La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

25. Ili Subaĉetas la Pigran Kvelulon

  image-119

“NUN,” diris Doroteo, dum ili staris sur la monta vojo, postlasinte la kavon en kiu loĝas la Saltuloj kaj la Kornuloj, “mi opinias ke ni nepre devas trovi vojon en la Landon de la Palpbrumoj, ĉar tien Oĵo volas nun iri.”

“Ĉu ekzistas tia vojo?” demandis la Birdotimigilo.

“Mi ne scias,” ŝi respondis. “Mi supozas ke ni povus reiri laŭ la vojo kiun ni sekvis ĉi tien, al la domo de Joĉjo Kukurbokapo, kaj post tio turni nin por eniri la Palpbruman Landon; sed tio ŝajnas ĉirkaŭkuri senbezone, ĉu ne?”

“Tiel, ” diris la Birdotimigilo. “Kion nun devos akiri Oĵo?”

“Flavan papilion,” respondis la knabo.

“Do ja nepre necesos iri en la Palpbruman landon, ĉar tiu estas la flava lando en Oz,” komentis Doroteo. “Mi opinias, Birdotimigilo, ke ni devus konduki lin al la Stana Lignohakisto, ĉar li ’stas Imperiestro de la Palpbrumoj kaj helpos nin trovi la deziraĵon de Oĵo.”

“Kompreneble,” respondis la Birdotimigilo, gajiĝante pro la propono. “La Stana Lignohakisto faros kion ajn ni petos, ĉar li estas unu el miaj plej karaj amikoj. Mi kredas ke ni povos trovi mallongan transiran vojon al lia kastelo uzante unu tagon malpli ol se ni reveturus laŭ la vojo per kiu ni venis.”

“Mi konsentas kun vi pri tio,” diris la knabino; “kaj tio signifas ke ni devos iri ĉiam maldekstren.”

Ili devis malsupreniri la monton antaŭ ol ili povis trovi padon kiu kondukas laŭ la dezirata direkto, sed inter la falintaj rokoj ĉe la piedo de la monto estis apenaŭ-videbla pado kiun ili decidis sekvi. Du aŭ tri horoj da marŝado laŭ tiu pado kondukis ilin al senarba, plata lando, kie estis kelkaj kultivejoj kaj kelkaj disaj domoj. Sed ili sciis ke ili plu estas en la Lando de la Kveluloj, ĉar ĉio estas hele ruĝa.

Kompreneble, la arboj kaj herbo ne estis ruĝaj, sed la bariloj kaj domoj estis farbitaj tiukoloraj kaj ĉiuj sovaĝaj plantoj apud la vojo havis ruĝajn florojn. Tiu parto de la Kvelula Lando aspektis kvieta kaj prospera, kvankam iom soleca, kaj la vojo estis pli facile videbla kaj pli facile sekvebla.

Sed precize kiam ili gratulis sin pro la progresiĝo de la veturo ili ektrovis larĝan riveron kiu kuras inter altaj deklivoj, kaj tie la vojo finiĝis kaj estis nenia ponto aŭ alia transirejo.

“Estas kurioze,” komentis Doroteo, rigardante la akvon penseme. “Kial estas vojo, se la rivero neebligas plumarŝadon?”

“Boj!” diris Toto, rigardante serioze en ŝian vizaĝon.

“Vi ne ricevos pli bonan respondon,” deklaris la Birdotimigilo, laŭkutime ridetante komike, “ĉar neniu el ni scias pli ol Toto pri ĉi tiu vojo.”

Diris Ĉifoneroj:

Kiam ajn riveron mi vidas,
Tremo granda sur min eksidas.
Neniam povas mi forgesi
Malseki akvo ne povas ekĉesi.
Se trempiĝos ĉi-ĉifonoj miaj,
Ridos ĉiuj homoj senpiaj.
Do mi neniam naĝi ekprovos
Ĝis akvon sekan eble mi trovos.

“Penu regi vin, Ĉifoneroj,” diris Oĵo; “vi denove freneziĝas. Neniu intencas transnaĝi tiun riveron.”

“Ne,” decidis Doroteo, “ni ne povus transnaĝi ĝin eĉ se ni provus. Ĝi estas tro granda rivero, kaj la akvo moviĝas terure rapide.”

“Devus esti pramisto kun boato,” diris la Birdotimigilo; “sed tiun mi ne vidas.”

“Ĉu ni ne povus fari floson?” sugestis Oĵo.

“Troviĝas nenio el kiu fari ĝin,” respondis Doroteo.

“Boj!” diris Toto denove, kaj Doroteo vidis ke li rigardas laŭlonge de la riverbordo.

“Nu, li vidas domon tie!” kriis la knabineto. “Mirigas min ke ni ne mem rimarkis ĝin. Ni aliru kaj demandu al la loĝantoj kiel transiri la riveron.”

Duonan kilometron for sur la bordo staris malgranda ronda domo, helruĝe pentrita, kaj ĉar ĝi estis iliaflanke de la rivero ili rapidis cele ĝin. Dika vireto, vestita tute ruĝe, elvenis por saluti ilin, kaj kun li estis du infanoj, ankaŭ ruĝe vestitaj. La okuloj de la viro estis grandaj kaj rigardegis dum li ekzamenis la Birdotimigilon kaj la Miksĉfonan Knabinon, kaj la infanoj timete kaŝis sin malantaŭ li kaj rigardetis timide Toton.

“Ĉu vi loĝas ĉi tie, bonulo?” demandis la Birdotimigilo.

“Mi kredas ke jes, Plej Potenca Magiisto,” respondis la Kvelulo, profunde klinante sin; “sed ĉu mi estas veka aŭ ĉu mi sonĝas mi ne certas, do mi ne estas certa pri kie mi loĝas. Se vi bonvolos pinĉi min mi ekscios.”

“Vi estas veka,” diris Doroteon, “kaj jen ne magiisto, nur la Birdotimigilo.”

“Sed li vivas,” protestis la viro, “kaj devus ne esti tiel, sciu. Kaj tiu alia terura ulo – la knabino tutĉifona – aspektas ankaŭ viva.”

“Multe,” deklaris Ĉifoneroj, fimienante al li. “Sed tio ne koncernas vin, sciu.”

“Mi rajtas surpriziĝi, ĉu ne?” demandis la viro humile.

“Mi ne certas; sed vi ja ne rajtas diri ke mi estas terura. La Birdotimigilo, kiu estas nobelo tre saĝa, opinias min bela,” respondis Ĉifoneroj kolere.

“Forgesu tion,” diris Doroteo. “Diru al ni, bona Kvelulo, kiel ni povos transiri la riveron.”

“Mi ne scias,” respondis la Kvelulo.

“Ĉu neniam vi transiras ĝin?” demandis la knabino.

“Neniam.”

“Ĉu ne transiras veturantoj?”

“Neniam mi trovis tion,” diris li.

Ilin surprizis tiu diro, kaj la viro pludiris: “La rivero estas sufiĉe granda, kaj la fluo estas forta. Mi konas viron loĝantan aliborde, ĉar mi jam de multaj jaroj vidas lin tie; sed ni neniam interparolis ĉar neniu el ni iam transiris.”

“Strange,” diris la Birdotimigilo. “Ĉu vi ne havas boaton?”

La viro indikis per kapa gesto ke tion li ne havas.

“Nek floson?”

“Nek tion.”

“Kien iras la rivero?” demandis Doroteo.

“Tien,” respondis la viro, gestante per unu mano, “en la Landon de la Palpbrumoj, kiun regas la Stana Imperiestro, kiu nepre estas potenca magiisto ĉar li konsistas plene el stano, tamen li vivas. Kaj tie,” indikante per la alia mano, “la rivero kuras inter du montoj kie loĝas danĝeraj popoloj.”

La Birdotimigilo rigardis la akvon antaŭ ili.

“La akvo fluas cele la Palpbruman Landon,” diris li; “kaj se tiel, se ni havus boaton, aŭ floson, la rivero flosigus nin tien pli rapide kaj pli facile ol ni povus marŝi.”

“Estas vere,” konsentis Doroteo; kaj post tio ili ĉiuj rigardis pensoplene kaj demandis al si kion fari.

“Kial la viro ne faru por ni floson?” demandis Oĵo.

“Ĉu vi bonvolos?” demandis Doroteo, turninte sin al la Kvelulo.

La dikulo kapneis.

“Mi estas tro pigra,” li diris. “Mia edzino nomas min la plej pigra persono en la tuta Oz, kaj ŝi ĉiam diras la veron. Mi malamas ĉian laboron, kaj estas malfacila laboro fari floson.”

“Mi donos al vi mian sm’raldan ringon,” promesis la knabino.

“Ne; mi ne amas smeraldojn. Se ĝi estus rubio, ĉar ties koloron mi plej preferas, mi eble iomete laborus.”

“Mi havas kelkajn Plenmanĝajn Pilolojn,” diris la Birdotimigilo. “Ĉiu estas sama kiel telero da supo, fritita fiŝo, ŝafostufo, omara salato, Ruseca pandeserto kaj citronĵeleo –  ĉio en unu piloleto kiun vi povas senĝene gluti.”

“Senĝene!” kriis la Kvelulo, multe interesate; “do tiuj piloloj vere konvenus por pigrulo. Estas ege ĝene devi maĉi manĝaĵojn.”

“Mi donos al vi ses tiajn pilolojn se vi helpos nin fari floson,” promesis la Birdotimigilo. “Ili estas kombinaĵo de manĝaĵoj kiujn tre amas manĝemuloj. Mi neniam manĝas, sciu, ĉar mi estas el pajlo; sed kelkaj el miaj amikoj regule manĝas. Kion vi diras pri mia propono, Kvelulo?”

“Mi akceptas,” decidis la viro. “Mi helpos kaj vi povos fari la plej multan laboron. Sed mia edzino foriris kapti ruĝajn angilojn hodiaŭ, do kelkaj el vi devos varti la infanojn.”

Ĉifoneroj promesis fari tion, kaj la infanoj malpli timis kiam la Miksĉifona Knabino sidiĝis por kunludi. Ili ankaŭ ekamis Toton, kaj la hundo permesis ke ili karesu lian kapon, kio multe ĝojigis la etulojn.

Estis multaj falintaj arboj proksime al la domo kaj la Kvelulo prenis sian hakilon kaj dishakis ilin en egallongajn ŝtipojn. Li prenis la sekigoŝnuron de la edzino por kunligi la ŝtipojn, tiel ke ili estos floso, kaj Oĵo trovis kelkajn lignajn striojn kaj najlis ilin laŭlonge de la suproj de la ŝtipoj, por plifirmigi ilin. La Birdotimigilo kaj Doroteo helpis kunruli la ŝtipojn kaj porti la lignajn striojn, sed ili bezonis tiom da tempo por fari la floson ke la vespero jam alvenis ĝuste kiam oni finis, kaj je la vespero revenis de fiŝkaptado la edzino de la Kvelulo.

La virino montriĝis kolerema kaj malbonhumora, eble ĉar ŝi kaptis nur unu ruĝan angilon dum la tuta tago. Kiam ŝi sciiĝis ke ŝia edzo uzis ŝian sekigoŝnuron, kaj la ŝtipojn kiujn ŝi volis kiel brullignon, kaj la tabulojn per kiuj ŝi intencis ripari la tenejon, kaj multajn orajn najlojn, ŝi multe koleriĝis.

Ĉifoneroj volis skui la virinon, por bonkondutigi ŝin, sed Doroteo parolis al ŝi per amikema tono kaj diris al la edzino de la Kvelulo ke ŝi estas Princino de Oz kaj amikino de Ozma kaj ke kiam ŝi reatingos la Smeraldan Urbon ŝi sendos al ŝi multajn novajn objektojn por kompensi la floson, inkluzive de nova sekigoŝnuro. Tiu promeso kontentigis la virinon kaj ŝi baldaŭ fariĝis pli afabla, dirante ke ili rajtos resti dumnokte en ŝia domo kaj komenci sian vojaĝon sur la rivero la sekvan matenon.

Tion ili faris, pasigante agrablan vesperon kun la Kvelula familio kaj ricevante tiajn komplezojn kiajn la povruloj povis proponi al ili. La viro multe ĝemis kaj diris ke li trolaboris per sia hakado de la ŝtipoj, sed la Birdotimigilo donis al li du pilolojn pli ol li promesis, kaj tio ŝajne komfortigis la pigrulon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.