La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

22. La Ŝercemaj Kornuloj

POST nelonge ili foriris el la koridoro kaj atingis grandan kavon, tiel altan ke nepre ĝi preskaŭ atingis la supron de la monto en kiu ĝi kuŝas. Ĝi estis grandioza kavo, iluminata per la milda nevidebla lumo, tiel ke ĉio en ĝi estis klare videbla.

La muroj estis el polurita marmoro, blankaj kun trairantaj delikatkoloraj strioj, kaj la tegmento estis arka kaj ĉizita per desgnoj kaj fantaziaj kaj belaj.

Konstruita sub tiu vasta kupolo estis bela vilaĝo –  ne tre granda, ĉar laŭaspekte estis ne pli ol ensume kvindek domoj –  kaj la loĝejoj estis el marmoro kaj artisme planitaj. Neniuj herbo nek floroj nek arboj kreskis en ĉi tiu kavo, do la kortoj ĉirkaŭantaj la domojn estis plataj kaj glataj kaj ĉirkaŭ ili estis malaltaj muroj por indiki la bordojn.

En la stratoj kaj la kortoj de la domoj estis multaj homoj, el kiuj ĉiuj havis po unu kruron kiu kreskis de sub la korpo kaj ĉiuj saltadis tien kaj tien kien ajn ili movis sin. Eĉ la infanoj staris firme sur siaj unuopaj kruroj kaj neniam senekvilibriĝis.

“Laŭdan Saluton al vi, Ĉampiono!” kriis viro en la unue renkontata grupo da Saltuloj; “kiujn vi kaptis?”

“Neniujn,” respondis la Ĉampiono malgajavoĉe; “ĉi tiuj fremduloj kaptis min.”

“Sekve,” diris alia, “ni savos vin, kaj kaptos ilin, ĉar ni estas pli multaj.”

“Ne,” respondis la Ĉampiono, “mi ne povas permesi tion. Mi cedis, kaj ne estas ĝentile kapti homojn al kiuj oni cedis.”

“Ne gravas,” diris Doroteo. “Ni liberigos vin.”

“Ĉu vere?” demandis la Ĉampiono ĝojatone.

“Jes,” diris la knabineto; “via popolo eble bezonos ke vi helpu konkeri la Kornulojn.”

Je tio ĉiuj Saltuloj aspektis malgajaj kaj malfeliĉaj. Pluraj aliaj jam venis en la grupon kaj granda aro da scivolaj viroj, virinoj kaj infanoj ĉirkaŭis la fremdulojn.

“Tiu milito kontraŭ niaj najbaroj estas terura,” komentis unu el la virinoj. “Nepre iu vundiĝos.”

“Kial vi diras tion, Sinjorino?” demandis la Birdotimigilo.

“Pro la tre akraj kornoj de niaj malamikoj; dumbatale ili provos piki niajn militistojn per tiuj kornoj,” ŝi respondis.

“Kiom da kornoj havas la Kornuloj?” demandis Doroteo.

“Po unu en la centro de la frunto,” estis la respondo.

“Do ili estas unukornuloj,” deklaris la Birdotimigilo.

“Ne; ili estas Kornuloj. Ni neniam militas kontraŭ ili, se eblas eviti tion, pro iliaj danĝeraj kornoj; sed tiu insulto estis tiel granda kaj tiel neprovokita ke niaj kuraĝuloj decidis batali, por venĝi sin,” diris la virino.

“Per kiaj armiloj vi batalas?” la Birdotimigilo demandis.

“Ni ne havas armilojn,” klarigis la Ĉampiono. “Kiam ajn ni batalas la Kornulojn, nia plano estas repuŝi ilin, ĉar niaj brakoj estas pli longaj ol iliaj.”

“Do vi estas pli bone armitaj,” diris Ĉifoneroj.

“Jes; sed ili havas tiujn terurajn kornojn, kaj krom se ni tre atentas ili pikas nin per ili,” respondis la Ĉampiono timotremante. “Tial batali kontraŭ ili estas danĝere, kaj danĝera milito ne povas esti agrabla.”

“Mi tute klare vidas,” komentis la Birdotimigilo, “ke vi nur tre malfacile konkeros tiujn Kornulojn – se ni ne helpos vin.”

“Ho!” kriis la Kornuloj ĥore; “ĉu vi povas helpi nin? Bonvolu! Ni vere multe dankos vin! Tre multe plaĉos nin!” kaj per tiuj krioj la Birdotimigilo komprenis ke lian parolon oni akceptis tre favore.

“Kiom distanca estas la Kornula Lando?” li demandis.

“Nu, ĝi estas tuj aliflanke de la barilo,” ili respondis, kaj la Ĉampiono aldonis:

“Venu kun mi, bonvolu, kaj mi montros al vi la Kornulojn.”

Do ili sekvis la Ĉampionon kaj plurajn aliajn tra la stratoj kaj tuj preter la vilaĝo ili atingis tre altan palisaron, plene konstruitan el marmoro, kiu laŭaspekte dividis la grandan kavon en du partojn.

Sed la parto loĝata de la Kornuloj neniel aspektis tiel grandioza kiel tiu de la Saltuloj. Anstataŭ esti el marmoro, la muroj kaj tegmento estis el senbrila griza roko kaj la kvadrataj domoj klare estis el la sama ŝtofo. Sed rilate al sia vasteco, la urbo estis multe pli granda ol tiu de la Saltuloj kaj la stratoj estis plenaj de multaj homoj kiuj okupadis sin diversmaniere.

Trarigardante la nedensajn palisojn de la barilo niaj amikoj observis la Kornulojn, kiuj ne sciis ke ilin observas fremduloj, kaj trovas ilin tre nekutimaspektaj. Ili estis malgranduloj kaj havis korpojn rondajn kiel pilkoj kaj nelongajn krurojn kaj brakojn. Ankaŭ iliaj kapoj estis rondaj, kaj ili havis longajn pintajn orelojn kaj kornon en la centro de la frunto. La kornoj ne aspektis tre teruraj, ĉar ili ne estis pli ol dek kvin centimetrojn longaj; sed ili estis ebure blankaj kaj akrepintaj kaj tial tute prave la Saltuloj timis ilin.

La haŭtoj de la Kornuloj estis palbrunaj, sed ili surhavis neĝoblankajn robojn kaj estis senŝuaj. Doroteo opiniis ke plej frapa pri ili estas la longa hararo, kiu kreskas laŭ tri klare distingitaj koloroj sur ĉiu kapo – ruĝa, flava kaj verda. La ruĝa estis malsupra kaj kelkfoje pendis sur iliajn okulojn; sekvis larĝa cirklo da flavo kaj la verdo estis supre kaj estis aranĝita kiel brosforma bulo.

Ankoraŭ neniu Kornulo konsciis pri la ĉeesto de la fremduloj, kiuj rigardis la etan brunan popolon dum iom da tempo kaj poste iris al la pordego en la centro de la dividbarilo. Ĝi estis ambaŭflanke ŝlosita kaj super la riglilo estis afiŝo tekstanta:

“ONI MILITAS”

“Ĉu ni ne povas trairi?” demandis Doroteo.

“Ne nun,” respondis la Ĉampiono.

“Mi kredas,” diris la Birdotimigilo, “ke se mi povus paroli kun tiuj Kornuloj ili pardonpetus al vi, kaj tiuokaze ne necesus batali.”

“Ĉu vi ne povos paroli de ĉiflanke?” demandis la Ĉampiono.

“Ne tiel bone,” respondis la Birdotimigilo. “Ĉu vi supozas ke vi povus ĵeti min trans tiun barilon? Ĝi estas alta, sed mi estas tre malpeza.”

“Ni povos provi,” diris la Saltulo. “Mi estas eble la plej forta viro en mia lando, do mi entreprenos ĵeti vin. Sed mi ne promesas ke vi estos surpieda sur la tero.”

“Tio ne gravas,” respondis la Birdotimigilo. “Nur min ĵetu, tio kontentigos min.”

Do la Ĉampiono prenis la Birdotimigilon kaj tenis lin dum momento por konstati kiom li pezas, kaj post tio per sia tuta forto li ĵetis lin alten en la aeron.

Eble se li Birdotimigilo estus iomete pli peza li estus pli facile ĵetebla kaj flugus pli distancen; sed efektive, anstataŭ transflugi la barilon li falis ĝuste sur ĝian supron, kaj unu el la akrepintaj palisoj kaptis lin ĉe la mezo de lia dorso kaj tenis lin firme kaptita. Se li estus vizaĝsube la Birdotimigilo eble sukcesus liberigi sin, sed ĉar li kuŝis sur sia dorso sur la paliso liaj manoj skuiĝis en la aero de la Kornula Lando dum liaj piedoj batadis la aeron de la Saltula Lando; do jen li.

“Ĉu vi estas vundita?” vokis la Miksĉfona Knabino maltrankvile.

“Kompreneble ne,” diris Doroteo. “Sed se li baraktos tiel li eble ŝiros siajn vestojn. Kiel ni surterigos lin, S-ro Ĉampiono?”

La Ĉampiono kapneis.

“Mi ne scias,” li agnoskis. “Se li povus timigi Kornulojn egale bone kiel korvojn, eble plej bone estus lasi lin tie.”

“Estas terure,” diris Oĵo, preskaŭ preta plori. “Mi s’pozas ke ĉar mi estas Oĵo la Misfortuna ĉiun kiu provas helpi min trafas problemoj.”

“Estas bonfortune ke ĉeestas helpantoj,” deklaris Doroteo.

“Sed ne maltrankvilu. Ni savos la Birdotimigilon, iel.”

“Mi scias la kielon,” anoncis Ĉifoneroj. “Jen, S-ro Ĉampiono; nur ĵetu min al la Birdotimigilo. Mi estas preskaŭ egale malpeza kiel li, kaj kiam mi estos sur la supro de la barilo mi tiros nian amikon de la paliso kaj reĵetos lin al vi.”

  image-111

“Bone,” diris la Ĉampiono, kaj li prenis la Miksĉfonan Knabinon kaj ĵetis ŝin sammaniere kiel la Birdotimigilon.

Tamen ĉifoje li sendube uzis pli da forto, ĉar Ĉifoneroj flugis alte super la supron de la barilo kaj, tute sen povi atingi la Birdotimigilon, ŝi surteren falis en la Kornula Lando, kie ŝia katunplena korpo alterbatis du virojn kaj virinon kaj instigis la aron da homoj kunvenintajn tien kuri kvazaŭ kunikloj por foriri de ŝi.

image-112   image-113

Sekvaminute, vidante ke ŝi estas nedanĝera, la homoj nerapide revenis kaj ĉirkaŭis la Miksĉifonan Knabinon, miroplene rigardante ŝin. Unu el ili portis juvelitan stelon en sia hararo, tuj super la korno, kaj li aspektis persono grava. Li parolis nome de la aliaj, kiuj tre respektoplene traktis lin.

“Kiu vi estas, Nekonato?” li demandis.

“Ĉifoneroj,” ŝi diris, surpiediĝinte kaj perfrape glatigante sian buliĝintan katunplenigaĵon.

“Kaj el kie vi venis?” li daŭrigis.

“Trans la barilo. Ne estu stulta. Mi ne povus veni el alia loko,” ŝi respondis.

Li rigardis ŝin pensoplene.

“Vi ne estas Saltulo,” diris li, “ĉar vi havas du krurojn. Ili ne estas vere bonformaj, sed ili estas du laŭnombre. Kaj tiu strangulo sur la barilo – kial li ne ĉesas batadi per siaj piedoj? – sendube li estas via frato, aŭ patro, aŭ filo, ĉar ankaŭ li havas du krurojn.”

“Sendube vi konsultis la Saĝan Azenon,” diris Ĉifoneroj, ridante tiel gaje ke la homamaso ridetis kun ŝi, kunsentante.

“Sed tio memorigas min, Kapitano – aŭ Reĝo – ”

“Mi estas Ĉefo de la Kornuloj, kaj mi nomiĝas Joĉjo.”

“Kompreneble; Joĉjo Kornuleto; mi devus anticipi tion. (Aludo al populara Anglalingva rimaĵo porinfana: “Joĉjo Kornuleto / sidis en anguleto…”) Sed jen, mi aervelis trans la barilon por povi paroli kun vi pri la Saltuloj.”

“Kion pri la Saltuloj?” demandis la Ĉefo, sulkante la frunton.

“Vi insultis ilin, kaj estas dezirinde ke vi pardonpetu al ili,” diris Ĉifoeroj. “Ĉar se vi ne faros tion, ili verŝajne saltos ĉi tien kaj konkeros vin.”

“Ni ne timas – dum la pordego estas ŝlosita,” deklaris la Ĉefo. “Kaj ni tute ne insultis ilin. Unu el ni faris ŝercon kiun la stultaj Saltuloj ne povis kompreni.”

La Ĉefo ridetis dirante tion kaj la rideto vere gajigis lian vizaĝon.

“Kiel tekstis la serco?” demandis Ĉifoneroj.

“Kornulo diris ke ilin subtenas malpli ol nin, ĉar ili havas po nur unu kruron. Ha, ha! Vi komprenas, ĉu ne? Se vi staras sur viaj kruroj, kaj viaj kruroj estas sub vi, do – ha, ha, ha! – do viaj kruroj sub-tenas vin. Hi, hi, hi! Ho, ho! Vere jen bela ŝerco. Kaj la stultaj Saltuloj ne povis kompreni ĝin! Ili ne komprenis ke pro sia unusola kruro ili nepre havas malpli da sub-teno ol ni kiuj havas du krurojn. Ha, ha, ha! Hi, hi, hi! Ho, ho!” La Ĉefo viŝis la ridolarmojn de siaj okuloj per la oro de sia blanka robo, kaj ĉiuj aliaj Kornuloj viŝis siajn okulojn per siaj roboj, ĉar ili ridis egale elkore kiel ilia Ĉefo pro la absurda ŝerco.

“Do,” diris Ĉifoneroj, “ilia miskompreno de la subteno al kiu vi aludis estigis miskomprenon.”

“Precize; do ne necesas pardonpeti,” respondis la Ĉefo.

“Eble ne necesas pardonpeti, sed multe necesas klarigi,” diris Ĉifoneroj firme. “Vi ne volas militon, ĉu?”

“Ne se ni povos eviti ĝin,” agnoskis Joĉjo Kornulo. “La demando estas, kiu klarigos la ŝercon al la Saltuloj? Vi scias ke runigas ŝercon la devo klarigi ĝin, kaj mi neniam aŭdis pli bonan ŝercon.”

“Kiu faris la ŝercon?” demandis Ĉifoneroj.

“Diksi Kornulo. Li laboras en la minoj, ĝuste nun, sed li baldaŭ revenos hejmen. Eble ni atendu kaj diskutu la aferon kun li? Eble li akceptos klarigi sian ŝercon al la Saltuloj.”

“Bone,” diris Ĉifoneroj. “Mi atendos, se Diksi ne tre longe atendigos.”

“Ne, li mallongas; li estas malpli longa ol mi. Ha, ha, ha! Ho! Jen pli bona ŝerco ol tiu de Diksi. Li ne tre longe atendigos, ĉar li mallongas. Hi, hi, ho!”

La aliaj Kornuloj apudstarantoj bruegis pro rido kaj ŝajne ŝatis la ŝercon de la Ĉefo tiom kiom li mem. Ĉifoneroj opiniis ke estas strange ke ili tiel facile amuziĝas, sed decidis ke ne tre danĝeraj estas uloj kiuj tiel gaje ridas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.