La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

16. Princino Doroteo

  image-080

DOROTEO GALE sidis en unu el siaj ĉambroj en la reĝa palaco, kaj kunvolviĝinta apud ŝiaj piedoj estis malgranda nigra hundo kun vila hararo kaj tre brilaj okuloj. Ŝi surportis simplan blankan robon, sen juveloj aŭ aliaj ornamaĵoj, escepte de smeraldverda harrubando, ĉar Doroteo estis simpla knabineto tute ne tro dorlotita per la grandiozeco ĉirkaŭ ŝi. Iam la infano loĝis sur la ebenaĵoj de Kansas, sed ŝajne ŝi estis antaŭdestinita al aventuroj, ĉar ŝi plurfoje veturis al la Lando Oz antaŭ ol resti por loĝi tie por ĉiam. Ŝia plej bona amikino estis la bela Ozma de Oz, kiu tiom amis Doroteon ke ŝi restigis ŝin en sia propra palaco, por esti proksime al ŝi. La Onklo Henriko kaj Onklino Em de la knabino – ŝiaj solaj parencoj en la tuta mondo – ankaŭ alportiĝis tien de Ozma kaj ricevis de ŝi agrablan hejmon.

Doroteo konis preskaŭ ĉiun en Oz, kaj ŝi estis la trovinto de la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuraĝa Leono, ankaŭ de Tiktoko la Horloĝmeĥanisma Viro. Ŝia vivo nun estis tre agrabla, kaj kvankam ŝin faris Princino de Oz ŝia amikino Ozma, al ŝi ne multe plaĉis esti Princino kaj ŝi restis same dolĉa kiel kiam ŝi estis ordinara Doroteo Gale de Kansas.

Doroteo legis en libro tiuvespere kiam Ĵelea Konfitaĵ, la plej amata servistino en la palaco, venis por diri ke la Vilulo volas paroli kun ŝi.

“Bone,” diris Doroteo; “diru al li ke li suprenvenu.”

“Sed estas kelkaj kuriozaj uloj kun li – kelkaj el la plej strangaj kiujn iam vidis miaj okuloj,” raportis Ĵelea.

“Ne gravas; ili ĉiuj suprenvenu,” respondis Doroteo.

Sed kiam la pordo malfermiĝis por enlasi ne nur la Vilulon, sed Ĉifonerojn, la Vuzon, kaj la Vitran Katon, Doroteo eksaltis kaj rigardis siajn strangajn vizitantojn miroplene. La Miksĉifona Knabino estis kiel eble plej kurioza, kaj Doroteo unue estis necerta ĉu Ĉifoneroj vere vivas aŭ estas nur sonĝ- aŭ koŝmar-figuro. Toto, ŝia hundo, malrapide malvolvis sin kaj iris al la Miksĉifona Knabino por flari ŝin demandeme; sed baldaŭ li rekuŝiĝis, kvazaŭ dirante ke tute ne interesas lin tia malregula ulo.

“Vi estas novspeca laŭ mi,” Doroteo diris mediteme, parolante al la Miksĉifona Knabino. “Mi ne povas konjekti el kie vi venis.”

“Kiu? Ĉu mi?” demandis Ĉifoneroj, ĉirkaŭrigardante la belan ĉambron anstataŭ la knabinon. “Nu, mi venis el litkovrilo, mi supozas. Tion oni ja diras. Iuj nomas ĝin frenez-kovrilo kaj kelkaj miksĉifona kovrilo. Sed mia nomo estas Ĉifoneroj – kaj nun vi scias ĉion pri mi.”

  image-082

“Ne tute ĉion,” respondis Doroteo kun rideto. “Bonvolu diri al mi kiel vi viviĝis.”

“Estas facile,” diris Ĉifoneroj, sidiĝante sur grandan remburitan fotelon kaj saltigante la risortojn por ĵeti sin supren-malsupren. “Margolote volis sklavinon, do ŝi faris min el malnova litkovrilo kiun ŝi ne uzas. Katuna plenigaĵo, ŝelkobutonaj okuloj, ruĝvelura lango, perlaj bidoj kiel dentoj.

La Kurbiĝinta Magiisto faris Pulvoron de Vivo, ŝutis ĝin sur min kaj – jen mi. Eble vi rimarkis miajn multajn kolorojn.

Tre rafinita kaj edukita sinjoro nomata la Birdotimigilo, kiun mi renkontis, diris al mi ke mi estas la plej bela ulo en la tuta Oz, kaj mi kredas lin.”

“Ho! Ĉu vi do renkontis nian Birdotimigilon?” demandis Doroteo, iom perplekse klopodante kompreni la mallongan historion rakontitan.

“Jes; ĉu ne vere afabla?”

“La Birdotimigilo havas multajn bonajn kvalitojn,” respondis Doroteo. “Sed dolorigas min aŭdi ĉion tion pri la Kurbiĝinta Magiisto. Ozma koleros-kulere kiam ŝi aŭdos ke li refaras magion. Ŝi ordonis ke li ne faru.”

“Li nur praktikas magion por sia propra familio,” klarigis Fuŝulo, kiu restis respektoplene distance de la malgranda nigra hundo.

“Ve,” diris Doroteo; “mi ne rimarkis vin ĝis nun. Ĉu vi estas el vitro, aŭ kio?”

“El vitro, kaj ankaŭ travidebla, kion oni ne povas diri pri kelkaj uloj,” respondis la kato. “Ankaŭ mi havas belan palruĝan cerbon; oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Ho; ĉu vere? Venu ĉi tien por ke mi vidu.”

La Vitra Kato hezitis, rigardante la hundon.

“Forsendu tiun bruton kaj mi venos,” ŝi diris.

“Bruton! Nu, jen mia hundo Toto, kaj li estas la plej afabla hundo en la tuta mondo. Toto scias multon, ankaŭ; preskaŭ kiom mi, mi supozas.”

“Kial li nenion diras?” demandis Fuŝulo.

“Li ne povas paroli, li ne estas fehundo,” klarigis Doroteo.

“Li estas nur ordinara Usona hundo; sed tio estas multo; kaj mi komprenas lin, kaj li komprenas min, same bone kiel se li scipovus paroli.”

Toto, je tio, stariĝis kaj frotis sian kapon milde per la mano de Doroteo, kiun ŝi etendis al li, kaj li rigardis ŝian vizaĝon kvazaŭ kompreninte ĉiun vorton diritan.

“Ĉi tiu kato, Toto,” ŝi diris al li, “estas el vitro, do vi ne ĝenu ĝin, nek ĉasu ĝin, same kiel ne mian Palruĝan Katidon. Ĝi estas verŝajne fragila kaj eble rompiĝus se ĝi frapus ion.”

“Vuf!” diris Toto, kaj tio signifis ke li komprenas.

La Vitra Kato tiom fieris pri sia palruĝa cerbo ke ŝi kuraĝis proksimiĝi al Doroteo, por ke la knabino “vidu ĝin funkcii.” Tio estis vere interesa, sed kiam Doroteo karesis la katon ŝi trovis la vitron malvarma kaj malmola kaj senresponda, do ŝi tuj decidis ke Fuŝulo neniel taŭgos kiel dorlotbesto.

“Kion vi scias pri la Kurbiĝinta Magiisto kiu loĝas sur la monto?” demandis Doroteo.

“Li faris min,” respondis la kato; “do mi scias ĉion pri li. La Miksĉifona Knabino estas nova – ŝi aĝas nur tri aŭ kvar tagojn – sed mi loĝas kun D-ro Pipt jam de jaroj; kaj, kvankam mi ne multe amas lin, mi tamen agnoskas ke li neniam faras magion por iu el la homoj kiuj venas al lia domo. Li opinias ke ne malutilas uzi magion por sia propra familio, kaj li faris min el vitro ĉar viandaj katoj trinkas tro da lakto. Li ankaŭ vivigis Ĉifonerojn por ke ŝi faru endomajn laborojn por lia edzino Margolete.”

“Do kial vi ambaŭ foriris de li?” demandis Doroteo.

“Mi kredas ke plej bone estas ke mi klarigu pri tio,” interrompis la Vilulo, kaj post tio li rakontis al Doroteo pri la historio de Oĵo, kaj pri kiel Onĉjo Nonĉjo kaj Margolete akcidente marmoriĝis per la Ŝtoniga Likvaĵo. Poste li rakontis pri kiel la knabo komencis serĉi la objektojn necesajn por fari la magian sorĉon, kiu revivigos la misfortunulojn, kaj ke li trovis la Vuzon kaj kunprenis lin ĉar li ne povis eltiri la tri harojn el ĝia vosto. Doroteo aŭskultis ĉion ĉi tre interesate, kaj opiniis ke ĝis tiam Oĵo tre bone agis. Sed kiam la Vilulo rakontis al ŝi pri la arestiĝo de la Manĝtula knabo fare de la Soldato kun la Verda Barbo, pro akuzo ke li laŭvole malobeis Leĝon de Oz, la knabineto multe ŝokiĝis.

“Kion do li faris, laŭ via supozo,” ŝi demandis.

“Mi timas ke li plukis sesfolion,” respondis la Vilulo, malfeliĉe. “Mi ne vidis lin fari tion, kaj mi avertis lin ke estas kontraŭleĝe pluki tian; sed eble li tamen faris tion.”

“Mi bedaŭras pri tio,” diris Doroteo malfeliĉe, “ĉar nun neniu povos helpi lian kompatindan onklon kaj Margoleten –  krom ĉi tiu Miksĉifona Knabino, la Vuzo, kaj la Vitra Kato.”

“Ne menciu tion,” diris Ĉifoneroj. “Ne koncernas min. Margolete kaj Onĉjo Nonĉjo estas fremduloj, laŭ mia vidpunkto, ĉar tuj kiam mi viviĝis ili marmoriĝis.”

“Mi komprenas,” komentis Doroteo bedaŭroplene ĝemante; “la virino forgesis doni al vi koron.”

“Ĝojigas min tio,” respondis la Miksĉifona Knabino. “Koro devas esti granda ĝeno. Ĝi malfeliĉigas aŭ bedaŭrigas aŭ dediĉigas aŭ simpatiigas – emocioj kiuj ĝenas feliĉecon.”

“Mi havas koron,” murmuris la Vitra Kato. “Ĝi estas el rubio; sed mi supozas ke mi ne lasos ĝin ĝeni min per ordono ke mi helpu Onĉjon Nonĉjon kaj Margoleten.”

“Vere via koro estas tre malmola,” diris Doroteo. “Kaj la Vuzo, kompreneble – ”

“Nu, rilate al mi,” komentis la Vuzo, kiu kuŝis sur la planko kun siaj kruroj falditaj sub li, tiel ke li aspektis kvadrata kesto, “mi neniam vidis tiujn misfortunulojn pri kiuj vi parolas, tamen mi malfeliĉas pro ili, ĉar mi mem kelkfoje estis misfortuna. Kiam mi estis fermita en tiu arbaro mi volegis ke iu helpu min, kaj fine Oĵo venis kaj ja helpis min. Do mi volas helpi lian onklon. Mi estas nur stulta besto, Doroteo, sed mi ne kulpas pri tio, kaj se vi diros al mi kion fari por helpi Oĵon kaj lian onklon, mi volonte faros ĝin.”

Doroteo marŝis al li kaj karesis la kvadratan kapon de la Vuzo.

“Vi ne estas bela,” ŝi diris, “sed vi plaĉas al mi. Kion vi povas fari; ĉu ion specialan?”

“Mi povas flamigi miajn okulojn – per vera fajro – kiam mi koleras. Kiam iu diras: ‘Krizel-Kru’ al mi mi koleriĝas, kaj tiam ekflamas miaj okuloj.”

“Mi ne komprenas kiel piroteknikaĵoj povus helpi la onklon de Oĵo,” komentis Doroteo. “Ĉu vi povas fari ion alian?”

“Mi – mi kredis havi tre timigan muĝon,” diris la Vuzo, heziteme; “sed eble mi eraris.”

“Jes,” diris la Vilulo, “vi nepre eraris pri tio.” Li turnis sin al Doroteo kaj aldonis: “Kio okazos al la Manĝtula knabo?”

“Mi ne scias,” ŝi diris, skuante sian kapon penseme.

“Ozma intervjuos lin pri la afero, kompreneble, kaj poste ŝi punos lin. Sed kiel, mi ne scias, ĉar neniu en Oz estas punita ekde kiam mi sciiĝis pri la lando. Domaĝe, Vilulo, ĉu ne?”

Dum ili parolis Ĉifoneroj ĉirkaŭpaŝadis en la ĉambro kaj rigardis la multajn belaĵojn en ĝi. Ŝi portis la korbon de Oĵo per sia mano, ĝis nun, kiam ŝi decidis trovi kio estas en ĝi. Ŝi trovis la panon kaj fromaĝon, kiuj ne utilis al ŝi, kaj la aron da sorĉobjektoj, kiuj estis kuriozaj sed misteraj por ŝi. Poste, flanken ŝovinte ilin, ŝi vidis la sesfolion kiun plukis la knabo.

  image-083

Ĉifoneroj estis akramensa, kaj kvankam mankis al ŝi koro ŝi rekonis ke Oĵo estas ŝia unua amiko. Ŝi tuj sciis ke ĉar la knabo prenis la sesfolion oni enkarcerigis lin, kaj ŝi komprenis ke Oĵo transdonis al ŝi la korbon por ke oni ne trovu la sesfolion ĉe li kaj tiel havu pruvon pri la krimo.

Do, turninte sian kapon por certigi ke neniu rimarkas ŝin, ŝi prenis la sesfolion el la korbo kaj faligis ĝin en oran vazon kiu staris sur la tablo de Doroteo. Poste ŝi antaŭeniris kaj diris al Doroteo:

“Ne gravus al mi helpi la onklon de Oĵo, sed mi ja helpos Oĵon. Li ne malobeis Leĝon – ne eblas pruvi ke li ja – kaj tiu verdabarba soldato ne rajtis aresti lin.”

“Ozma ordonis ke li arestu la knabon,” diris Doroteo, “kaj kompreneble ŝi sciis kion ŝi faras. Sed se vi povas pruvi ke Oĵo estas senkulpa oni devos tuj liberigi lin.”

“Oni devos pruvi ke li estas kulpa, ĉu ne?” demandis Ĉifoneroj.

“Mi s’pozas ke jes.”

“Nu, oni ne povos fari tion,” deklaris la Miksĉifona Knabino.

Ĉar preskaŭ jam alvenis la horo kiam Doroteo devos manĝi kun Ozma, kiel ĉiuvespere, ŝi sonorile venigis servistinon kaj ordonis konduki la Vuzon al bona ĉambro kaj doni al li multe da lia plej amata manĝaĵo.

“Tio estas mielabeloj,” diris la Vuzo.

“Vi ne rajtos manĝi mielabelojn, sed oni donos al vi ion egale bongustan,” Doroteo diris al li. Post tio ŝi ordonis konduki la Vitran Katon al alia ĉambro por la nokto kaj la Miksĉifonan Knabinon ŝi restigis en unu el siaj propraj ĉambroj, ĉar multe interesis ŝin tiu stranga ulo kaj ŝi volis denove paroli kun ŝi kaj provi pli bone kompreni ŝin.

  image-084


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.