La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

13. Ĉifoneroj kaj la Birdotimigilo

DE ĉi tiela lando pliboniĝis kaj la dezertaj lokoj komencis cedi al fekundaj lokoj; tamen ankoraŭ neniuj domoj videblis proksime al la vojo. Estis kelkaj montetoj, inter kiuj estis valoj, kaj atinginte la supron de unu el tiuj montetoj la veturantoj trovis antaŭ si altan muron, kiu iris dekstren kaj maldekstren tiom foren kiom povis vidi iliaj okuloj. Tuj antaŭ ili, kie la muro transiris la vojon, staris barilo konsistanta el fortikaj feraj stangoj kiuj etendiĝis de la supro al la malsupro. Ili trovis, proksimiĝinte, ke tiu barilo estis ŝlosita per granda seruro, rustiĝinta pro manko de utiliĝo.

“Nu,” diris Ĉifoneroj,

“Ŝajne ni devos halti ĉi tie.”

“Bona konkludo,” respondis Oĵo. “Nian vojon baras ĉi tiu granda muro kaj la barilo. Laŭaspekte, neniu trairas jam de multaj jaroj.”

“La aspekto trompas,” deklaris la Vilulo, ridante pro iliaj mienoj de ĉagreniĝo, “kaj ĉi tiu bariero estas la plej trompa objekto en la tuta Oz.”

“Nu, ĝi malebligas ke ni plu iru,” diris Ĉifoneroj. “Estas neniu deĵoranto por tralasi vizitantojn, kaj ni ne havas ŝlosilon por la seruro.”

  image-062

“Vere,” respondis Oĵo, pliproksimiĝinte por rigardeti tra la stangoj de la barilo. “Kion ni faru, Vilulo? Se ni havus flugilojn ni eble flugus trans la muron, sed ni ne povas grimpi ĝin kaj krom se ni atingos la Smeraldan Urbon mi ne povos trovi la necesaĵojn por revivigi Onĉjon Nonĉjon.”

“Tute vere,” respondis la Vilulo, trankvile; “sed mi konas ĉi tiun barilon, ĉar mi multfoje trairis ĝin.”

“Kiel?” ili ĉiuj demandis.

“Mi montros al vi,” diris li. Li starigis Oĵon en la mezon de la vojo kaj metis Ĉifonerojn tuj malantaŭ lin, kun ŝiaj vatitaj manoj sur liaj ŝultroj. Post la Miksĉifona Knabino sekvis la Vuzo, kiu tenis parton de ŝia jupo per sia buŝo.

Lasta estis la Vitra Kato, kiu firme tenis la voston de la Vuzo per siaj vitraj makzeloj.

“Nun,” diris la Vilulo, “vi ĉiuj devas firme fermi viajn okulojn, kaj teni ilin fermitaj ĝis mi diros ke vi malfermu ilin.”

  image-063

“Mi ne povas,” obĵetis Ĉifoneroj. “Miaj okuloj estas butonoj, kaj ne estas fermeblaj.”

Do la Vilulo ligis sian ruĝan poŝtukon sur la okulojn de la Miksĉifona Knabino kaj ekzamenis ĉiujn aliajn por certigi ke ili tenas siajn okulojn firme fermitaj kaj povas vidi nenion.

“Kia estas la ludo? Sekvu-la-blindulon?” demandis Ĉifoneroj.

“Silentu!” ordonis la Vilulo, severe. “Ĉu pretaj? Do sekvu min.”

Li prenis manon de Oĵo kaj kondukis lin antaŭen sur la vojo de flavaj brikoj cele la barilon. Firme tenante unu la alian ili ĉiuj sekvis en vico, anticipante ĉiuminute batiĝi kontraŭ la ferajn stangojn. La Vilulo ankaŭ tenis siajn okulojn fermitaj, tamen marŝis rekte antaŭen, kaj farinte cent paŝojn, kiujn li zorge kalkulis, li haltis kaj diris:

“Nun vi povas malfermi viajn okulojn.”

Ili faris tion, kaj mirigis ilin trovi la muron kaj la barilon longe malantaŭ si, dum antaŭ ili la Blua Lando de la Manĝtuloj cedis al verdaj kampoj, kun belaj domoj de kultivistoj dislokitaj inter ili.

“Tiun muron,” klarigis la Vilulo, “oni nomas vidiluzio. Ĝi estas tute reala dum vi tenas viajn okulojn malfermitaj, sed se vi ne rigardas ĝin la bariero tute ne ekzistas. Estas same rilate al multaj aliaj malbonoj en la vivo; ili ŝajnas ekzisti, tamen estas nur ŝajno kaj ne vero. Rimarku ke la muro – tio, kion ni supozis muro – apartigas la Manĝtulan Landon de la verda lando kiu ĉirkaŭas la Smeraldan Urbon, kiu kuŝas ekzakte en la centro de Oz. Estas du vojoj el flavaj brikoj tra la Manĝtula Lando, sed tiu kiun ni sekvis estas la plej bona el ili. Doroteo foje veturis laŭ la alia vojo, kaj renkontis multe pli da danĝeroj ol ni. Sed ĉiuj niaj problemoj finiĝis por nun, ĉar plia tago da veturado venigos nin al la granda Smeralda Urbo.”

Ili multe ĝojis scii tion, kaj pluiris plenaj de nova kuraĝo. Post kelkaj horoj ili haltis ĉe domo de kultivisto, kie la loĝantoj estis tre afablaj kaj invitis ilin manĝi. La kultivista familio rigardis Ĉifonerojn tre interesate sed sen granda miro, ĉar ili kutimis vidi eksterordinarjn ulojn en la Lando Oz.

La mastrino de tiu domo prenis sian kudrilon kaj fadenon kaj kudris la truojn faritajn de la histrikaj sagplumoj en la korpon de la Miksĉifona Knabino, kaj post tio oni certigis al Ĉifoneroj ke ŝi aspektas bela kiel antaŭe.

“Vi devus surhavi ĉapelon,” komentis la virino; “ĉar tio evitigus fadon de la koloroj de via vizaĝo pro la suno. Mi havas ĉe mi kelkajn ĉifonojn kaj ĉifonetojn, kaj se vi restos dum du aŭ tri tagoj mi faros por vi belan ĉapelon kiu bone taŭgos por vi.”

“Ne gravas la ĉapelo,” diris Ĉifoneroj, skuante siajn fadenplektaĵojn; “estas afabla propono, sed ni ne povas halti. Mi ankoraŭ ne trovas miajn kolorojn eĉ iomete fadintaj; ĉu vi?”

“Ne multe,” respondis la virino. “Vi ankoraŭ estas belega, malgraŭ via longa veturo.”

La infanoj de la familio volis gardi la Vitran Katon kiel ludkunulon, do oni proponis al Fuŝulo bonan hejmon se ŝi restos; sed la katon multe tro interesis la aventuroj de Oĵo kaj ŝi rifuzis resti.

“Infanoj estas krudaj ludkunuloj,” ŝi komentis al la Vilulo, “kaj kvankam ĉi tiu hejmo estas pli agrabla ol tiu de la Kurbiĝinta Magiisto mi timas ke min baldaŭ plene frakasus la knaboj kaj knabinoj.”

Ripozinte ili rekomencis sian veturon, trovante la vojon nun glata kaj plaĉe surpaŝebla kaj ke la lando fariĝas ju pli bela des pli ili proksimiĝas al la Smeralda Urbo.

Post kelka tempo Oĵo komencis marŝi sur la verda herbo, zorge rigardante ĉirkaŭ si.

“Kion vi serĉas?” demandis Ĉifoneroj.

“Sesfolion,” diris li.

“Ne faru tion!” kriis la Vilulo, fervore. “Estas kontraŭleĝe pluki sesfolion. Vi devos atendi ĝis vi ricevos konsenton de Ozma.”

“Ŝi ne scius,” deklaris la knabo.

“Ozma scias multajn aferojn,” diris la Vilulo. “En ŝia ĉambro estas Magia Bildo kiu montras kiun ajn scenon en la Lando Oz kie estas fremduloj aŭ veturantoj. Ŝi eble jam nun rigardas bildon pri ni, kaj rimarkas ĉion kion ni faras.”

“Ĉu ŝi ĉiam rigardas la Magian Bildon?” demandis Oĵo.

“Ne ĉiam, ĉar ŝi havas multon alian farendan; sed, kiel mi diras, ŝi eble rigardas nin jam ĉimomente.”

“Ne gravas al mi,” diris Oĵo, per obstina voĉtono; “Ozma estas nur knabino.”

La Vilulo rigardis lin surprizite.

“Ozma devus gravi al vi,” diris li, “se vi atendas savi vian onklon. Ĉar, se vi malamikigos nian potencan Reganton, via veturo nepre fiaskos; male, se vi amikiĝos kun Ozma, ŝi volonte helpos vin. Kaj ke ŝi estas knabino, tio estas alia kialo ke vi obeu ŝiajn leĝojn, se vi estas ĝentila. Ĉiu en Oz amas Ozman kaj malamas ŝiajn malamikojn, ĉar ŝi estas same justa kiel potenca.”

Oĵo paŭtis dum kelka tempo, sed fine reiris al la vojo kaj fortenis sin de la verdaj trifolioj. La knabo estis mishumora dum unu aŭ du pliaj horoj, ĉar li vere ne povis kompreni kial estus malbone pluki sesfolion, se li trovus tion, kaj malgraŭ kion diris la Vilulo li ankoraŭ opiniis maljusta la leĝon de Ozma.

Ili baldaŭ atingis belan areton da altaj majestaj arboj, tra kiu la vojo iris severe kurbe – unue unudirekte kaj poste alidirekte. Dum ili marŝis tra tiu arbareto ili aŭdis iun foran kanti, kaj la sonoj pli kaj pli proksimiĝis ĝis ili povis rekoni la vortojn, kvankam la kurbo de la vojo ankoraŭ kaŝis la kantanton. La kanto estis proksimume tia:

Saluton al la pajlo bela
Tranĉita el la flirta gren’,
Plejbela aĵo tute hela
De kampo plena ben’.
Krunkla ĝojo min plenigas
Dum mi pajlaron vidas;
Ĉar tiam ĝin mi al mi ligas –
La grenan oron fidas.

“Ha!” kriis la Vilujo; “venas mia amiko la Birdotimigilo.”

“Kio? Vivanta Birdotimigilo?” demandis Oĵo.

  image-064

“Jes; mi parolis al vi pri li. Li estas bonegulo, kaj tre inteligenta. Vi amos lin, mi estas certa.”

Ĝuste tiam la fama Birdotimigilo de Oz ĉirkaŭiris la kurban angulon de la vojo, rajdante lignan Segĉevalon kiu estis tiom malgranda ke la kruroj de ĝia rajdanto preskaŭ tuŝis la teron.

La Birdotimigilo surhavis la bluan vestaron de la Manĝtuloj, ĉar en ĉi ties lando li fariĝis, kaj sur lia kapo estis pinta ĉapelo kun plata rando ornamita per tintantaj sonoriletoj. Dika ŝnuro estis ligita ĉirkaŭ lia talio por konservi lian formon, ĉar li estis plenigita per pajlo en ĉiu parto escepte de la supra parto de lia kapo, kie foje la Sorĉisto de Oz metis lignerojn miksitajn kun kudriloj kaj pingloj por akrigi lian menson. La kapo mem estis nur ŝtofa sako, fiksita al la korpo ĉe la kolo, kaj sur la antaŭo de tiu sako vizaĝo estis pentrita – okuloj, oreloj, nazo kaj buŝo.

La vizaĝo de la Birdotimigilo estis tre interesa, ĉar ĝi portis komikan tamen amikigan esprimon, kvankam unu okulo estis iom pli granda ol la alia kaj la oreloj ne similis inter si. La Manĝtula kultivisto kiu faris la Birdotimigilon neglektis kudri lin per fajna kudrado kaj tial iom de la pajlo per kiu li estis plenigita emis elpuŝi sin inter la kudrovicoj. Liaj manoj konsistis el vatitaj blankaj gantoj, kun la fingroj longaj kaj malrigidaj, kaj sur siaj piedoj li portis Manĝtulajn botojn el blua ledo kun larĝaj faldoj ĉe la suproj.

La Segĉevalo estis preskaŭ egale kurioza kiel sia rajdanto.

Ĝi estis krude farita, komence, por ke oni segu ŝtipojn sur ĝin, tiel ke ĝia korpo estis nelonga ŝtipo, kaj ĝiaj kruroj estis dikaj branĉoj fiksitaj en kvar truojn faritajn en la korpo.

La voston formis malgranda branĉo kiun oni postlasis sur la ŝtipo, kaj la kapo estis tubera bulo ĉe unu fino de la korpo.

Du tuberoj formis la okulojn, kaj la buŝo estis tranĉo hakita en la ŝtipon. Kiam la Segĉevalo unue viviĝis ĝi tute ne havis orelojn, do ne povis aŭdi; sed la knabo kiu tiam posedis lin ĉizis du orelojn el arboŝelo kaj fiksis ilin en la kapon, kaj post tio la Segĉevalo aŭdis tre klare.

Tiu kurioza ligna ĉevalo estis multe amata de Princino Ozma, kiu kovrigis la malsuprojn de ĝiaj kruroj per oraj plaketoj, tiel ke la ligno ne triviĝos. Ĝia selo estis el orŝtofo riĉe inkrustita per valoraj gemoj. Ĝi neniam havis rimenojn.

Kiam la Birdotimigilo ekvidis la grupon de veturantoj, li haltigis sian lignan rajdbeston kaj degrimpis, salutante la Vilulon per ridetanta kapskuo. Poste li turnis sin por gapi la Miksĉifonan Knabinon mirante, dum siavice ŝi gapis lin.

“Viĉjo,” li flustris, flanken tirante la Vilulon, “frapĝustigu mian formon, amiko!”

Dum lia amiko batis kaj frapis la korpon de la Birdotimigilo, por reglatigi la bulojn, Ĉifoneroj sin turnis al Oĵo kaj flustris: “Rulpremu min, mi petas; mi multe sagiĝis pro tiom da marŝado kaj viroj amas vidi dignan figuron.”

Ŝi faligis sin sur la teron kaj la knabo rulis ŝin tien kaj tien kvazaŭ rulpremilon, ĝis la katuno plenigis ĉiujn spacojn en ŝia miksĉifona kovraĵo kaj la korpo plene longiĝis.

Ĉifoneroj kaj la Birdotimigilo ambaŭ finis sian tualeton samtempe, kaj denove ili frontis unu la alian.

“Permesu min, Fraŭlino Miksĉifonaĵo,” diris la Vilulo, “konigi al vi mian amikon, la Reĝan Moŝtan Birdotimigilon de Oz. Birdotimigilo, ĉi tiu estas Fraŭlino Ĉifoneroj Flikaĵoj; Ĉifoneroj, ĉi tiu estas la Birdotimigilo. Birdotimigilo – Ĉifoneroj; Ĉifoneroj – Birdotimigilo.”

Ambaŭ riverencis tre digne.

“Pardonu mian malĝentilan gapadon,” diris la Birdotimigilo, “sed vi estas la plej bela ulo kiun iam miaj okuloj vidis.”

“Tio estas granda komplimento farita de persono kiu mem estas tiom bela,” murmuris Ĉifoneroj, mallevante siajn ŝelkobutonajn okulojn. “Sed diru al mi, honorinda sinjoro, ĉu vi ne estas iomete bula?”

“Kompreneble vi pravas; estas pro mia pajlo, sciu. Ĝi kelkfoje buliĝas, malgraŭ ĉiu peno mia glatigi ĝin. Ĉu via pajlo neniam buliĝas?”

“Ho, mi estas plenigita per katuno,” diris Ĉifoneroj. “Ĝi neniam buliĝas, sed ĝi emas tro pezi kaj sagigi min.”

“Sed katuno estas altagrada plenigaĵo. Mi povas diri ke ĝi estas eĉ pli moda, eĉ aristokrata, ol pajlo,” diris la Birdotimigilo ĝentile. “Tamen, estas tute konvene ke ulo tiel eksterordinare bela havas la plej bonan plenigaĵon haveblan. Mi – a – a – mi multe ĝojas renkonti vin, Fraŭlino Ĉifoneroj! Reinterkonigu nin, Vilulo.”

image-065image-066

“Unufoje estas sufiĉe,” respondis la Vilulo, ridante pro la entuziasmo de sia amiko.

“Do diru al mi kie vi trovis ŝin, kaj – Ho, kia kurioza kato! El kio vi konsistas – ĉu gelateno?”

“Pura vitro,” respondis la kato, fiera ĉar ŝi allogis la atenton de la Birdotimigilo. “Mi estas multe pli bela ol la Miksĉifona Knabino. Mi estas travidebla, kaj Ĉifoneroj ne estas; mi havas palruĝan cerbon – oni povas vidi ĝin funkcii; kaj mi havas rubian koron, zorge poluritan, kaj Ĉifoneroj tute ne havas koron.”

“Nek mi,” diris la Birdotimigilo, premante la manon de Ĉifoneroj, kvazaŭ por gratuli ŝin pro tio. “Mi havas amikon, la Stanan Lignohakiston, kiu havas koron, sed mi trovas ke mi sufiĉe bone sukcesas sen ĝi. Kaj tial – Nu, nu! jen ankaŭ malgranda Manĝtula knabo. Premu mian manon, kara infano. Kiel vi fartas?”

Oĵo metis sian manon en la loze plenigitan ganton kiu estis mano de la Birdotimigilo, kaj la Birdotimigilo premis ĝin tiel elkore ke la pajlo en lia ganto kraksonis.

Intertempe la Vuzo proksimiĝis al la Segĉevalo kaj komencis flari ĝin. La Segĉevalo malŝatis tiun familiarecon kaj per subita bato frapegis la kapon de la Vuzo per unu orkovrita piedo.

“Akceptu tion, monstro!” ĝi kriis kolere.

La Vuzo eĉ ne palpebrumis.

“Certe,” li diris; “mi akceptos ĉion necesan. Sed ne kolerigu min, ligna besto, alie miaj okuloj fajre ardos kaj plene bruligos vin.”

La Segĉevalo rulis siajn tuberokulojn fie kaj denove batis, sed la Vuzo fortrotis kaj diris al la Birdotimigilo:

“Kian dolĉan temperamenton tiu besto havas! Mi konsilas ke vi dishaku ĝin kaj faru el ĝi brullignon kaj uzu min kiel rajdbeston. Mia dorso estas plata kaj vi ne povus defali.”

“Mi kredas ke kaŭzas la problemon la manko de formala konatiĝo inter vi,” diris la Birdotimigilo, rigardante tre miroplene la Vuzon, ĉar antaŭ tiam li neniam vidis tiel kuriozan beston. “La Segĉevalo estas la plejamata rajdbesto de Princino Ozma, la Reganto de la Lando Oz, kaj li loĝas en stalo ornamita per perloj kaj smeraldoj, malantaŭ la reĝa palaco. Li estas rapida kiel la vento, neniam laca, kaj estas afabla al siaj amikoj. Ĉiuj homoj de Oz alte respektas la Segĉevalon, kaj kiam mi vizitas Ozman ŝi kelkfoje permesas ke mi rajdu lin – kiel hodiaŭ. Nun vi scias kia grava persono estas la Segĉevalo, kaj se iu – eble vi mem – diros al mi vian nomon, vian rangon kaj staton, kaj vian historion, multe plezurigos min ripeti ilin al la Segĉevalo. Tio estigos reciprokan respekton kaj amikecon.”

La Vuzon iomete hontigis tiu parolo kaj ne sciis respondi.

Sed Oĵo diris:

“Ĉi tiu kvadrata besto nomiĝas la Vuzo, kaj li ne multe gravas krom ke tri haroj kreskas sur la pinto de lia vosto.”

La Birdotimigilo rigardis kaj vidis ke tio estas vera.

“Sed,” diris li, senkomprene, “kial tiuj tri haroj gravas? La Vilulo havas milojn da haroj, sed neniu iam akuzis lin pri graveco.”

Do Oĵo rakontis la malfeliĉan historion de la transformiĝo de Onĉjo Nonĉjo en marmoran statuon, kaj ke li entreprenis trovi la objektojn deziratajn de la Kurbiĝinta Magiisto, por fari sorĉon kiu revivigos lian onklon. Unu el la necesaĵoj estas tri haroj el vosto de Vuzo, sed ĉar ili ne povis eltiri la harojn ili devis kunvenigi la Vuzon.

La Birdotimigilo serioziĝis dum li aŭskultis kaj li plurfoje kapneis, kvazaŭ malaprobe.

“Ni devos konsulti Ozman pri tiu afero,” li diris. “Tiu Kurbiĝinta Magiisto malobeas la Leĝon per sia senpermesa uzado de magio, kaj mi ne estas certa ke Ozma permesos ke li revivigu vian onklon.”

“Jam mi avertis la knabon pri tio,” deklaris la Vilulo.

Je tio Oĵo komencis plori. “Mi volas mian Onĉjon Nonĉjon!” li kriis. “Mi scias kiel revivigi lin, kaj mi faros tion – ĉu aŭ ne permesos Ozma! Kial rajtas tiu knabina Reganto devigi mian Onĉjon Nonĉjon resti statuo por ĉiam?”

“Ne ĝenu vin pri tio ĝuste nun,” konsilis la Birdotimigilo.

“Pluiru al la Smeralda Urbo, kaj kiam vi atingos ĝin petu la Vilulon gvidi vin al Doroteo. Rakontu al ŝi la historion kaj mi estas certa ke ŝi helpos vin. Doroteo estas la plej bona amiko de Ozma, kaj se vi povos konvinki ŝin via onklo plej certe povos reviviĝi.” Post tio li turnis sin al la Vuzo kaj diris: “Mi timas ke vi ne estas sufiĉe grava por ke mi konatigu vin al la Segĉevalo.”

  image-067

“Mi estas pli bona besto ol li,” respondis la Vuzo, indigne.

“Miaj okuloj povas ardi per fajro, kaj liaj ne povas.”

“Ĉu tio estas vera?” demandis la Birdotimigilo, turnante sin al la Manĝtula knabo.

“Jes,” diris Oĵo, kaj li rakontis pri kiel la Vuzo flamigis la barilon.

“Ĉu vi estas ankaŭ alimaniere lerta?” demandis la Birdotimigilo.

“Mi havas plej teruran muĝon – tio estas kelkfoje,” diris la Vuzo dum Ĉifoneroj gaje ridis kaj la Vilulo ridetis. Sed la rido de la Miksĉifona Knabino tute forgesigis la Birdotimigilon pri la Vuzo. Li diris al ŝi:

“Kia admirinda junulino vi estas, kaj kia gaje plaĉa kunestanto! Ni nepre pli bone interkonatiĝu, ĉar neniam ĝis nun mi renkontis knabinon tiom grandiozkoloron aŭ kun tiel natura, sentrompa mieno.”

“Ne mirigas ke oni nomas vin la Saĝa Birdotimigilo,” respondis Ĉifoneroj.

“Kiam vi venos al la Smeralda Urbo mi revidos vin,” pludiris la Birdotimigilo. “Ĝuste nun mi intencas viziti malnovan amikinon – ordinaran junulinon nomatan Zingibro – kiu promesis refarbi por mi mian maldekstran orelon. Eble vi jam rimarkis ke la farbo sur mia maldekstra orelo dispeciĝis kaj fadis, kaj tio misefikas mian aŭskultokapablon tiuflanke. Zingibro ĉiam riparas min kiam mi triviĝas pro la vetero.”

“Kiam vi anticipas reiri al la Smeralda Urbo?” demandis la Vilulo.

“Mi estos tie ĉivespere, ĉar mi multe volas longe konversacii kun F-ino Ĉifoneroj. Kion vi opinias, Segĉevalo; ĉu vi pretas por rapida kuro?”

“Kion vi volas, tion mi volas,” respondis la ligna ĉevalo.

Do la Birdotimigilo grimpis al la juvelita selo kaj gestis per sia ĉapelo, kaj la Segĉevalo ekforkuris tiom rapide ke ili jam post nur momenteto ne plu estis videblaj.

  image-068


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.