La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

27

Funebra parolado

Vidvo ploregas dum enterigo de sia edzino. La larmoj fluas neelĉerpeble. Liajn amikojn emociegas tia ĉagreno. Ili provas konsoli lin:

– Tio estas terura, kompreneble. Sed estu kuraĝa. Pripensu, ke post jaro aŭ du vi eble renkontos alian virinon.

– Jes, post jaro aŭ du! Sed kion mi faru hodiaŭ vespere?

Virino konatiĝis kun eta ĉino. Li invitas ŝin en sian loĝejon, promesante eksterordinarajn ĝuojn. La ĝuema virino vespere vizitas la etan ĉinon, kaj efektive li montras sin en la lito vera eksperto. Post iom da tempo li diras: ”Atendu momenton” kaj malaperas sur la liton. Kiam li revenas, li denove superŝutas ŝin per nekredeblaj amorfantazioj. Poste li diras:

”Atendu momenton” kaj malaperas sub la liton. Kiam li revenas, la virino miras, ke li estas kapabla doni al ŝi ankoraŭ tiom da karnaj plezuroj. Ŝi deziras scii, kiun rimedon li uzas, kaj, kiam li diras: ”Atendu momenton”, ŝi rigardas sub la liton kaj malkovras tie … sep etajn ĉinojn.

Kvarpieda kamarado

De sur sia balkono junaj geedzoj observas spektaklon. Ĝuste antaŭ sia domo ili vidas gehundojn, kiuj kopulacias laŭ la kutima hunda maniero. La juna viro flustras al sia emociita edzino:

– Ankaŭ tion mi ŝatus fari kun vi.

La juna edzino ribelas:

– Fi! Hontu. Ni ne estas bestoj.

– Tio tamen estus certe agrabla.

– Komence mi devas priparoli tion kun mia panjo.

En la sekva tago la konsultita patrino konsilas al sia filino:

– Ĉiel plaĉu al via edzo. Faru ĉion, kion li petas de vi.

Vespere la juna viro demandas sian edzinon:

– Nu, ĉu via patrino samopinias kun mi?

– Jes. Mi do akceptas fari tion, kiel vi deziras. Sed, mi petegas vin, pro la najbaroj prefere ne sur nia trotuaro.

La tempo ĉiam malkaŝas la veron

– Diru al mi, Baniko, ĉu vi memoras pri nia vojaĝo antaŭ ses monatoj.

– Jes, Kruko, mi memoras.

– Ni pasigis nokton en kastelo, ĉe riĉa vidvino, kaj vi poste neniam diris al mi, ke vi profitis la okazon, por kuŝi kun la vidvino.

– Jes, mi konfesas, ke mi tiam ĝuis agrablan nokton.

– Mi ĵus ricevis leteron de ŝia notario. Mi ŝatus scii, kial vi diris al ŝi, ke vi nomiĝas Kruko.

– Pardonu, amiko. Mi ne pensis, ke tio havos sekvojn.

– Mi pardonas tiom pli, ke la vidvino mortis kaj postlasis al mi sian tutan heredaĵon.

En tolaĵo virino vidiĝas

Sinjorino Kruko rimarkas, ke la servistino metas ĉiutage mamzonon en la lesivotajn tolaĵojn.

– Laŭdinda estas ja la higieno, sed ĉu al vi ne ŝajnas, ke via puremo estas troa? Eĉ mia filino ne ŝanĝas tiom ofte la mamzonon.

– Eble, sinjorino, sed la fianĉo de fraŭlino Kruko estas advokato.

Mia amiko estas karbovendisto.

Vivu longe kaj en sano ĉiu akademiano

Maljuna akademiano profitas internacian kongreson por viziti junan kongresaninon en ties hotelĉambro. Bedaŭrinde lia aĝo malhelpas lin atingi la necesan potencon, por kontentigi ŝin.

Malpacience ŝi murmuras:

– Mia korpo estas tamen bele. Rigardu do, kiel ĉarme estas mia brusto. Ĉu vi ne trovas mian ventron rave? Ha! mi deziregas, ke vi igu min feliĉe.

Per ĉagrena voĉo la akademiano demandas:

– Kial tiu uzaĉo de la e-vorto?

– Pro la e-fiko!

Ŝlosilo uzata ruston ne konas

En la jaro 1292 okazis la naŭa kruca militiro. Antaŭ ol forla145 si sian bervalan kastelon, la grafo Baniko la IIIa venigis sian vasalon Kruko kaj diris al li:

– Kara barono Kruko, mi fidas al vi. Jen la ŝlosilo de la ĉastozono, kiu devigos mian edzinon resti fidela ĝis mia reveno.

Ĵuru al mi, ke vi respektos la honoron de la grafino.

– Mi ĵuras.

Kun laŭtaj fanfaroj kaj flirtantaj standardoj Baniko la IIIa ekrajdis al Jerusalemo. Li estis apenaŭ du mejlojn for de Bervalo, kiam vidis la baronon Kruko algalopi ŝvitante kaj kriante:

– Haltu, grafa moŝto, haltu! Vi donis al mi neĝustan ŝlosilon.

Virbovo, trovinte ganton sur herbejo, galante demandas belan bovinon:

– Fraŭlino, ĉu vi perdis vian mamzonon?

Maljuna fraŭlino adoptis miksrasan hundon nomitan Vilpugulo.

Ĉar ŝi estas tre pia, ŝi kutimiĝis konduki la hundon ĉiudimanĉe en la preĝejon. Tio kompreneble ne plaĉas al la aliaj paroĥanoj, kaj delegacio da bigotinoj intervenas ĉe la pastro.

– Sinjoro paroĥestro, ne decas, ke hundo eniru preĝejon.

Estas des pli sakrilegie, ke tiu hundaĉo nomiĝas (ni apenaŭ kuraĝas prononci la nomon) Vilpugulo.

La paroĥestro petas la mastrinon de Vilpugulo de nun lasi la hundon hejme. La maljuna fraŭlino malvolonte akceptas.

Sekvadimanĉe ĉio estas en ordo, kaj neniu hundo ĝenas la Diservon. La piularo aŭskultas kortuŝan predikon. Ve! Vilpugulo sukcesis forkuri el la domo, kaj meze de la prediko ĝi puŝas la pordon de la preĝejo. Per emocia voĉo la pastro ĝuste prilaboras la animojn de sia zorgataro:

– Gefratoj, ĉiu el vi, kiu estas … (li ekvidas la hundon) Vilpugulo, tuj eliru el la domo de Dio!

La ĉeestantoj obeeme ekstaras kaj direktiĝas al la elirejo. La pastro tute ne komprenas. Li forlasas la predikseĝon kaj kuras en la navon. Nur la maljuna fraŭlino restis sur sia loko.

– Fraŭlino, fraŭlino, kio okazas?

Ŝi balbutas per kapreska voĉo:

– Sinjoro paroĥestro, hodiaŭ matene defalis la lasta haro de mia pugo.

Fluidaĵo sen difino…

Avarulo devas analizigi sian urinon. Ĉar la prezo de tia ekzameno ŝajnas al li tre alta, li decidas, ke la tuta familio profitu la analizon, kaj portas al la apoteko botelon da opa likvaĵo.

Kompreneble la apotekisto tuj rimarkas la trompon de la avarulo, kaj kiam tiu revenas por informiĝi pri sia sanstato, la apotekisto deklaras:

– Sinjoro, vi havas sifilison, via bopatrino ikteron, via filo blenoragion, via filino estas graveda, via katino seksardas kaj via edzino same.

Antaŭ la rekrutekzameno soldatiĝontoj staras nudaj. Subite militista kuracisto proksimiĝas al junulo, kies peniso montras egan eksciton kaj kolere blekas:

– Porko, hontu! Ĉu vi ne povas stari normale kiel viaj kamaradoj?

– Mi ŝatus, – pepas la virineska rekruto. – sed vi devas unue elirigi la junan blondan leŭtenanton.

Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo

Infanoj eliras el la lernejo kaj diskuras. Antaŭ la pordo staras dikventra viro. Instruistino proksimiĝas al li kaj demandas:

– Ĉu vi atendas infanon?

– Ne, mi estas hidropsulo.

Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco

Kruko ricevas de Baniko komercleteron, en kiu li trovas tridek sep tajperarojn. Ĝoje li prenas sian ĉapelon, dirante:

– Mi tuj vizitu lin. Li certe ĵus dungis novan amorvekan sekretariinon.

Esprimo de sentoj

Kruko estas invitita al vespermanĝo ĉe la grafino Mambolino.

Ĉeestas ankaŭ dekduo da gemondumanoj. Dum oni surtabligas la deserton, la grafino turnas sin al Kruko, petante:

– Sinjoro Kruko, rakontu do al ni iun el viaj aventuroj, kiam vi vojaĝis en Hindujo.

Tusetante, por klarigi la voĉon, Kruko komencas:

– Iam mi paŝis laŭ mallarĝa vojeto en ĝangalo, kiam mi subite renkontis grandan tigron. Senhezite mi alŝultrigis mian karabenon, sed bedaŭrinde ĝi malfunkciis.

– Ho, kaj poste?

– Poste mi kaptis mian ponardon, kaj, kiam la tigro estis tute proksime, mi eligis teruran krion: Ĥĥĥĥaaa!

– Kaj poste?

– Ve, mi fekaĉis en mian pantalonon.

La ĉeestantaron konsternas tia triviala esprimmaniero, ne148 kutima en la mondumo. La sinjorinoj krietas: ŝoke! La sinjoroj maĉas siajn lipharojn. La grafino provas ripari la bedaŭrindan incidenton:

– Estas facile kompreneble, ke en tia situacio, kiam oni trovi ĝas antaŭ la faŭko de tigro, la organismo reagas…

Kruko interrompas ŝin:

– Ne antaŭ la tigro mi fekaĉis en la pantalonon, sed ĝuste nun, kiam blekis: Ĥĥĥĥaaa!

(por piulino)

De kruco batala

neniam fariĝos

organo por

kristanismo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.