj kaj rokoj kaj kavernoj kaj arbaroj kun grandaj arboj abundas. Tiu parto de la Lando Oz, kvankam ĝi apartenis al Ozma kaj devis esti lojala al ŝi, estis tiel sovaĝa kaj apartigita ke multaj strangaj popoloj kaŝis sin en ĝiaj ĝangaloj kaj vivis siamaniere, tute sen scio ke ili havas Reganton en la Smeralda Urbo. Se oni lasis ilin neĝenitaj, tiuj uloj neniam ĝenis la loĝantojn de la cetero de Oz, sed invadantojn trafis multaj danĝeroj de ili.

Necesis dutaga veturo de la domo de Joĉjo Kukurbokapo al la rando de la Kvelula Lando, ĉar nek Doroteo nek Oĵo povis tre rapide marŝi kaj ili ofte haltis apud la vojo por ripozi. La unuan nokton ili dormis sur la larĝaj kampoj, inter la ranunkoloj kaj lekantetoj, kaj la Birdotimigilo kovris la infanojn per gaza litkovrilo el sia dorsosako, por ke ne malvarmigu ilin la noktaero. Ĉirkaŭ la vespero de la dua tago ili atingis sablan ebenaĵon kie marŝado estis malfacila; sed iom distance de si ili vidis grupon de palmoj, kun multaj kuriozaj nigraj makuletoj sub si; do ili plupaŝis brave por atingi tiun lokon antaŭ la noktiĝo kaj pasigi la nokton ŝirmate de la arboj.

La nigraj makuloj pligrandiĝis dum ili antaŭeniris, kaj kvankam la lumo estis neforta Doroteo opiniis ke ili aspektas grandaj kaldronoj renversitaj. Tuj preter tiu loko estis disa aro da gigantaj, malglataj rokoj, kiuj sin levis al la malantaŭaj montoj.

  image-097

Niaj veturantoj preferis provi grimpi tiujn rokojn dum taglumo, kaj ili komprenis ke dum kelka tempo ĉi tiu estos ilia lasta nokto sur la ebenaĵo.

Krepuskolumo jam komenciĝis kiam ili atingis la arbojn, sub kiuj estis la nigraj rondaj objektoj kiujn ili rimarkis el tre for. Dekoj estis dise metitaj kaj Doroteo klinis sin apud unu, kiu estas proksimume same alta kiel ŝi, por pli detale ekzameni ĝin. Dum ŝi faris tion la supro ekmalfermiĝis kaj elaperis malhela ulo, kiu sin levis etendiĝante en la aeron kaj poste faligis sin sur la teron tuj apud la knabineto. Plia kaj plia elsaltis el la ronda, potsimila loĝejo, dum el ĉiuj aliaj nigraj objektoj venis saltante pli da uloj – tre similaj al saltludiloj kiam oni malriglas la kestojn – ĝis plena cento staris kuniĝinte ĉirkaŭ nian grupeton da veturantoj.

  image-098

Doroteo jam trovis ke ili estas homoj, etaj kaj strangaformaj, tamen homoj. Ilia haŭto estis malhela kaj ilia hararo staris rekte, kvazaŭ dratoj, kaj estis brile skarlata. Iliaj korpoj estis nekovritaj escepte de haŭtoj ligitaj ĉirkaŭ iliaj talioj kaj ili portis braceletojn sur siaj maleoloj kaj pojnoj, kaj kolĉenojn, kaj grandajn pendantajn orelringojn.

Toto kaŭris apud sia mastrino kaj muĝis kvazaŭ al li tute ne plaĉas tiuj strangaj uloj. Ĉifoneroj komencis murmuri ion pri “salte, palte, kalte, bum!” sed neniu atentis ŝin. Oĵo tenis sin tre proksime al la Birdotimigilo kaj la Birdotimigilo tenis sin tre proksime al Doroteo; sed la knabineto turnis sin al la kuriozaj uloj kaj demandis:

“Kiuj vi estas?”

Ili respondis tiun demandon kune, kiel ia ĉantanta ĥoro, kaj la vortoj estis ĉi tiuj:

Ni estas gajaj Totenhotoj,
Kaj al ni ne plaĉas tago;
Ni ĝoje festas dum nokto restas;
Kure saltas ĉiu ago.

Eviti sunon, saluti lunon
Ni volas forte, neniam lame;
Do ĉi tie Totenhotoj pie
Atendas lunon, ĉiam same.

Je ĉiu fojo plenigas ĝojo
Kaj ankaŭ petolado nin.
Sed se vi ludos dum ni apudos
Ni ĉiam bone traktos vin.

“Salutojn al vi, Totenhotoj,” diris la Birdotimigilo solene.

“Sed ne supozu ke ni ludos kun vi dum la tuta nokto, ĉar ni veturadis dum la tuta tago kaj kelkaj el ni estas tre lacaj.”

“Kaj ni ne povos luti la lunon,” aldonis la Miksĉifona Knabino. “Ni ne estas sufiĉe altaj.”

Tiujn komentojn salutis laŭtaj ridoj de la petolemuloj kaj unu kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj mire ĝi trovis ke estas tre facile ĉirkaŭsvingadi la pajloplenigiton. Do la Totenhoto levis la Birdotimigilon alte en la aeron kaj ĵetis lin trans la kapojn de la amaso. Iu kaptis lin kaj reĵetis lin, kaj kriante pro ĝojo ili plu tiel ĵetadis la Birdotimigilon tien kaj reen, kvazaŭ li estus pilko.

Baldaŭ alia petolulo prenis Ĉifonerojn kaj komencis ĵetadi ŝin sammaniere. Ili trovis ŝin iom pli peza ol la Birdotimigilo tamen ankoraŭ sufiĉe malpeza por ĵeti ŝin kvazaŭ sofkusenon, kaj ili multe ĝuis sian ludon ĝis kiam Doroteo, kolera kaj indigna pro ilia traktado de ŝiaj amikoj, kuris inter la Totenhotojn kaj komencis bati kaj puŝi ilin ĝis ŝi savis la Birdotimigilon kaj la Miksĉifonan Knabinon kaj tenis ilin proksime al si, unu ĉe ĉiu flanko. Eble ŝi ne tiel facile sukcesus venki la petolulojn se Toto ne helpus, bojante kaj mordante cele iliajn nekovritajn krurojn ĝis ili volonte fuĝis de lia atako. Rilate al Oĵo, kelkaj el la uloj provis ĵeti ankaŭ lin, sed trovinte lian korpon tro peza ili surteren ĵetis lin kaj vico de la petoluloj sidis sur li kaj tenis lin por ke li ne helpu la bataladon de Doroteo.

La malgrandajn brunulojn multe surprizis la atako farata de la knabino kaj la hundo, kaj unu-du kiuj estis plej forte frapitaj komencis plori. Post tio ili subite kriis, ĉiuj kune, kaj ekmalaperis en siajn diversajn domojn, kies suproj fermiĝis per aro da klakoj kiuj sonis kiel aro da eksplodantaj piroteknikaĵoj.

La aventurantoj nun trovis sin solaj, kaj Doroteo demandis maltrankvile:

“Ĉu iu estas vundita?”

“Ne mi,” respondis la Birdotimigilo. “Ili bone skuis mian pajlon kaj eligis la bulojn. Mia stato estas nun grandioza kaj mi vere dankas la Totenhotojn pro ilia afabla traktado de mi.”

“Mi iom same sentas,” diris Ĉifoneroj. “Mia katuna plenigaĵo multe sagis dum la tago da marŝado kaj ili disskuis ĝin tiel ke mi nun sentas min dika kiel kolbaso. Sed la ludado estis iom malmilda kaj ĝi jam tute ne plu plaĉis al mi, kiam vi intervenis.”

  image-099

“Ses el ili sidis sur mi,” diris Oĵo, “sed ĉar ili estas tre malgrandaj ili ne multe dolorigis min.”

Ĝuste tiam la tegmento de la domo antaŭ ili malfermiĝis kaj Totenhoto eletendis sian kapon, tre zorge, kaj rigardis la fremdulojn.

  image-100

“Ĉu vi ne povas elteni ŝercon?” li demandis, riproĉe; “ĉu vi tute ne havas kapablon amuziĝi?”

“Se mi havus tian kvaliton,” respondis la Birdotimigilo, “via popolo jam delonge estus elbatinta ĝin. Sed mi ne gardas malamon. Mi pardonas vin.”

“Ankaŭ mi,” aldonis Ĉifoneroj. “Tio estas, se vi bone kondutos de nun.”

“Ni nur iom forte ludis, nenio pli,” diris la Totenhoto.

“Sed la demando ne estas ĉu ni bone kondutos, sed ĉu vi bone kondutos. Ni ne povos resti enfermitaj dum la tuta nokto, ĉar jen nia ludotempo; nek ni volas eliri kaj esti maĉataj de sovaĝa besto aŭ batataj de kolera knabino. Tiu batado ege dolorigas; kelkaj el miaj parencoj ploras pro ĝi. Do jen nia propono: vi lasu nin netuŝataj kaj ni lasos vin netuŝataj.”

“Vi komencis,” deklaris Doroteo.

“Nu, vi finis, do ni ne kverelu pri la afero. Ĉu ni povos reeliri? Aŭ ĉu vi restas kruela kaj batema?”

“Ni kompromisu,” diris Doroteo. “Ni ĉiuj estas lacaj kaj volas dormi ĝis la mateno. Se vi permesos nin eniri vian domon, kaj resti tie ĝis la tagiĝo, vi povos ludi ekstere laŭvole.”

“Konsentite!” kriis la Totenhoto fervore, kaj li faris kuriozan fajfosonon kiu saltigis lian popolon el iliaj domoj ĉiuflanke. Kiam la domo antaŭ ili estis vaka, Doroteo kaj Oĵo klinis sin super la truon kaj enrigardis, sed povis vidi nenion ĉar estis tro senlume. Sed se la Totenhotoj dormis tie dum la tuta tago la infanoj opiniis ke ili povos dormi tie dum la nokto, do Oĵo subeniris kaj trovis ke la planko ne estas tre profunda.

“Mola kuseno kovras la tutan plankon,” diris li. “Envenu.”

Doroteo transdonis Toton al la knabo kaj poste mem engrimpis. Post ŝi venis Ĉifoneroj kaj la Birdotimigilo, kiuj ne volis dormi sed kiuj preferis resti for de la petolemaj Totenhotoj.

image-101image-102

Ŝajne ne estis mebloj en la ronda loĝejo, sed molaj kusenoj estis dismetitaj sur la planko kaj ili trovis ke tiuj estas tre komfortaj litoj. Ili ne fermis la truon en la tegmento sed lasis ĝin malfermita por ke envenu aero. Ankaŭ envenis la krioj kaj senĉesa ridado de la petolemaj Totenhotoj ludantaj ekstere, sed Doroteo kaj Oĵo, lacaj pro sia veturo, baldaŭ profunde dormis.

Tamen Toto tenis unu okulon malfermita kaj faris nelaŭtajn minacajn muĝojn kiam ajn la bruo farata de la uloj ekstere fariĝis tro ĝena; kaj la Birdotimigilo kaj la Miksĉifona Knabino sidis apogate de la muro kaj konversaciis flustre dum la tuta nokto. Neniu ĝenis la veturantojn ĝis la tagiĝo, kiam ensaltis la Totenhoto kiu posedas la loĝejon kaj petis ilin eliri el lia domo.

  image-103


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.