|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por plenkreskuloj |
![]() Kruko kaj Baniko en BervaloAŭtoro: Louis Beaucaire |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Pastro miras, ke multaj piuloj iafoje ridas dum lia predikado.
Li informiĝas, kaj la pedelo diras al li:
– Sinjoro paroĥestro, sub la katedro estas mustruo, kaj dum vi parolas, ofte eliras muso, kaj kaprioletas antaŭ viaj piedoj.
La sekvantan dimanĉon dum la prediko maljuna, surda fraŭlino eligas furzon, kiu ridigas ŝiajn najbarojn. La pastro, miskomprenante tiun gajon, interrompas sian paroladon:
– Trankviliĝu, gefratoj. Ties trueton mi ŝtopos hodiaŭ vespere.
Nekonato demandas Krukon:
– Ĉu vi estis en Parizo lastan mardon?
Kruko elpoŝigas notlibreton, foliumas ĝin kaj deklaras:
– Jes.
– Vi estis tie kun mia edzino en hotelo. Mi diru, ke mi tute ne estas kontenta.
Kruko rekonsultas sian notlibreton kaj asertas:
– Ankaŭ mi ne estis kontenta.
En Bervalo, kiel en multaj aliaj urboj, horizontalaj fendoj en la pordoj ebligas enĵeti poŝtaĵojn en la loĝejojn. Foje leterportisto sonorigas ĉe Kruko por doni registritaĵon. Sinjorino Kruko ĵus eliris el la banĉambro kaj, ne volante montri sian nudecon al nekonata vizitanto, pepas per infana voĉo:
– Mi estas sola. Mia panjo malpermesis al mi malfermi la pordon.
La leterportisto kliniĝas al la pordofendo, enrigardas kaj flustras:
– Nu, eta krispakapulo, diru al via panjo, ke mi revenos.
– Ĉu vi vidis la fratineton, kiun alportis cikonio?
– Mi ne sciis, ke paĉjo amoras cikoniojn.
En la bervala zoologia ĝardeno aro da maljunaj fraŭlinoj proteste klukas kontraŭ la sinteno de simio, al kiu ili ĵus donacis saketon da prunoj. La besto malfermas ĉiun prunon, eltiras la kerneton, ŝovas ĝin en sian postaĵon, poste remetas la kerneton en la frukton kaj fine manĝas la tuton.
La ŝokitaj fraŭlinoj atentigas gardiston pri tiu skandala konduto.
Li ne komprenas ilian indignon:
– Nu, male, ĝi estas vere inteligenta simio. Antaŭ du semajnoj oni donis al ĝi persikon, kaj la kerno tiom dolorigis ĝian postaĵon, ke la simio nun kalibras ĉiun kernon.
(por juna vizitantino de tombejo)
Sinjorino Baniko rakontas al sinjorino Kruko:
– Imagu, kion mi spertis hieraŭ posttagmeze. Ĉe nia pordo sonorigis nekonato. Post kiam mi enlasis lin en la loĝejon, li puŝis min en la dormoĉambron, kaj, ne respondante al miaj demandoj, li malvestis sin, kaj sen unu vorto li perfortis min sur la lito. Poste li malaperis. Plu senvorte.
– Ĉu senvorte? Do vi ne povas scii, por kio li venis.
En apudaj ĉeloj de necesejo Kruko kaj Baniko, iom ebriaj, provas liberigi sin de obstina konstipeco. Ili reciproke kuraĝigas unu alian per ĝemoj kaj gruntoj:
– Ĥĥĥa!
– Ĥĥĥo!
– Nu, plue! amiko. Ĥĥĥa!
– Antaŭen, Kruko! Ĥĥĥo!
Subite aŭdiĝas neta plonĝobruo en ĉelo: plaŭ!
– Feliĉulo, – murmuras Kruko.
– Idioto! – krias Baniko. – Enfalis mia poŝhorloĝo!
Vintre gesinjoroj Baniko sidas en negliĝoj antaŭ la kameno.
Subite li sentas, ke la fajro havas mirindan influon al lia viraĵo.
Li krias:
– Banikino, tuj supreniru al la dormoĉambro. Baldaŭ mi estos amorpreta.
Ŝi ĝoje kuras en la ĉambron kaj atendas la edzon. Bedaŭrinde, kiam li venas supren de la ŝtuparo, la efiko de la fajro jam malaperas, kaj li malgaje revenas al la varma kameno. Post dek minutojn Baniko krias al la edzino:
– Karulino, nun mi venas!
Ve! Kvankam li plej rapide galopas, li ne sukcesas eniri la dormoĉambron kun sia tuta potenco.
Kun kunpremitaj dentoj Baniko reatendas la miraklon antaŭ la kameno. Samtempe li ŝovas fajrostangon en la flamon.
Kiam li estas denove preta, li malrapide supreniras la ŝtuparon, kaj, tenante la fajroruĝan metalan stangon sub la kaprica karna stango, li minace murmuras:
– Se vi falos, vi brulvundos vian kapon. Se vi falos, vi brulvundos vian kapon…
Instruisto: – Nomu kelkajn harkovritajn objektojn.
Bona lernanto: – Broso, peruko, senpolvigilo, peniko…
Instruisto: – Bone. Kaj vi, Krukido, nomu al mi aliajn harkovritajn objektojn.
Krukido: – Jes, sinjoro, la globoj de bilardo…
Instruisto: – Ĉu vi estas freneza? Ĝuste la globoj de bilardo estas modelo de glateco, de senhareco…
Krukido: – Certe ne, sinjoro.
Li turnas sin al la fundo de la klaso kaj vokas:
– He, Bilardo! Malfermi vian pantalonon kaj montru al la instruista moŝto viajn globojn.
– Ni kredas, ke certe Krukido fariĝos ginekologo kiel plenkreskulo.
En usona hotelo vojaĝanto trovas sur la noktotablo de sia ĉambro biblion. Super la lito pendas granda surskribo: ”Se vi estas deprimita, legu la psalmon 86: Klinu, ho Eternulo, Vian orelon”. La vojaĝanto legas la psalmon ĝis la lasta verso: ”Ĉar vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos”.
La vojaĝanto malkovras poste jenajn liniojn krajone skribitajn sur la psalmo 86: ”Se la Eternulo ne sukcesis konsoli vin, turnu vin al fraŭlino Daisy, tel. n-ro 88176”.
Ursodresisto enŝteliĝis en garbejon por pasigi nokton kun sia besto. En la mallumo lin subite vekas iu, kiu kuŝas apud li kaj murmuras:
– Mi estas la servistino de la farmodomo.
Efektive liaj manoj malkovras virinajn formojn, kiujn li tenere ekpalpadas. La karesado multe plaĉas al la servistino, kaj ŝi baldaŭ eligas ĝuajn krietojn kaj flustras:
– Vi almenaŭ amoras ne tiel brutale, kiel via amiko kun la peltaĵo.
La fileto de bankdirektoro diras al la filineto de pordisto:
– Miaj gepatroj aĉetis al mi fratineton.
La knabineto respondas:
– Miaj gepatroj estas malriĉaj. Miajn gefratojn ili faras mem.
Enketisto demandas sinjorinon:
– Kiom da infanoj vi havas?
– Ses.
– Kiom ili aĝas?
– Nu, dek, naŭ, ok, sep, ses kaj kvin jarojn. Poste ni aĉetis televidilon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.