La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por plenkreskuloj |
Kruko kaj Baniko en BervaloAŭtoro: Louis Beaucaire |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ginekologo ekzamenas gravedan virinon.
– La akuŝo certe ne estos facila, ĉar la infano estas malbone lokita.
– Sinjoro doktoro, tio ne mirigas min, – ŝi ĝemas. – Estis tiel maloportune en la malgranda aŭto de mia fianĉo.
Sinjorino Kruko iris al kuracisto.
– Sinjoro doktoro, mi ne plu povas dormi. Donu do al mi kontraŭkoncipajn pilolojn.
– Sed, sinjorino, tiaj piloloj ne helpos vin dormi.
– Ili ja estas ne por mi, sed por mia filino.
– Mi tute ne komprenas vin.
– Sinjoro doktoro, de kelkaj semajnoj mi ne plu povas dormi, ĉar mia filino ĉiuvespere eliras el la hejmo.
– Kara amikino, via bebo estas vera portreto de sia patro.
– Espereble mia edzo neniam rimarkos tion.
Knabo eniras apotekon:
– Ĉu vi povas vendi al mi pakaĵon da menstruaj tukoj SEKURO?
– Jes, etulo. Estas afable de vi, ke vi faras aĉetojn por via panjo.
– Ili estas ne por mia panjo.
– Do verŝajne por via granda fratino?
– Mi ne havas fratinon.
– Por kiu do vi aĉetas ilin?
– Por mi. Mi preparas sportan ekzamenon, kaj mi legis reklamon en Heroldo de Bervalo: ”Dank’ al la menstruaj tukoj SEKURO vi povas facile naĝi, rajdi kaj bicikli”.
– Kompatinda amiko, kio al vi okazis? Kial via vizaĝo estas tiel bandaĝita?
– Ha, hieraŭ vespere, dum mi tangis kun mia amikino en ties ĉambro ĉe radio-muziko, min surprizis ŝia patro.
– Sed simpla tango ja ne povas tiel kolerigi.
– La patro de mia amikino ne sciis, ke ni dancas. Li estas tute surda.
Sinjorino Baniko devas ĉeesti festenon. Ĉar ŝi terure malvarmumis, ŝi kunprenas du naztukojn, unu en la mansaketo kaj unu en la korsaĵo. Vespere la unua naztuko estas neuzebla pro malsekeco. Sinjorino Baniko ŝovas manon en la korsaĵon, sed ŝi ne trovas la duan naztukon. Ŝi sondas dekstre kaj maldekstre.
Ŝi metas ambaŭ manojn en la dekoltaĵon. Ŝi febre palpas sian bruston.
Kiam ŝi rimarkas, ke ĉiuj ĉeestantoj subite silentiĝis kaj miras ŝian strangan serĉadon, ŝi murmuras, ruĝiĝante:
– Mi tamen estas certa, ke antaŭe mi havis du.
Pentristo renkontas sensacie belan, seksallogan virinon. Li balbutas:
– Mi estas portretisto. Ĉu vi akceptus pozi por mi?
– Volonte. Tio kostos tri mil stelojn.
La pentristo kolektas ĉiujn siajn ŝparaĵojn, sed dum la dua pozado li tiom ardas, ke li proponas:
– Mi deziras pentri vian bruston nuda.
– Volonte, tio kostos kvar mil stelojn.
La pentristo prunteprenas monon de ĉiuj konatoj kaj amikoj.
Kaj li konfesas al ŝi:
– Ĝis nun mi ne kuraĝis diri al vi, ke mi dezirus pentri vin tute nuda.
– Volonte. Tio kostos ok mil stelojn. Li lombardas siajn meblojn, almozpetas surstrate, ĝis li havas la necesan monsumon.
Kiam la belulino staras nuda antaŭ li, la pentristo eksalivumas pro voluptemo. Li ekkrias:
– Ha, karulino, vi vere frenezigis min. Mi deziras vin, mi avidas vian karnon, mi nepre devas vin amori. Diru, kiom mi pagu por ĝui vian korpon.
– Kiel ĉiuj ceteraj – mil stelojn. Tio estas mia tarifo.
(por kamparanino)
En malliberejo kondamnito devas ŝanĝi la ĉelon. Liaj kunuloj avertas lin:
– Atentu. En via nova ĉelo vi trovos nur danĝerajn pederastojn.
Ili verŝajne perfortos vin.
– Ne timu, kamaradoj. Nur rigardu tion.
Li malfermas sian pantalonon kaj montras jenan tatuaĵon sur la postaĵo: ”Eniro malpermesita. Mordema tenio”.
Baniko: – Mia edzino estas aĉa skoldemulino. La kunvivado kun ŝi estas infera. Mi ŝatus scii, kial via edzino estas tiel bona, tiel afabla, tiel komplezema.
Kruko: – Facile. Mi regule batas ŝin unu fojon ĉiusemajne.
Baniko: – Kial?
Kruko: – Eĉ kiam mi ne scias, ŝi scias – kial.
En la juda kvartalo de Bervalo Kruko vidas en montrofenestro vekhorloĝojn. Unu el ili multe plaĉas al li. Li eniras la butikon:
– Mi deziras tiun vekhorloĝon.
– Mi ne vendas horloĝojn. Mi estas la oficiala cirkumcidisto de la juda komunumo.
– Kial do tiuj horloĝoj?
– Kion do vi volas, ke mi prezentu en mia montrofenestro?
Sinjorino Kruko kaj sinjorino Baniko interŝanĝas impresojn pri sia geedza vivo.
Sinjorino Kruko: – Mia edzo kaj mi dormas en apartaj ĉambroj. Ni lasas tamen la pordon malfermita inter la ĉambroj.
Sinjorino Baniko: – Kaj kiel okazas koncerne la geedzan devon?
Sinjorino Kruko: – Kiam mia edzo deziras min, li mallaŭte fajfas. Kaj mi tuj iras en lian liton.
Sinjorino Baniko: – Sed kiel vi povas konigi vian edzon pri via propra amoremo?
Sinjorino Kruko: – Estas facile. Mi tiam demandas lin: ”Karulo, ĉu vi ne ĵus fajfis?”
Juna viro erare eniras hotelan ĉambron, kie maljunulino ĵus senvestiĝis.
– Ho, pardonu, sinjorino. Mi eraris.
– Jes, amiko. Vi venas kvardek jarojn tro malfrue.
Juna pastro sidas unuafoje en konfesejo. Bela pekulino ĵus deklaris:
– Patro, mi faris 69 kun mia edzo.
La sensperta pastro, neniam leginte la 39an soneton de P.
Peneter, tute ne scias, kio estas tiu peko. Per lertaj demandoj li tamen igas la konfesantinon doni al li kelkajn detalojn pri la mistera numero. Poste li balancas la kapon, nenion dirante.
Tiu silento timigas la belan pentemulinon.
– Patro, ĉu estas tre grava peko?
– Jes, – flustras li. – tio estas grava peko.
Kaj li ekkrias, levante la manojn kaj la okulojn al la ĉielo:
– Sed kia mirinda kombinaĵo!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.