La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

34

Atesto de matureco

Knabineto eniras en sukeraĵejon.

– Mi deziras ĉokoladan bebon, kiun vi havas en via montrofenestro.

– Bone, etulino. Jen ĉokolada bebo.

– Ne tiu. Ĝi estas knabino. Mi petas, donu al mi knabon.

– Kial do?

– En knabo estas iom pli por frandi.

Kamparano eniras la kabineton de kuracisto, dum tiu tre intime traktas lian edzinon. La kamparano ekkrias:

– Kion do vi faras?

– Mi instruas la interrilatojn.

– Ha, bone. Ĉe la unua rigardo mi kredis, ke vi fikas mian edzinon.

– Jes, karulino, jes. Mi ĵuras al vi eternan fidelecon.

Saĝa kapo duonvorton komprenas

Fremdulo diras al Kruko:

– Ha! la bervalaninoj estas vere inteligentaj.

– Jes, certe. Kiel vi rimarkis tion?

– Hieraŭ vespere mi renkontis belan junulinon. Bedaŭrinde ŝi ne parolis Esperanton. Mi desegnis glason sur peco da papero, kaj ŝi tuj komprenis, ke mi invitas ŝin al drinkejo.

– Tio estas ja signo de ega inteligenteco.

– Atendu. Post du minutojn ŝi prenis pecon da papero kaj desegnis liton.

– Ho!

– Jes. Kiel ŝi povis tiel rapide diveni, ke mi estas litfabrikanto?

Kadó, kadó, jam temp’ está!

Al paciento, trafita de akuta venerea malsano, kuracisto klarigas:

– Bedaŭrinde mi devas fortranĉi vian viran organon.

– Neeble, sinjoro doktoro. Mi estas ankoraŭ juna, mi bezonas ĝin.

Li vizitas duan kuraciston, kiu diagnozas la samon:

– Fortranĉenda!

La kompatindulo konsultas dek famajn specialistojn, kaj ĉiu estas preta uzi la bisturion.

Malesperante pri sia sorto, la paciento fine vizitas ĉinan kuraciston, kiu laŭdire faras miraklojn.

– Sinjoro doktoro, vi ne fortranĉos ĝin, ĉu jes?

– Certe ne. Grimpu sur tiun tabureton. Nun tusu forte! jen.

Ĝi jam defalis mem.

Sinjorino Kruko estas grave malsana. Ŝi petas sian edzon:

– Karulo, se mi mortos kaj se vi reedziĝos, ĵuru al mi, ke mia posteulino ne surmetos miajn robojn.

– Estu trankvila, trezoro. Ŝi havas pli larĝan postaĵon ol vi.

Garantio

Kruko ĵus aŭdis de sia edzino, ke ilian filinon Reda gravedigis jam edziĝinta viro. Kruko terure ekkoleras kaj eksciinte la adreson de la deloginto, decidas tuj viziti lin. Tiu konfesas:

– Jes, mi estas kulpa, sed mia granda riĉo ebligas al mi ripari mian kulpon tiamaniere: se Reda naskos filinon, mi donacos al ŝi milionon da steloj. Por filo mi donacos la duoblon.

Tiu propono perpleksas Krukon. Li estas preskaŭ preta peti pardonon pro sia antaŭa kolero. Sed subite venas al li dubo pri neantaŭvidita eblo:

– Promesu al mi, ke, en okazo de misnasko, vi donos al Reda duan ŝancon.

(por sentema vojaĝantino)

La blindulino ne

toleras pufon de

ĉaro en sia vagono.

Gaja lernolibro

Maljuna tedulo, provante delogi knabinon, premas ŝin kaj flustras:

– Mi legas en vi kvazaŭ en libro.

– En libro brajle skribita.

Ĝustatempa vorto estas granda forto

Kruko vintre libertempas en neĝa montaro. Foje enirante en lignodomon, li surprizas junulinon, kiu suprenfaldis la jupon antaŭ kameno por varmigi sian logan ventron. Kruko galante diras:

– Fraŭlino, se ĝi estas por mi, ĝi estas jam sufiĉe kuirita.

Li neniam venkis la alfabeton

Kruko luis belan dometon en la ĉirkaŭaĵo de Bervalo. En ĝin li povas trankvile inviti siajn amikinojn. La lasta vizitantino venis jam tri fojojn. Kruko tiel dediĉis sin al amorado, ke iom malzorgis la kuirarton. Ĉiufoje ŝi devis manĝi nur kaĉon.

Kruko denove skribas al ŝi invitleteron, en kiu li laŭdas la belon de la domo kaj de la pejzaĝo. La nova amikino estas preta reiri al la rendevuejo, sed havante lastamomentan malhelpon, ŝi komisias al la poŝto telegrafadon de jena teksto: VI LOĜAS BELE – SED PRO MALOPORTUNA ŜANĜO MI VENOS PLI POSTE – KVANKAM MI MALŜATAS VIAN KAĈON.

Malgraŭ la bedaŭrinda prokrasto Kruko estas ravita de tiu brula amkonfeso. Li ja tute forgesis, ke telegramo ne havas supersignojn…

FINO*

* LASTA (de mia sekretariino)

Ĉe vi la fino estas

ĉiam senkaŭza!


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.