La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8

Sen …aco ne futuro

Instruisto demandas la infanojn, kion ili plej ŝatas. Iuj respondas: vojaĝojn, aliaj: libertempon, k.t.p. La juna Kruko respondas:

– Mi plej ŝatas nudan virinon.

La instruisto punas lin kaj ordonas ripeti la maldecan respondon al sia patro.

Sekvatage la instruisto demandas la junan Krukidon:

– Nu, kion diris via patro?

– Li diris, ke nia instruisto estas verŝajne invertito.

Inicado matematika

Kruko rakontas al Baniko, ke hieraŭ li ekzamenis tri junulinojn, kiuj kandidatis al posteno de sekretariino en lia oficejo.

– Mi demandis ĉiun el ili, kiom estas 1 plus 1. La unua diris: 2. La dua: 11. La tria hezitis: eble 2, eble 11.

– Kaj kiun vi elektis kiel sekretariinon?

– Tiun, kiu havas la plej belajn krurojn.

Muzika terminaro

Malgranda teatra trupo turneas, ludante ĉiutage la saman opereton en alia urbo. Post la unua vesperprezento ĉarma junulo frapas la pordon de la aktorino, kiu ludas la rolon de la markizino.

– Fraŭlino, mi estas la saksofonisto de la orkestro, kiu havis la honoron akompani vian belegan voĉon hodiaŭ vespere.

Mi alportis al vi pralinojn. Ĉu mi rajtas inviti vin al manĝo?

Ili pasigas agrablan vesperon, babilas, drinkas, kaj, ĉar la aktorino estas cedema, ambaŭ baldaŭ ĝuas en hotelĉambro frenezigan nokton.

La sekvan tagon, post la spektaklo en najbara urbo, juna muzikisto frapas la pordon de la kantistino:

– Fraŭlino, mi estas la saksofonisto de la orkestro. Mi estis fiera povi akompani vin, kaj mi alportis al vi pralinojn.

La aktorino, surprizite, tamen akceptas la pralinojn, la inviton al vespermanĝo kaj al la lito de la saksofonisto.

Tio daŭras tri semajnojn. En ĉiu urbo la sama scenaro.

Post la lasta prezento de la turneo junulo frapas la pordon de la loĝio.

– Eniru.

– Bonan vesperon, fraŭlino.

– Bonan vesperon. Vi verŝajne estas la saksofonisto de la orkestro.

– Jes, fraŭlino.

– Kaj vi certe portas al mi pralinojn.

– He, fraŭlino, jes pralinojn.

– Kaj kial vi volas donaci al mi pralinojn?

– Nu, fraŭlino, la reĝisoro de via trupo disdonis al ni la partiturojn.

Kaj sur tiu saksofona iu skribis krajone: ”Se vi volas pasigi agrablegan nokton kun la markizino, donacu al ŝi pralinojn.

Ŝi fikas diine”.

– Sinjoro instruisto, nun mi komprenas, kio estas ĉapelita litero!

La interrompita kanto

Nigre vestita viro eniras bordelon. Li diras al la estrino:

– Hieraŭ kliento, kiu intencis viziti vian institucion, subite mortis sur la sojlo.

– Jes. Malgaja afero.

– Kun kiu pensionulino li havis kutime rilatojn?

– Kun Arleta.

– Bonvolu konduki min al la ĉambro de Arleta. Mi estas lia notario, kaj mi devas plenumi lian lastan volon.

Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda

Lastmomente grafino Mambolino rimarkas, ke 13 personoj ĉeestos ŝian vesperan kunvenon. Ĉar ŝi estas superstiĉa, ŝi petas sian junan servistinon Rista surmeti belan robon kaj ludi la rolon de gastino. Oni vespermanĝas, dancas, amuzas sin ĝis malfrua horo.

Sekvatage la grafino demandas la servistinon:

– Rista, ĉu oni hieraŭ vespere traktis vin kiel sinjorinon?

La naiva junulino ruĝiĝas, mallevas la okulojn kaj respondas:

– Jes, dufoje en la biblioteko, kaj unufoje en la vintroĝardeno.

…tial mi prenis broson kaj purigis la veston

Sinjorino Kruko estas tre ĵaluza. Ĉiun vesperon ŝi kontrolas la jakon de la edzo. Ĉe la kolumo ŝi ĉiufoje malkovras fremdajn harojn, kaj ŝi priblekas la malfidelulon.

Por kvietigi ŝin, Kruko aĉetas broson, kaj fiere revenas hejmen kun virga jako. Lia edzino longe esploras la kolumon, la ŝultrojn, la dorson, kaj fine ekploras:

– Via fieco atingis sian kulminon. Ĝis nun vi trompadis min kun blondaj, brunaj kaj ruĝaj virinaĉoj. Hodiaŭ vi trompis min kun kalvulino!

Kie estas mielo…

Blovas varmega mediteranea vento. Kun siaj amikoj Baniko ludas kartojn kaj drinkas en ombra ĉambro. Kruko subite ekstaras, por iri al necesejo. Li devas trapasi la dormoĉambron, en kiu sinjorino Baniko siestas tute nuda. Post kvin minutoj li revenas kaj diras:

– Baniko, vi ĉiam asertis, ke via edzino estas vera blondulino.

– Jes, estas vere.

– Ne, mi ĵus konstatis, ke ŝi estas malsupre tute nigra.

– Vi nur volas ŝerci, Kruko.

– Ne.

– Ni kontrolu, – ekkrias la kartludantoj.

Piedpinte ĉiuj eniras la dormoĉambron kaj konstatas, ke Kruko diris la veron. Tiam Baniko proksimiĝas al sia dormanta edzino kaj, kunfrapante la manojn, krietas:

– Huŝ! huŝ! forflugu, fiaj muŝoj!

Kiu pli frue venas, pli frue muelas

Baniko: – Mi estas feliĉa, de kiam mi vizitas la vesperkursojn de la popoluniversitato. Mi scias nun pli ol vi. Ĉu vi ekzemple konas Marjorie Boulton?

Kruko: – Ne.

Baniko: – Ŝi estas fama poetino. Ĉu vi eble jam aŭdis pri generalo Sébert?

Kruko: – Ne.

Baniko: – Li estas mecenato de la internacia lingvo. Ĉu vi konas Lanti?

Kruko: – Mi konas nek Marjorie Sébert, nek generalon Lanti, nek vian Boulton. Sed ĉu vi mem konas Karlon Vostul?

Baniko: – Ne.

Kruko: – Nu, tio estas la junulo, kiu ĉiuvespere vizitas vian edzinon, dum vi vizitas la vesperkursojn.

Veterano?

Tri maljunuloj sidas sur benko de la bervala parko kaj priparolas siajn zorgojn:

– Al mi,- balbutas la unua, 72-jara. – malbone funkcias la okuloj.

La dua, 81-jara, bedaŭras, ke liaj kruroj jam ne estas tiom elastaj, kiom antaŭ la unua mondmilito.

– Ha! – ĝemas la tria, 93-jara. – Mi ne povas plendi pri mia korpo, sed ĉiutage malfortiĝas mia memoro. Hodiaŭ matene, kiam Olga, mia juna servistino, trairis la ĉambron, mi diris al ŝi: ”Tuj senvestiĝu, por ke ni amoru”. Kaj ŝi respondis: ”Sinjoro, ni ambaŭ ja ĵus ellitiĝis”.

La tombofosisto de Bervalo ne perlaboras multe da mono.

Por vesti sin kaj sian familion, li prenas la malnovajn rubandojn, kiuj iam ornamis funebrajn bukedojn kaj kronojn. Lia edzino kunkudras ilin kun ĉifonoj. Kaj ĉiudimanĉe la loĝantaro de Bervalo povas legi sur la brusto de la patrino: ”Al miaj karaj malaperintoj”, sur la pantalonfendo de la patro: ”Ripozu en paco”, sur la postaĵo de la juna filo: ”Tiom malgranda kaj jam forrabita” kaj sur la ventro de la filino: ”Kun profunda danko de la bervala fajrosoldataro”.

Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
Kial tia senmoveco?

Viro estas nekredeble mallaborema. Dum li ripozas en kuŝose ĝo, preterpasas amiko, kiu provas konvinki lin pri la boneco de diligenta vivo:

– Mi ja komprenas, ke vi mem ne ŝatas havi metion. Sed vi povus almenaŭ fondi familion. Viaj infanoj tiam perlaborus ankaŭ viajn vivrimedojn. Ĉu tio estas tiom malfacila?

– Ne, – diras la pigrulo post oscedo. – Ĉu vi scias, kie mi povus trovi gravedan virinon?

Marĉandado aĉeti ne devigas

Kruko atendas sian edzinon antaŭ magazeno, en kiu ŝi aĉetas diversajn aĵojn. Sur la trotuaro proksimiĝas prostituitino, kiu proponas al li horon da plezuro. Ŝerce Kruko marĉandas:

– Kiom tio kostas?

– Du mil stelojn.

– Mi povas doni nur tricent.

La ĉiesulino sakras pri lia avareco kaj foriras. Post kvin minutoj ĉe la brako de sia edzino Kruko pasas preter la voluptovendistino.

Ŝi laŭte rikanas:

– Nu, ĉu vi vidas, kion vi trovis por tricent steloj?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.