La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11. Bona Amiko

  image-049

BALDAŬ la tuta grupo estis kune sur la vojo el flavaj brikoj, tute preter la atingpovo de la belaj sed perfidaj plantoj. La Vilulo, gapinte unu kaj poste la alian, ŝajnis tre plaĉita kaj interesata.

“Mi jam vidis kuriozaĵojn ekde mia alveno al la Lando Oz,” diris li, “sed neniam ion pli kuriozan ol ĉi tiun bandon de aventurantoj. Ni sidiĝu iom, ka j konversaciu kaj interkonatiĝu.”

“Ĉu vi do ne de ĉiam loĝas en la Lando Oz?” demandis la Manĝtula knabo.

“Nu efektive, mi antaŭe loĝis en la granda ekstera mondo. Sed foje mi venis ĉi tien kun Doroteo, kaj Ozma permesis ke mi restu.”

“Ĉu al vi plaĉas Oz?” demandis Ĉifoneroj. “La lando kaj la klimato estas grandiozaj, ĉu ne?”

“Ĝi estas la plej bela lando en la tuta mondo, eĉ kvankam ĝi estas felando, kaj mi feliĉas ĉiun minuton dum mi loĝas en ĝi,” diris la Vilulo. “Sed diru al mi ion pri vi mem.”

Do Oĵo rakontis pri sia vizito al la domo de la Kurbiĝinta Magiisto, kaj kiel li renkontis tie la Vitran Katon, kaj kiel la Miksĉifona Knabino viviĝis, kaj pri la terura akcidento kiun spertis Onĉjo Nonĉjo kaj Margolete. Poste li rakontis pri sia entrepreno trovi la kvin diversajn objektojn kiujn la Magiisto bezonas por fari sorĉon kiu revivigos la marmorajn figurojn, unu el ili estas tri haroj el la vosto de Vuzo.

“Ni trovis la Vuzon,” klarigis la knabo, “kaj li konsentis doni al ni la tri harojn; sed ni ne povis eltiri ilin. Do ni devis kunvenigi la Vuzon kun ni.”

“Mi komprenas,” respondis la Vilulo, kiu aŭskultis interesate la rakonton. “Sed eble mi, kiu estas granda kaj forta, povos tiri tiujn tri harojn el la vosto de la Vuzo.”

“Provu, se vi deziras,” diris la Vuzo.

Do la Vilulo provis, sed negrave kiom forte li tiris li ne povis eltiri la harojn el la vosto de la Vuzo. Do li residiĝis kaj viŝis sian vilan vizaĝon per vila silka poŝtuko kaj diris:

“Ne gravas. Se vi povos gardi la Vuzon ĝis vi akiros la aliajn bezonatajn objektojn, vi povos konduki la beston kaj liajn tri harojn al la Kurbiĝinta Magiisto kaj lasi lin trovi metodon eligi ilin. Kiujn aliajn objektojn vi bezonas trovi?”

“Unu,” diris Oĵo, “estas sesfolio.”

“Vi verŝajne trovos tion en la kampoj ĉirkaŭ la Smeralda Urbo,” diris la Vilulo. “Leĝo malpermesas la plukon de sesfolioj, sed mi kredas ke mi povos konvinki Ozman permesi tion al vi.”

“Dankon,” respondis Oĵo. “La sekva objekto estas la maldekstra flugilo de flava papilio.”

“Por tio vi devos iri al la Palpbruma Lando,” la Vilulo deklaris. “Mi neniam rimarkis papiliojn tie, sed tiu estas la flava lando de Oz kaj ĝin regas bona amiko mia, la Stana Lignohakisto.”

“Ho, mi aŭdis pri li!” kriis Oĵo. “Li devas esti grandioza viro.”

“Tia li estas, kaj lia koro estas grandioze afabla. Mi estas certa ke la Stana Lignohakisto faros ĉion eblan por helpi vin savi vian Onĉjon Nonĉjon kaj kompatindan Margoleten.”

“Post tio mi devos trovi,” diris la Manĝtula knabo, “142 mililitrojn da akvo el obskura puto.”

“Ĉu! Nu, tio estas pli malfacila,” diris la Vilulo, gratante sian maldekstran orelon perplekse. “Mi neniam aŭdis pri obskura puto, ĉu vi?”

“Ne,” diris Oĵo.

“Ĉu vi scias kie ia tio troveblas?” demandis la Vilulo.

“Mi ne povas imagi,” diris Oĵo.

“Do ni devos demandi la Birdotimigilon.”

“La Birdotimigilon! Sed certe, sinjoro, birdotimigilo ne povas scii ion.”

“Ne la plejmultaj birdotimigiloj, mi agnoskas,” respondis la Vilulo. “Sed ĉi tiu Birdotimigilo pri kiu mi parolas estas tre inteligenta. Li pretendas havi la plej bonan cerbon en la tuta Oz.”

“Pli bonan ol mia?” demandis Ĉifoneroj.

“Pli bonan ol mia?” eĥis la Vitra Kato. “Mia estas palruĝa, kaj oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Nu, oni ne povas vidi la cerbon de la Birdotimigilo funkcii, sed ĝi tre lerte pensas,” asertis la Vilulo. “Se iu scias kie troviĝas obskura puto, tion scias mia amiko la Birdotimigilo.”

“Kie li loĝas?” demandis Oĵo.

“Li havas grandiozan kastelon en la Palpbruma Lando, proksime al la palaco de sia amiko la Stana Lignohakisto, kaj li ofte troviĝas en la Smeralda Urbo, kie li vizitas Doroteon en la reĝa palaco.”

“Do ni demandos lin pri la obskura puto,” diris Oĵo.

“Sed kion alian tiu Kurbiĝinta Magiisto volas?” demandis la Vilulo.

“Guton da oleo el vivanta homo.”

“Ho; sed tio ne ekzistas.”

“Tion mi pensis,” respondis Oĵo; “sed la Kurbiĝinta Magiisto diris ke la recepto ne postulus tion se ĝi estus netrovebla, kaj tial mi devos serĉi ĝis trovi ĝin.”

  image-051

“Bonan fortunon,” diris la Vilulo, dubeme skuante sian kapon; “sed mi imagas ke vi trovos malfacilon akiri guton da oleo el la korpo de vivanta homo. Estas sango en korpo, sed ne oleo.”

“Estas katuno en mia,” diris Ĉifoneroj, dancante malgrandan ĵigon.

“Mi ne dubas tion,” respondis la Vilulo admire. “Vi estas vera komfortilo kaj tiom dolĉa kiom povas esti miksĉifonaĵo. Mankas al vi nur digno.”

“Mi malamas dignon,” kriis Ĉifoneroj, piedbatante ŝtoneron alten en la aero kaj poste provante kapti ĝin dum ĝia falo. “Duono de la malsaĝuloj kaj ĉiuj saĝuloj estas dignaj, kaj mi estas nek tio nek ĉi tio.”

“Ŝi estas nur frenezulo,” klarigis la Vitra Kato.

La Vilulo ridis.

“Ŝi estas ĝojiga, siamaniere,” li diris. “Mi estas certa ke ŝi multe plaĉos al Doroteo, kaj la Birdotimigilo amegos ŝin. Ĉu vi diris ke vi veturas cele la Smeraldan Urbon?”

“Jes,” respondis Oĵo. “Mi opiniis ke plej bone estos iri tien unue, ĉar la sesfolio troveblas tie.”

“Mi akompanos vin,” diris la Vilulo, “kaj montros al vi la vojon.”

“Dankon,” kriis Oĵo. “Mi esperas ke tio ne ĝenos vin.”

“Ne,” diris la alia, “mi ne celis iun specifan lokon. Dum mia tuta vivo mi estas vagisto, kaj kvankam Ozma donis al mi aron da belaj ĉambroj en sia palaco min ankoraŭ trafas la vagfebro kelkfoje kaj mi ekvagas tra la tuta lando. Mi jam forestis de la Smeralda Urbo plurajn semajnojn, ĉifoje, kaj nun renkontinte vin kaj viajn amikojn mi estas certa ke interesos min akompani vin al la granda urbo de Oz kaj konigi vin al miaj amikoj.”

“Tio estos tre agrabla,” diris la knabo, danke.

“Mi esperas ke viaj amikoj ne estas dignaj,” komentis Ĉifoneroj.

“Kelkaj jes, kaj kelkaj ne,” li respondis; “sed mi neniam kritikas miajn amikojn. Se ili efektive estas miaj veraj amikoj, ili povas esti kiaj ajn, kiel ili volas, laŭ mi.”

“Estas iom da senco en tio,” diris Ĉifoneroj, aprobe skuetante sian kuriozan kapon. “Venu, ni iru al la Smeralda Urbo kiel eble plej baldaŭ.” Dirinte tion ŝi kuris laŭ la pado, saltetante kaj dancante, kaj poste ŝi turnis sin por atendi ilin.

“Estas tre longa distanco inter ĉi tie kaj la Smeralda Urbo,” komentis la Vilulo, “do ni ne alvenos tien hodiaŭ, nek morgaŭ. Tial ni ne tro streĉe marŝu. Mi estas sperta veturisto kaj mi trovis ke mi neniam gajnas per hasto. ‘Iru trankvile’ estas mia devizo. Se oni ne povas iri tute trankvile, do oni iru laŭeble trankvileme.”

Marŝinte iom longe laŭ la vojo el flavaj brikoj Oĵo diris ke li malsatas kaj ke li haltos por manĝi iom da pano kaj fromaĝo. Li proponis porcion da manĝaĵo al la Vilulo, kiu dankis lin sed rifuzis ĝin.

“Kiam mi ekveturas,” diris li, “mi kunportas sufiĉajn plenmanĝojn por pluraj semajnoj. Mi emas indulgi min per tia nun, ĉar ni ja haltas.”

Dirinte tion, li prenis botelon el sia poŝo kaj skuis el ĝi pilolon proksimume tiel grandan kiel unu el la fingrungoj de Oĵo.

“Tio,” anoncis la Vilulo, “estas plena manĝo, en kondensita formo. Inventaĵo de la granda Profesoro Ŝancel-Insekto, de la Reĝa Kolegio de Atletiko. Ĝi enhavas supon, fiŝojn, rostitan viandon, salaton, pomajn pastobuletojn, glaciaĵon kaj ĉokoladaĵetojn, kune boligitajn por formi tiun unu objekteton, tiel ke oni povas facile porti ĝin kaj gluti ĝin kiam oni malsatas kaj bezonas plenan manĝon.”

“Mi volas enan manĝon,” diris la Vuzo. “Donu al mi pilolon, mi petas.”

Do la Vilulo donis al la Vuzo pilolon el sia botelo kaj la besto manĝis ĝin tujtuje.

“Vi nun englutis sespartan ĉefmanĝon,” deklaris la Vilulo.

“Pŝa!” diris la Vuzo, nedankeme. “Mi volas gusti ion. Ne donas ĝuon tia manĝado.”

“Oni manĝu nur por subteni la vivon,” respondis la Vilulo, “kaj tiu pilolo egalas al kilogramo da aliaj manĝaĵoj.”

“Ĝi ne plaĉas al mi. Mi volas ion maĉeblan kaj gustumeblan,” grumblis la Vuzo.

“Vi tute eraras, mia povra besto,” diris la Vilulo per kompatema tono. “Pensu pri kiom laciĝus viaj makzeloj maĉante plenan manĝon ĉi tian, se ĝi ne estus kondensita al la dimensio de malgranda pilolo – kiun vi povas tuje gluti.”

“Manĝado ne estas laciga; ĝi estas bonsentiga,” insistis la Vuzo. “Mi ĉiam maĉas la mielabelojn kiam mi kaptas ilin. Donu al mi iom da pano kaj fromaĝo, Oĵo.”

“Ne, ne! Vi jam manĝis grandan ĉefmanĝon!” protestis la Vilulo.

“Eble,” respondis la Vuzo; “sed mi deziras trompi min per manĝo de iom da pano kaj fromaĝo. Eble mi ne estas malsata manĝinte tiujn multajn manĝaĵojn kiujn vi donis al mi, sed mi opinias ĉi tiun manĝaferon persona prefero, kaj mi preferas rekoni tion kio eniras min.”

Oĵo donis al la besto kion li volas, sed la Vilulo skuis sian vilan kapon riproĉe kaj diris ke neniu besto estas tiom obstina kaj malfacile konvinkebla kiel Vuzo.

Tiumomente la sono de paŝoj aŭdeblis, kaj supren rigardante ili vidis la vivantan fonografon staranta antaŭ ili.

Ŝajne ĝi traspertis multajn aventurojn depost kiam Oĵo kaj liaj kamaradoj lastafoje vidis la maŝinon, ĉar la verniso de ĝia ligna ujo estis tute makulita kaj fendita kaj gratita tiel ke ĝi ekhavis malnovan kaj nerespektindan aspekton.

“Ve!” kriis Oĵo, rigardegante. “Kio okazis al vi?”

“Ne multo,” respondis la fonografo per malfeliĉa kaj deprimita voĉo. “Oni ĵetis sufiĉajn objektojn kontraŭ min, post mia foriro de vi, por stokigi magazenon kaj krome seson da kontoroj.”

“Ĉu vi estas tiel rompita ke vi ne povas ludi?” demandis Ĉifoneroj.

“Ne; mi ankoraŭ povas elverŝi bongustan muzikon. Ĝuste nun mi havas diskon sur mi kiu estas vere superba,” diris la fonografo, plifeliĉiĝante.

“Domaĝe,” komentis Oĵo. “Ni ne malbonemas kontraŭ vi kiel maŝino, sciu; sed kiel muzikilon ni malamas vin.”

“Do kial oni inventis min?” demandis la maŝino, per tono de indigna protesto.

Necertaj, ili rigardis unu la alian, sed neniu povis respondi tiun perpleksigan demandon. Fine la Vilulo diris:

“Mi deziras aŭdi la fonografon ludi.”

Oĵo ĝemis. “Ĝis nun ni estis tre feliĉaj, renkontinte vin, sinjoro,” li diris.

“Mi scias. Sed iom da mizero, kelkfoje, instigas ke ni plialte taksu feliĉon. Diru al mi, Foĉjo, kia estas tiu disko, kiu laŭ vi estas gustumebla?”

“Ĝi estas populara kanto, sinjoro. En ĉiuj civilizitaj landoj la ordinara popolo freneziĝis pri ĝi.”

“Ĝi sovaĝigas civilizitajn personojn, ĉu? Do ĝi estas danĝera.”

“Plenegaj de ĝojo, mi celas diri,” klarigis la fonografo.

“Aŭskultu. Ĉi tiu kanto troviĝos nekutima delico por vi, mi scias. Ĝi riĉigis la aŭtoron – kiom eblas por aŭtoro. Ĝi nomiĝas ‘Mia Lulu.’”

La fonografo komencis ludi. Serion de strangaj, malglataj sonoj sekvis ĉi tiuj vortoj, kantitaj tra la nazo de viro kun tre vigla esprimado:

“M’volas mi-Lulun, mi’karbnigran Lulun; M’volas mi-lu-lun, lu-lun, lu-lun, Lu! M’amas mi-Lulun, mi’karbnigran Lulun, Neni-alia ’mas lu-lun, Lu!”

“Jen – ĉesigu tion!” kriis la Vilulo, ekstariĝante. “Kion vi celas per tia impertinenteco?”

“Ĝi estas la plej nova populara kanto,” deklaris la fonografo, parolante per paŭta voĉtono.

“Populara kanto?”

“Jes. Kanto kies vortojn la feblamensuloj povas memori kaj kiun la muzikanalfabetoj povas fajfi aŭ kanti. Tio popularigas popularan kanton, kaj la tempo venos kiam ĝi anstataŭos ĉiujn aliajn kantojn.”

“Tiu tempo ankoraŭ ne venis al ni,” diris la Vilulo severe. “Mi mem estas ia kantisto, kaj mi ne intencas sufokiĝi per iaj Luluoj kia via karbnigra Lulu. Mi dispecigos vin, Sinjoro Foĉjo, kaj disŝutos viajn pecojn tra la tuta lando, kompleze al la homoj kiujn vi eble renkontus se mi permesus ke vi libere diskuradu. Farinte tiun dolorigan taskon mi – ”

Sed antaŭ ol li povis diri pli la fonografo turnis sin kaj kuregis laŭ la vojo tiel rapide kiel ĝiaj kvar tablokruroj povis porti ĝin, kaj baldaŭ ĝi estis tute ne plu videbla.

La Vilulo residiĝis kaj aspektis bone plaĉita. “Iu alia ŝparos al mi la penon dispecigi tiun fonografon,” diris li; “car ne estas eble ke tia muzikilo daŭros longe en la Lando Oz. Kiam vi estos ripozintaj, amikoj, ni pluiru nian vojon.”

  image-052

Dum la posttagmezo la veturantoj trovis sin en soleca kaj neloĝata parto de la lando. Eĉ la kampoj ne plu estis kultivitaj kaj la lando komencis simili dezerton. La vojo el flavaj brikoj aspektis neglektita kaj fariĝis neglata kaj pli malfacile surmarŝebla. Densa vepro kreskis ambaŭflanke de la vojo, kaj gigantaj rokoj estis distroveblaj abunde.

Sed tio ne malinstigis Oĵon kaj liajn amikojn plu paŝadi, kaj ili distris sin per ŝercoj kaj gaja konversacio. Kiam proksimiĝis la vespero ili atingis kristalan fonton kiu ŝprucis el alta roko apud la vojo kaj proksime al tiu fonto staris dezerta kabano. Diris la Vilulo, haltante tie:

“Estos bone ke ni tranoktu ĉi tie, kie estas ŝirmejo por niaj kapoj kaj bona akvo trinkebla. Vojo preter ĉi tie estas tre malbona; ankoraŭ pli malbonan ni devos trapaŝi; do ni atendu ĝis la mateno antaŭ ol trafi ĝin.”

Ili konsentis pri tio kaj Oĵo trovis iom da brulligno en la kabano kaj ardigis fajron en la kameno. La fajro ĝojigis Ĉifonerojn, kiu dancis antaŭ ĝi antaŭ ol Oĵo avertis ŝin ke ŝi eble ekbrulos. Post tio la Miksĉifona Knabino tenis sin sufiĉe distance de la lekantaj flamoj, sed la Vuzo kuŝiĝis antaŭ la fajro kvazaŭ granda hundo kaj ŝajne ĝuis ĝian varmon.

Kiel vespermanĝon la Vilulo manĝis pilolon, sed Oĵo plu manĝis siajn panon kaj fromaĝon kiel la plej kontentigan manĝaĵon. Li ankaŭ donis porcion al la Vuzo.

Kiam senlumiĝis kaj ili sidis cirkle sur la planko de la kabano, frontante la fajrolumon – ĉar tute ne estis mebloj en la loko – Oĵo diris al la Vilulo:

“Bonvolu rakonti al ni.”

“Mi ne estas bona rakontisto,” estis la respondo; “sed mi kantas kvazaŭ birdo.”

“Ĉu korako aŭ korvo?” demandis la Vitra Kato.

“Kvazaŭ kantobirdo. Mi pruvos tion. Mi kantos kanton kiun mi mem verkis. Diru al neniu ke mi estas poeto, ĉar eble oni volus ke mi verku libron. Ne diru ke mi povas kanti, por ke oni ne volu ke mi faru diskojn por tiu aĉa fonografo. Ne havas tempon por esti publika bonfarulo, do mi nur kantos al vi ĉi tiun kanteton por distri vin.”

Ili tre volonte distriĝis kaj aŭskultis interesate dum la Vilulo ĉantis la ĉisekvajn versojn laŭ melodio kiu ne estis malplaĉa:

Mi kantos nun Ozlandon, hejmon de mirigaj bestoj
Kaj fruktoj, floroj, ĉiaj gloroj kaj de belaj nestoj,|
La loko de magi’ scienca kie ne surprizas
Ke mirigaĵoj trovas sin konstante kiam krizas.

Nin regas ĉarma knabineto kiun feoj amas,
Kun sorĉa sceptro, kies justaj leĝofaroj famas;|
Kaj feliĉigas la popolon ŝia koro pura,
Dum ĉiun bezonulon helpas ŝia vol’ ebura.

Kaj jen Princino Doroteo, dolĉa kiel rozo,
Knabino el Kansaso, land’ sen feoj laŭ supozo.
Kaj jen lerta ’Timigil’ kun sia korpo pajla,
Li diras vortojn saĝajn tre per sia menso tajla.

Mi ne forgesu Noĉjon Hakan, estas li el stano,
Komplezon ĉian faras li per delikata mano.
Nek Ŝancel-Insektan Profesoron multe grandigitan,
Impreson faras vere li fiere eruditan.

Ho Joĉjo Kukurbkapo estas kara kamarado,
Sur Gumpo li famiĝis dum la aerrajdado.
La Segĉeval’ ’stas bela best’, el ligno li fariĝis;
Li faras lertajn agojn kvaz’ el karno li estiĝis.

La Leonon Malkuraĝan ja ĉiu homo konas,
Li tremas time dum li muĝas se danĝero fonas,
Sed brave agas li samkiel ĉiu ajn leono
Ĉar scias li ke malkuraĝ’ ne estas por la bono.

Tiktoko, nu – tre stranga li, mekanisma viro –
Risorte li parolas, marŝas laŭ mekanisma iro.
Malsatan Tigron havas ni, li bebojn volas manĝi,
Tamen ni alian manĝon hastas tuj aranĝi.

Nu, estus malfacile nomi ĉiun ulon strangan;
Pro tio pozicion havas Oz unuarangan.
Sed ne forgesu mi atenti pri Kokino Flava;
Kaj Naŭ Porketoj loĝas en palaco ora grava.

Tra l’ mondo serĉu, trovos vi neniun fremdan landon
En kiu tiom da stranguloj formis sian bandon.
Kaj nun en nia aro rara estas Vitra Kato,
Kun Vuzo, Miksĉifon-Knabin’, je l’ hodiaŭa dato.

Al Oĵo tiom plaĉis tiu kanto ke li aplaŭdis la kantinton per kunfrapado de la manoj, kaj Ĉifoneroj imitis lin kunfrapante siajn vatitajn fingrojn, kvankam ili faris nenian bruon. La kato frapis sur la plankon per siaj vitraj piedoj –  malforte, por ne rompi ilin – kaj la Vuzo, kiu dume dormis, vekiĝis por demandi pro kio oni bruas.

“Mi malofte kantas publike, timante ke oni eble volos ke mi establu operotrupon,” komentis la Vilulo, al kiu plaĉis la scio ke oni ŝatas lian kontribuon. “Voĉo, ĝuste nun, estas iomete trejnomanka; rustiĝinta, eble.”

“Diru al mi,” diris la Miksĉifona Knabino fervore, “ĉu tiuj stranguloj kiujn vi menciis vere ĉiuj loĝas en la Lando Oz?”

“Ĉiuj. Mi eĉ forgesis unu: la Palruĝan Katidon de Doroteo.”

“Nekredeble!” kriis Fuŝulo, eksidante kaj aspektante interesita. “Palruĝa Katido? Absurde! Ĉu el vitro?”

“Ne; nur ordinara katido.”

“Do ĝi ne povas multe valori. Mi havas palruĝan cerbon, kaj oni povas vidi ĝin funkcii.”

“La katido de Doroteo estas tute palruĝa – ne nur la cerbo – escepte de la bluaj okuloj. Nomita Heŭreka. Multe amata en la reĝa palaco,” diris la Vilulo, oscedante.

image-053

La Vitra Kato ŝajnis ĉagrenita.

“Ĉu vi opinias ke palruĝa katido – ordinara vianda kato –  estas egale bela kiel mi?” ŝi demandis.

“Ne povas diri. Gustoj varias, sciu,” respondis la Vilulo, denove oscedante. “Sed jen sugesto kiu eble helpos vin: amikiĝu solide kun Heŭreka kaj vi bone sukcesos en la palaco.”

“Mi jam estas solida nun; solidvitra.”

“Vi ne komprenas,” respondis la Vilulo, dormeme.

“Ĉiukaze, amikiĝu kun la Palruĝa Katido kaj vi estos bonsukcesa. Se la Palruĝa Katido malrespektos vin, oni rompos kun vi.”

“Ĉu iu en la reĝa palaco rompus Vitran Katon?”

“Eblas. Ne povas scii. Konsilas ke vi milde ronronu kaj aspektu humila – se vi povas. Kaj nun mi enlitiĝos.”

Fuŝulo konsideris la konsilon de la Vilulo tiel atente ke ŝia palruĝa cerbo okupadis sin longe post la endormiĝo de la ceteraj grupanoj.

  image-054


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.