|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por plenkreskuloj |
![]() Kruko kaj Baniko en BervaloAŭtoro: Louis Beaucaire |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En bervala ŝpinejo la produktado malprogresas. Antaŭ du monatoj dungiĝis nova laboristino, kiu posedas nekredeble dikan bruston. Ŝiaj kolegoj nur strabas al ŝia strikta pulovero; la kasisto, la sekretario, la subdirektoro revas pri ŝia plena mamzono. La ŝpinejon minacas bankroto.
La direktoro decidas agi. Li venigas la mamulinon en sian oficejon.
– Fraŭlino, mi bedaŭras, sed mi devas maldungi vin.
– Kial do, sinjoro direktoro? Ĉu mi ne konvene faras mian laboron?
– Jes ja, sed…
– Mi neniel kulpas.
– Fraŭlino, via brusto! Ĉu vi ne rimarkis, ke via brusto konfuzas mian tutan entreprenon?
– Ĉu tio estas la sola kialo?
– Jes.
La laboristino ekridas, suprenfaldas sian puloveron, malkroĉas siajn kaŭĉukajn mamojn kaj ĵetas ilin en la paperkorbon.
– Ĉu nun mi rajtas labori plu, sinjoro direktoro?
– He, he, jes.
Post ŝia eliro li longe meditas, subite demetas sian protezan dentaton kaj ĵetas ĝin en la paperkorbon, dirante:
– Mordu do ilin! Vi jam delonge avidis tion.
Kruko kuŝas en malsanulejo pro grava flegmono en la gorĝo.
Li ne plu povas paroli, kaj oni nutras lin per klisteroj.
Matene flegistino alportas kafon kun lakto kaj komencas enŝpruci la trinkaĵon en lian postaĵon. Kruko eligas protestan ĝemon. La flegistino haltas kaj demandas:
– Ĉu tro varmas?
Kruko prenas paperon kaj skribas: ”Vi forgesis la sukeron”.
Kuracisto: – Stranga estas via kazo. Unuafoje mi vidas varikojn sur generilo.
Paciento: – Eble pro ĝia tro ofta starado, sinjoro doktoro.
Piratoj atakis turistan ŝipon kaj elirigis la pasaĝerojn sur la ferdekon. La pirata ĉefo ordonas:
– La virinojn ĵetu en oceanon, kaj la virojn ni fiku.
Iu malaplombe rimarkigas:
– Ĉu oni fikas virojn?
Ĉiuj viroj demetas la pantalonojn kaj turnas la postaĵojn al la piratoj:
– Fikas! certe oni fikas!
Junulino venas al la paradizo. Ĉar por virgulinoj estas rezervita aparta angulo, ŝi devas submeti sian himenon al la ekzameno de anĝelo-kontrolisto. Post momento la anĝelo, embarasite, venas al sankta Petro:
– Tion mi neniam vidis antaŭe. Ŝi havas sep etajn truojn.
– Tio ne gravas. Ŝi rajtas tamen iri al la virgulinejo. Kiel ŝi nomiĝas?
– Neĝulino.
Kiam Kruko estas unuafoje sola kun bela sinjorino, li kutime rakontas jenan fableton:
Juna leporino forlasis la gepatran domon, por promeni. Ŝi tial vagis, ke vespere ne povis trovi la vojon hejmen. Ŝi renkontas maljunan leporon:
– Sinjoro leporo, ĉu vi povas indiki al mi, kiel mi revenu hejmen?
– Volonte, sed unue mi volas fari al vi paf paf.
– Sed mi estas tiel juna kaj senkulpa.
– Tio estas la kondiĉo.
Ŝi vane ploras, li faras al ŝi paf paf, kaj poste li indikas al ŝi la vojon. Sed li erarigas ŝin, kaj ŝi denove kuras, kuras, ne retrovante la ĝustan direkton. Feliĉe ŝi renkontas alian maljunan leporon.
– Sinjoro leporo, ĉu vi povas indiki al mi, kiel mi revenu hejmen?
– Volonte, sed unue mi volas fari al vi paf paf.
– Ĉiuj viroj estas samaj. Ili pensas nur pri tio.
Ne utilas la ĝemado. Li faras al ŝi paf paf, kaj poste indikas al ŝi la vojon. Post du minutoj ŝi estas ĉe siaj gepatroj.
Post la rakonto Kruko demandas sian kunulinon:
– Ĉu vi scias, kial la unua leporo mensogis kaj la dua diris la veron?
– Ne.
– Ĉu vi ŝatus scii tion?
– Ho jes. Mi petas, diru tion al mi.
– Volonte, sed unue mi ŝatus fari al vi paf paf.
(por invertita ornitologo)
Aŭtomobilisto veturas kun nova amikino tra kamparo. Dum lia maldekstra mano tenas la direktilon, la dekstra okupiĝas pri aŭdacaj malkovroj sub la jupo de la kunulino. Ŝi ne kontraŭas.
Male ŝi aktive partoprenas la karesadon.
Tiu malbona konduto kondukas al miskondukado de la rapida aŭto, kaj post kelkaj zigzagoj la veturilo malmilde volvi ĝas ĉirkaŭ vojrandan arbon. Pro la kolizio la junulino estas elĵetita je kvindek metroj.
Alkuras vilaĝanoj, kiuj laboris en la kamparo. Ili provas konsoli la aŭtomobiliston, kiu laŭte ploras en la tute detruita veturilo:
– Trankviliĝu. Via kunulino restis nevundita.
– Jes, – li ĝemas. – sed vi ne vidis, kion ŝi tenas en la mano.
(por ruĝkrucanino)
Je la kvina posttagmeze la bervala tramo estas plenplena.
Kruko, okupante oportunan sidlokon, ŝajnigas, ke li estas tute absorbita en legado de gazeto.
Juna virino staras antaŭ li. Post momento ŝi atentigas lin, ke ŝi deziras sidi. Ŝi murmuras:
– Sinjoro, mi estas graveda.
Kruko tuj lasas sian lokon al la bela sinjorino. Li tamen miras, ke la patriniĝonta virino estas tiom svelta, kaj li demandas:
– Sinjorino, ĉu vi pardonos mian maldiskreton? Mi nur scivolas, de kiam vi estas graveda?
La belulino respondas kun okuloj fermitaj pro volupta rememoro:
– De duonhoro.
– Sinjoro komisaro, en plenplena aŭtobuso iu ŝtelis mian monujon kaŝitan sub la jupo.
– Sed, sinjorino, ĉu do vi nenion sentis?
– Jes, kompreneble, sinjoro komisaro, sed mi opiniis, ke temas nur pri ĝentilaĵoj.
Oficisto: – Sinjoro direktoro, bonvolu min pardoni. Pro angino mi devis resti ses tagojn en lito.
Direktoro: – Viaj amoraferoj tute ne interesas min. Mi tuj maldungos vin, se vi denove neglektos vian laboron pro tiu fraŭlino Angino.
Sinjorino Baniko devis veturi al banloko, por fari termofontan kuracadon. Baniko promesas viziti ŝin post du semajnoj.
La revido estas kortuŝa. Baniko malpacience atendas la nok89 ton, ĉar la trudita dekkvartaga ĉasteco tre pezas por li. Post la vespermanĝo ili iras en ŝian hotelĉambron. Baniko senvesti ĝas en tri sekundoj, sovaĝe ĵetas la edzinon sur la liton kaj sin – sur la edzinon. La lito knaras, Baniko gruntas, lia Banikino eligas laŭtajn ĝuĝemojn. Subite aŭdiĝas frapoj sur la muron, kaj iu kolere krias el la apuda ĉambro:
– Ĉu do okazos ĉiuvespere la sama bordela bruego?
Kruko partoprenas festenon ĉe avara malbelulino. En la sekva tago Baniko demandas lin:
– Kia estis la hieraŭa vespero?
– Nu, se la supo estus same varma, kiel la vino, la vino same maljuna, kiel la ansero, la ansero same bele graseta, kiel la femuroj de la juna servistino, kaj la servistino same amorema kiel la dommastrino, ĉio estus perfekta.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.