La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8. La Malsaĝa Strigo kaj la Saĝa Azeno

PLU ili iris, kaj duona horo da senhalta marŝado kondukis ilin al domo iom pli bona ol la du kiujn ili jam pasis. Ĝi staris proksime al la vojo kaj super la pordo estis afiŝo kiu legiĝis: “F-ino Malsaĝa Strigo kaj S-ro Saĝa Azeno: Publikaj Konsilistoj.”

Kiam Oĵo laŭtlegis la afiŝon Ĉifoneroj diris ridante: “Nu, jen loko kie ni povos akiri tiom da konsilado kiom ni deziras, eble pli ol ni bezonas. Ni eniru.”

La knabo frapis sur la pordon.

“Envenu!” vokis profunda basa voĉo.

Do ili malfermis la pordon kaj eniris la domon, kie malgranda palbruna azeno, vestita per blua antaŭvesto kaj blua ĉapo, okupis sin per senpolvigado de la mebloj per blua tuko. Sur breto super la fenestro sidis tre granda blua strigo sur kies kapo estis blua sunkufo; per siaj grandaj rondaj okuloj ŝi palpebrumadis al la vizitantoj.

“Bonan matenon,” diris la azeno, per sia profunda voĉo, kiu sonis pli granda ol li mem. “Ĉu vi venis al ni por konsiloj?”

“Nu, ni venis ial,” respondis Ĉifoneroj, “kaj nun ĉar ni estas ĉi tie ni ricevu iom da konsilado. Ĝi estas senpaga, ĉu ne?”

“Certe,” diris la azeno. “Konsilo neniom kostas – krom se oni observas ĝin. Permesu ke mi diru, flanke, ke vi estas la plej stranga grupo de veturantoj kiuj ĝis nun venis al mia butiko. Taksante vin nur per la aspekto, mi opinias ke plej bone estus ke vi parolu kun la Malsaĝa Strigo tie.”

Ili turnis sin por rigardi la birdon, kiu skuetis siajn flugilojn kaj gapis ilin per siaj grandaj okuloj.

“Hut-ti-tut-ti-tut!” kriis la strigo.

Vili-kum-bi
Saluton vi!
Enig-kum, elig-kum
Ti-ri-li-li!

“Tio superas vian poezion, Ĉifonuloj,” diris Oĵo.

“Ĝi estas nur sensencaĵo!” deklaris la Vitra Kato.

“Sed ĝi estas bona konsilo por malsaĝuloj,” diris la azeno, admire. “Aŭskultu mian partneron, kaj vi ne povos erari.”

Diris la strigo per grumbla voĉo:

Vivas Miksĉifon-knabin’,
Kuŝas sur nenies sin’;
Sencomanka, ĝojoama,
Vere kiu volos ŝin?

“Vera komplimento! Vera komlimento, ja vere!” kriis la azeno, turnante sin por rigardi Ĉifonerojn. “Vi certe estas mirinda, mia kara, kaj mi kredas ke vi fariĝus bonega pinglokuseneto. Se vi apartenus al mi, mi surportus fumizitajn okulvitrojn por rigardi vin.”

“Kial?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Ĉar vi estas tiel brila kaj bunta.”

“Mia beleco blindumas vin,” ŝi asertis. “Vi la Manĝtuloj ĉiuj fiere marŝadas kun via stulta bluo, dum mi – ”

“Vi erare nomas min Manĝtulo,” interrompis la azeno, “ĉar mi naskiĝis en la Lando Mo kaj vizitis Ozon dum la tago kiam oni fermis ĝin kontraŭ la tuta cetero de la mondo. Do ĉi tie mi devas resti, kaj mi agnoskas ke ĝi estas tre bela kaj loĝinda lando.”

“Hut-ti-tut-ti-tut!” kriis la strigo;

Sorĉilon Oĵo volas trovi,
Marmoran Onĉjon Nonĉjon movi.
Tre longe serĉi ja utilas,
Sorĉilojn trovi malfacilas.

“Ĉu la strigo tamen vere estas malsaĝa?” demandis la knabo.

“Nepre,” respondis la azeno. “Rimarku kiel malelegantaj estas ŝiaj esprimoj. Sed mi admiras la strigon ĝuste ĉar ŝi estas klare malsaĝa. Laŭtradicie strigoj estas tre saĝaj, plejparte, tiel ke malsaĝa strigo estas malkutima, kaj eble vi scias ke ĉiu aŭ ĉio malkutima nepre interesas saĝulojn.”

La strigo denove skuetis siajn flugilojn, murmurante ĉi tiujn vortojn:

Malfacilas esti vitra kato –
Ĉar malmola estas ŝia fato;
Diafana ĉiu ŝia ago,
Kaj videbla klare per imago.

“Ĉu vi rimarkis mian palruĝan cerbon?” demandis Fuŝulo, fiere. “Oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Ne dum la tago,” diris la azeno. “Ŝi ne povas bone vidi dum la tago, povrulino. Sed ŝia konsilo estas bonega. Mi konsilas ke vi obeu ĝin.”

“La strigo ankoraŭ ne donis al ni konsilon,” la knabo deklaris.

“Ne? Do kiel vi nomas ĉiujn tiujn dolĉajn poemojn?”

“Nur malsaĝaĵoj,” respondis Oĵo. “Ĉifoneroj diras similaĵojn.”

“Malsaĝaĵoj! Kompreneble! Certe! La Malsaĝa Strigo devas esti malsaĝa, alie ŝi ne estus la Malsaĝa Strigo. Vi ja vere multe komplimentas mian partneron,” asertis la azeno, kunfrotante siajn antaŭajn piedojn kvazaŭ tre plaĉite.

  image-037

“La afiŝo diras ke vi estas saĝa,” komentis Ĉifoneroj al la azeno. “Bonvolu pruvi tion.”

“Kun granda plezuro,” respondis la besto. “Provu min, mia kara Ĉifoneroj, kaj mi pruvos mian saĝecon tujtuje.”

“Kiel oni plej bone iras al la Smeralda Urbo?” demandis Oĵo.

“Per marŝado,” diris la azeno.

“Mi scias tion; sed kiun vojon mi sekvu?” estis la sekva demando de la knabo.

“La vojon el flavaj brikoj, kompreneble. Ĝi kondukas rekte al la Smeralda Urbo.”

“Kaj kiel ni trovos la vojon el flavaj brikoj?”

“Plu laŭiru la padon kiun vi ĝis nun laŭiris. Vi atingos la flavajn brikojn baldaŭ, kaj vi rekonos ilin kiam vi vidos ilin ĉar ili estas la sola flavaĵo en la blua lando.”

“Dankon,” diris la knabo. “Fine vi donis al mi informon.”

“Ĉu tio estas via tuta saĝeco?” demandis Ĉifoneroj.

“Ne,” respondis la azeno. “Mi scias multon alian, sed ĝi ne interesus vin. Do mi donos al vi lastan konsilon: moviĝu, ĉar ju pli vi faros tion des pli baldaŭ vi atingos la Smeraldan Urbon.”

“Hut-ti-tut-ti-tut-ti-tu!” kriaĉis la strigo;

Rapidu ho! Foriru do!
Vi kien iros, vi ne scias.
Manĝtula knab, Fuŝul’, Ĉifon’,
Marŝos vi al mav’ aŭ bon’.
Danĝeroj estas en la fon’;
Pri l’ celo mankas via kon’ –
Kien iri vi ne scias,
Nek mi scias, tamen iru!

“Ŝajnas kvazaŭ ŝi proponas ion,” diris la Miksĉifona Knabino.

“Do ni akceptu kaj foriru,” respondis Oĵo.

Ili adiaŭis la Saĝan Azenon kaj la Malsaĝan Strigon kaj tuj rekomencis sian veturon.

image-038


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.