La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

31

Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far’ !

Kuniklo klarigas al sia juna filo, kiel amori:

– Ni kunikloj kutimas rapidi. Do rapidu, sed estu ĝentila al via kuniklino.

Ĉar la praktiko superas la teorion, la kuniklido iras kun sia patro sur herbejon, por montri, ke li bone asimilis la lecionon.

Junaj kaj maljunaj kuniklinoj estas pretaj helpi la lernanton.

Ili vicigas sin, kaj baldaŭ oni aŭdas:

– Bonan tagon, sinjorino – Dankon, sinjorino – Bonan tagon, sinjorino – Dankon, sinjorino – Bonan tagon, sinjorino – Dankon, sinjorino – Bonan tagon, sinjorino… Ho! pardonu, paĉjo!

Sinjorino Baniko ricevas de amanto ĉinĉilpeltan mantelon.

Ne sciante, kiel klarigi tiun akiraĵon al sia edzo, ŝi portas ĝin al lombardisto kaj ricevas 500 stelojn. Vespere ŝi deklaras al Baniko:

– Karulo, mi trovis sur trotuaro lombardan bileton. Ĉu vi ne povus morgaŭ iri al la lombardisto, por ricevi la mantelon menciitan sur la bileto?

La sekvan tagon ŝi ege miras, kiam Baniko alportas al ŝi malnovan kuniklopeltaĵon. Sed kion ŝi diru? Ŝi ne povas perfidi sian artifikon.

Post kelkaj tagoj ŝi komprenas la tutan aferon, kiam vidas la novan sekretariinon de Baniko vestita per la ĉinĉilpelta mantelo.

La nekonata konato

Iu surprizas fremdan viron en sia lito. Li krias:

– Via fizionomio ne estas al mi nekonata.

– Kompreneble, mi estas la patro de viaj infanoj.

Sendanĝereco de Francujo

Pariza junulino konatiĝas kun junulo. Ŝi invitas lin:

– Vizitu min hodiaŭ vespere. Kiel ĉiun sabaton miaj gepatroj iros en kinejon, kaj dume ni estos trankvilaj.

Li junulo iras en apotekon, kie li aĉetas kondomojn, kaj vespere li sonorigas ĉe la pordo de sia nova amikino. Ŝia patro bonvenigas lin kaj diras:

– Sinjoro, vi verŝajne venos kun ni al la kinejo.

Antaŭ la miranta amikino la junulo tuj akceptas.

Kial?*

* tial ke la patro estas la apotekisto, de kiu la junulo aĉetis la kondomojn.

Juĝisto: – Vi asertas, ke vi estis perfortita de tiu ulo. Kiam?

Atestantino: – Pasintsomere en julio, aŭgusto kaj tri fojojn en septembro.

Bezono estas plej forta ordono

Junaj geedzoj estas invititaj al vesperkunveno. La viro, revenante de sia oficejo, trovas sian ĉarman edzinon preta. Vidante ŝiajn preskaŭ nudajn mamojn en la dekoltaĵo, ŝiajn allogajn ennilonigitajn krurojn, li subite fariĝas amorema. Ŝi ribelas, dirante:

– Karulo, estas neeble. Nun ni devas iri al la kunveno.

La edzo tiel insistas, ke ŝi fine konsentas:

– Nu, bone, karulo, sed ni rapidu. Kion mi demetu: miajn gantojn, mian lipruĝon aŭ mian kalsoneton?

Du militas – tria profitas

Vojaĝa komizo, revenante hejmen, trovas nekonatan viron kuŝanta kun lia edzino. Li prenas revolveron, mortigas la nekonaton kaj per dua kuglo sin mem.

Tuj la malfidela edzino leviĝas, iras al ŝranko, malfermas ĝin kaj ĝoje diras al viro kaŝita tie:

– Karulo, venu tuj amori min. Mortis ambaŭ kokritoj.

En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo

Kruko diras al Baniko:

– Hieraŭ mi rakontis al via edzino tiel komikan ŝercon, ke pro ridego ŝi falis el la lito.

Unua atesto estas la vesto

Vespere policano revenas hejmen pli frue ol kutime. Lia edzino krias el la geedza lito:

– Karulo, ne ŝaltu la lumon: mi havas kapdolorojn.

La policano senvestiĝas, dum ŝi cerbumas, kiel eskapigi la amoranton kaŝitan en la lito. Kiam la edzo proksimiĝas, ŝi ĝemas:

– Karulo, mi havas tiajn kapdolorojn! Ĉu vi ne povus iri en apotekon por aĉeti tablojdojn?

La policano revestas sin en la mallumo kaj eliras el la loĝejo.

Kiam li sonorigas ĉe la pordo de la apotekisto, kiu nokte deĵoras, tiu miregas. La policano demandas:

– Kial vi rigardas min tiel? Ĉu vi ne rekonas min?

– Jes, certe. Vi estas sinjoro Punbato, la policano el la Kradostrato.

– Nu.

– Kial do vi nun surhavas fajrosoldatan uniformon?

La oficistarestro de aŭta fabriko devas dungi novan sekretariinon.

Iam prezentiĝas al li granda, seksalloga, ege ŝminkita virino. Ŝi sidiĝas en fotelon, malavare montras siajn krurojn kaj klarigas, bruligante cigaredon:

– Mi venis por la ofico de sekretariino.

– Ĉu vi scipovas tajpi, stenografii, k.t.p.?

La belulino respondas per frandema buŝo:

– Tute ne, bela knabego. Tamen dungu min. Tion vi ne bedaŭros.

Tuj post kiam mi estos la edzino de la direktoro, mi zorgos pri la pliigo de via salajro.

Mistero de doloro

Juna fianĉo iras al kuracisto, ĉar de pluraj tagoj li sentas malagrablan jukon ĉe sia vira organo. La kuracisto trankviligas lin:

– Tio ne estas grava. Vi nur banu ĉiutage la doloran parton en varmeta lakto.

Dum la edziĝonokto la junulo ne plu pensas pri la jukado, kaj regalas sian novan, naivan edzinon per belega amkoncerto.

Sed poste remanifestiĝas la doloretoj. Li leviĝas, iras en la kuirejon kaj varmigas lakton.

Ne vidante lin reveni, la scivola edzino ellitiĝas, piedpinte iras al la kuirejo kaj diskrete enrigardas. Ŝi vidas lin stari antaŭ la tablo kaj trempi la plezurigilon en bovlon da lakto.

– Nu, – diras al si la naivulino. – Mi ne sciis, ke tio estas reŝarĝebla kiel fontoplumo.

(por muzikistino)

Proksimigu vian

vangon al la liro

kaj miru ties

tembron.

Sinjorino Kruko vekas sian edzon je la unua matene.

– Estas terure. Mi ĵus sonĝis, ke vi trompas min kun Aloda.

En duona dormo Kruko grumblas:

– Estas stulte tial veki min. Jam de du semajnoj mi ĉesigis ĉiujn amrilatojn kun Aloda.

Mi en li

En pederastia rondo (aŭ medio, se vi preferas) iu deklaras:

– Mia kaco estas vere fama.

Al la mirantoj li aldonas:

– Jes, oni trovas ĝin en ĉies buŝoj.

Por ĉiu plezuro devas esti mezuro

Sinjorino Baniko estas en speciale voluptema periodo. Senĉese ŝi kokete logas sian edzon, por ke li estingu ŝiajn dezirojn.

Sed li ne sentas sin kapabla kontentigi ŝin. Ŝi protestas. Li koleras. Ekestas disputo. Li krias:

– Post via morto mi skribigos sur via tombo: ”Finfine malvarma!”

– Kaj post la via mi gravurigos: ”Fine rigida!”

– Je mil diabloj! Kie estas la ŝlosilo?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.