La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

23. Oni Deklaras Pacon

“VENU kun mi al mia loĝejo kaj mi konigos vin al miaj filinoj,” diris la Ĉefo. “Ni edukas ilin laŭ libro de reguloj verkita de unu el niaj plej elstaraj maljunaj fraŭloj, kaj ĉiu diras ke ili estas rimarkinda aro da knabinoj.”

Do Ĉifoneroj akompanis lin laŭ la strato al domo kiu ekstere aspektis nekutime malpura kaj neriparita. La stratoj de tiu urbo ne estis pavimitaj nek oni provis beligi la domojn aŭ iliajn ĉirkaŭaĵojn, kaj rimarkinte tiun staton Ĉifoneroj miregis kiam la Ĉefo gvidis ŝin en sian hejmon.

Tie ja ne estis io malpura aŭ fadinta. Male, la ĉambro estis kapturne brila kaj bela, ĉar ĝi estis tute tegita per belega metalo kiu similis aspekte al tralumebla frostita arĝento. La surfaco de tiu metalo estis multe ornamita per reliefaj desegnoj reprezentantaj homojn, bestojn, florojn kaj arbojn, kaj de la metalo mem radiis la mola lumo kiu iluminis la ĉambron.

Ĉiuj mebloj estis el la sama glora metalo, kaj Ĉifoneroj demandis kio ĝi estas.

“Jen radiumo,” respondis la Ĉefo. “Ni la Kornuloj uzas nian tutan tempon elfosante radiumon el la minoj sub ĉi tiu monto, kaj ni uzas ĝin por ornami niajn domojn kaj beligi kaj komfortigi ilin. Ĝi ankaŭ estas medikamento, kaj neniu povas iam esti malsana kiu loĝas proksime al radiumo.”

“Ĉu vi havas multe da ĝi?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Pli ol ni povas utiligi. Ĉiuj domoj en ĉi tiu urbo estas ornamitaj per ĝi, tute same kiel mia.”

“Do kial vi ne uzas ĝin sur viaj stratoj, kaj la eksteroj de viaj domoj, por beligi ilin same ekstere kiel interne?” ŝi demandis.

“Ekstere? Al kiu gravas eksteraĵoj?” demandis la Ĉefo.

“Ni la Kornuloj ne loĝas ekster niaj domoj; ni loĝas interne de ili. Multaj homoj similas al tiuj stultaj Saltuloj, kiu amas belan eksteron. Mi supozas ke vi, fremduloj, opiniis ilian urbon pli bela ol nia, ĉar vi juĝis laŭ aspektoj kaj ili havas belajn marmorajn domojn kaj marmorajn stratojn; sed se vi enirus unu el iliaj rigidaj loĝejoj vi trovus ĝin vaka kaj senkomforta, ĉar la tuta beleco estas ekstere. Ili kredas ke kion ne vidas aliuloj ne estas grava, sed laŭ ni la ĉambroj en kiuj ni loĝas estas nia plej granda ĝojo kaj zorgo, kaj ni tute ne atentas eksterajn aspektojn.”

“Ŝajnas al mi,” diris Ĉifoneroj, pripense, “ke estus pli bone beligi ĉion – ekstere kaj interne.”

“Ligi ĉion? Nu, via propraj kudraĵoj mem estas apenaŭ kunligitaj!” diris la Ĉefo; kaj li forte ridis pro sia plejnova ŝerco kaj ĥoro da malgrandaj voĉoj eĥis “ti-hi-hi! ha, ha!”

Ĉifoneroj turnis sin kaj trovis vicon da knabinoj sidantaj en radiumaj seĝoj laŭlonge de unu muro de la ĉambro. Ŝi kalkulis ke estas dek naŭ knabinoj, kaj ili estis ĉiadimensiaj, de infaneto ĝis preskaŭplenkreska virino. Ĉiuj estis bone vestitaj per senmakulaj blankaj roboj kaj havis brunajn haŭtojn, kornojn sur la fruntoj kaj trikolorajn hararojn.

“Jen,” diris la Ĉefo, “miaj dolĉaj filinoj. Miaj karaj, mi konigas al vi F-inon Ĉifoneroj Miksĉifono, sinjorino kiu veturadas en fremdaj lokoj por pligrandigi sian stokon da saĝeco.”

La dek naŭ Kornulaj knabinoj ĉiuj ekstaris kaj ĝentile klinis sin, post tio ili residiĝis kaj laŭ-dece rearanĝis siajn robojn.

“Kial ili sidas tiel kvietaj, kaj ĉiuj en unu vico?” demandis Ĉifoneroj.

“Ĉar tiel estas sinjorine kaj dece,” respondis la Ĉefo.

“Sed kelkaj estas nur infanoj, povrulinoj! Ĉu ili neniam ĉirkaŭkuras kaj ludas kaj ridas kaj ĝoje distras sin?”

“Neniam,” diris la Ĉefo. “Tio estus maldeca por junulinoj, kaj ankaŭ por ulinoj kiuj iam fariĝos junulinoj. Miaj filinoj estas edukataj laŭ la reguloj establitaj de elstara fraŭlo kiu multe studis tiun temon kaj mem estas homo kun alta gusto kaj kulturo. Ĝentileco estas lia granda hobio, kaj li pretendas ke se oni permesas ke infano faru ion malĝentilan oni ne povas anticipi ke la plenkreskinto pli bone agos.”

“Ĉu estas malĝentile kuri kaj krii kaj ĝoji?” demandis Ĉifoneroj.

“Nu, kelkfoje jes, kaj kelkfoje ne,” respondis la Kornulo, pripensinte la demandon. “Ni evitas ĉian dubon evitigante tiajn emojn en miaj filinoj. Kelkfoje mi bele ŝercas, kiel vi ĵus aŭdis, kaj tiuokaze mi permesas ke miaj filinoj ridu konvene; sed ili mem neniam rajtas ŝerci.”

“La maljuna fraŭlo kiu verkis la regulojn meritas senhaŭtiĝi vivante!” deklaris Ĉifoneroj, kaj ŝi dirus pli pri tiu temo se ne malfermiĝus la pordo por enlasi malgrandan Hornulan viron kiun la Ĉefo konigis kiel Diksin.

“Kio nova, Ĉefo?” demandis Diksi, palpebrumante deknaŭfoje al la dek naŭ knabinoj, kiuj dece malsuprenrigardis ĉar rigardas ilin la patro.

La Ĉefo diris al la viro ke lian ŝercon ne komprenis la stultaj Saltuloj, kiuj tiom koleriĝis ke ili deklaris militon. Do la sola metodo eviti teruran batalon estos klarigi la ŝercon tiel ke ili komprenos ĝin.

“Bone,” respondis Diksi, kiu ŝajnis bonhumora viro; “mi tuj iros al la barilo kaj klarigos. Mi ne volas militon kontraŭ la Saltuloj, ĉar militoj inter nacioj ĉiam kaŭzas mishumoron.”

Do la Ĉefo kaj Diksi kaj Ĉifoneroj foriris el la domo kaj reiris al la marmora palisa barilo. La Birdotimigilo ankoraŭ restis sur la supro de sia paliso sed jam ĉesis barakti. Aliflanke de la barilo estis Doroteo kaj Oĵo, rigardantaj inter la bariloj; kaj tie, ankaŭ, estis la Ĉampiono kaj multaj aliaj Saltuloj.

Diksi proksimiĝis al la barilo kaj diris:

“Miaj bonaj Saltuloj, mi deziras klarigi ke tio kion mi diris pri vi estis ŝerco. Vi havas po nur unu kruron, kaj ni havas po du krurojn. Niaj kruroj estas sub ni, ĉu po unu ĉu po du, kaj ni staras sur ili. Do, kiam mi diris ke vi havas malpli da subteno ol ni, mi ne celis diri ke vi estas malpli subtenataj, komprenu, sed ke malpli multo staras sub vi. Ĉu vi komprenas tion?”

La Ŝaltuloj zorge pripensis tion. Poste unu diris:

“Tio estas sufiĉe klara; sed kie estas la ŝerco?”

Doroteo ridis, ĉar ŝi ne povis deteni sin, kvankam ĉiuj aliaj sufiĉe solenis.

“Mi diros al vi kie estas la ŝerco,” ŝi diris, kaj ŝi kondukis la Saltulojn iom foren, kie la Kornuloj ne povis aŭdi ilin.

“Sciu,” ŝi klarigis, “tiuj najbaroj viaj ne estas tre inteligentaj, povruloj, kaj kion ili opinias ŝerco tute ne estas ŝerco sed la vero, ĉu vi komprenas?”

“Vero ke ni havas malpli da subteno?” demandis la Ĉampiono.

“Jes, ĉar vin ne subtenas ilia grado de stulteco; se jes, vi ne estus pli saĝaj ol ili.”

“Ha, jes; kompreneble,” ili respondis, aspektante saĝaj.

“Do jen kion fari,” pludiris Doroteo. “Ridu pro ilia stulta ŝerco kaj diru ke por Kornulo ĝi estas sufiĉe bona. Ili do ne aŭdacos diri ke vi havas malpli da subteno, ĉar vin subtenas pli da saĝeco ol ili havas.”

La Saltuloj rigardis unu la alian demandeme kaj palpebruis kaj provis kompreni la signifon de la tuto; sed ili ne povis.

“Kion vi konsilas, Ĉampiono?” demandis unu el ili.

“Mi opinias ke estas danĝere pripensi la aferon pli ol nepre necesas,” li respondis. “Ni konsentu kun la knabino kaj ridu kun la Kornuloj, por kredigi ilin ke ni komprenas la ŝercon. Sekve estos paco kaj ne necesos batali.”

Ili volonte konsentis al tio kaj reiris al la barilo ridante laŭeble plej forte kaj laŭte, kvankam ili tute ne sentis gajecon. La Kornulojn tio multe surprizis.

“Tio estas sufiĉe bona ŝerco – por Kornulo – kaj ĝi multe plaĉas al ni,” diris la Ĉampiono, parolante inter la palisoj.

Sed bonvolu ne denove ŝerci.”

“Konsentite,” promesis Diksi. “Se mi elpensos novan tian ŝercon mi penos forgesi ĝin.”

“Bone!” kriis la Ĉefkornulo. “La milito ĉesis kaj paco deklariĝis.”

Estis multa ĝoja kriado ambaŭflanke de la barilo kaj oni malŝlosis la pordon kaj vaste malfermis ĝin, tiel ke Ĉifoneroj povis rekuniĝi kun siaj amikoj.

“Kion pri la Birdotimigilo?” ŝi demandis al Doroteo.

“Ni devos iel malsuprenigi lin, iumaniere,” estis la respondo.

“Eble la Kornuloj povos elpensi manieron,” proponis Oĵo.

Do ili ĉiuj reiris tra la pordo kaj Doroteo demandis al la Ĉefkornulo pri kiel malsuprenigi la Birdotimigilon de la barilo. La Ĉefo ne sciis kielon, sed Diksi diris:

“Ni bezonas ŝtupetaron.”

“Ĉu vi havas?” demandis Doroteo.

“Certe. Ni uzas ŝtupetarojn en niaj minoj,” diris li. Li forkuris por alporti la ŝtupetaron, kaj dum li forestis la Kornuloj kungrupiĝis kaj bonvenigis la fremdulojn al sia lando, ĉar per ili granda milito evitiĝis.

Post nelonge Diksi revenis kun alta ŝtupetaro kiun li apogis per la barilo. Oĵo tuj grimpis al la supro de la ŝtupetaro kaj Doroteo grimpis proksimume la duonon kaj Ĉifoneroj staris ĉe ĝia piedo. Toto ĉirkaŭkuris ĝin kaj bojis.

Post tio Oĵo detiris la Birdotimigilon de la paliso kaj transdonis lin al Doroteo, kiu siavice submetis lin al la Miksĉfona Knabino.

Tuj kiam li staris surpiede sur solida tero la Birdotimigilo diris:

“Grandan dankon. Mi fartas pli bone nun. Mi ne plu devas kuŝi sur tiu paliso.”

La Kornuloj komencis ridi, kredante ke li diris ŝercon, sed la Birdotimigilo skuis sin kaj frape platigis sian pajlon iomete kaj diris al Dorteo: “Ĉu estas atentinda truo en mia dorso?”

La knabineto zorge ekzamenis lin.

“Estas tre granda truo,” ŝi diris. “Sed mi havas kudrilon kaj fadenojn en la dorsosako kaj mi rekudros vin.”

“Bonvolu,” li petegis.

“Pro la de-truo de la kruro ŝi volas sen-truigi vin!” Diksi atentigis, kaj denove la Kornuloj ridis, tre ĝene al la Birdotimigilo.

Dum Doroteo kudris la truon en la dorso de la pajlulo Ĉifoneroj ekzamenis liajn aliajn partojn.

“Ankaŭ unu el liaj kruroj estas ŝirita!” ŝi kriis.

“Oho!” kriis malgranda Diksi; “estas malbone. Donu al li la kudrilon kaj fadenon por ke li re-par-igu sin.”

“Ha, ha, ha!” ridis la Ĉefo, kaj la aliaj Kornuloj tuj ridegis laŭte.

“Kio amuzas?” demandis la Birdotimigilo severe.

“Ĉu vi ne komprenas?” demandis Diksi, kiu eĉ pli ol la aliaj ridis. “Temas pri ŝerco. Nepre jen la plej bona ŝerco iam farita de mi. Vi marŝas per viaj kruroj, do vi riparas la kruron por ke repariĝu viaj kruroj. Ĉu vi komprenas? Per riparo fariĝas re-paro. Ho, ho, ho! Hi, hi! Mi tute ne sciis ke mi povas fari tiel belan ŝercon!”

  image-115

“Bonege!” eĥis la Ĉefo. “Kiel vi faras tion, Diksi?”

“Mi ne scias,” diris Diksi modeste. “Eble kaŭzas ĝin la radiumo, sed mi emas kredi ke estas pro mia bonega intelekto.”

“Se vi ne ĉesigos,” la Birdotimigilo informis lin, “estos pli terura milito ol tiu el kiu vi ĵus eskapis.”

Oĵo profunde pensis, kaj nun li demandis al la Ĉefo:

“Ĉu ekzistas obskura puto ie en via lando?”

“Obskura puto? Mi neniam aŭdis pri io tia,” estis la respondo.

“Ho, jes,” diris Diksi, kiu aŭdis la demandon de la knabo.

“Estas tre obskura puto en mia radiumomino.”

“Ĉu estas akvo en ĝi?” Oĵo fervore demandis.

“Mi ne scias; mi neniam rigardis. Sed ni povos rigardi.”

Do, tuj kiam la Birdotimigilo estis riparita, ili decidis iri al la mino kun Diksi. Kiam Doroteo reĝustigis la formon de la pajlulo per palpofrapado li deklaris ke li sentas sin kvazaŭ nova kaj tute preta por novaj aventuroj.

“Sed,” diris li, “mi preferas ne plu palisi. La Alta Socio ŝajne ne taŭgas por mi.” Kaj post tio ili forrapidis por eskapi de la ridado de la Kornuloj, kiuj kredis ke tio estis nova ŝerco.

  image-116


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.