La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

12. La Giganta Histriko

  image-055

LA sekvan matenon ili ekveturis frue je la sunleviĝo por sekvi la vojon de flavaj brikoj cele la Smeraldan Urbon. La malgranda Manĝtula knabo komencis laciĝi pro la longa marŝado, kaj lian menson okupis multaj aferoj aparte de la eventoj de la veturo. En la mirinda Smeralda Urbo, kiun li baldaŭ atingos, estis tiom da strangaj kaj kuriozaj personoj ke li duone timis renkonti ilin kaj demandis al si ĉu ili montriĝos amikemaj kaj afablaj. Super ĉio, li ne povis peli el sia menso la gravan taskon por kiu li venis, kaj li firme intencis dediĉi ĉiun energion al trovo de la objektoj necesaj por prepari la magian recepton. Li kredis ke antaŭ ol kara Onĉjo Nonĉjo reviviĝos li ne povos senti ĝojon pro io ajn, kaj ofte li volegis ke Onĉjo ankoraŭ estu kun li, por vidi la multajn mirindaĵojn kiujn Oĵo nun vidas. Sed ve Onĉjo Nonĉjo nun estas marmora statuo en la domo de la Kurbiĝinta Magiisto kaj Oĵo nepre ne ŝanceliĝu dum sia strebo savi lin.

La lando tra kiu ili pasis estis ankoraŭ roka kaj dezerta, kun tie kaj tie arbusto aŭ arbo por rompi la mornan pejzaĝon. Oĵo rimarkis unu arbon, precipe, ĉar ĝi havis tiom longajn silkajn foliojn kaj estis tiel belforma. Dum li proksimiĝis al ĝi li studis la arbon intense, demandante al si ĉu fruktoj kreskas sur ĝi aŭ ĉu ĝi naskas belajn florojn.

Subite li konsciis ke li jam rigardas tiun arbon de longe –  almenaŭ de kvin minutoj – kaj ĝi restas en tiu sama pozicio, kvankam la knabo daŭre plumarŝas. Do li ekhaltis, kaj kiam li haltis, la arbo kaj la tuta pejzaĝo, kiel ankaŭ liaj akompanantoj, plumoviĝis preter lin kaj longe postlasis lin.

Oĵo sonigis tian mirkrion ke ĝi vigligis la Vilulon, kiu ankaŭ ekhaltis. La aliaj ankaŭ ekhaltis, kaj retromarŝis al la knabo.

“Kio estas?” demandis la Vilulo.

“Nu, ni tute ne moviĝas antaŭen, negrave kiom rapide ni marŝas,” deklaris Oĵo. “Nun, haltinte, ni moviĝas malantaŭen. Ĉu vi ne vidas? Nur atentu tiun rokon.”

Ĉifoneroj rigardis siajn piedojn kaj diris: “La flavaj brikoj ne moviĝas.”

“Sed jes la tuta vojo,” respondis Oĵo.

“Vere; tute vere,” konsentis la Vilulo. “Mi konas ĉiujn trompagojn de ĉi tiu vojo, sed mi pensadis pri io alia kaj mi ne atentis pri kie ni estas.”

“Ĝi reportos nin al kie ni komencis,” aŭguris Oĵo, komencante esti nervoza.

“Ne,” respondis la Vilulo; “ĝi ne faros tion, ĉar mi scias rimedon por venki ĉi tiun trompeman vojon. Mi jam antaŭ nun veturis laŭ ĉi tiu vojo, sciu. Turnu vin, ĉiuj, kaj marŝu malantaŭen.”

“Kiel tio helpos?” demandis la kato.

“Vi scios, se vi obeos min,” diris la Vilulo.

Do ili ĉiuj turnis siajn dorsojn al la direkto kien ili volis iri kaj komencis marŝi malantaŭen. Tuj Oĵo rimarkis ke ili progresas kaj dum ili pluiris laŭ tiu kurioza maniero ili baldaŭ preterpasis la arbon kiu unue altiris lian atenton al la problemo.

“Kiom longe ni devos daŭrigi ĉi tion, Viĉjo?” demandis Ĉifoneroj, kiu konstante stumblis kaj falis, sed ĉiufoje restariĝis ridante pro la akcidento.

“Nur iomete pli,” respondis la Vilulo.

Kelkajn minutojn poste li vokis al ili ke ili rapide turnu sin kaj antaŭenpaŝu, kaj kiam ili obeis la ordonon ili trovis sin marŝantaj sur solida tero.

“Tiu tasko bone finiĝis,” komentis la Vilulo. “Estas iom tede marŝi malantaŭen, sed tiu estas la sola metodo preterpasi tiun parton de la vojo, kiu trompe retroglitas kaj portas kun si ĉiun personon marŝantan sur ĝi.”

Kun novaj kuraĝo kaj energio ili nun pene marŝis antaŭen kaj post kelka tempo venis al loko kie la vojo tratranĉis malaltan monteton, kun altaj deklivoj ambaŭflanke. Ili tramarŝis tiun tranĉaĵon, kunparolante, kiam la Vilulo ekprenis Ĉifonerojn per unu brako kaj Oĵon per alia kaj kriis: “Haltu!”

  image-057

“Kio estas nun?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Vidu!” respondis la Vilulo, indikante per sia fingro.

Ĝuste en la centro de la vojo kuŝis senmova objekto kiun plene kovris akraj plumoj similantaj al sagoj. La korpo estis granda kiel plurlitra korbo, sed la etenditaj akraj plumoj aspektigis ĝin kvaroble pli granda.

“Nu, kion pri ĝi?” demandis Ĉifoneroj.

“Tio estas Ĉis, kiu kaŭzas multe da ĝeno sur ĉi tiu vojo,” estis la respondo.

“Ĉis! Kio estas Ĉis?”

“Mi kredas ke ĝi estas nur trokreskinta histriko, sed ĉi tie en Oz oni opinias Ĉison fispirito. Li malsimilas al ord’nara histriko, ĉar li povas ĵeti siajn sagplumojn ĉiudirekten, kion ne povas fari Usona histriko. Tio tiom danĝerigas maljunan Ĉison. Se ni tro proksimiĝos, li pafos tiujn sagplumojn kontraŭ nin kaj severe damaĝos nin.”

“Do estus malsaĝe tro proksimiĝi,” diris Ĉifoneroj.

“Mi ne timas,” deklaris la Vuzo. “La Ĉis estas malkuraĝa, mi estas certa, kaj se ĝi aŭdus mian timigan, teruran, neelteneblan muĝon, ĝi timegus.”

“Ho; ĉu vi povas muĝi?” demandis la Vilulo.

“Tio estas mia sola feroca karakterizaĵo,” asertis la Vuzo evidente fiera. “Mia muĝo ruĝigus tertremon kaj hontigus la tondron. Se mi muĝus je tiu besto kiun vi nomas Ĉis, ĝi tuj kredus ke la mondo dissplitiĝis kaj ekfrapis la sunon kaj la lunon, kaj tio instigus la monstron kuri tiom foren kaj rapide kiom ĝiaj kruroj permesus.”

“Tiukaze,” diris la Vilulo, “vi nun povos multe komplezi nin ĉiujn. Bonvolu muĝi.”

“Sed vi forgesas,” respondis la Vuzo; “mia muĝego ankaŭ timigus vin, kaj se vi hazarde havas kormalsanon vi eble pereus.”

“Vere; sed ni devos riski tion,” decidis la Vilulo, kuraĝe.

“Avertite pri kio okazos ni devos peni toleri la sonegon de via muĝo, sed Ĉis ne anticipos ĝin, kaj ĝi fortimigos lin.”

La Vuzo hezitis.

“Mi amas vin ĉiujn, kaj mi ne volas ŝoki vin,” ĝi diris.

“Ne maltrankvilu,” diris Oĵo.

“Vi eble surdiĝos.”

“Se jes, ni pardonos vin.”

“Bone, do,” diris la Vuzo per decida voĉo, kaj li antaŭeniris kelkajn paŝojn direkte al la giganta histriko.

Paŭzante por rerigardi, ĝi demandis: “Ĉu pretaj?”

“Pretaj!” ili respondis.

“Do kovru viajn orelojn kaj firmigu vin. Nun – protektu vin!”

La Vuzo turnis sin al Ĉis, larĝe malfermis sian buŝon kaj diris:

“Gri-i-i-inc.”

“Nu, muĝu,” diris Ĉifoneroj.

“Nu, mi – mi ja muĝis!” respondis la Vuzo, kiu ŝajnis multe miri.

“Kio? Tiu grinceto?” ŝi kriis.

“Ĝi estas la plej terura muĝo kiu iam aŭdiĝis, sur la tero aŭ sur la maro, en kavernoj aŭ en la ĉielo,” protestis la Vuzo. “Mirigas min ke vi tiel bone toleris la ŝokon. Ĉu vi ne sentis la teron tremi? Mi supozas ke Ĉis estas nun tute morta pro timo.”

La Vilulo ridis gaje.

“Povra Vuzo!” diris li; “via muĝo ne timigus eĉ muŝon.”

La Vuzo aspektis hontigita kaj surprizita. Ĝi klinis sian kapon dum momento, kvazaŭ pro honto aŭ bedaŭro, sed poste ĝi diris kun renovigita memcerteco: “Ĉiukaze, miaj okuloj povas ardigi fajron; tre bonan fajron, efektive; sufiĉe bonan por flamigi barilon!”

  image-058

“Tio estas vera,” deklaris Ĉifoneroj; “mi mem vidis tion. Sed via feroca muĝo ne estas laŭta kiel la grinceto de skarabo – aŭ ronko de Oĵo dum li profunde dormas.”

“Eble,” diris la Vuzo, humile, “mi eraris pri mia muĝo. Ĝi ĉiam sonis tre timiga al mi, sed eble tio estis ĉar ĝi estis tre proksima al miaj oreloj.”

“Ne gravas,” Oĵo diris trankvilige; “estas granda talento la kapablo flamigi fajron el viaj okuloj. Neniu alia povas fari tion.”

Dum ili staris hezitante kion fari Ĉis movetiĝis kaj subite pluvo da sagplumoj flugis kontraŭ ilin, preskaŭ plenigante la aeron, pro sia multeco. Ĉifoneroj tuj komprenis ke ili tro proksimiĝis al Ĉis kaj tial ne estas sekuraj, do ŝi saltis antaŭ Oĵon kaj ŝildis lin kontraŭ la sagoj, kiuj pinte penetris ŝian propran korpon ĝis ŝi similis al unu el la celtabuloj uzataj en pafarkaj ludoj. La Vilulo faligis sin vizaĝmalsupre por eviti la pluvon, sed unu sagplumo trafis lian kuron kaj profunde penetris ĝin. Rilate al la Vitra Kato, la sagplumoj resaltis de ŝia korpo sen eĉ grateti ĝin, kaj la haŭto de la Vuzo estis tiom dika kaj fortika ke li tute ne vundiĝis.

  image-059

Post la fino de la atako ili ĉiuj kuris al la Vilulo, kiu ĝemadis kaj vesonadis, kaj Ĉifoneroj tuj tiris la sagplumon el lia kruro. Li eksaltis kaj kuris al Ĉis, metis sian piedon sur la kolon de la montsro kaj tiel tenis ĝin kaptita. La korpo de la giganta histriko estis nun glata kiel ledo, escepte de la truoj kie la sagplumoj antaŭe estis, ĉar ĝi jam pafis ĉiun sagplumon en tiu unusola fipluvo.

  image-060

“Lasu min!” ĝi kriis kolere. “Kiel vi aŭdacas meti vian piedon sur Ĉison?”

“Mi faros eĉ pli, oldulo,” respondis la Vilulo. “Vi jam sufiĉe longe ĝenis veturantojn sur ĉi tiu vojo, kaj nun mi ekstermos vin.”

“Vi ne povos!” respondis Ĉis. “Nenio povas mortigi min, vi tute bone scias tion.”

“Eble tio estas vera,” diris la Vilulo per tono de malgajiĝo.

“Ŝajnas al mi ke oni jam diris al mi ke vi ne estas mortigebla. Sed se mi liberigos vin, kion vi faros?”

“Reprenos miajn sagplumojn,” diris Ĉis per paŭta voĉo.

“Kaj poste vi plu pafados ilin kontraŭ veturantojn? Ne; tio ne estas akceptebla. Vi devos promesi ke vi ĉesos ĵeti sagplumojn kontraŭ personojn.”

“Mi rifuzas promesi ion tian,” deklaris Ĉis.

“Kial ne?”

“Ĉar mia naturo estas ĵeti sagplumojn, kaj ĉiu besto devas agi kiel la Naturo intencas. Ne estas justa via kondamno de mi. Se estus mise ke mi ĵetu sagplumojn, mi ne naskiĝus kun ĵeteblaj sagplumoj. Konvene estas ke vi ne proksimiĝu al mi.”

“Nu, estas iom da senco en tiu argumento,” agnoskis la Vilulo, penseme; “sed fremduloj, kiuj ne scias ke vi estas ĉi tie, ne povos eviti vin.”

“Mi scias,” diris Ĉifoneroj, kiu penis tiri la sagplumojn el sia propra korpo, “ni kolektu ĉiujn sagplumojn kaj forportu ilin kun ni; tiel olda Ĉis ne havos pli da sagplumoj por ĵeti kontraŭ personojn.”

“Ha, lerta ideo. Vi kaj Oĵo kolektu la sagplumojn dum mi tenos Ĉison kaptita; ĉar, se mi liberigos lin, li reprenos kelkajn siajn sagplumojn kaj povos denove ĵeti ilin.”

Do Ĉifoneroj kaj Oĵo kolektis ĉiujn sagplumojn kaj kunligis ilin por facile porti ilin. Post tio la Vilulo liberigis Ĉison, sciante ke li ne plu povos damaĝi personojn.

“Jen la plej malkompleza ago pri kiu iam mi aŭdis,” murmuris la histriko malgaje. “Ĉu al vi plaĉus, Vilulo, se mi forprenus de vi ĉiujn viajn vilojn?”

“Se mi ĵetus miajn vilojn kaj damaĝus personojn, vi estus bonvena forkapti ilin,” estis la respondo.

Post tio ili ekkomencis plu marŝi kaj ili lasis Ĉison staranta en la vojo malgaje kaj malfeliĉe. La Vilulo lamis dum li marŝis, ĉar lia vundo plu dolorigis lin, kaj Ĉifonerojn multe ĉagrenis ke la sagplumoj lasis aron da truetoj en ŝiaj ĉifonoj.

Kiam ili venis al plata ŝtono apud la vojo la Vilulo sidiĝis por ripozi, kaj tiam Oĵo malfermis sian korbon kaj elprenis la pakaĵon da sorĉoj kiujn donis al li la Kurbiĝinta Magiisto.

“Mi estas Oĵo la Misfortuna,” li diris, “alie ni tute ne renkontus tiun aĉan histrikon. Sed mi serĉos trovi ion inter ĉi tiuj sorĉoj kiu sanigos vian kruron.”

Baldaŭ li trovis ke unu el la sorĉoj havas etiketon: “Por karnovundoj,” kaj tiun la knabo apartigis de la aliaj. Ĝi estis nur peco de sekigita radiko, prenita el iu nekonata planto, sed la knabo frotis ĝin sur la vundon faritan de la sagplumo kaj post kelkaj momentoj la vundo estis plene resaniĝinta kaj la kruro de la Vilulo estis bonfarta kiel normale.

“Frotu ĝin sur la truojn en miaj ĉifonoj,” petis Ĉifoneroj, kaj Oĵo provis tion, sed sen efiko.

“La sorĉo kiun vi bezonas estas kudrilo kaj fadeno,” diris la Vilulo. “Sed ne estu malfeliĉa, mia kara; tiuj truoj tute ne malbone aspektas.”

“Ili enlasos la aeron, kaj mi ne volas ke oni kredu min a(e)roganta aŭ pro fiero peketa,” diris la Miksĉifona Knabino.

“Nu certe vi estis pik-ita ĝis ni eltiris tiujn sagplumojn,” komentis Oĵo, kun rido.

Do nun ili plumarŝis kaj baldaŭ atingis flakon da kotoplena akvo kie ili ligis pezan ŝtonon al la pakaĵo da sagplumoj kaj subakvigis ĝin ĝis la fundo de la flako, por ne bezoni plu porti ĝin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.