La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

30

Ŝajno trompas

Kruko trovas Banikon gimnastikanta. Baniko, kuŝante kaj apogante la manojn sur la planko, levadas kaj mallevadas sian korpon, por fortikigi siajn brakajn muskolojn.

Kruko rigardas sian amikon kaj post kelkaj minutoj skuas la kapon, dirante:

– Kompatindulo, ĉu vi ne rimarkis, ke ŝi jam de longe forglitis de sub vi?

Por unu – festeno, por alia – ĉagreno

Kruko erare elektis la telefonnumeron de la paroĥestro. Pensante, ke li telefonas al malĉastejo, li demandas:

– Tie ĉi parolas Kruko. Ĉu Marina estas nun libera?

Li ege miras, kiam aŭdas jenan respondon:

– Sinjoro Kruko, mi estas ne parigisto sed via pastro.

– Ho, sinjoro paroĥestro, kion do vi faras en bordelo?

Maljuna avarulino renkontas kuraciston en monduma kunveno.

Por ŝpari la prezon de konsulto, ŝi tedas lin en la plenplena salono per detala priskribo de siaj doloroj.

– Kion vi povus preskribi al mi, sinjoro doktoro?

– Venu do morgaŭ en mian kabineton.

– Ĉu vi povas fari vian diagnozon ĉi tie?

– Certe, sinjorino. Bonvolu vin malvesti.

Dum la manĝado venas apetito

Naiva junulino unuafoje vidas la membron de sia amiko.

Kiam li proponas al ŝi la amorludon, ŝi timas, ke tio vundos ŝin.

– Ĝi estas multe tro longa!

Sed la naturo, kiel kutime, aranĝas la aferon, kaj al la ĵus malvirgigita knabino tiom plaĉas la ludo, ke ŝi krias al sia amiko:

– Karulo, enŝovu ĝin pli profunden!

– Mi ne povas pli.

Ŝi dubas kaj palpe kontrolas, ĉu li diras la veron. Subite ŝi riproĉas:

– Ho! estas stulte, ke vi faris nodon.

Ne tiel, sed tiel ĉi!

Sinjorino Kruko riproĉas sinjorinon Baniko:

– Vi havas ĉarman edzon. Kial vi trompas lin tiel?

– Kiel do mi trompu lin?

Juna viro sendas sian edzinon al kuracisto, por scii, ĉu ŝi estas graveda. Vespere li demandas ŝin:

– Nu, anĝelo mia, kion diris la kuracisto?

– Li simple gluis sur mian ventron malgrandan etikedon.

Rigardu.

La perpleksita edzo rimarkas, ke la teksto presita sur la etikedo estas nelegebla per nuda okulo. Li prenas lupeon kaj deĉifras: ”Kiam vi povos legi tion sen lupeo, estos tempo por via edzino iri en akuŝejon”.

Sinjorino Baniko: – Mia edzo diris, ke li mortigos min, se mi denove trompos lin.

Sinjorino Kruko: – Nu, kion vi faros?

Sinjorino Baniko: – Mi kaŝos lian revolveron.

Freŝa mateno

Post la edziĝonokto juna viro alportas kafon al sia novedzino en la liton. Ŝi gustumas kaj grumblas kun ĉagrena mieno:

– Eĉ ne la kafon…

Al flirtema diskovendisto la edzino riproĉas, ke laŭdire li denove delogis junulinon. Li provas senkulpigi sin:

– Vi ja scias, karulino, ke oni devas de tempo al tempo ŝanĝi la diskon.

– Bone, ekde morgaŭ mi ŝanĝos la nadlon.

Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras

Kruko kaj Baniko kolektas monon por sia filantropia societo

”Helpo al needziĝintaj patroj”. Iam ili ricevas 10 mil stelojn de la bordelestrino de la Haveno-strato. Tio embarasas ilin. Baniko demandas:

– Ĉu ni akceptu por virta celo malvirte akiritan monon?

Post mallonga cerbumo Kruko decidas:

– Ni prenu la monon. Finfine ĝi venas ja de ni.

Juneco ne scias, maljuneco ne povas

Sinjorinon Kruko vizitas bela amikino, kiun la 6-jara Krukido ne volas kisi. La patrino demandas:

– Kial vi ne volas kisi la sinjorinon?

– Mi antaŭe vidis, ke paĉjo ricevis du vangofrapojn, kiam li provis ŝin kisi en la koridoro.

Turisto venas al hotelo kun sia edzino. Ĉe la akceptejo oni klarigas al ili:

– Ĉio estas okupita. Restas al ni nur la t.n. edziĝoĉambro.

La turisto rikanas:

– Jam de dudek jaroj ni estas edziĝintaj.

La oficisto respondas ridetante:

– Se mi loĝigus vin en nia balejo, tio same ne devigus vin danci la tutan nokton.

Nur pano kun fromaĝo, sed agrabla vizaĝo

Restoraciestro ordonas al la kelnerinoj:

– Fraŭlinoj, precipe hodiaŭ zorgu vian ŝminkon, vian dekoltaĵon, vian afablecon ĝenerale.

– Ĉu ni ricevos famajn gastojn?

– Ne, sed la viando estas hodiaŭ escepte malmolega.

Oni demandas junulinon, kiu estas modelo ĉe diboĉa pentristo:

– Ĉu la pozoj estas lacigaj?

– Ne la pozoj, sed la paŭzoj.

Gardu la …acon, Homoj de l’ Tero!

Sinjorino Baniko avertas sian filinon, kiu iras unuafoje al balo kun la filo de Kruko:

– Atentu. Se li kondukus vin en sian ĉambron kaj grimpus sur vin, li senhonorigus nian familion.

La sekvan matenon fraŭlino Baniko gaje klarigas:

– Panjo, lian familion senhonorigis mi.

(por sekretariino de lignokomercisto)

Tiu pago sufiĉas

por konduki

mastojn al la

ĉefurbo.

Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!

Junulo proponas al nova amikino:

– Ni provu vivi kune dum kelka tempo, kaj, se ni rimarkos, ke ni faris eraron, ni simple disiĝos.

Ŝi moke rebatas:

– Ĉu la eraro portos vian nomon aŭ la mian?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.