La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

17. Ozma kaj ŝiaj Amikoj

  image-085

LA Vilulo havis propran ĉambron en la reĝa palaco, do li iris tien por interŝanĝi sian vilan vestokompleton kun alia egale vila sed ne tiom polvokovrita pro veturado.

Li elektis kostumon el pizverda kaj palruĝa sateno kaj veluro, kun broditaj vilaĵoj sur ĉiuj randoj kaj brilantaj perloj kiel ornamaĵoj. Poste li banis sin en alabastra ujo kaj brosis siajn vilajn hararon kaj barbon misdirekten por eĉ pli viligi ilin. Farinte tion, kaj vestite per siaj belegaj vilaj vestoj, li iris al la bankedohalo de Ozma kaj trovis la Birdotimigilon, la Sorĉiston kaj Doroteon jam kunvenintaj tie. La Birdotimigilo tre rapide veturis kaj revenis al la Smeralda Urbo kun sia freŝe pentrita maldekstra orelo.

Post momento, dum ili ĉiuj staris atendante, servistino malfermis pordon, la orkestro ekmuzikis kaj Ozma de Oz eniris.

Multo estas dirita kaj skribita pri la beleco de la persono kaj la karaktero de tiu dolĉa knabina Reganto de la Lando Oz – la plej riĉa, la plej feliĉa kaj plej ĉarma felando pri kiu ni scias. Tamen malgraŭ ĉiuj siaj reĝinaj kvalitoj Ozma estis vera knabino kaj ĝuis tion en la vivo kion ĝuas aliaj veraj knabinoj. Kiam ŝi sidis sur sia grandioza smeralda trono en la granda Tronoĉambro de sia palaco kaj faris leĝojn kaj juĝis disputojn kaj klopodis feliĉigi kaj kontentigi ĉiujn siajn regatojn, ŝi estis digna kaj modesta kia devas esti reĝino; sed kiam ŝi flankenĵetis sian juvelitan formalan robon kaj sian sceptron, kaj retiriĝis al sia privata ĉambaro, la sobra Reĝino fariĝis knabino – ĝojoplena, leĝerkora kaj libera.

En la bankedohalo ĉinokte kuniĝis nur malnovaj kaj fidataj amikoj, do ĉi tie Ozma estis si mem – nura knabino. Ŝi salutis Doroteon per kiso, la Vilulon per rideto, la malgrandan maljunan Sorĉiston per amika manpremo kaj poste ŝi premis la plenigitan brakon de la Birdotimigilo kaj kriis gaje:

“Kia bela maldekstra orelo! Ho, ĝi estas centoble pli bona ol la antaŭa.”

“Plezurigas min ke vi ŝatas ĝin,” respondis la Birdotimigilo, multe plaĉite. “Zingibro bone laboris, ĉu ne? Kaj mia aŭdokapablo nun estas perfekta. Ĉu ne estas mirinde kion faras iom da farbo, se oni ĝuste uzas ĝin?”

“Ja vere estas mirinde,” ŝi konsentis, dum ili ĉiuj sidiĝis; “sed la Segĉevalo sendube kuregigis siajn krurojn portante vin tiom dum unu tago. Mi ne anticipis vian revenon ĝis morgaŭ, plej frue.”

“Nu,” diris la Birdotimigilo, “mi renkontis ĉarman knabinon survoje kaj volis vidi ŝin pli, do mi retrorapidis.”

Ozma ridis.

“Mi sciis,” ŝi respondis; “temas pri la Miksĉifona Knabino. Ŝi certe estas miriga, eĉ se ne verdire bela.”

“Ĉu vi do jam vidis ŝin?” la pajlulo fervore demandis.

“Nur per mia Magia Bildo, kiu montras al mi ĉiun interesan scenon en la Lando Oz.”

“Mi timas ke la bildo ne juste bildigis ŝin,” diris la Birdotimigilo.

“Ŝajnis al mi ke nenio povus esti pli bunta,” deklaris Ozma. “Kiu faris tiun miksĉifonan litkovrilon, el kiu fariĝis Ĉifoneroj, nepre elektis la plej gajajn kaj brilajn ŝtoferojn iam ajn teksitajn.”

“Min plezurigas ke vi ŝatas ŝin,” diris la Birdotimigilo per kontenta tono. Kvankam la pajlulo ne manĝis, ĉar pro sia konsisto li ne povis, li ofte akompanis Ozman kaj ŝiajn kunulojn ĉe la manĝo, nur por plezure konversacii kun ili.

Li sidis ĉe la tablo kaj havis tukon kaj teleron, sed la servistoj sciis ne proponi al li manĝaĵojn. Post kelka tempo li demandis: “Kie estas la Miksĉifona Knabino nun?”

“En mia ĉambro,” respondis Doroteo. “Mi ekamis ŝin; ŝi estas vere kurioza kaj – kaj – malkutima.”

“Ŝi estas duone freneza, laŭ mia opinio,” aldonis la Vilulo.

“Sed ŝi estas tiom bela!” kriis la Birdotimigilo, kvazaŭ tiu fakto nuligis ĉiun kritikon. Ili ĉiuj ridis pro lia entuziasmo, sed la Birdotimigilo estis tute serioza. Vidante ke li interesiĝas pri Ĉifoneroj ili decidis nenion pli diri malfavore al ŝi. La malgranda bando da amikoj kiujn kunigis Ozma ĉirkaŭ si estis tiel bele varia ke necesis multe zorgi por ne ofendi ilin aŭ malfeliĉigi iun el ili. Tiu amikema afableco gardis ilian interamikecon kaj ebligis ke ili ĝuu la ĉeeston ĉiu de la aliaj.

image-087

Alia afero evitata de ili estis konversaciado pri neagrablaj temoj, kaj pro tio Oĵo kaj liaj problemoj ne menciiĝis dum la manĝo.

La Vilulo, tamen, rakontis siajn aventurojn kun la monstraj plantoj kiuj kaptis kaj enfaldis la veturantojn, kaj pri kiel li forprenis de Ĉis, la giganta histriko, ĉi ties sagplumojn kiujn ĝi kutimis ĵeti kontraŭ homojn. Al kaj Doroteo kaj Ozma plaĉis tiu ago kaj ili opiniis ke Ĉis meritis tiun punon.

Ili parolis pri la Vuzo, kiu estis la plej rimarkinda besto kiun iu el ili iam vidis ĝis tiam – escepte, eble, de la vivanta Segĉevalo. Ozma tute ne sciis antaŭe ke en ŝia regno ekzistas io kia Vuzo, ĉar ekzistis nur unu kaj ĝi estis kaŝita en sia arbaro dum multaj jaroj. Doroteo diris ke ŝi kredas la Vuzon bona besto, honesta kaj fidela; sed ŝi pludiris ke al ŝi ne multe plaĉas la Vitra Kato.

“Sed,” diris la Vilulo, “la Vitra Kato estas tre bela kaj se ŝi ne estus tiel aroganta pri sia palruĝa cerbo neniu malakceptus ŝin kiel kunulon.”

Ĝis nun la Sorĉisto silente manĝadis, sed nun li suprenrigardis kaj diris:

“Tiu Vivopulvoro farata de la Kurbiĝinta Magiisto estas vere mirinda. Sed D-ro Pipt ne komprenas ĝian veran valoron kaj uzas ĝin tre malsaĝe.”

“Mi devos priatenti tion,” diris Ozma, tre serioze. Poste ŝi denove ridetis kaj plu diris pli leĝeratone: “Efektive, la fama Vivopulvoro de D-ro Pipt ebligis ke mi fariĝu la Reganto de Oz.”

“Mi neniam aŭdis tiun historion,” diris la Vilulo, rigardante Ozman demandeme.

“Nu, kiam mi estis beb-knabino min ŝtelis maljuna Sorĉistino nomita Mombi kaj transformis en knabon,” komencis la knabina Reganto. “Mi ne sciis kiu mi estas kaj kiam mi kreskis sufiĉe por labori, la Sorĉistino devigis min servi ŝin kaj porti lignon por la fajro kaj hoji en la ĝardeno. Unu tagon ŝi revenis de veturo kunportante iom da Pulvoro de Vivo, kiun donis al ŝi D-ro Pipt. Nu, mi faris kukurbokapan viron kaj starigis ĝin sur la vojo por timigi ŝin, ĉar mi amis amuziĝi kaj malamis la Sorĉistinon. Sed ŝi rekonis la figuron kaj por provi sian Pulvoron de Vivo ŝi ŝutis iom da ĝi sur la viron kiun mi faris. Ĝi viviĝis kaj estas nun nia kara amiko Joĉjo Kukurbokapo. Tiunokte mi forkuris kun Joĉjo por eskapi de puno, kaj mi kunprenis la Pulvoron de Vivo de maljuna Mombi. Dum nia veturo ni trovis lignan Segĉevalon staranta apud la vojo kaj mi uzis la magian pulvoron por vivigi ĝin. La Segĉevalo estas kun mi ekde tiam. Kiam mi atingis la Smeraldan Urbon la bona Sorĉistino, Glinda, sciis kiu mi estas kaj redonis al mi mian ĝustan personon, kaj mi fariĝis la laŭjura Reganto de ĉi tiu lando. Do, sciu, se maljuna Mombi ne portus hejmen la Pulvoron de Vivo mi eble tute ne forkurus de ŝi nek fariĝus Ozma de Oz, nek ni havus Joĉjon Kukurbokapon kaj la Segĉevalon por komfortigi kaj distri nin.”

Tiu rakonto tre multe interesis la Vilulon, kaj ankaŭ la aliajn, kiuj jam ofte aŭdis ĝin. Ĉar la manĝo nun estis finita, ili ĉiuj iris al la salono de Ozma, kie ili pasigis agrablan vesperon antaŭ ol venis la horo por dormo.

  image-088


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.