La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2026 Geo

La Enhavo

11

La ĝoja podio

Grupo da bervalaj skoltoj vizitas Parizon. Kiam ili estas en Montmartro, kelkaj el ili soifas, kaj la grupestro ordonas:

– Ni trinku limonadon en tiu malgranda kafejo.

Post momento la skoltoj rimarkas, ke ili ne sidas en normala sensoifigejo. En angulo sur eta scenejo bela ruĝharulino sciencoplene demetadas siajn seksallogajn subvestojn je la ritmo de lasciva muziko. Ĉies gorĝoj premiĝas, kiam falas la nigra mamzono, kaj dekjara skolto ekploras amare. La grupestro estas perpleksa.

– Jes, ni tuj foriros, sed kial vi ploras?

– Mia panjo diris al mi, ke mi transformiĝos en statuon, se mi rigardos nudan virinon.

– Stultaĵo!

– Ne. Mi sentas, ke mi jam statuiĝas.

La praktiko (kiu instruas kaj amuzas)

Kruko vespere revenas hejmen. Lia edzino plendas:

– Maĉjo diris al mi, ke oni instruas ilin en la lernejo pri seksaj aferoj. Ĉu vi ne opinias, ke li estas ankoraŭ tro juna por tiu inicado?

Kruko ne respondas kaj iras al la ĉambro de Maĉjo. Maĉjo ne aŭdis sian patron eniri. Lia maldekstra mano aktive okupi ĝas sub la skribotablo, dum liaj okuloj diligente studas la detalojn de logaj virinaj korpoj en magazino rezervita al plenkreskuloj.

Kruko mallaŭte eliras kaj refermas la pordon.

– Nu? – demandas lia edzino.

Kruko flustras:

– Ni ne ĝenu lin. Li faras siajn lernejajn taskojn.

(por kuiristo)

Ĉe tro seka maco

sufiĉas kremo sur

la sproto.

Rapide kreskas la afero

Snobino eniras en ledejon.

– Mi deziras mansaketon. Sed mi bezonas ion raran, originalan, kio enviigus miajn amikinojn.

La vendisto diras:

– Mi havas kion vi serĉas. Sed tio estas tre multekosta.

– Ne gravas.

– Jen unikaĵo: mansaketo el kaca haŭto.

– Bedaŭrinde, ĝi estas multe tro malgranda.

– Sinjorino, se vi konvene karesos ĝin, ĝi rapide fariĝos granda kiel valizo.

Baniko: – Nia juna pordisto fanfaronas, ke li delogis ĉiujn virinojn el la domo krom unu.

Sinjorino Baniko post pripenso:

– Estas verŝajne la fia arogantulino de la tria etaĝo.

(por mia kuiristino)

Pli ol vian poĉon

mi preferas

fritadon de la

maco, kiun mi

poste kaĉigos.

Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas

La hotelo estas plenplena, kaj oni proponas al juna gasto lokon en la lito de la maljuna pordisto. Matene li subite vekiĝas pro la krioj de la maljunulo:

– Virinon! Oni tuj havigu al mi virinon!

– Ne bleku tiel, avĉjo, – diras la junulo. – Tio, kion vi tenas en la mano, estas mia.

Vive kuras la knabeto

Knabo, spiregante, alkuras bervalan policejon.

– Tuj venu! Nuda kadavro kuŝas sur la plaĝo.

– Ĉu vira aŭ virina?

– Mi ne scias, la kraboj formanĝis la diferencon.

Sinjorino Kruko skoldas sian servistinon – Manjo, kial mi surprizis vin jam du fojojn kisanta la leterportiston en la kuirejo?

– Sinjorino, nur tial ke vi surmetis viajn pantoflojn.

Se grenereto…

Viro venas al hospitalo kun bandaĝita brako. La kuracisto demandas.

– Kiel tio okazis al vi?

– Mi volis eviti infanon.

– Verŝajne, via aŭto trafis arbon?

– Ne, mi falis el la lito.

Juĝisto: – Kion vi faris per la ŝtelitaj 2000 steloj?

Akuzito: – Mi kuŝis kun Linda.

Juĝisto: – Vi mensogas. Linda postulas nur 1250 stelojn.

La vojo returne

Kruko revenas hejmen tute ebria. Surstrate li aŭdas, ke iu krias post li:

– Kokrito!

Kruko turnas sin kaj vidas krokodilon, kiu, sekvante lin, senĉese blekas:

– Kokrito!

Kruko minacas la beston:

– Se vi plu insultos min, mi faros al vi malagrablaĵon.

La krokodilo rediras:

– Kokrito!

Tiam Kruko ŝovas manon en la buŝegon de la krokodilo, atingas la voston, kaj, tirante, renversas ĝin kvazaŭ ganton.

Poste li kontente paŝas plu hejmen. Sed subite li aŭdas voĉon post si:

– Otirkok!

Mistero minora

Baniko invitas Krukon:

– Venu vespermanĝi al ni morgaŭ.

– Neeble, morgaŭ okazos recitalo de Farigo.

– Do, ĵaŭde.

– Ne, ĵaŭde Farigo denove faros recitalon.

– Eble dimanĉe?

– Mi ne povos. Dimanĉe Farigo ludos pianon en la konservatorio.

– Sed, Kruko, mi ne sciis, ke vi estas tia muzikŝatanto. Ĉu vi ĉeestas ĉiujn recitalojn de Farigo?

– Ne, sed tiutempe mi povas trankvile viziti sinjorinon Farigo.

Eĉ bagatelo povas servi al celo

Monaĥino alpaŝas putinon deĵorantan sur trotuaro de malbonfama kvartalo kaj timeme demandas ŝin, kiom ŝi enspezas pokliente. Aŭdinte mirigan sumon, ŝi rekuras al sia monakejo, kie atendas la abatino.

– Ha! patrina moŝto, ni estis vere stultaj! De nun ni ne kontenti ĝu per po unu tabuleto da ĉokolado de la monaĥineja pastro.

Estis bonega pikniko, kvankam vi forgesis la manĝaĵon.

Grajnoj en vento

Kruko konsultas kuraciston.

– Sinjoro doktoro, mi sentas min tre laca.

La kuracisto aŭskultumas Krukon, esploras ĉiujn liajn organojn kaj poste demandas lin pri lia seksumado.

– Nu, sinjoro doktoro, mi devas zorgi pri la bezonoj de mia edzino.

– Certe. Kiom ofte?

– Nu, du aŭ tri fojojn ĉiutage.

– Ho, ho, vi estas arda ulo.

– Kaj, se mi ne vizitus nian servistinon en ŝia ĉambro ĉiuvespere, ŝi certe ne estus kontenta.

– Via edzino kaj la servistino? Mi esperas, ke tio sufiĉas al vi.

– Jes, aŭ, pli ĝuste diri, ne… De kelkaj monatoj nia najbarino tiel okulumis min, ke… vi komprenas, ĉu ne? sinjoro doktoro. Kaj, ĉar mi estas honesta, mi ne volas forlasi mian malnovan amikinon; mi omaĝas ŝin posttagmeze. Kaj iafoje kun sinjorino Baniko mi…

– Ne parolu plu. Estas tute normale, ke tia vivo lacigas vin.

– Ha, sinjoro doktoro, vi trankviligas min. Mi ja kredis, ke mia laco devenas de la masturbado.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.