La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

18

Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos

Baldaŭ okazos kostumbalo. Fortika bervalano venas al brokantisto.

– Mi estos Adamo, kaj mi bezonas nur figarban folion.

La vendisto alportas la folion, sed la estonta Adamo protestas:

– Ĉu vi mokas min? Kion mi povus kaŝi per tiu folieto?

– Bone, bone. Jen pli granda modelo.

– Vi ne estas serioza.

– Atendu, restas al mi giganta figarba folio, iam uzata por granda statuo.

– Ankaŭ ĝi ne konvenas.

– Do mi vidas la solan eblon, sinjoro. Vi metu vian ”ilon” sur la brakon, kaj aperu en la kostumbalo, kiel benzinpumpilo.

– Sinjoro Kruko, ĉu vi estas certa, ke ĉi tie okazas la interkona vespero?

Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas

Viro prezentas sin al la estro de bordeleska noktoklubo:

– La naturo tiel dorlotis min, ke mi povas sinsekve kontentigi kvindek virinojn.

Tia potenco imponas la amuzejestron. Li proponas kvin mil stelojn al la fortikulo por ĉiu prezentado:

– Vi bezonos amori publike nur tridek tre belajn junulinojn, kiujn mi speciale elektos por vi.

– Konsentite.

Ĉe la unua prezentado la publiko retenas sian spiradon, admirante la nekredeblajn kapablojn de la masklo sur la scenejo.

Bedaŭrinde, kiam venas la deknaŭa ino, la viro subite malforti ĝas. Li estas tute elĉerpita.

La kurteno falas. La publiko mokfajfas la fiaskon, kaj la klubestro skoldas la kompatindulon:

– Vi senhonte trompis min, vi estas nekapablulo, mi tuj maldungas vin.

La malfortikiĝinto balbutas:

– Mi ne komprenas, kiel tio okazis, sinjoro direktoro. Hodiaŭ posttagmeze ĉio ja iris glate dum la provludo.

(por malĉasta soldato)

Ne pro la kaĉo,

sed pro la supo

konvenas

kantinistino al

milita edzo.

Ŝi silentas senmove

Kruko tiel festis la interkonan vesperon de internacia kongreso, ke estas tute ebria. Nun li staras en policejo, post kiam patrolo arestis lin pro seksatenco en apuda parko.

– Ĉu ne hontas vi pro via fia nekrofilio?

– Ĉu nekrofilio?

– Jes, ni ja surprizis vin nokte, dum vi havis seksrilatojn kun mortinta virino.

– Mortinta? – balbutas Kruko. Estas neeble. Mi kredis, ke ŝi estas anglino.

Edziĝo kontraŭvola

En atendejo de akuŝejo du viroj sidas kun ĉagrena mieno.

– Mi estas malbonŝanca, – diras li unua. – Mia edzino patrini ĝas ĝuste dum nia ferio.

– Ha! – plendas la dua. – Kion mi diru pri mia edzino, kiu akuŝas dum la mielmonato?

Cirko restis du semajnojn en Bervalo, kaj nano estas akuzita pri seksatenco al juna surdmutulino. Ŝi komprenigis per gestoj, ke por tio li uzis sitelon. Lia advokato alportigas sitelon, petas la nanon grimpi sur ĝin kaj povas facile konvinki la juĝantaron, ke eĉ tiel la akuzito ne povas atingi sufiĉan altecon, por perforti la virinon. Malgraŭ la gestado de la surdmutulino, la juĝisto do absolvas lin.

Antaŭ la pordo de la tribunalo la nano dankas sian advokaton:

– Estas bone, ke ili ne povis pruvi mian kulpecon.

– Sed vi ja ne povis…

– Kompreneble, mi povis. Mi ĵetis la sitelon sur ŝian kapon kaj pendis de la anso.

A new approach

Estante en Novjorko, Kruko iam preterpasas domon, sur kiu li legas surskribon: ”Instituto por malgrasigo – Rezulto garantiata”.

Li eniras kaj informiĝas.

– Ni havas tri apartajn procedojn, – diras la sekretariino. La unua kostas 10 dolarojn, la dua 20, kaj la tria – 50 dolarojn.

– Komence mi provu la 10-dolaran metodon.

– Bone, eniru tiun ĉi ĉambron, senvestiĝu kaj atendu.

Kruko obeas, kaj baldaŭ aperas belega blondulino tute nuda, kiu diras al li:

– Se vi kaptos min, vi posedos min.

Li tuj kuras post ŝin, sed ŝi estas facilmova, kaj lin ĝenas lia ventro. Ŝi kuregas, saltas super seĝoj kaj tabloj, kaj ĉiufoje, kiam Kruko pensas, ke li kaptas ŝin, ŝi eskapas. Post horo la blondulino malaperas, kaj Kruko konstatas sur pesilo, ke li perdis du funtojn.

En la sekva tago li revenas kaj petas la 20-dolaran metodon.

En la ĉambron eniras mirinde bela nuda virino kun longaj nigraj haroj, kun nekredeble bela brusto, kun …, kaj ŝi diras:

– Se vi kaptos min, vi posedos min.

Denove Kruko kuras, galopas, saltas, sed vane, vane. Li sukcesas nun perdi kvar funtojn.

En la tria tago entuziasmita Kruko decidas, ke nepre kaptos la 50-dolaran belulinon. Li senvestiĝas en la ĉambro kaj atendas kun batanta koro. La pordo malfermiĝas kaj eniras granda atleta negro, kiu diras al li:

– Se mi kaptos vin, mi posedos vin.

Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias

Vartistino kondukas infanojn al la zoologia ĝardeno.

– Ĉu vi vidas? Tio estas cikonio, la birdo, kiu alportas bebojn en la familiojn.

La knabeto turnas sin al sia fratino:

– Ĉu ni diru al ŝi la veron, aŭ ni lasu ŝin morti stulta?

Jen kiaj ni estas!

Monaĥino petveturas. Ŝi nun sidas de duonhoro en kamiono, kiam la ŝoforo proponas:

– Ni haltu, fratina moŝto. Venis tempo por manĝeto kaj ripozeto.

Ili eliras el la aŭto, kaj la monaĥino akceptas panon, kolbason kaj ruĝan vinon de la kamionisto. Poste la viro sterniĝas en ombro, sur freŝa musko.

– Fratina moŝto, ĉu vi ne ŝatus iom siesti apud mi?

– Volonte.

Kiam la ŝoforo vekiĝas, li ekvidas la surojn de la religiulino kaj reflekse ekkaresas ilin. Ŝi eksaltas.

– Sinjoro, kion vi faras?

– Mi kutime amoras post la siesto.

– Sed, kompatindulo, ĉu vi forgesis mian voton pri ĉasteco?

Ili diskutas pri votoj, pri ĉasteco, abatinoj, volupto, pentoĉemizoj kaj fine venas al jezuita kompromiso:

– Sinjoro, se vi nepre volas preni min, nur malantaŭe.

Ŝi surgenuiĝas, levas la kuton, prezentas sian … kompromison, kaj la voto estas savita.

Poste ili babilas, ripozante:

– Ĉu la ŝarĝaŭto apartenas al vi?

– Fratina moŝto, mi konfesu, ke mi hodiaŭ matene eskapis el la bervala malliberejo kaj ŝtelis tiun kamionon.

Tiam ridklukas la monaĥino:

– Ankaŭ mi konfesu, ke mi estas nur kelnero ĉe la bervala stacibufedo.

Unufingraj melodioj

Juna japano revenis el Bervalo, kie li restis du monatojn, por lerni la lingvon. Lia patro ekzamenas lin pri liaj konoj:

– Ĉu vi povas diri al mi, kiel oni nomas la kvin fingrojn?

– Jes. Unue la polekso, due la montra fingro, trie la ŝerco…

– Ĉu la ŝerco? Vi eraras.

– Ne, paĉjo. Mi bone memoras, ke iam en kinejo mia najbarino diris al mi: ”Ne pelu la ŝercon tro malproksimen!”

Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo

Antaŭ ol sidiĝi sur la elektran seĝon, la kondamnito rajtas elekti lastan favoraĵon. La direktoro de la usona malliberejo estas embarasita, ĉar la kondamnito deziras kisi la ŝtatestron.

Subite la direktoro rememoras, ke li konas publikulinon, kiu tatuigis sur sia ventro portreton de la usona prezidanto.

Oni venigas la ĉiesulinon en la ĉelon, kaj ŝi nudigas la ventron.

La kondamnito kisas, karesas, dorlotas kaj rekisas centfoje la prezidanton. Tiu agrabla traktado emocias la virinon.

Ŝi premas lian kapon al sia ventro, iom leviĝas kaj murmuras al li:

– Ha, vi plaĉas al mi. Donu do kison ankaŭ al Fidel Castro.

Anstataŭa edzino

En Ĉikago Baniko vidas ĉe stratangulo aŭtomaton, sur kiu li deĉifras: ”Mi faras ĝin pli bone ol via edzino”.

Pasanto haltas, proksimigas sian pantalonfendon al la aparato kaj foriras post du minutoj kun kontenta mieno.

Baniko, ekscitite, metas unu dolaron en la aŭtomaton, mal96 fermas sian pantalonfendon kaj konfidas sian viraĵon al la mirinda maŝino. Tuj li eligas laŭtan dolorkrion. La aŭtomato kudris al la pinto de lia generilo pantalonbutonon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.