La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2026 Geo

La Enhavo

9

Verdaj Donkiĥotoj

De drogisto juna sinjorino petas klorofilan sapon. La vendisto bedaŭras:

– Nun ni ne havas klorofilan sapon, sinjorino.

– Tio ege ĝenas min, ĉar mi nepre bezonas ĝin por mia intima higieno.

– Morgaŭ ni ricevos denove tiun specon.

– Morgaŭ mi ne povos veni, sed mi sendos mian amikon.

Lin vi facile rekonos: li estas granda, nigrahara viro kun verdaj lipharoj.

Belartaj konkursoj

En klaso de la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo la lernantinoj devas skribi disertaĵon, kiu traktu samtempe jenajn kvar temojn: religio, sociaj klasoj, amo kaj mistero.

La instruistino miras, kiam la juna Marina sciigas post du minutoj, ke ŝi jam finskribis sian taskon. Jen la disertaĵo: ”Dio mia, – diris la baronino. – Mi estas graveda, sed mi ne scias, de kiu”.

Ŝipisto la bela

De du monatoj vivas sur insuleto ŝiprompiĝuloj, ses virinoj kaj unu viro. Ili organizis, ke la viro prizorgas ĉiunokte po unu virino laŭvice. Dimanĉo estas lia ripoztago.

Iam la ŝiprompiĝuloj ekvidas junan viron, proksimiĝantan al la insulo en boateto. La konsolanto de la virinoj jam ĝojas, ke alia viro dividos kun li la amortaskon, sed li baldaŭ rimar46 kas, ke la novveninto havas akutan voĉon kaj virineskajn manierojn.

Pederasto!

– Fek! – protestas la kompatindulo. – Ankaŭ miaj dimanĉoj estas fuŝotaj!

– Sinjoro doktoro, ĉu post la apendicita operacio la cikatro estos videbla?

– Tio dependas de vi, sinjorino.

Libro de amo

En angulo de salono sinjoro rigardas albumon kun multaj desegnaĵoj kaj fotoj de belaj, apenaŭ vestitaj, amorvekaj virinoj.

Lia velka edzino, kroĉetante en alia angulo, rimarkigas per akra voĉo:

– Se vi legus ne tiom multe, vi povus iom pli ofte pensi pri mi.

Li malgaje suspiras, levante la okulojn al ŝi:

– Vi eraras, karulino. Pri vi mi ĵus pensis, rigardante la libron.

Aktualaj problemoj

Kosmonaŭto rakontas, kion li vidis sur malproksima, ĝis nun ne esplorita planedo:

– La homoj iel similas nin. Sed la virinoj havas la mamojn surdorse.

– Ja maloportunas por mamnutri.

– Eble, sed tre oportunas por danci.

Vi kien flugas, papilio?

La granda filo de Kruko estos baldaŭ 18-jara. Sinjorino Kruko demandas sian edzon:

– Ĉu vi opinias, ke venis tempo klarigi al Viĉjo la sekretojn de la homa vivo, kiel naskiĝas la infanoj, k.t.p.?

– Tio estas delikata afero. Mi ne scias, ĉu mi estus kapabla priparoli kun li tian tiklan temon.

– Estu atenta, ne menciu krude la homajn seksrilatojn. Prefere elvoku papiliojn, kiuj en printempo duope flirtas.

Kruko malvolonte akceptas kaj iras en la ĉambron de la granda filo.

– Viĉjo, ĉu vi memoras? Antaŭ du jaroj vi estis kun mi en Parizo.

– Jes, paĉjo.

– Ni estis kune en Montmartro, en noktoklubo kun senvesti ĝaj dancoj.

– Jes, paĉjo.

– Je la dua matene venis du virinoj al nia tablo, kiuj trinkis ĉampanon kun ni.

– Jes, paĉjo.

– Poste ni iris kun la virinoj en apudan hotelon. Ĉu vi memoras, kion ni faris kun ili en la ĉambro?

– Jes, paĉjo.

Kruko eligas malpezigan elspiron:

– Nu, Viĉjo, kion ni faris, tion faras ankaŭ la papilioj, kiuj duope flirtas en printempo.

Tra densa mallumo

Baniko: – Hieraŭ vespere okazis al mi malagrablaĵo. Reve48 nante hejmen, en la mallumo mi kredis, ke la servistino malfermis al mi la pordon, do mi kisis kaj fingrumis ŝin. Sed ĝi estis mia edzino.

Kruko: – Nu, la afero ne estas grava.

Baniko: – Sed estas, ĉar mia edzino flustris: ”Atentu, karulo, mia edzo baldaŭ revenos”.

La vidvineto

Kruko ĉeestis la enterigon de juna konato. Poste li troviĝas sola kun la vidvino.

– Ha, sinjorino, la momento eble ne taŭgas por tiaj deklaroj, sed mi konfesu, ke mi ege amas vin.

Surprizite, la bela vidvino balbutas:

– Vi almenaŭ povus atendi, ĝis mi ne plu surhavos tiun funebran robon.

– Kompreneble, karulino. Mi povas atendi kvin minutojn.

Naturista vivo

Kruko: – Mi estis hieraŭ invitita de nudistoj. Ĉiuj estis nudaj, eĉ la lakeo, kiu malfermis al mi la pordon.

Baniko: – Kiel oni povas distingi, ĉu iu estas lakeo, se li ne surhavas livreon?

Kruko: – Ĉu vi kredas, ke se li estus servistino, mi ne rimarkus tion?

Juna naivulino devas unuafoje plenskribi hotelslipon. Ĉe la rubriko ”sekso” ŝi skribas: blonda, kaj ĉe la rubriko ”edzeca stato” ŝi deklaras: du fojojn semajne.

Memorlibro

Du frivolaj junulinoj parolas pri siaj amaventuroj. Unu demandas:

– Kial vi ne skribas taglibron?

– Ba! Pri la tago mi havas malmulte por raporti.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.