La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2026 Geo

La Enhavo

24

Dubo gardas kontraŭ risko

Kruko donas konsilojn al sia granda filo:

– Se vi iam iros al publikulino, atentu la venereajn malsanojn.

Kunportu citronon kaj per ĝi surŝprucu ŝian… vi ja komprenas min. Tio mortigas ĉiajn mikrobojn, bacilojn, bakteriojn kaj virusojn.

La juna Krukido profitas la patran instruon kaj, pleniginte siajn poŝojn per citronoj vagas tra malbonfama kvartalo de Bervalo. Post momento li estas en ĉambro de deĵoranta stratulino.

Ŝi atendas sur lito, ke li bonvolu uzi ŝian gastamon.

Tiam li tranĉas citronon kaj elpremas ĝin super la danĝera parto. Ŝi jam vidis tiom da stranguloj en sia kariero, ke apenaŭ miras. Por esti sekura, li tranĉas duan citronon. Ŝpruc! ankoraŭ kelkajn gutojn. Ĉe la tria citrono la horizontalulino ribelas:

– Nu, knabego, ĉu vi venis por fiki aŭ por sorbi ostrojn?

Jen fluis riveret’ antaŭ mi

Kruko kaj Baniko sidas jam de longe en drinkejo. Proksimiĝas nekonata ŝercemulo.

– Mi vetas kun vi ducent stelojn, ke mi povas mordi mian dekstran okulon.

– Neeble, – diras Baniko.

Li vetas. La nekonato demetas sian vitran okulon kaj mordas ĝin.

– Nun mi vetas ducent stelojn, ke mi povas mordi la alian okulon.

– Neeble, – diras Kruko.

Li vetas. La nekonato demetas sian protezan dentaron kaj per ĝi mordas la maldekstran okulon.

– Ek al nova veto. Mi povas pisi sur vin ne malsekigante vin.

– Mi estas scivola, – diras Kruko. – Mi kontrolos, ĉu tiu sinjoro vere ne malsekigas vin.

La nekonato komencas malplenigi sian vezikon, kaj flava likvaĵo ŝprucas sur la krurumojn kaj la ŝuojn de Baniko.

Subite Baniko kriegas:

– Haltu! haltu! Fia porko, mi estas jam tute malseka.

Kruko riproĉas la nekonaton:

– Kial vi faris tion?

La nekonato kviete respondas, rebutonante sian pantalonon:

– Mi kompatis. Mi ne volis, ke vi perdu ĉiujn vetojn.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante

Kruko estas ebria. Ĉiufoje, kiam li estas ebria, li estas amorema.

Ĉar sinjorino Kruko jam dormas, li vekas ŝin, por plenumi la geedzan devon. Ŝi malvolonte helpas lin:

– Ne, ne tiel. Iom pli supren. Ha! vi dolorigas min. Atentu do. Iom pli malsupren. Aŭ! vi ŝiris haron. Ne, tio estas mia femuro. Iom dekstren.

Fine Kruko blekas malpacience:

– Mil diabloj! Tuj mi faros truon tie, kie mi troviĝas.

Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron

Sinjorino Kruko plendas al kuracisto, ke ŝia edzo jam ne estas tiom arda, kia li estis antaŭ kelkaj jaroj.

– Metu tiujn tablojdojn en lian manĝaĵon, kaj baldaŭ vi rimarkos ĉe via edzo novan impetemon.

Post du semajnoj la kuracisto renkontas sinjorinon Kruko surstrate.

– Nu, sinjorino, ĉu la medikamento helpis?

– Ha! sinjoro doktoro, ĉar mia edzo havas malbonan kutimon legi gazeton ĉetable, mi metis al li, nerimarkite, kvar tablojdojn en la supon. Poste li formetis la gazeton kaj rigardis min per frandemaj okuloj. Poste li diris al mi: ”Ne restu do kontraŭ mi. Venu sidiĝi apud mi”. Kaj poste, ha! sinjoro dok128 toro, li renversis min sur la tablon kaj li min… Ho! sinjoro doktoro, mi ruĝiĝas rememorante pri tio.

– Tamen vi ja deziris tion, sinjorino.

– Jes ja, sen ne en restoracio.

Servokapabla

Rekrutoj staras nudaj antaŭ la ekzamenantaro. Militista kuracisto demandas junan bervalanon:

– Kion signifas tiu ENTO tatuita sur via vira organo?

– Mi estas fervora esperantisto, sinjoro kapitano, kaj en certaj gloraj momentoj miaj amikinoj povas tie legi la vorton ESPERANTO.

Post horo la kuracisto denove vidas fortikan bervalanon kun generilo ornamita per ENTO.

– Ha, ha, ankaŭ ĉe vi oni povas iafoje legi ESPERANTO, ĉu ne?

– Ne, sinjoro kapitano, – fiere diras la rekruto. – Ĉe mi estas legebla EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO!

Elingita glavo

Knabo rigardas aŭtomobiliston, kiu ŝvitante ŝanĝas radon de sia veturilo. Li tedas lin per siaj stultaj rimarkoj:

– Mia paĉjo havas du aŭtojn, kaj ĉe ĉiu li havas du vicradojn.

Ha! inteligenta estas mia paĉjo. Por esti sekura, mia paĉjo havas ankaŭ du krikojn. Kaj mia paĉjo havas du…

La tedata aŭtomobilisto, kiu ĵus finis sian riparon kaj urinas en angulo, turnas sin al la knabo kaj kolere krias:

– Ĉu ankaŭ da tio via paĉjo havas du?

– Jes, – aplombe respondas la knabo. – Unu malgrandan, kiel la via, por pisi, kaj unu grandegan, kiam li postkuras la servistinon.

(por balotantino)

Ĉe elektoj ritaj

ŝi miras mian

sperton.

Okazon kaptu ĉe l’kapo, ĉar la vosto estas glita

Kruko: – Ĉu vi vidas la belan sinjorinon, tie?

Baniko: – Jes.

Kruko: – Estus eble al mi fiki ŝin.

Baniko: – De kiam vi konas ŝin?

Kruko: – Mi tute ne konas ŝin, sed ĝuste nun mi havas erektiĝon.

En kolegio instruisto okaze aŭdas lernanton konfidi al kamarado:

– Mi kuŝis kun Didi.

La instruisto parolas pri tio kun kolego. Tiu konfesas, ke li mem plurfoje surprizis lernantojn, kiam ili fanfaronis, ke ili kuŝis kun Didi.

La kolegiestro, informite, decidas agi kontraŭ la fiulino, kiu delogas la kompatindajn lernantojn. Sed unue li volas koni la amplekson de la malmoralaĵo. Li kunvenigas ĉiujn klasojn kaj malkaŝe petas:

– Paŝu antaŭen ĉiuj, kiuj havis rilatojn kun Didi.

Ĉiuj kolegianoj elpaŝas. La instruistoj estas teruritaj. Nur unu juna, anĝelmiena lernanto restis sur sia loko. La direktoro prenas lin en siajn brakojn kaj ekploras:

– Kompatinda infano, la sola, kiu ne perversiĝis inter tia grego da porkoj! Kiel vi nomiĝas, etulo?

– Didi, sinjoro direktoro.

Interpopola konduto

El Babakotomagelo, unu el la plej malgrandaj insuloj de la arkipelago Matoko, al internacia kongreso en Bervalo venis bela junulino. Ŝi konatiĝis kun Kruko, kiu ĉiujare profitas la kongreson, por praktike studi la amorajn morojn de foraj popoloj.

Tiufoje li miras pri la kompleta nescio de la juna insulanino.

Ŝi konas nur unu geiĝan manieron, la t.n. naturan pozicion.

– Ĉu en Babakotokotopo oni ne faras 69?

Ŝi malfermas la okulojn. Per sorĉa voĉo li deklamas la versojn de Peter Peneter:

Numero dolĉa: 69. Genuas

Mi super vi, la kapo ĉe l’ingven’…

Tiel li vekas ŝian scivolon, ŝian deziron, ŝian voluptemon, kaj post momento ili ekĝuas sur fremda lito la numeron dolĉan.

Subite la Babakotomagelanino abrupte saltas, aŭdante Krukon murmuri:

– En tiu loko jam kunvenis miloj da samideanoj.

– Kion vi diris?

Kruko ridetas, klarigante al sia ekzotika amikino:

– Mi ĵus legis pecon de Heroldo de Bervalo forgesitan en via karna valo.*

* Unua rimarko: Temas pri la inaŭgura parolado de la Konstanta Kongresa Sekretario, kiu esprimis la deziron, ke liaj gravaj vortoj flugu de loko al loko.

Dua rimarko: Kruko certe legis la verkojn de Raymond Schwartz.

Dumviva membro

Nekonato eniras apotekon. Li ne scias, kiel klarigi sian viran aferon, ĉar enestas nur apotekistino. Li flustras:

– Fraŭlino, mi havas konstantan erektiĝon. Kion vi povas doni al mi?

– Tio estas stranga kazo. Atendu momenton.

Ŝi malaperas kaj post kelkaj minutoj revenas el la postbutiko, dirante.

– Mia fratino kaj mi proponas al vi loĝon, manĝon kaj tri mil stelojn pomonate.

Vort’ en ĝusta momento faras pli ol arĝento

En la urbodomo juna oficisto ekvidas koleginon apogita sur la breton de fenestro. Rigardante eksteren, ŝi prezentas al li belegan enjupitaĵon. Li mallaŭte proksimiĝas kaj ŝerce klakas per mano sur ŝian rondan postaĵon.

Ŝi abrupte turnas sin al li. Katastrofo! Fatala eraro! Ŝi estas la edzino de la urbestro.

La oficisto scias, ke li estas tuj eksigota kaj eble kondamnota.

Li balbutas:

– Sinjorino, se via koro estas same malmola, kiel via postaĵo, mi estas perdita.

Flatite, ŝi ridetas kaj pardonas.

En popola drinkejo oni vokas Banikon al telefono. Ĉar li timas, ke iu dume trinkos lian multekostan vinon, li lasas slipon sur la tablo: ”Mi kraĉis en la glason”.

Kiam li revenas, li vidas alskribon sur la slipo: ”Ankaŭ mi”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.