La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

19

L’avarulo

Kruko ferias en Skotlando. Ĉar li plurfoje aŭdis pri la proverba avareco de la loĝantaro, li decidas kontroli tion per propra sperto. Li eniras farmodomon kaj diras:

– Mi soifas.

La farmisto prezentas grandan poton da lakto, kiun Kruko ektrinkas. Li dankas kaj gratulas:

– Mi ĝojas konstati, ke vi estas donacema.

– Mi konfesas, ke mi nur tial donis al vi la lakton, ĉar antaŭe en ĝin falis rato.

– Fi! Porko vi estas, – ekkrias Kruko kaj kolere ĵetas la poton teren.

La skoto levas la ŝultrojn kaj siblas:

– Sendankaj estas tiuj turistoj. Nun li frakasis la pispoton de avinjo.

Ĝuo de momento unu

En angla klubejo apud malnova klubano sidas junulo. Li proponas al la maljuna ĝentilhomo:

– Sinjoro, ĉu vi deziras cigaron?

– Ne, dankon. Mi fumis nur unufoje en mia vivo, kaj tio naŭzis min.

Post horkvarono la junulo demandas:

– Ĉu vi volas trinki viskion?

– Ne, dankon. Mi trinkis brandon nur unufoje en mia vivo, kaj ĝi gustis aĉe.

Post pluaj dudek minutoj la junulo kuraĝas denove alparoli la abstinulon:

– Ĉu mi alportu al vi gazeton?

– Ne, dankon. La sola gazeto, kiun mi legis antaŭ 40 jaroj, estis tiom plena da mensogoj, ke mi de tiam ne plu legas. Sed, juna sinjoro, vi estas simpatia al mi. Mi ŝatus, ke vi konatiĝu kun mia filino. La junulo rikanas:

– La filino, certe, estas ununura.

Akvo kura – akvo pura

Indiano unuafoje veturas vagonare kun sia plej amata edzino.

Li soifas.

– Ino, alportu al mi akvon.

Ŝi foriras kaj baldaŭ revenas kun taso plena da akvo.

– Ino, alportu ankoraŭ akvon.

Ŝi foriras kaj post longa tempo revenas kun taso malplena.

Al sia kolera mastro ŝi klarigas:

– Mi ne povis ĉerpi akvon. Palvizaĝulo sidas sur la poto.

Londonanidoj

Okaze de vojaĝo en Anglujo Kruko konatiĝis kun du distingitaj sinjoroj en londona drinkejo.

– Mi konas Londonon. Jam dum la milito mi restis du jarojn en via ĉefurbo.

– Ha! – diras la pli juna interparolanto. – En kiu kvartalo?

– Mi loĝis en Carnaby-strato.

La dua anglo, preskaŭ surda pro la grandaĝeco, demandas:

– Kion li diris?

– Patro, li diris, ke li jam vivis en Londono kaj loĝis en la Carnaby-strato.

Kaj, turnante sin al Kruko, li aldiras:

– Eble vi ankaŭ konis Margaret Belpug?

– Margaret! – ekkrias Kruko. – Kompreneble mi konis ŝin.

Ha! Margaret! Admirinda putino. Ŝi arte fikis…

– Kion li diris? – demandas la maljuna anglo.

La alia krias en lian orelon:

– Patro, li diris, ke li bone konis panjon.

La marvirineto

El la taglibro de pasaĝerino:

Lunde: Mi ekvidis malproksime la kapitanon. Simpatia viro.

Marde, je la 9a: La kapitano ridetis al mi.

Marde, je la 19a: Mi estis invitita al la tablo de la kapitano.

Li ĵuris, ke, se mi ne cedos al li, li sinkigos la ŝipon.

Merkrede, je la 9a: Hieraŭ vespere mi savis 850 homajn vivojn.

Du frenezuloj forkuris el azilo. Unu retrovas sian kunulon kuŝanta apud rando de arbaro. Kiam li proksimiĝas, la alia metas fingron sur la lipojn (ŝŝ!!) kaj montras je kvindek metroj viran biciklon apogitan al virina biciklo. Li flustras:

– Ĉu vi vidas tiujn gebiciklojn? Li amoras ŝin.

– Kaj kion vi atendas?

– La naskiĝon de la biciklido.

– Tio ne okazos.

– Kial?

– Vi estas tute freneza. Ĉu vi ne rimarkis, ke li havas pneŭmatikon?*

* Tiu frenezulo, iama rektoro de la bervala universitato (la mondfama ”Kon-domo”), lernis parkere la Plenan Vortaron kaj sciis, ke pneŭmatiko estas ”kaŭĉuka tubo por mildigi la skuojn”.

Per vorto ĝentila ĉio estas facila

En bervala hotelo hastema servistino malsuprenkuras ŝtuparon.

Ŝi stumblas, maltrafas la lastan ŝtupon, kaj post kolrompa cirklosalto ŝi retroviĝas kuŝanta sur la planko de la halo, kun la jupoj suprenfalditaj ĝis la mentono. Alilanda turisto tuj helpas ŝin restariĝi kaj demandas:

– Fraŭlino, ĉu suferi vi?

La juna servistino feliĉe sentas nenian doloron. Ŝi ridetas, aranĝas sian veston kaj diras kun petola mieno:

– Ĉu vi vidis mian lertaĵon?

– Ho, ne sciis mi, ke nomiĝi tiel tio.

Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas

Malgraŭ diligentaj klopodoj kun sia edzino, viro ne sukcesas havi idojn. Li iras al faka kuracisto, kiu decidas analizi lian spermon. Por tia ekzameno oni bezonas freŝan semon. Flegistino donas al la viro teleron kaj enirigas lin en ĉambreton ornamitan per sugestaj ../Bildoj de nudulinoj.

– Bonvolu poste sonorigi al mi, por ke mi tuj prenu la teleron.

Post kvardek kvin minutoj la flegistino malpacience frapas la pordon de la ĉambreto:

– Nu, ĉu vi ankoraŭ ne finis?

– Ha! ĉu vi kredas, ke tio estas facila? – protestas la viro. – 

Jam ok fojojn mi maltrafis vian malbenindan subtason.

Populorum progressio

Fama statistikisto prelegas pri demografio.

– Koncerne Ĉinujon oni kalkulis, ke, se la tuta popolo po kvin en vico irus en la maron, ĝi tamen paŝus eterne, ĉar ĝi tiom rapide reproduktas sin, kiom ĝi mortas.

El la aŭskultantaro venas voĉo:

– Sinjoro profesoro, ĉu vere la ĉinoj povas fiki paŝante?

Ŝi kliniĝas por venki

Baniko havas bluaĵon sub okulo.

– Kio okazis al vi? – demandas Kruko. Ĉu akcidento?

– Ne. Butona afero.

– Ĉu butona afero?

– Jes, hieraŭ mi rimarkis, ke butono mankas al mia pantalonfendo.

Ĉar mia edzino forvojaĝis, mi iris al nia pordistino.

Ŝi klarigis, ke tio estas facila afero, ke mi eĉ ne bezonos demeti la pantalonon. Ŝi prenis kudrilon, fadenon, kaj post du minutoj la butono estis alkudrita. Ŝi faris nodon kaj estis ĝuste detranĉanta la finon de la fadeno per la dentoj, kiam ŝia edzo revenis hejmen.

Por kapti ezokon, bongustigu la hokon

Krukon mirigas la brila aspekto de Baniko.

– Ĉu vi gajnis en la bervala loterio?

– Ne, mi inventis pomadon, kiu enspezigis al mi kvar milionojn da steloj.

– Kian pomadon?

– Ŝmirita per ĝi, kaco gustas kiel banano.

Post ses monatoj Kruko siavice venas en luksa aŭto al la bervala haveno, kie milde luliĝas lia ĵus akirita jaĥto. Hazarde sur la kajo promenas Baniko.

– Nu, Kruko, ĉu vi gajnis en la bervala loterio?

– Ne, mi inventis pomadon.

– Ĉu pomadon? Fiulo, ĉu vi ŝtelis mian pomadon?

– Ne, tute ne. La mia estas alispeca. Kiam oni ŝmiras bananojn per ĝi, ili gustas, kiel kaco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.