|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por plenkreskuloj |
![]() Kruko kaj Baniko en BervaloAŭtoro: Louis Beaucaire |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Baniko forte dubas pri la fideleco de sia edzino. Ĉar li devas forvojaĝi, li komisias al detektivo kontroladon de sinjorino Baniko. Post sia reveno li legas la raporton de la detektivo: ”Je la sesa vespere sinjorino Baniko eliris el la domo. Ŝin atendis juna viro en aŭto. Ili veturis al tesalono. Je la oka ili manĝis kune en luksa restoracio. Poste ili veturis al proksima hotelo kaj luis ĉambron. De apuda ĉambro mi povis plu observi ilin tra serurtruo. Sinjorino Baniko malvestis sin. Bedaŭrinde la lumo poste estingiĝis, kaj mi ne povis vidi, kion ili faras.”
– Ha! – vespiras Baniko. – kiom longe mi devos ankoraŭ vivi en tiu terura necerteco?
En buso sidas bela sinjorino kun bebo sur la genuoj. Ŝia najbaro provas amindumi ŝin:
– Kiel bela estas tiu infaneto! Kiom belan hararon li havas!
Lia patro verŝajne estas ruĝhara.
– Mi ne scias. Li ne demetis sian kaskedon.
Riĉa proprietulo ĵus vizitis siajn kurĉevalojn en la stalo. Revenante hejmen, li surprizas sian edzinon kuŝanta en la brakoj de unu el liaj ĵokeoj. Furioze li elĵetas la ĵokeon el la domo, kriante:
– Fiulo, hodiaŭ vi radis por mi lastfoje!
Dum vojaĝo Kruko devas noktumi ĉe amikoj. Ĉar ties loĝejo estas malgranda, li dormas en unu ĉambro kun dekmonata bebo. Vespere li multe trinkis, kaj nokte li vekiĝas kun urĝega bezono urini. Li vane serĉas la necesejon, li ne volas veki siajn gastigantojn, li ne trovas noktovazon en la ĉambro. Tiam li havas savan ideon: li prenas la bebon el la lulilo, kuŝigas lin sur sian liton kaj malplenigas sian vezikon en la lulinon. Morgaŭ neniu rimarkos, ĉu la infanlito estas iom pli malseka ol kutime.
Per malpeza paŝo Kruko revenas al sia kuŝejo kaj terure eksakras, kiam vidas, ke la bebo intertempe kakis en lian liton.
Sinjorino Baniko havas aknojn, kiuj jukas ŝiajn femurojn kaj ventron. Ekzamenante ŝin, maljuna kuracisto murmuras:
– Razi.
– Ĉu mi razu min, sinjoro doktoro?
– Ne vi, sed li antaŭe.
En tribunalo staras bela prostituitino akuzita pri ŝtelado al siaj klientoj. Ŝia advokato pledas lerte:
– Sinjoroj juĝantoj, ĉu vi vere povus decidi, ke tiu kompatinda junulino iru en malliberejon? Bonvolu pripensi, ke ŝin atendas ŝia dolĉa hejmo, kie ŝi nun povus modeste sidi, trikante, inter sia varma kameno kaj sia telefono numero 914156, mi ripetas: 914156.
Nova paroĥestro venas unuafoje en Bervalon. Apud la stacidomo lin salutas knabo:
– Bonan tagon, sinjoro.
– Mia infano, nomu do min Patro.
– Brave! ekkrias la etulo, ege ĝojos panjo, kiu ofte diris, ke vi verŝajne neniam revenos.
Lita dialogo:
– Karulo, via fingroringo dolorigas min.
– Sed, karulino, mi ne havas ringon. Ĉu eble mia brakhorlo ĝo?
(por la grafino Mambolino)
Kunvenis ĉiuj viroj el Bervalo, por aŭdi prelegon de moderna seksologo. La profesoro petas:
– Levu la manon kiu seksumas du fojojn semajne.
Multaj manoj leviĝas.
– Ankaŭ kiu havas rilatojn du fojojn monate levu la manon.
Leviĝas ankoraŭ kelkaj manoj.
La demandado daŭras ĝis la profesoro diras:
– Kiu seksumas nur unufoje dum jaro anoncu vin.
Maljuna viro stariĝas kun tiel ĝoja mieno, ke la seksologo miras:
– Kial tio ridigas vin?
– Tial ke tio okazos hodiaŭ vespere.
La okjara filino de Kruko vespere petas sian patrinon:
– Panjo, bonvolu min senvestigi.
– Vi estas jam sufiĉe granda kaj povas senvestiĝi sola.
– La servistino estas pli granda ol mi, sed tamen hieraŭ paĉjo ŝin senvestigis.
Juĝisto: – Kial vi volas eksedziniĝi?
Plendantino: – Ekde la edziĝofesto mia edzo alparolis min nur kvin fojojn.
Juĝisto: – Ĉu vi havas infanojn?
Plendantino: – Jes, sinjoro juĝisto, kvin.
Sinjorino Baniko rimarkas sur la vizaĝo kaj ankaŭ aliloke aknojn, kiuj igas ŝin timi pri venerea malsano. Ŝi tuj iras al kuracisto kaj klarigas al li sian maltrankvilon. Li petas ŝin senvesti ĝi kaj zorge ekzamenas ŝin. Subite li demetas sian pantalonon kaj impetas al sinjorino Baniko, kiu mirigite ekkrias:
– Kion do vi faras, sinjoro doktoro?
– Mi trankviligas vin, sinjorino. Mi nur trankviligas vin.
Maljunulo festas sian centan naskiĝtagon. Raportistoj de Heroldo de Bervalo intervjuas lin:
– Ĉu vi povas konfidi al ni la sekreton de via grandaĝeco?
– Jes, mi neniam drinkis, mi estas rigora vegetarano, mi ĉiam vivis ĉaste, mi…
Subite aŭdiĝas terura bruego en la apuda ĉambro, virinaj ridoj, laŭta kantaĉo de ebriulo.
– Kio estas tio? – miras la ĵurnalistoj.
– Ne atentu, – diras la centjarulo. – Simple mia patro, kiel kutime, malfrue revenas post sia diboĉa rondiro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.