La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

20

Preĝaro por katolikoj (De Beaufront)

Preĝo de junulino:

– Sankta Virgulino, kiu estis koncipinta senpeke, faru, ke mi peku senkoncipe.

Ĉinio batalanta

Nova maristo venas al la ŝipestro.

– Sinjoro kapitano, ni marveturas jam de tri semajnoj. Mi ne povas tiel longe malhavi virinon. Mi sentas, ke mi iom post iom freneziĝas.

– Ne estas problemo. Faru, kiel viaj kamaradoj. Prenu la ĉinan kuiriston. Mi mem kutimiĝis al li.

– Ĉu kuŝi kun viro? Mi hontus pri tio. Se vi almenaŭ povus garantii al mi, ke la afero restos sekreta, eble…

– Estas malfacile, ĉar almenaŭ sep personoj konos la sekreton.

– Sep?

– Jes: vi, mi, la ĉina kuiristo, kaj la kvar ŝipanoj, kiuj devos teni lin.

En kupeo pluraj personoj, kiuj aĉetis la lastan numeron de Heroldo de Bervalo, okaze okupiĝas pri la sama krucvortenigmo.

Iu sinjoro demandas sian edzinon:

– Kiu kvarlitera vorto finiĝanta per IĈO signifas: ”Kavaĵeto kelkfoje apartenanta al Virgulino”?

Post pripenso ŝi respondas:

– Estas certe NIĈO.

Tiam en angulo de la kupeo, maljuna pastro abrupte petas:

– Ĉu iu povus prunti al mi viŝgumon?

El la buŝ’ multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras

Oni invitis onklon Arturo al la unua komunio de Mizeta malgraŭ lia konata kruda parolmaniero. Li promesis, ke li escepte dece kondutos, kaj efektive dum la tagmanĝo liaj diroj estas mirige konvenaj. Oni surtabligas plurajn specojn de vino, kaj ĉe la deserto onklo Arturo, forgesinte siajn promesojn, estas tute ebria. Li subite demandas sian nevinon:

– Mizeta, ĉu vi konas la diferencon inter krucifikso kaj ĉurovoj?

Mizeta turnas sin al sia patrino:

– Panjo, kio estas krucifikso?

Nobela peko

Gontrano, nobela junulo, falsete sciigas al la grafino:

– Patrino, mi amas.

– Ha! espereble iun el la mondumo.

– Ne, patrino.

– Ĉu eble la instruistinon de la popollernejo?

– Ne, patrino.

– Mi ne kuraĝas kredi, ke vi amas tiun fian poŝtistinon.

– Ne, patrino. Mi amas la forĝiston.

– Sed, kompatindulo, ĉu vi ne scias, ke li estas komunisto?

Kruko renkontas amikon, kiun li jam ne vidis de dek jaroj.

– Kia bona surprizo? Antono, kiel vi fartas?

– Kara amiko, nomu min Toni. Post kiam mi fariĝis tre riĉa, Toni sonas pli distingite ol Antono en la mondumo. Nun mi ĝuas kvietan vivon. Mi gajnis multe da mono kaj aĉetis grandan domon apud la maro. Matene mi banas min kaj poste mi sterniĝas sur mia teraso. Posttagmeze mi denove naĝas en la maro, antaŭ ol grimpi sur mian terason. Kaj nokte, kiam la vetero estas bela, mi dormas sur mia teraso.

– Belega vivo! – ekkrias Kruko.

Vespere li rakontas al sia edzino:

– Hodiaŭ mi renkontis Antonon. Ĉu vi memoras pri Antono?

Li estas nun tiel riĉa, ke li kaj lia edzino Tereza ŝanĝis la nomojn. Laŭdire oni agas tiel en la mondumo. Nun li nomiĝas Toni kaj ŝi – Teraso.

La filo de Kruko soldatiĝis. Lia patrino skribas al li, ke ŝi deziras ricevi foton de li. Kaj ŝi aldiras: ”Sendu do foton ankaŭ al via avino”.

La juna Kruko estas embarasita, ĉar li posedas nur unu foton faritan dum la rekrutekzameno. Sur ĝi oni vidas lin tute nuda. Li havas tamen ideon: li detranĉas la kapan parton kaj sendas ĝin al sia patrino. Ĉar li scias, ke lia avino havas tre malbonajn okulojn kaj vidas preskaŭ nenion, li sendas la ceteron al la maljunulino, kiu ekblekas, skuante la kapon:

– Ha! li ne ŝanĝiĝis: ĉiam nerazita kaj kun kravato pendanta ne rekte.

La Dia komedio

La papo mortis kaj venas al la paradizo.

– Kiu vi estas? – demandas sankta Petro.

– Mi estas la papo.

– Mi ne konas.

– Mi estas via posteulo sur la tero.

– Atendu momenton, mi devas informiĝi.

Li iras al la Patro, kiu neniam aŭdis pri la papo. Ankaŭ la Filo ne scias, pri kiu temas. Subite ekkrias la Sankta Spirito:

– Li estas tiu ulo, kiu disvastigas klaĉojn pri mi kaj Maria!

Depost tempo nememorebla

Oni demandas centjarulon:

– Ĉu vi amis virinojn?

– Jes, ĉiel. Ilin mi kisis, ilin mi karesis, ilin mi… Ha! bedaŭrinde mi tute forgesis la trian manieron.

Triumfo de medicino

Kruko havis gravan akcidenton. Post plurmonata restado en malsanulejo li revenas hejmen. Amikoj vizitas lin.

– Ĉu estas vere, ke oni devis kastri vin?

– Jes, sed la kirurgo faris mirindaĵon. Li greftis al mi kokokolon.

La amikoj miras:

– Kaj ĉu tio funkcias normale?

– Tute normale. La dimensioj estas samaj, la haŭto glitas, k.t.p.

– Tio estas apenaŭ kredebla.

– Jes, la sola maloportunaĵo de tiu kokokolo estas jena: kiam mi promenas kaj renkontas kokinon, mia surogato tuj levas la kapon kaj blekas: kokeriko!

Poton taksu laŭ sono

Kruko pasigas kelkajn tagojn ĉe sia amiko, la farmisto Lentisko.

La abundeco de la lasta vespermanĝo tute perturbis lian intestaron, kaj vekas lin meze de la nokto. Ne havante tempon por lumigi kandelon, li kuras el sia ĉambro tra longa koridoro, malsuprengalopas la ŝtuparon kaj venas en la malhelan kuirejon. Li scias, ke li ne plu povos atingi la necesejon funde de la ĝardeno. Li blinde palpas en la mallumo kaj trovas kaserolon. Ha! kiel utilega iafoje estas simpla kaserolo.

Liberiĝinte de sia koliko, Kruko, kun la kaserolo en la mano, malrapide revenas en mallumo al sia ĉambro. Palpe li kaŝas la kaserolon en ŝranko kaj rekuŝiĝas trankvile. Morgaŭ li forportos la kaserolon.

Matene Kruko leviĝas, iras al la ŝranko kaj malkovras kun teruro, ke li uzis en la nokto ne kaserolon, sed kribrileton.

Nova Ezopo

Juna zebrino ĵus forkuris el menaĝerio. Ŝi rifuĝas hazarde en stalon, kaj virĉevalo rigardas ŝin per mirigitaj okuloj.

– Kion vi faras en la vivo? – ŝi demandas sinĝene.

– Demetu vian piĵamon, kaj mi montros tion al vi.

Virino falis de la dekunua etaĝo sur straton. Ĉar ŝi ĵus estis en sia banĉambro, ŝi estas tute nuda. Pudora pasanto metas sian ĉapelon sur la subventron de la kadavro. Proksimiĝas multaj helpemuloj, sed policano venas kaj ordonas:

– Ne tuŝu ŝin. Ni unue eltiru la viron.

Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon

– Sinjorino Kruko, vi aspektas tre laca. Kio estas al vi?

– Pro la malsano de mia edzo mi ne povas dormi.

– Oni tamen diris al mi, ke vi dungis noktan flegistinon.

– Jes, ĝuste pro tiu juna ulino mi ne povas dormi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.