La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10. Vilulo Venas Savi

  image-044

ILI ankoraŭ ne tre malproksimen iris kiam Fuŝulo, kiu jam antaŭenkuris, revenis saltante por diri ke la vojo el flavaj brikoj estas antaŭ ili. Tuj ili rapidis antaŭen por vidi kiel aspektas tiu fama vojo.

Ĝi estis larĝa vojo, sed ne rekta, ĉar ĝi vagis trans montoj kaj valoj kaj elektis la plej facilajn trairejojn. Ĝiaj tutaj longo kaj larĝo estis pavimitaj per glataj brikoj el brila flavo, do ĝi estis plata kaj ebena krom kelkloke kie la brikoj estis diseriĝintaj aŭ elprenitaj, lasante truojn kiuj povus stumbligi neatentantojn.

“Mia demando estas,” diris Oĵo, rigardante ambaŭdirekte laŭ la vojo, “kiun direkton elekti.”

“Kien vi celas iri?” demandis la Vuzo.

“Al la Smeralda Urbo,” li respondis.

“Do iru okcidenten,” diris la Vuzo. “Mi sufiĉe bone konas ĉi tiun vojon, ĉar mi ĉasis multajn mielabelojn sur ĝi.”

“Ĉu vi iam iris al la Smeralda Urbo?” demandis Ĉifoneroj.

“Ne. Mi estas nature tre retirema, kiel eble vi rimarkis, do mi ne multe partoprenis en la socio.”

“Ĉu vi timas homojn?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Mi? Kun mia korŝira muĝo – mia terura tremiga muĝo? Nepre ne. Mi nenion timas,” deklaris la Vuzo.

“Mi volegas povi diri la samon,” ĝemis Oĵo. “Mi opinias ke ni ne bezonos timi kiam ni atingos la Smeraldan Urbon, ĉar Onĉjo Nonĉjo diris al mi ke Ozma, nia knabina Reganto, estas tre bela kaj afabla, kaj klopodas helpi ĉiun kiu renkontas problemojn. Sed oni diras ke estas multaj danĝeroj kaŝiĝintaj survoje al la granda Feurbo, do ni devos multe zorgi.”

“Mi esperas ke nenio rompos min,” diris la Vitra Kato, per nervoza voĉo. “Mi estas iomete rompiĝema, sciu, kaj mi ne povos toleri multajn ŝokojn.”

“Se io fadigus la kolorojn de miaj belaj flikaĵoj tio rompus mian koron,” diris la Miksĉifona Knabino.

“Mi ne estas certa ke vi havas koron,” Oĵo memorigis ŝin.

“Do ĝi rompus mian katunon,” persistis Ĉifoneroj. “Ĉu vi kredas ke ĉiuj miaj koloroj estas nefademaj, Oĵo?” ŝi demandis maltrankvile.

“Nu, ili certe estas fadenaj,” li respondis; kaj poste, rigardante antaŭen, li kriis: “Ho, kiaj belaj arboj!”

Certe ili estis belaspektaj kaj la veturantoj rapidis antaŭen por rigardi ilin pli proksime.

“Nu, ili tute ne estas arboj,” diris Ĉifoneroj; “ili estas nur monstraj plantoj.”

Tio ili vere estis: amasoj da grandaj larĝaj folioj kiuj leviĝis de la tero alten en la aero, ĝis ili turis duoble tiom alte kiom la kapo de la Miksĉifona Knabino, kiu estis pli alta ol Oĵo. La plantoj vicis ambaŭflanke de la vojo kaj de ĉiu planto leviĝis dekduo aŭ pli de la grandaj larĝaj folioj, kiuj balanciĝis daŭre de flanko al flanko, kvankam nenia vento blovis. Sed plej kurioza rilate al la balanciĝantaj folioj estis ilia koloro. Ili aspektis havi ĝeneralan bluan fonon, sed tie kaj tie aliaj koloroj briletis kelkfoje tra la bluo – belegaj flavoj, kiuj fariĝis palruĝaj, purpuraj, oranĝaj kaj skarlataj, miksitaj kun pli sobraj brunoj kaj grizoj – ĉiu aperis kiel makulo aŭ strio ie sur folio kaj poste malaperis, kaj anstataŭiĝis per alia koloro aliforma.

La ŝanĝiĝema koloraro de la grandaj folioj estis tre bela, sed ĝi ankaŭ estis okulkonfuza, kaj la nekutimeco de la sceno altiris niajn veturantojn al la plantovico, kie ili staris rigardante ilin plene de interesiĝo.

Subite folio klinis sin pli ol kutime kaj tuŝis la Miksĉifonan Knabinon. Rapide ĝi ĉirkaŭpremis ŝin, kovrante ŝin tute per siaj dikaj faldaĵoj, kaj poste ĝi ŝanceliĝe retiris sin sur sia tigo.

“Nu, ŝi malaperis!” anhelis Oĵo, miroplene, kaj dum li zorge aŭskultis li kredis aŭdi la dampitajn kriojn de Ĉifoneroj el la centro de la faldita folio. Sed, antaŭ ol li povis elpensi kion fari por savi ŝin, alia folio klinis sin kaj kaptis la Vitran Katon, volvante la besteton ĝis ŝi estis plene kaŝita, kaj poste rerektiĝante sur sia tigo.

image-046

“Atentu!” kriis la Vuzo. “Kuru! Kuru rapide, alie vi perdiĝos.”

Oĵo turnis sin kaj vidis la Vuzon kuri rapide laŭ la vojo.

Sed la lasta folio de la plantovico ekkaptis la beston dum li kuris kaj tuj li malaperis.

La knabo havis nenian eblon eskapi. Seso de la grandaj folioj klinadis sin al li el diversaj direktoj kaj dum li staris hezitante unu el ili ĉirkaŭkaptis lin. Tuj li trovis sin en mallumo. Poste li sentis sin milde levata ĝis li balanciĝis en la aero, dum la folifaldaĵoj ĉiuflanke premis lin.

Unue li baraktegis por eskapi, kriante kolere: “Lasu min! Lasu min!” Sed nek baraktado nek protestoj iel ajn efikis.

La folio firme tenis lin kaj li estis kaptito.

Post tio Oĵo kvietigis sin kaj penis pensi. Malespero trafis lin kiam li memoris ke lia tuta grupeto estas kaptita, same kiel li, kaj ke neniu ĉeestas por savi ilin.

“Kial mi ne anticipis tion?” li ploris amare. “Mi estas Oĵo la Misfortuna, kaj ia teruraĵo neeviteble trafas min.”

Li puŝis kontraŭ la folion kiu tenas lin kaj trovis ĝin mola, sed dika kaj firma. Ĝi estis kia giganta bandaĝo tute ĉirkaŭ li kaj li trovis ke estas malfacile movi siajn korpon aŭ membrojn por ŝanĝi ilian pozicion.

La minutoj pasis kaj fariĝis horoj. Oĵo demandis al si kiom longe oni povas vivi en tia kondiĉo kaj ĉu la folio iom post iom elsuĉos lian forton kaj eĉ lian vivon, por nutri sin. La malgranda Manĝtula knabo neniam aŭdis ke iu mortis en la Lando Oz, sed li sciis ke oni povas suferi multegan doloron. Lia plej granda timo ĉimomente estis ke li restos por ĉiam enkarcerigita en la bela folio kaj neniam revidos la taglumon.

Neniu sono atingis lin tra la folio; tute ĉirkaŭe estis intensa silento. Oĵo demandis al si ĉu Ĉifoneroj ĉesis kriadi, aŭ ĉu la folifaldaĵoj neebligas ke li aŭdu ŝin. Post kelka tempo li kredis aŭdi fajfon, kvazaŭ iu fajfas melodion. Jes; vere devas esti fajfanto, li decidis, ĉar li rekonis la sonon de bela Manĝtula melodio kiun Onĉjo Nonĉjo ofte kantis al li.

La sonoj estis nelaŭtaj kaj dolĉaj kaj, kvankam ili nur tre malforte atingis la orelojn de Oĵo, ili estis klaraj kaj harmoniaj.

Ĉu la folio povas fajfi, Oĵo demandis al si? Pli kaj pli proksimen venis la sonoj kaj fine ili sonis ĝuste aliflanke de la folio ĉirkaŭpremanta lin.

Subite la tuta folio kliniĝis kaj falis, portante la knabon kun si, kaj dum li kuŝis plene etendite la faldaĵoj iom post iom malstreĉiĝis kaj liberigis lin. Li rapide restarigis sin kaj trovis ke nekonata viro staras antaŭ li – viro tiel kuriozaspekta ke la knabo gapis per rondaj okuloj.

Li estis granda viro, kun vilaj vizaĝharoj, vilaj okulbrovoj, vila hararo – sed afablaj bluaj okuloj kiuj estis mildaj kiel tiuj de bovino. Sur lia kapo estis verda velura ĉapelo kun juvelita rubando, kies rando estis tute vila. Riĉaj sed vilaj puntaĵoj estis ĉe lia gorĝo; jako kun vilaj randoj estis ornamita per diamantaj butonoj; la velura pantalono havis juvelitajn bukojn ĉe la genuoj kaj vilaĵojn tute ĉirkaŭ la malsuproj. Sur lia brusto pendis medaliono en kiu estis bildo de Princino Doroteo de Oz, kaj en lia mano, dum li staris rigardante Oĵon, estis akra tranĉilo ponardoforma.

“Ho!” kriis Oĵo, multe surprizite de sia ekvido de ĉi tiu fremdulo; kaj poste li aldonis: “Kiu savis min, sinjoro?”

“Ĉu vi ne vidas?” respondis la alia, ridetante; “mi estas la Vilulo.”

“Jes; mi vidas tion,” diris la knabo, kapjesante. “Ĉu do vi savis min de la folio?”

“Neniu alia, estu certa pri tio. Sed atentu, por ke mi ne bezonu denove savi vin.”

Oĵo eksaltis, ĉar li vidis plurajn larĝajn foliojn klini sin al li; sed la Vilulo rekomencis fajfi, kaj je la sono la folioj ĉiuj rektiĝis sur siaj tigoj kaj kvietiĝis.

La viro nun prenis brakon de Oĵo kaj kondukis lin laŭ la vojo, preter la lastan el la grandaj plantoj, kaj antaŭ ol esti sekuraj preter ilia atingpovo li ne ĉesis fajfadi.

“Sciu, la muziko sorĉas ilin,” diris li. “Kantado aŭ fajfado – ne gravas kiu – bonkondutigas ilin, kaj nenio alia povas. Mi ĉiam fajfas dum mi preterpasas ilin kaj tial ili neniam ĝenas min. Hodiaŭ dum mi preteriris, fajfante, mi vidis folion bukliĝintan kaj mi sciis ke nepre estas io en ĝi. Mi detranĉis la folion per mia tranĉilo kaj – vi elsaltis. Mia preteriro estis bonfortuna, ĉu ne?”

“Vi multe komplezis,” diris Oĵo, “kaj mi dankas vin. Ĉu vi bonvolos ankaŭ savi miajn kunulojn?”

“Kiujn kunulojn?” demandis la Vilulo.

“La folioj kaptis ĉiujn,” diris la knabo. “Miksĉifonan Knabinon kaj – ”

“Kion?”

“Knabinon el miksĉifonaĵoj, sciu. Ŝi vivas kaj nomiĝas Ĉifoneroj. Kaj Vitran Katon – ”

“Vitran?” demandis la Vilulo.

“Tute vitran.”

“Kaj vivantan?”

“Jes,” diris Oĵo, “ŝi havas palruĝan cerbon. Kaj Vuzon – ”

“Kio estas Vuzo?” demandis la Vilulo.

“Nu, mi – mi – ne povas skizi ĝin,” respondis la knabo, tre perpleksa. “Sed ĝi estas kurioza besto kun tri haroj ĉe la fino de sia vosto neeltireble kaj – ”

“Kio estas neeltirebla?” demandis la Vilulo; “la vosto?”

“La haroj estas neeltireblaj. Sed vi vidos la Vuzon, se vi bonvolos savi ĝin, kaj tiam vi scios ĝuste kio ĝi estas.”

“Kompreneble,” diris la Vilulo, skuetante sian vilan kapon.

  image-047

Kaj post tio li remarŝis inter la plantojn, ankoraŭ fajfante, kaj trovis la tri foliojn kiuj ĉirkaŭvolvis la veturkunulojn de Oĵo. La unua folio kiun li detranĉis liberigis Ĉifonerojn, kaj vidante ŝin la Vilulo klinis sian vilan kapon malantaŭen, larĝe malfermis sian buŝon kaj ridis tiel vile kaj tamen tiel gaje ke Ĉifoneroj tuj ekamis lin. Poste li deprenis sian ĉapelon kaj profunde klinis sin, dirante:

“Mia kara, vi estas miriga. Mi nepre konigu vin al mia amiko la Birdotimigilo.”

Kiam li detranĉis la duan folion li liberigis la Vitran Katon, kaj Fuŝulo tiom timis ke ŝi forkuris fulme kaj baldaŭ estis ĉe la flanko de Oĵo, kie ŝi sidiĝis apud li anhelante kaj tremante. La lasta planto de la tuta vico estis la kaptinto de la Vuzo, kaj granda bulkoformo en la centro de la volvinta folio indikis klare kie li estas. Per sia akra tranĉilo la Vililo detranĉis la tigon de la folio kaj dum ĝi falis kaj malvolviĝis eltrotis la Vuzo kaj eskapis preter la atingpovon de ĉiuj aliaj el la danĝeraj plantoj.

  image-048


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.